Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

DAŬRIGEBLA DISVOLVADO, PERVERSIGITA IDEO

La dogmo pri daŭrigebla evoluo estas laŭnature erariga: ĝi misvojigas nian menson, kiel siatempe faris la koncepto pri plata Tero, sed kun multe pli gravaj konsekvencoj por nia pluvivo.

Malgraŭ ĉiuj paroladoj pri vivnecesaĵoj kaj batalo kontraŭ malriĉeco — kaj spite al pluraj jardekoj oficiale dediĉitaj al evoluado-, la nombro de personoj vivantaj en plej ekstrema senhaveco ja plu kreskas. La koncepto “daŭrigebleco” fariĝis pia ĉantado anstataŭ instigi urĝan kaj konkretan agadon, kiel devus okazi.

Jen tamen la realo: 80 landoj havas malpli da popersonaj enspezoj ol antaŭ 10 jaroj: la nombro de personoj vivantaj per malpli ol 1 dolaro tage ja ne malkreskas (1,2 miliardo), dum la nombro de individuoj perlaborante du dolarojn tage estas ĉirkaŭ tri miliardoj. Estas tiel ke malriĉuloj devus labori 109 jarojn por gajni kion franca futbalisto Zinedine Zidane perlaboras en unu tago!

La daŭrigebla disvolvado estis perversigita laŭ kvin manieroj. Unuavice per la komerca mondo, kiu igis ĝin sinonima kun “daŭrigebla kreskado”. Temas pri oksimoro* kiu spegulas la konflikton inter komerca mondpercepto kaj medieca, socia, kaj kultura mondpercepto.

* Oksimoro: Epiteto kiu ŝajnas kontraŭdiri la vorton al kiu ĝi estas ligita. -jmc.

Tiel daŭrigebla disvolviĝo fariĝis reklamslogano por multnaciaj firmaoj kaj negocmedioj. Eĉ pli malbone, ĝi bedaŭrinde malfermis vojon al “verda reago”, t.e. iompostioma devojiĝo de la ekologia movado per tiel nomata “entreprena realismo”. Eĉ la vorto “ekologiisto”, same kiel “naturdefendanto”, povas nun signifi sendistinge tiujn kiuj senarbarigas arbarojn aŭ mortigas bestojn por preni la haŭton. Tiaj agoj estas nun kaŝitaj sub dubindaj eŭfemismoj kiaj “rendimento” aŭ “rikoltado de fruktoj de naturaj faŭno kaj flaŭro”.

Duavice, la ideon de daŭrigebla disvolvado perversigis tiu pri “daŭrigebla uzado”, abomenaĵo aranĝita de tendenco kiu pretendas promocii t.n. “racian uzadon”, dum temas pri tute kontraŭaj praktikoj. Tiu movado estas alibio por detruivaj kondutoj, kaj tre bedaŭrinde enŝoviĝis en ŝlosilajn instancojn, kiel Interkonsento pri Internacia Komerco de Minacataj Faŭnaj kaj Flaŭraj Sovaĝspecioj (IKMS, france: CITES) kaj Internacia Balena Komisiono (IBK, france: CBI). Tiel, “daŭrigebla uzado” de maraj riĉaĵoj signifas balenmurdon, dum “daŭrigebla uzado” de natura faŭno generis, aparte en Afriko, tre lukran viand-industrion. La adeptoj de daŭrigebla uzado esperas konvinki malriĉajn afrikanojn kaj azianojn ne mortigi bestojn kiuj enspezigas al ili ekvivalenton de plurjara salajro, dum la riĉaj trofeserĉantaj eŭropanoj kaj usonanoj ilin ĉasas pro plezuro.

Iuj ekologiistoj, fariĝinte “seriozaj kaj sciencaj”, malproksimiĝis de moralaj temoj kiaj peltkomerco aŭ cirkoj (rezervitaj por emociemaj idealistoj). Nu, ekonomia aktivaĵo daŭrigebla ne fariĝas pro tio aŭtomate dezirinda, aŭ eĉ akceptebla el etika vidpunkto. Dum parolado antaŭ IBK-delegitoj, la vicĝenerala direktoro de la japana fiŝagentejo — ankaŭ reprezentanto de sia lando ĉe IBK — malkaŝis ke Tokio subskribis fiŝinterkonsentojn kun ok landoj kaj elspezis 400 milionojn da dolaroj kiel monhelpon. Jen kion oni povas laŭlitere nomi “fiŝkapti balotojn”.

Triavice, entreprenoj de OEKD-landoj (Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolviĝo* laŭdire ĉiujare pagas 80 milionojn da dolaroj kiel ŝmirmonon por ricevi avantaĝojn aŭ kontraktojn. Tiu sumo ebligus, laŭ UN, malaperigi malriĉon el la mondo. Kontraŭleĝa komerco de vivantaj bestoj kaj komerco de ties derivaĵoj fariĝis la dua enspezfonto — post narkokomerco — de la organizita krimularo en la mondo. Tiu komerco, efektive senriska aŭ apenaŭriska enspezfonto, jam preskaŭ finpereigis speciojn kiajn rinocerojn kaj tigrojn.

* En la franca: OCDE — jmc.

