Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Rifuzante, la 5-an de decembro 2001, prunton de 1,264 miliardoj da dolaroj al la argentina registaro, ĝia plej bona disĉiplo, alfrontita al eksteraj ŝuldoj de 132 miliardoj da dolaroj, la Internacia mon-fonduso (IMF) lanĉis en Argentino krizon kun senpredenca amplekso. Spitante la sieĝadon, rifuzante novajn restriktigajn disponojn, la forlasitaj de la ultraliberalismo puŝis la prezidanton Fernando de la Rua al demisio. Nomumita la 23-an de decembro de la Kongreso, la provizora prezidanto Adolfo Rodríguez Sáa suspendis la pagon de la eksteraj ŝuldoj. Sed lia aglibero estas tre limigita, kaj fronte al la kreditoroj kaj al la loĝantaro, kiu totale rompis kun sia politika klaso.
Kio ĵus pereis, tio estis lerneja modelo. Fine Argentino eksplodis. Multaj observantoj ne povis kaŝi sian miron pro la miriga pasiveco de socio, kiu posedas longan tradicion de batalo kaj altan nivelon de politika kaj sindikata organiziteco. En la pasinteco, la argentinanoj transkapigis la landon por multe malpli ol ilia nuna neeltenebla situacio: kvoto de senlaboreco de 20%, kun 14 milionoj da personoj vivantaj sub la sojlo de malriĉeco — el inter 37 milionoj da loĝantoj-, perdo de aĉetpovo de preskaŭ 50% en kvin jaroj.
Tamen, ĝis tiu ĉi 19-a de decembro 2001 kiu vidis dekmilojn da civitanoj spontanee surstratiĝi, la socio ŝajnis en stato de stuporo, senpova manifestacii sian malkontenton. Memorante la angan diktaturon de la militistaro (1976-1983), la perditan malvinan militon (1982) kaj la traŭmatan inflaciegon de 1989, la civitanoj eltenis la ĉantaĝon de la politikaj gvidantoj, kiuj minacis ilin je “reveno al la pasinteco” (la aŭtoritatismo, la ekonomia katastrofo), tamen daŭrigante punkto post punkto la neoliberalan ekonomian modelon surreligitan de la generaloj.
Tro facile oni forgesas, ke fakte sub tiu kontraŭleĝa reĝimo — kiu murdigis pli ol 30 000 personojn — la publika ekstera ŝuldo saltis de 8 al 43 miliardoj da dolaroj, ĵetante la landon en inferan spiralon. Dum tiu periodo, la “fia milito” kaj la doktrino de Nacia sekureco trudas la preparan fazon al la adaptigoplano. La generalo prezidanto Jorge Videla, la ministro pri ekonomio Martinez de la Hoz, specialisto de la Internacia Mon-Fonduso en la servo de la reĝimo, Dante Simone, kaj la prezidanto de la Centra banko, certa... Domingo Cavallo okupas la precipajn rolojn.*
Estas ĝuste tiu Domingo Cavallo, kiun la registaro de la peronisto Carlos Menem en 1991 petas venki la hiperinflacion. Benita de la internacia financa komunumo, li fariĝas la arĥitekto de “ekonomia revolucio”, kies reformoj estas inter la plej radikalaj en la kontinento, li aplikas rigore la leterojn de la vaŝingtonaj ekspertoj, kiuj indikas la direkton: malmuntado de la publika sektoro pere de maldungo de centmiloj da oficistoj, privatigoj, liberaligo de la ekonomio kaj de la ekstera komerco, altigo de la interezkvoto. Cavallo inventas sistemon de konvertado, fiksan kurzon inter dolaro kaj peso — kio fariĝas kateno por la eksporto.
La lando eniras la kvaran jaron de recesio, dekmiloj da entreprenoj jam bankrotis kaj tiuj, kiuj malfacile travivas, suferas gravan teĥnikan malfruiĝon. Kiam la prezidanto de la centra-maldekstra koalicio Fernando de la Rua elektiĝas, la 24-an de oktobro 1999, la demokratio estas jam nur la eleganta fasado de la plej bona disĉiplo de la neoliberalismo, kiu estas mastrumata de administracio korupta transe de la imageblo.* Revokite en la postenon la 20-an de marto 2001, la arĥitekto de la “miraklo” de la 1990-aj jaroj, Domingo Cavallo, atingas de la parlamento specialajn povojn kaj, la 30-an de julio, igas ĝin decidi la “leĝon de nula deficito”. Inter aliaj disponoj, la salajroj de la oficistoj kaj certaj pensioj estas reduktitaj je 13% en julio. La buĝetprojekto por 2002 antaŭvidas malpliigon de la elspezoj je 18% — 9,2 miliardoj da dolaroj — kompare kun tiu de 2001.
