Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La franca ŝtatsekretario pri solidara ekonomio, dotita de tre limigitaj financaj rimedoj, koncentras sin sur la kreado de daŭrema jura medio favora al tiu sektoro. Tiel, la ŝtatsekretario Guy Hascoët intencas submeti al la ministraro, en decembro 2001, projekton de kadro-leĝo koncernanta la socialan kaj solidaran ekonomion. Tiu antaŭprojekto celas alten, sed oni demandas sin, kio restos da ĝi post ĝia itinero tra la administraj kaj politikaj obstakloj, al kiu estas kondamnita ĉia novtipa iniciato... Tiu antaŭprojekto havas kvin celojn: * doni pli grandan legeblecon al la sektoro per tio, ke ĝi difinas la kondiĉojn por koncesii la labelon “sociala kaj solidara ekonomio” kaj “egalrajta komerco” kaj per tio, ke ĝi ofertas juran kadron al la servoj de proksimeco, al la platformoj de servoj kaj al la sistemoj de lokaj interŝanĝoj (SEL), aŭ per tio, ke ĝi evoluigas la formadon, la studojn kaj la prospektivon; * agnoski la civitanan engaĝiĝon per tio, ke ĝi ĝeneraligas la civitanan ŝparadon, ke ĝi kuraĝigas la sistemojn de lokaj interŝanĝoj (SEL) kaj la libervolan engaĝiĝon, ekzemple per la abundigo de la konto ŝparo-tempo; * helpi la estigon de financaj fluoj ebligantaj al tiu sektoro evolui. Eblus krei instrumentojn kiaj investfonduso por daŭrema evoluigo kaj fonduso por pagivigo de la tria sektoro kaj de la servoj de proksimeco. Ankaŭ novaj rimedoj povus esti atingitaj per la impostigo de spekulaj financofluoj, de la tipo Tobin-imposto, se la financministro ne vetoos... * agnoski kaj faciligi la reprezentadon de la sociala kaj solidara ekonomio fare de la ŝtataj instancoj je la loka, regiona kaj nacia niveloj; * permesi kaj ebligi etendon de la agadkampoj de la agadoj de tiu sektoro per tio, ke ĝi ofertas la samajn facilecojn al la societoj de personoj kiel al la societoj de kapitaloj, ke ĝi faciligas la intervenojn en eksterlando, ktp.