La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La multnombraj financskandaloj dum la lastaj monatoj en Usono memorigis al certaj usonanoj la periodon fine de la 19-a jarcento markita de la ekonomia kaj socia diktaturo de la “ŝtelbaronoj” (J. P. Morgan, Rockefeller, Ford, ktp.). Tiam la prezidanto, la Kongreso, la Supera Kortumo kaj la du precipaj partioj, ĉiuj streĉe ligitaj al la industriaj kaj financaj trustoj, devis sovaĝe plagi por savi la reputacion de la sistemo kaj garantii ties stabilecon. En grava libro ĵus tradukita en Francio kaj el kiu ni publikigas bonajn foliojn, la usona historiisto Howard Zinn dediĉas ĉapitron al tiu periodo en kiu la kapitalismo ne ĉesis alvoki la ŝtaton, precipe por subpremi la sociajn ribelojn.
En la usonaj manlibroj pri historio, oni trovas malmultajn spurojn de la klaskonfliktoj de la 19-a jarcento. La periodoj antaŭ kaj post la Milito de Secesio (1860-1865) estas traktitaj nur laŭ politikaj, balotaj aŭ rasaj demandoj. Eĉ kiam ili pritraktas sociajn kaj ekonomiajn rilatojn, tiuj manlibroj koncentriĝas sur la prezidantecon kaj tiel daŭrigas la tradician fokusigon sur niaj “heroaj gvidantoj” koste de la popolaj luktoj.
Alexis de Tocqueville deklaris sin mirigita de “la preskaŭ kompleta egaleco de la kondiĉoj” ĉe la usonanoj. Lia amiko Beaumont memorigas ke li ne brilis en kalkulado. En Filadelfo oni kalkulis en la loĝdomoj mezume po kvindek kvin laboristajn familiojn kaj plej ofte por la familioj po unu solan ĉambron, sen ruboservo, sen necesejoj, sen aerumado kaj sen akvoprovizo. La akvo pumpata el la Schuyll River estis ekskluzive destinita al la loĝlokoj de la riĉuloj. En Nov-Jorko videblis mizeraj estaĵoj dormi rekte sur la pavimo. En la domaĉoj ekzistis nenia sistemo por forigi la uzitan akvon, kiu, post disvastiĝi en la postkortoj kaj la stratetoj, fluis en la kelojn kie loĝis la plej malriĉaj el inter la malriĉuloj. La urbon trafis tifoida epidemio en la jaro 1837 kaj epidemio de tifuso en 1842. Dum la epidemio de ĥolero kiu frapis Filadelfon en 1832, la riĉuloj eskapis el la urbo, sed la malriĉuloj mortis tie grandnombre.
En ĉiuj industriaj sektoroj, ruzaj kaj efikaj entreprenistoj konstruis imperiojn, senigis sin de la konkurenco, tenis la prezojn altaj kaj la salajrojn malaltaj, profitis la financan subtenon de la publikaj instancoj. Sian prizorgadon dediĉis la ŝtato unue al la industriistoj. Dum la turniĝo al la 20-a jarcento, American Telephone and Telegraph tenis la monopolon de la nacia telefonreto, kaj International Harvester tenis 85% de la merkato de agrokultura materialo. En ĉiuj sektoroj, la resursoj estis pli kaj pli koncentritaj kaj regataj. La bankoj posedis partojn en tiom da trustoj ke ili povis starigi reton de grandaj entreprenistoj samtempe membroj en la direktejoj de la aliaj entreprenoj. Laŭ senata raporto komence de la 20-a jarcento, Morgan, ĉe la pinto de sia gloro, sidis en kvardek ok konsilantaroj, Rockefeller en tridek sep.