Sed ŝajnas, ke la vivnecesa instinkto de la argentinanoj revigliĝis. La amasa popolleviĝo metis finon unue al la abomenata financministro, poste al la tuta registaro kaj fine, la 20-an de decembro 2001, al la prezidanto de la Rúa mem, trudante lian demision.
La popolleviĝo komencis, kiam miloj da malesperantoj, kies grandega plimulto estis laboristoj jam de jaroj senlaboraj kaj sen ajna ekonomia kaj sociala sekureco, invadis la superbazarojn kaj vendejojn kaj prirabis ilin por havigi al si iom por manĝi. Post absurda parolado de la prezidanto de la Rúa asertanta ke la protestadoj estis organizitaj de “malamikoj de la Respubliko”, la malriĉiĝinta meza klaso komencis “kaseroladon”* en ĉiuj kvartaloj de ĉiuj urboj de la lando. Poste, same sponte* kiel la unuaj manifestantoj, ĝi iris sur la straton kaj direktis sin al la Maja Placo en Bonaero kaj antaŭ la sidejoj de la oficejoj de la aliaj urboj.
Notinda diferenco kun aliaj popolleviĝoj, la argentinanoj ne nur forĵetas la ekonomian modelon, sed ankaŭ la tutan politikan kaj sindikatan klason, kun raraj esceptoj (inter ili la Centralo de argentinaj laboristoj, CTA). Se ili antaŭe obeis alvokojn al striko kaj manifestaciis en kolumnoj kaj sub la standardoj de siaj sindikalaj kaj politikaj organizoj, ili ĉi-foje manifestaciis kiel simplaj civitanoj. Dum la manifestacioj ne estis standardoj — kun la escepto de la nacia flago — kaj, unuafoje en pli ol duonjarcento, eĉ ne la tradiciaj grandaj peronistaj tamburoj. La kelkaj politikaj gvidantoj, kiuj provis aliĝi al la amaso, estis reĵetitaj, kaj centoj da manifestaciantoj provis sturmi la Kongreson.
Spitante la sieĝostaton regantan ekde la 19-a de decembro, la sociala ribelo transformis la ekonomian krizon en politikan krizon povanta konduki al institucia krizo. Argenino travivas la finon de epoko, iun el tiuj historiaj momentoj kun ne antaŭvideblaj perspektivoj. Evidentas, ke la socio lanĉis fortan “jam sufiĉas” al la ĝeneraliĝinta korupto*, al gvida kasto kiu, jam de kvaronjarcento, vivas lukse, dividante inter si la prebendoj kiujn proponas al ili la grandaj bankoj, la multnaciaj entreprenoj kaj la centroj de la tutmoniĝinta povo. Ĉar, dum la lando estas la “plej bona disĉiplo de la IMF” kaj 90% de ĝiaj bankoj kaj 40% de ĝia industrio estas en la manoj de internacia kapitalo, la rezulto estas katastrofa.
Ekde la jaroj 1970, la ekstera ŝuldo kreskis de 7,6 al 132 miliardoj da dolaroj (certaj taksas ĝin 155 miliardoj da dolaroj), sen paroli pri la 40 miliardoj da dolaroj enspezitaj de la ŝtato pro la privatigoj kaj forvaporiĝintaj... Intertempe, la senlaboreco kreskis de 3% al 20%; la ekstrema malriĉeco de 200 000 personoj al 5 milionoj; la simpla malriĉeco de 1 miliono da personoj al 14 milionoj; la analfabetismo de 2% al 12%, kaj la funkcia analfabetismo de 5% al 32%...
Sed la kapitalo plasita en eksterlando de la politikaj kaj sindikataj gvidantoj kaj de la mastroj atingas 120 miliardojn da dolaroj. La “modela disĉiplo” de la neoliberalismo konstituas modelan ekzemplon ĉiurilate: en la ŝtelado kaj en la katastrofaj sociaj efikoj.