Kvaravice, la ideoj de daŭrigebla disvolviĝo favoras regadon de grandaj internaciaj firmaoj. Ĉu la nova doktrino estus “kiu ŝmiras la lobiiston regas”? Oni pensu nur pri la rekompenco donita al la usona negocmedio post la elekto de s-ro George W. Bush. Dum la Tutmonda Ekonomia Forumo en Nov-Jorko en februaro , s-ro Richard Parsons, prezidanto de Time-AOL, deklaris — ŝajne sen konsideri tion maltrankviliga aŭ nenormala — ke “iam la eklezioj ludis gravegan rolon por niaj vivoj, poste estis la ŝtatoj, kaj nun estas la vico de la firmaoj”. Ĉie, por kuraci la planedmalsanojn, oni laŭde prezentas merkatbazitajn solvojn: filantropio, memregado, socia respondeco de la firmaoj kaj volontaj bonkondutaj regularoj. Tamen neniu el tiuj proponaĵoj kapablus anstataŭi ŝtatan respondecon, politikojn, kaj reglamentadon.

Eĉ UN aliĝis al la movado, iniciatante ekz. Tutmondan Interkonsenton (Global Compact), kun 50 plej grandaj firmaoj el la mondo*. Kiel skribis la londona The Guardian, UN fariĝas kvazaŭ policano de la monda ekonomio, kiu helpas okcidentajn entreprenojn penetri novajn merkatzonojn kaj eviti la reglamentojn — ununura rimedo por respondecigi ilin. Paciĝante kun la potenculoj, UN militiras kontraŭ la senpotenculoj.

* Kreita de UN en julio 2000, Global Compact estas forumo kiu kunigas gvidajn en ilia sektoro firmaojn (entreprenojn), UN-organismojn, ne-registarajn kaj sindikatajn organizojn. Ĝi celas “kontribui emerĝon de komunaj valoroj kaj principoj, cele al humanigo de la merkato. http://www.unglobalcompact.org

Fine, la filozofio de daŭrigebla disvolvado enhavas ankaŭ malamindan ideon: tiun de daŭrigebla konsumado. Dum oni ĉie parolas pri hontinda mongluto kaj konsumado, tiu ĉi esprimo ilustras kiugrade la nocio “daŭrigeblo” perdiĝis en la marĉoj de la Orwell-a novlingvo (Newspeak). La daŭrigebla disvolvado, kia difinita en la Brundtland-raporto*, postulas ne nur daŭrigi la nunan evoluon, sed ĝin kvin- ĝis dekoble akceli.

* Laŭ la nomo de D-ro Gro Harlem Brundtland, kiu en 1983 prezidis la Tutmondan Komisionon por Medio kaj Evoluo, tiu ĉi raporto estis uzata kiel bazo por la UN-Konferenco por Medio kaj Evoluo de 1992, nomita “Pinta Kunveno de Rio”.

Ok cent milionoj da personoj suferas pro subnutrado, dum eta procento sufokas pro tronutrado. La demando pri nutroindustrio prilumas la gravecon de temoj kiaj konsumismo, tutmondaj malegalecoj, kaj malfortigo de publika aŭtoritato.

La malfermo de vasta tutmonda merkato je la nomo de ekonomia liberalismo, la reguloj de MOK, kaj la regado de monhelpoj plifortigas kaj centraligas la nutroindustrion: dek firmaoj regas 60% de tiu sektoro (semoj, sterkoj, pesticidoj, industriigo, ekspedado). Ekzistas proksimume 200 internaciaj traktatoj pri la medio, inter kiuj tri kvaronoj estis ratifitaj dum la lastaj tridek jaroj. Sed, la plej granda parto de la engaĝiĝoj, deciditaj kun laŭta komunika bruo — aparte dum la Rio-Konferenco de 1992 — restis senefikaj. Eĉ pli malbone, ilian efikon tre ofte nuligas ilia malprecizeco kaj la volmanko por respektigi ilin.

Eble estas jam tro malfrue por ĉia “daŭrigebleco”. Multaj procezoj probable jam estas ne inversigeblaj. Respondon al la mediaj krizoj, kaj tiun al klimataj ŝanĝiĝoj, ni ne povas ĉiam prokrasti ĝis disponeblos taŭgaj sciencaj certecoj. Estas eble tempo decidi moratorion pri ĉiuj sciencaj aŭ teknologiaj inventaĵoj kiuj enhavas damaĝan potencialon por la planedo kaj la socio.

Ja scienco — aŭ tio kion oni bedaŭrinde eble devos nomi firmaa scienco — ĉiam ŝajnas ekmalkovronta ion, kio, kvankam eble danĝera, nepre estos akompanata de bruegaj trankviligaj komentoj pri ĝia pozitiva potencialo (por kuraci kanceron, inversigi la klimatan ŝanĝiĝon, aŭ malaperigi malsaton...), se oni nur plufluigas la esplorsubvenciojn!

Ĉu ni ne iru en novan direkton? Direkton bazitan sur koncepto de regenerado pli ol tiu de daŭrigebleco de neeltenebla nunstato, sur taŭga “mastrumado” (speco de “ŝparema ekonomio” aŭ “ŝparekonomio”)* de ekzistaĵo pli ol sur disvolvado kaj senlime daŭrigata kreskado? Mastrumado havas avantaĝon, ĉar ĝi ne nur respektas la ordinarajn ekonomiajn principojn — tiom ajn ili estas gravaj — sed ĝi transpasas ilin restaŭrante ekvilibron per egala atento al medio, etiko, kaj spiriteco, la vivelementoj de ĉiu vera kaj vivopova civilizacio.

* Vd Jean-Marie Harribey, “Ŝparema ekonomio — La eltenebla disvolviĝo pere de reduktita labor-tempo”