Pretendante esti neŭtrala, la ŝtato servis la interesojn de la plejriĉuloj, subpremis la ribelojn de la plej malfavorigitaj, kaj adoptis politikojn destinitajn garantii la stabilecon de la sistemo. Kiam la demokrato Grover Cleveland 1884 kandidatis por la prezidant-elekto, oni pensis ke, male al la respublikana partio, kies kandidato defendis la riĉulojn, li kontraŭos la povon de la monopoloj kaj de la entreprenegoj. Sed kiam Cleveland etis elektita, iu el la grandaj entreprenistoj de tiu tempo telegrafis al li ke li havas “la senton ke la interesoj de la elito de la entrepren-medio [estos], kun li, en bonaj manoj”. Li ne trompiĝis. Cleveland mem insistis por certigi la industriistojn: “Tiom longe kiom mi estos prezidanto, nenia administracia dispono malutilos la interesojn de la entreprenista medio. La transigo de la ekzekutivo de unu partio al alia ne signifas seriozajn ŝanĝojn.”
La balotkampanjo similis al la ceteraj: la sama volo kaŝis la fundamentajn similaĵojn inter ambaŭ partioj insistante pri la personeco de la kandidatoj, la klaĉoj kaj aliaj neniaĵoj. Henry Adams, senkompata observanto de sia epoko, skribis al amiko ke la politika vivo estas eĉ “pli drola ol oni povus diri. Plej amuze estas, ke neniu pritraktas la verajn problemojn. La gazetaro lanĉis sin en gajan debaton por scii ĉu s-roi Cleveland havas eksteredzecan filon kaj pli ol unu amatinon.”
En 1887, dum la usona budĝeto havis pluson, Cleveland uzis sian vetoon kontraŭ dekreto kiu dediĉis 100 000 dolarojn al la farmistoj de Teksaso viktimoj de sekeco. “En tiaj okazoj,” deklaris li, “la federacia helpo kuraĝigas la atendon de patreca registara subteno kaj malutilas al la vigleco de la nacia karaktero.” Samjare, Cleveland uzis tiun pluson en oro por pagi 28 dolarojn super ilia valoro obligaciojn posedatajn de individuoj kiuj siavice suferis nenian mankon.
La respublikano Benjamin Harrison anstataŭis Cleveland-on inter 1889 kaj 1893. The Politicos, pitoreska prezentanto de la jaroj post la Secesia Milito, priskribis lin jene: “Harrison havis la unikan apartecon ke li estis servinta la fervojajn kompaniojn kiel advokato kaj kiel soldato. Post kiam li organizis kaj komandis taĉmenton da soldatoj dum la striko [de 1877], li persekutis la strikulojn antaŭ la federacia justico.” La leĝo Sherman, voĉdonita 1890, devis “protekti la interŝanĝojn kaj la komercon kontraŭ eksterleĝaj koncentriĝoj” kaj malpermesi la estigon de ĉia “alianco aŭ koalicio” destinita malutili la interŝanĝojn inter la ŝtatoj aŭ la internacian komercon. La redaktinto de la leĝo klarigis: “erte, ekzistis monopoloj ankaŭ antaŭe, sed neniam en la grandeco de la nunaj gigantoj. Aŭskultu la voĉon” [de la kontraŭantoj] “aŭ vi havos la socialismon, la komunismon, la nihilismon.” Kiam Cleveland reelektiĝis prezidanto en 1892, la granda magnato Andrew Carnegie, tiam en Eŭropo, ricevis jenan leteron de la generaldirektoro de siaj ŝtalfabrikoj: “Mi bedaŭras pro la prezidanto Harrison, sed mi ne vidas, en kio niaj interesoj povus esti tuŝataj de tiu ŝanĝo de administracio.”
Vestite per la nigra kaj sobra robo de la justico, ankaŭ la Supera Kortumo servis la gvidantan eliton. Ĉu ĝi povus esti sendependa de ĝi, dum ĝiaj membroj — ofte leĝistoj devenaj el la plej altaj sferoj de la socio — estis nomumitaj de la prezidanto kaj konfirmitaj de la Senato? En 1893, iu el inter ili, la juĝisto David J. Brewer, deklaris al la Asocio de la Juĝistaro de la ŝtato Nov-Jorko: “Estas konstanta leĝo, ke la riĉaĵo de la tuta komunumo estu inter la manoj de malmultaj. [...] La granda plimulto de la homoj ne kapablas elteni tiun konstantan oferon kiu sole ebligas akumuli la riĉaĵojn. [...] Tiel, morgaŭ kiel hieraŭ — escepte se la homa naturo estus profunde remodlita — la riĉaĵo de la nacio restos inter la manoj de kelkaj elektitoj, dum la amaso de la aliaj zorgos pri siaj bezonoj per sia ĉiutaga laborado.”
