Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En Prago, la lasta pintkunsido de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) ilustris la ŝanĝojn de la mondo-stato ekde la 11-a de septembro 2001. Tiu pinto, la unua kiu okazis en lando de la eksa Varsovia Pakto, estis markita de tute nova decido: aligi al la alianco respublikojn de la eksa Sovetio. Ĝi estis ankaŭ la okazo por Usono recertigi sian suverenecon super siaj eŭropaj partneroj, spite al la lastatempaj disputetoj kun Germanio kaj Francio pri Irako.[1]
La kontrasto inter la lasta pinto de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) okazinta en Prago la 21-an kaj 22-an de novembro 2002 kaj tiu de la kvindekjariĝo de tiu alianco en Vaŝingtono, la 23-an kaj 24-an de aprilo 1999, estas impresa. La vaŝingtona pinto okazis en momento dum kiu la fortoj de la NATO ŝajnis enkaĉiĝi, koncerne Kosovon, en la unua milito de meza amplekso farata de la organizo ekde ties fondiĝo. La tensioj en la rilatoj de la alianco kun Rusio estis en sia plej alta grado post la malapero de Sovetio kaj nutris la polemikojn sine de la usona potencularo pri la okcidenta politiko koncerne Moskvon.
La decido de la madrida pinto en julio 1997 akcepti la principon de aliĝo de Pollando, Hungario kaj Ĉeĥio al la NATO estis akriginta la debaton: tiuj kiuj estis avertintaj kontraŭ disponoj interpreteblaj de Moskvo kiel agoj de malfido, eĉ de ostracismo, povis vidi en la rusa rigidiĝo pri Kosovo la pravigon de siaj avertoj. Tio montriĝis en la fakto ke la vaŝingtona pinto, kiu decidis la realigon de la aligo de la tri landoj membroj de la eksa varsovia pakto, ne lanĉis plian aligon, malgraŭ la admonoj de eminentuloj malamikaj al Rusio kiel s-ro Zbigniew Brzezinski.
La atencoj de la 11-a de septembro 2001 ŝanĝis la situacion en du fundamentaj aspektoj. Unue ili liveris al la nova registaro de s-ro George W. Bush neesperitan ideologian legitimecon por la renovigo de senbrida armita intervenismo kiun Usono ne plu praktikis post la vjetnammilito. La skipo instalita en Vaŝingtono vidis en la “milito kontraŭ la terorismo” la unuan ideologian kredindan montrofenestron por tre ampleksa kaj longdaŭra militkampanjo post la malvarma milito, laŭ la ekzemplo de la “antikomunista batalo” post 1945 ĝis la vjetnama fiasko.
Cetere, la 11-a de septembro estis la okazo de politika turno fare de s-ro Vladimir Putin, surfone de implikiĝo de la rusa armeo en Ĉeĉenio. Cedante al vaŝingtona premado tre fortigita de la atencaj traŭmatoj kaj elektante kontraŭ doloro bonan humoron samtempe provante tiri avantaĝojn per rekompenco por sia kunlaborema sinteno, la mastro de Kremlo rezignis la provon limigi la usonan ondegon lanĉitan de la atencoj.*
La plej signifohava rezulto de tiuj du kombinitaj evoluoj estis la transiro, fare de Usono, de la ruĝa linio difinita de Rusio fare de s-ro Boris Jeltsin kontraŭ la ekspansio de la usona imperio koste de la rusa influzono. Tiu ruĝa linio koincidis kun la limoj de la eksa Sovetio: ĉia lokigo de okcidenta militistaro trans tiu ruĝa linio estos konsiderata kiel casus belli, oni avertis en Moskvo en la 1990-aj jaroj. Jen afero hodiaŭ farita. Favore al la milito en Afganio, Usono starigis militbazojn, evidente aranĝitajn por longa daŭro, en Uzbekio kaj Kirgizio; ĝi atingis militajn rimedojn en Taĝikio kaj Kazaĥio kaj etendis siajn militajn tentaklojn ĝis Georgio.
La starigo de usonaj militfortoj en la koron mem de la eksa Sovetio banaligis la aligon al la NATO de la baltaj respublikoj, decidita en la praga pinto kun tiu de tri pliaj membroj de la eksa varsovia pakto, de Rumanio, Bulgario kaj Slovakio, kaj ankaŭ de Slovenio, eksa membro de la jugoslavia federacio. La aligo de la tri ekssovetiaj respublikoj, hieraŭ ankoraŭ tre disputita, vekis nenian veran emocion krom la pricirkonstancan diskurson.* La tuta planedo estas hodiaŭ enpremita de maŝa reto de militaj bazoj kaj aliancoj regataj de Usono.
Cetere, la nehazarda koincido de la programita aligo de “transiraj” landoj al la NATO kaj al la Eŭropa Unio havas la econ konsiderinde fortigi la hegemonion de Usono en la unua institucio kaj ĝian influon en la dua.
Efektive, la sep supre menciitaj landoj fariĝos membroj de la NATO en 2004 post la ratifaj proceduroj de la aliancaj membrolandoj. Samjare, kvin el ili fariĝos membroj de la Eŭropa Unio, same kun la tri centreŭropaj landoj kiuj antaŭiris ilin en la NATO-n, dum Rumanio kaj Bulgario estos siavice allasitaj al la Eŭropa Unio en 2007. Tiel, el dudek-sep membrolandoj de la Unio en 2007, nur ses ne estos membroj de la NATO — escepte se tiuj landoj (Aŭstrio, Finnlando, Irlando, Kipro, Malto kaj Svedio) transpaŝos la Rubikonon kaj estos siavice allasitaj al la alianco.