La “rabatako” decidita de Cavallo la 1-an de decembro 2001 superfluigis la vazon. Premita de la internaciaj financaj pagodatoj — la lando devis repagi 750 milionojn da dolaroj antaŭ la fino 2001 kaj pli ol 2 miliardojn da dolaroj antaŭ fine de januaro 2002-, la registaro trudis limon por la bankaj monretiroj de la privatuloj “por bremsi la fuĝon de kapitaloj”: la argentinanoj ne povas plu retiri sumon pli altan ol 250 dolaroj semajne en kontanta mono de sia banka konto. La dispono, kompreneble, estis dekretita post kiam la grandaj naciaj kaj internaciaj spekulistoj eksterlandigis pli ol 15 miliardojn da dolaroj*...
Alie dirite, la lastinstanca subteno de la sistemo kuŝas sur la ŝultroj de la malgrandaj kaj mezaj ŝparintoj, sur la naciaj entreprenoj, kiuj ekde nun jam ne povas libere disponi pri siaj havaĵoj kaj samtempe tremas ĉiutage iom pli antaŭ la ebleco de devaluto kiu transformus la ŝparaĵon de tuta vivo en infanludilon...
Profitante de la malfacilego de la civitanoj havigi al sia kontantan monon, la bankoj do trudas nun komision de 40% en pesoj kaj de 29% en dolaroj por la uzado de kreditkartoj kaj estis altigontaj tiujn kvotojn!* Al la milionoj da civitanoj jam konfrontitaj kun la malriĉeco, tiu dispono aldonintus plurajn milionojn da personoj de la “senkapitaligita” meza klaso.
Tragika rezulto de tiu popola ribelado: tridek unu mortintoj, viktimoj de la polica subpremo, miloj da vendejoj elrabitaj, kelkaj kvartaloj de la grandaj urboj dezertigitaj kaj respubliko senkapigita.* Post kvar tagoj da pasia debatado, la bando de “politikaj gangsteroj” per kiu, kun kelkaj esceptoj, plenas la Kongreso (deputitoj kaj senatoroj kune), decidis, ke la guberniestro de la provinco San Luis, Adolfo Rodríguez Sáa, prizorgu la provizorecon ĝis la enoficigo de la nova prezidanto elektota dum balotado antaŭvidita por la venonta 3-a de marto.*
La politika klaso, timante pri sia propra transvivo, ĉu ĝi alfrontos la situacion kun racio, superante, almenaŭ por iom da tempo, politikajn tranĉeojn, personajn ambiciojn kaj intereskonfliktojn? La tasko ne estos facila: la ekonomio ruiniĝis, kaj la socio, ribelanta, esprimis urĝajn postulojn.
Neinte dum jaroj la evidenton de la krizo de la ultraliberala modelo, la politikaj gvidantoj devos nun mastrumi ties fiaskon en la plej malbonaj kondiĉoj: la rezervoj de devizoj, el kiuj Cavallo ĉerpis por servi la pagodatojn de la eksteraj ŝuldoj, praktike jam ne ekzistas.*
Adolfo Rodríguez Sáa anoncis tutaĵon da fortikaj disponoj kaj oficialigis la suspendon de la ŝuldopagoj atendante retraktadon kun la kreditoroj. Prometante la kreadon de nova valuto, por provi reaktivigi la ekonomion, li samtempe precizigis, ke li ne entreprenos la devalutadon de la peso — la timo de la civitanoj kaj naciaj entreprenistoj, troviĝantaj en amaso da dolaraj ŝuldoj-, kvankam en la realo la valuta korelativeco estas jam nur miraĝo: la bankoj ne vendas plu dolarojn kaj la usona valuto interŝanĝiĝas je 2 pesoj en la strato.
La krizo de la politika reprezentado malfruigis la socialan reagon kaj igas timi, ke tiu devojiĝos al anarĥio. Por eviti la plej malbonan, la novaj aŭtoritatoj devos elekti: aŭ favorigi, kiel ili ĉiam faris, la interesojn de la multnaciaj entreprenoj, aŭ elmeti sin al nova popolleviĝo. Certaj analizistoj rimarkigas kun maltrankvilo la similecon de la nuna situacio kun la granda monda depresio de la jaroj 1930, enklude de* la evoluo kaj la politikaj sekvoj de la Vejmara Respubliko.
Tiu komparo povas ŝajni iom ekscesa. Ĝi tamen ĉesas esti tia, se oni ekzaminas la lastatempan historion de Argentino: la perdita malvina milito, jaroj da frusto*, la senkreditiĝo de la elektitoj, la perdo de konfido en la institucioj, la manko de horizontoj por orientigi sian estonton, monda krizo... En tia kunteksto, kiel oni povas forŝovi la ideon, ke la vakuo de povo povas konduki al aŭtoritata eliro aŭ tenti ajnan aventuriston?
Carlos Gabetta