En 1895, la Supera Kortumo opiniis ke la leĝo Sherman ne malpermesas monopolon en la sukerrafinado kondiĉe ke ĝi ekzistu en la produktado, ne en la komerco. Aliflanke, la leĝo permesis subpremi strikojn kiuj tuŝas plurajn ŝtatojn samtempe, ĉar tie temas pri malhelpo al la komerco. Timida parlamenta provo celanta altigi la imposton al altaj enspezoj, estis juĝita kontraŭkonstitucia. En 1895 nov-jorka bankisto faris jenan toston al la Supera Kortumo: “Mi salutas vin, gardantoj de la dolaro, defendantoj de la privata proprieto, malamikoj de la malŝparo, garantiantoj de la Respubliko.”
En la jaroj 1880-1890, la enmigrantoj alfluis de Eŭropo. Inter ili, la ekonomia konkurenco estis akra. “Importitaj” de la fervoj-kompanioj por la plej malagrablaj laboroj interŝanĝe kun mizera salajro, la ĉinaj enmigrintoj estis preskaŭ dekono de la kalifornia loĝantaro en 1880. Ili estis viktimoj de seninterrompaj perfortoj. La romanisto Bret Harte verkis epitafon por iu Wan Lee: “Li mortis, tre karaj amikoj. Mortis. Ŝtonumita en la stratoj de San-Francisko, en la jaro de graco 1869, de amaso da adoleskantoj kaj kristanan lernejanoj.” En Rock Spring (Wyoming), blankulo atakis kvincent ĉinajn neplenkreskulojn dum la somero 1885, masakrante fridsange dudek ok el inter ili.
Kvankam konsistanta el grupetoj kaj disŝirita de internaj disputoj, la Socialist Labor Party, fondita en 1887, kontribuis al la sindikataniĝo de la eksterlandaj laboristoj. En Nov-Jorko, la judaj socialistoj eldonis gazeton. En Ĉikago, la germanaj revoluciuloj, kunlabore kun certaj radikalaj usonanoj, fondis klubojn celantajn la socian revolucion. En 1883, anarkia kongreso okazis en Pitsburgo. Ĝia manifesto asertis: “Ĉiuj leĝoj direktiĝas kontraŭ la laboristoj. [...] Eĉ la lernejo servs nur por kulturi ĉe la riĉulidoj la necesajn kapablojn por konservi sian klasan dominadon. La infanoj de la malriĉuloj ricevas apenaŭ bazan kaj formalan instruadon, precipe destinitan estigi antaŭjuĝojn, arogantecon kaj servemon, mallonge, la plej kompletan sensensivon. La eklezio celas antaŭ ĉio transformi la individuojn al perfektaj stultuloj kaj forturni ilin de la serĉo de surtera paradizo interŝanĝe kun imagita ĉiela feliĉo. La kapitalista gazetaro siavice entretenas la konfuzon de la mensoj koncerne la politikan vivon. [...] Do, la laboristoj ne atendu ajnan helpon de la kapitalistaj agantoj por sia lukto kontraŭ la establita sistemo. Neniam privilegiita klaso libervole abdikis sian tiranecon.” Tiu manifesto, kiu postulis ankaŭ “egalajn rajtojn por ĉiuj sen distingo de sekso aŭ de raso”, alproprigis la Manifeston de la Komunista Partio: “Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!” Ĉiuj ĉi revoluciaj grupoj, inter kiuj ekzistis multaj doktrinaj diverĝoj, estis ofte devigitaj interkompreniĝi dum la tre multnombraj laborkonfliktoj de la 1880-aj jaroj.