Kiel konstatis la Washington Post, la tri aliĝantoj en 1999 “montriĝis entuziasmaj membroj, aparte emaj plaĉi al Usono kiu subtenis ilian anecon. La sep venontaj membroj estos same firme fervoraj partianoj de la NATO kaj subtenantoj de Usono, laŭ oficialuloj de la NATO kaj reprezentantoj de tiuj landoj. “La ekvilibro en la alianco povus evolui” favore al “NATO pli robusta” kaj pli strikte konforma al la usona politiko”, diris usona oficialulo.*
La ekvilibro en la Eŭropa Unio evoluos certe en simila direkto. Kompreneble la aliĝo de Turkio, energie subtenata de Vaŝingtono, fortikigus senteble tiun tutaĵan dinamikon.* Ankaŭ en tiu aspekto, la diferenco kun 1999 estas granda.
La decidoj celantaj starigi Forton de Rapida Reago (FRR — Rapid Reaction Force) de la Eŭropa Unio, adoptitaj tuj post la kampanjo de Kosovo, dum la eŭropaj pintoj de Kolonjo (1999) kaj Helsinko (decembro 1999), povis esti interpretataj kiel signo de volo de eŭropa emancipiĝo rilate al la usona tutelo — malgraŭ la energiaj neadoj de la eŭropaj registaroj kiuj ĵuris ke la FRR estas konceptita en komplementa rilato kun la NATO. Tamen veras ke la eŭropa forto de 60 000 soldatoj estas planita nur por celoj nomitaj tiuj de Petersberg* — prevento de konfliktoj, trudo kaj daŭrigo de paco kaj humanitaraj misioj — do de tiaj kiajn la Blanka Domo kaj la Pentagono deziras ŝpari al la usonaj fortoj kaj rezervi al siaj aliancanoj.*
Jen la precipa diferenco inter la FRR kaj la forto de reago de la NATO (FRN — NATO Response Force) kies principon Usono adoptigis en Prago: se la planita grandeco de tiu forto, de esence eŭropa konsisto, estas nur triono de la FRR, tio estas, almenaŭ parte, ĉar ĝiaj misioj ne havas aparte limigan difinon. La estonta FRN plene enskribiĝas en la duoblan mutacion de la NATO realigitan post la roma pinto de novembro 1991: de defensiva alianco, la NATO transformiĝis al tielnomata “sekurec-organizo”, tio estas intervenisma; ĝia komenca perimetro — difinita en restrika maniero de la artikolo VI de la traktato de 1949 kiel kovranta nur la membrolandojn, la teritoriojn sub ilia jurisdikcio kaj iliajn fortojn “en la nordatlantika regiono norde de la tropiko de la Kankro” — ne estas plu respektata. La NATO ne limigas sin fakte al ajna teritoria limo, kiel ilustris ĝia interveno en Balkanio.
Dum la agadradio de la FRR — 4 000 kilometroj ĉirkaŭ Bruselo — kovras Eŭropon kaj ties geopolitikan periferion, la FRO estas destinita al intervenoj sen perimetra limigo. Tion forte substrekis s-ro George W. Bush, kiu ne hezitis jam antaŭe kvalifiki la pragajn decidojn “la plej gravaj reformoj de la NATO post 1949”.
“Ĉar multnombraj minacoj al la membroj de la NATO venas el ekster Eŭropo, la fortoj de la NATO devas esti organizitaj por operaci ekster Eŭropo. Kiam necesis rapide sendi fortojn en Afganion, la opcioj de la NATO estis limigitaj. (...) Usono proponas kreadon de reagoforto de la NATO enhavanta aerajn, terajn kaj marajn fortojn bone ekipitajn kaj kun alta preparnivelo, provizatajn de la NATO-aliancanoj — malnovaj kaj novaj. Tiu forto pretos dismetiĝi en mallonga tempo ĉie kie oni bezonas ĝin.”*
La milito de Afganio estis efektive okazo de vera humiligo por la “NATO-aliancanoj”. Post proponi siajn kolektivajn servojn, la 12-an de septembro 2001, laŭ la artikolo V de la traktato de 1949 pri la defenda solidareco de la membroregnoj, kaj por la unua fojo en la historio de tiu alianco, ili estis en sia eco de kolektivo superbe ignorataj de Vaŝingtono kaj estis invititaj aliĝi al la afgana kampanjo nur individue, laŭ la bezonoj difinitaj de la usona komando. Tiu humiligo, aldone al la unuflankismo de s-ro Bush kaj de la “falkoj” de lia registaro, timigis la NATO-membrojn ke la alianco fariĝos siavice eksteruza el la perspektivo de Vaŝingtono.
Ekspluatante tiun senton, la registaro de Bush premis por krei la FRO.* Tiu respondas, en sia reduktita amplekso, al reala bezono de la Pentagono: en ĝi regas la senco de la koncepto de “kreneloj” (niĉoj) de specialiĝoj. Ĉiu eŭropa regno alportu al la armitaj usonaj fortoj kontribuaĵon specifan en la kampo kie ĝi elstaras. En tiu senco, eĉ la iamaj membroj de la varsovia pakto povas esti tre utilaj, laŭ la modelo de Ĉeĥio kiu, tempe de la malvarma milito, specialiĝis en la defendo kontraŭ atomaj, biologiaj aŭ kemiaj atakoj. Ĝia sperto tiukampe estas juĝata tre utila de la Pentagono.*
Rebatante la baton de la Eŭropa Unio, Usono povas siavice klarigi ke la FRO estas en komplementa rilato kun la FFR. Fakte, la pinto de Prago signifas decidan etapon survoje al transformiĝo de la eŭropaj membroj de la atlantika alianco, tre larĝe plimultaj en la Eŭropa Unio, al helpantoj de la usonaj armitaj fortoj en ties entrepreno de planedvasta imperia ekspansio.