Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 24-an de marto 2002, 500 kamparanoj okupas la bienon (fazenda) de la familio de la prezidanto Fernando Henrique Cardoso. Kelkajn tagojn poste, en la brazila ŝtato Pará, 14 malriĉaj brazilanoj ligitaj kun la Movado de la Senteruloj (MST) estas fine liberigitaj, post 60 tagoj da malliberejo, pro esti okupintaj, ankaŭ ili, bienon apartenantan al la eksprezidanto de la Senato, persekutata pro diversaj politik-financaj aferoj, s-ro Jader Barbalho. La 23-an de majo, la majoro José Maria Oliveira estas kondamnita al 158 jaroj da malliberejo pro sia respondeco en la morto de 19 kamparanoj murditaj de la militista polico en Eldorado do Carajas, la 17-an de aprilo 1996. Kiel la kolonelo Mario Pantojak, alia kulpigita oficiro, kaj malgraŭ nerefuteblaj pruvoj, li restas en libereco, ĉar iliaj advokatoj postulis la nuligon de la du juĝoj. Per tri eventoj tiel resumiĝas la situacio de la agrarproblemo ĉe la fino de la mandato de la nuna prezidanto. La latifundioj (pli ol 1 000 hektaroj) kiuj reprezentas 1% de la nombro de agrokulturaj establoj, okupas 45 % de la produktivaj surfacoj — ofte ne ekspluatataj. La 20 plej grandaj latifundioj sole okupas la saman surfacon kiel 3,3 milionoj da malgrandaj produktistoj. Samtempe almenaŭ 3,5 milionoj de kamparanaj familioj atendas agrarreformon.
La registaro Cardoso pretendas esti profitiginta 482 206 familiojn de la agrarreformo (fine de 2001), sed taksadoj reduktas tiun ciferon al 234 062, el kiuj 60% en la pionira fronto, per kulturebligado de novaj surfacoj (kio gravigas la senarbarigon). Cetere, li subtenas politikon de aĉetado de latifundioj fare de la ŝtato (je altegaj prezoj) kaj revendado al kamparanoj (kiuj ne povas pagi!) anstataŭ demokratiigi la aliron al la tero per eksproprietigo. La MST siavice postulas transigon de proprieto de neuzataj teroj kaj jam instalis 138 000 familiojn en “okupitajn” terojn. Responde ĝis spertis nur ferocan subpremadon de ĝiaj gvidantoj kaj ondon da elpeladoj, de arbitraj malliberigoj kaj de murdoj al la malriĉuloj de la kamparoj.
M.L.
Vd. la artikolon de Carla Ferreira: “En la lando de la senteruloj”