Komence de 1886, Texas & Pacific Railroad maldungis respondeculon de la loka asembleo de la Kavaliroj de la Laboro. Sekvis striko kiu baldaŭ etendiĝis al la tuta usona sudokcidento, limigante serioze la fervojan trafikon ĝis Saint Louis kaj Kansas City. Naŭ junuloj, rekrutitaj en Nov-Orleano por certigi la ordon kaj la protekton de la posedaĵoj de la kompanio, rifuzis daŭrigi sian funkcion. Ili deklaris: “Estante homaj estaĵoj, ni ne povas akcepti labori por preni sian panon for de la buŝo de aliulo, eĉ se tia pano estus al ni rifuzita.” Arestitaj laŭ mendo de la fervoja kompanio pro misuzo de konfido, ili estis kondamnitaj al tri monatoj da malliberejo. La strikantoj komencis saboti. Depeŝo venanta de Atchinson (Kansaso) anoncis: “Matene, la gardistoj de la turnoplako de la Missouri Pacific Railroad estis kaptitaj de kvardeko da maskituloj. La gardistoj estis poste kunigitaj en la rezervejo, de grupeto armita de pistoloj [...], dum la aliaj grave damaĝis dek du lokomotivojn parkitajn en iliaj hangaroj.”
En aprilo 1886, batalo en vicoj inter policistoj kaj strikantoj eksplodis en la orientaj kvartaloj de Saint Louis kaj rezultigis sep mortojn el inter la manifestaciantoj. Kiel reprezalia respondo, la strikantoj incendis la lokomotivejojn de Louisville & Nashville. La guberniestro dekretis la militstaton kaj sendis tien sepcent soldatojn de la nacia gvardio. Submetita al amasaj arestadoj, al la perforto fare de la ŝerifoj kaj de iliaj viculoj, forlasitaj de la pli alte kvalifikitaj laboristoj kaj pli bone pagataj de la fervojaj frataroj (Railroad Brotherhoods), la strikantoj ne povis longe elteni. Ili rezignis post kelkaj monatoj da luktado. Multaj el inter ili troviĝis sur nigraj listoj.
La unuan de majo 1886, la American Federation of Labor (AFL), fondita kvin jarojn antaŭe, alvokis al regnoskala ĉie kie la okhora tago estas rifuzita. En Ĉikago, sur la Heymarket, polica taĉmento avancis por ordoni al la paroladantoj ĉesigi la kunvenon. La parolanto replikis, ke estas preskaŭ finita. En tiu momento eksplodis bombo meze de la policanoj vundante sesdek ses el inter ili, el kiuj sep mortontaj. La polico replikis pafante en la amason, siavice mortigante plurajn kaj vundante ducent.
Ok anarkiaj respondeculoj de Ĉikago estis arestitaj. Nur unu de ili ĉeestis tiun vesperon sur la Heymarket. La tribunalo juĝis ilin kulpaj kaj mortkondamnis ilin. Okazis manifestacioj en Francio, Nederlando, Rusio, Italio kaj Hispanio. En Londono, George Bernard Shaw, William Morris kaj Petro Kropotkin partoprenis protestkunvenon. Shaw jene reagis al la refuto de la apelacio, fare de la Supera Kortumo de Ilinojso: “Se la mondo nepre devas perdi ok de siaj loĝantoj, tiam estus bone ke temu pri la ok juĝistoj de la Supera Kortumo de Ilinojso.”
Jaron post la proceso, kvar el la kondamnitaj anarkiistoj — Albert Parsons (presisto), August Spies (tapetisto), Adolph Fischer kaj George Engel — estis pendumitaj. Louis Ling, juna karpentisto de dudek unu jaroj, memmortigis sin en sia ĉelo per dinamitbastono. La tri ceteraj restis en malliberejo antaŭ esti gracataj. En la tuta lando oni organizis ĉiujare manifestaciojn memore al la martiroj de Heymarket. Multe pli poste, en 1968, grupo de junaj radikaluloj eksplodigis la monumenton de Ĉikago dediĉitan al la mortigitaj policanoj en 1886.