Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En la amaso da priislamaj komentoj estigitaj de la atencoj de la 11a de septembro 2001 kaj franclingve disponeblaj, tri vidpunktoj originalaj kaj tre malsamaj — je la plej laŭvorta senco de la nocio de “vidpunkto” — distingiĝas: tiu de okcidentulo, la italo Tiziano Terzani*, establiĝinta en Hindio kerne de la Oriento; en perfekta simetrio estas tiu de orientulo, la pakistanano Tariq Ali*, establiĝinta en Britio kerne de la Okcidento; kaj intersekce de ili estas tiu de araba kristano, la libanano George Corm*, fizike kaj intelekte establiĝinta “sur la landlimo”* inter Oriento kaj Okcidento.
Estas iom da Roberto Benigni ĉe Tiziano Terzani: ia komunikebla sed tiukaze moderigita boneco emananta de veterana ĵurnalisto, kiu estas riĉa je longtempa sperto pri Azio, kaj kies saĝula sinteno perfekte decas al lia himalaja rifuĝejo. Lia kontraŭmilita pledo situas antipode de la malbenaj vortoj rasismaj de lia samprofesiulino kaj samlandanino Oriana Fallaci, al kiu estas rekte skribita unu el liaj leteroj. Ŝi komencis sian akuzan paroladon kontraŭislaman reage al unua teksto de Terzani: responde ŝiajn etnocentrajn kaj krudajn anatemojn, li oponas per forta sento de la relativeco kaj per profunda volo pli bone komprenigi mondo-parton intime konatan de li.
“Al juna islamano”, Tariq Ali skribas leteron fine de sia verko. En ĝi li atentigas kontraŭ la sirenoj de islama integrismo, kies allogpovo efikas pro la malforteco de la progresemaj alternativoj al la tutmonde reganta kapitalismo. La verko spicita per humuro, personaj memoroj kaj poemoj kolektitaj el diversaj fontoj, komenciĝas per kaŭstika flugrigardo pri la historio de la islamo kaj de la Mezoriento, antaŭ ol longe pritrakti la situacion en la hinda subkontinento, de kiu devenas la aŭtoro kaj pri kiu li proponas prilumon interesan kaj originalan. Ali kontraŭstaras ĉiujn integrismojn: tiujn, kiuj alfrontas sin ambaŭflanke en la hinda-pakistana konflikto, same kiel tiun “imperiisman integrismon”, kiun li denuncas de la komenco ĝis la fino de sia verko.
George Corm kuniĝas kun la du aliaj verkistoj per sia radikala kritiko pri ia regema kaj malestimiga rilato de la Okcidento kontraŭ la Oriento. Li erudicie ribelas kontraŭ la kutim-ideoj, laŭ kiuj sian sidejon havas la mistikeco en Oriento kaj la racieco en Okcidento. Alergia je ĉiuj fanatikismoj, Corm atribuas ilian originan fonton — ambaŭflanke de la “imaga rompo” inter Oriento kaj Okcidento — al la monoteismo, kontraù kiu li starigas la pluralecon de la antikvaj politeismoj. Same kiel Terzani li akre atakas la partiajn interpretojn de la Oriento. Same kiel Ali li ja ankaŭ deziras, ke venku tiel en Oriento kiel en Okcidento mem progresemaj valoroj, kiujn li nomas “respublikaj” kaj starigas kontraŭ la “moderneco” de la triumfanta nov-liberalismo.