Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La argentina registaro konfesis, ke ĝi ne havas la necesajn rimedojn por plenumi decidon de la Supera Tribunalo, kiu la 23-an de Aŭgusto juĝis kontraŭkonstitucia la malpliigon je 13% de la salajroj de ŝtataj oficistoj kaj emeritoj, kiu aplikiĝas depost Julio 2001. Kredante trudi en la tuta Sudameriko kaj aparte en Brazilo la politikon, kiu kondukis al tiel brila rezulto, la Internacia Mona Fonduso kolizias kun socioj vunditaj sed mobilizitaj.
Tie ĉi, sur la fama Plaza de Mayo en plena urbocentro, oni povas vidi la tendojn, sub kiuj ŝirmas sin la piqueteros [pron. piketeros], manifestaciantaj senlaboruloj, kiuj ĵus pasigis malvarman nokton de suda vintro. Tie, en periferia kvartalo de Bonaero, staras la tendoj de fideluloj de Sankta Kaetano, patrono de la laboro. En la tago de ties festo, la plej malhavaj petas la panon, kiu nutras kaj la laboron, kiu nobligas. Vespere, klopodante por preni el rubujoj per nudaj manoj kion ajn vendeblan, viroj kaj virinoj ofte akompanataj de infanoj trairas la stratojn. Tirante plimapli improvizitan ĉareton, ili sur tiun amasigas paperaĵojn kaj kartonaĵojn, kiuj enspezigos 42 cendojn po kilogramo (ĉirkaŭ 12 centonoj da eŭro). Ili same kolektas ĉion, kio povos trovi aĉentonton: plaston, metalon, vitron ktp.
Plejparte, ili perdis la laboron kaj klopodas por survivi en tiu lando kie, depost Decembro 2001, la financa krizo kaj ties sekvoj tranĉoj en la socialaj elspezoj, korodiĝo de la aĉetpovo, la corralito [koralito] (parta frostigo de bankaj kontoj) pligravigis la socian katastrofon.
Inter Junio 2001 kaj Junio 2002, la Nacia Malneta Produkto reduktiĝis je 13,5% (kun rekorda falo je 16,3% dum la lastaj ses monatoj), kaŭzante gravajn konsekvencojn sur la laboro kaj sur la enspezoj, provokante impresan kreskon de malriĉeco. La Ekonomia Komisiono por Latinameriko (Cepal) antaŭvidas redukton de aktiveco je proksimume 13,5% por 2002*. El 35 milionoj da argentinanoj, 19 milionoj estis konsiderataj kiel malriĉaj en Junio 2002 (monataj enspezoj sub 194,40 eŭroj), el kiuj 8,4 milionoj vivis en mizero (malpli ol 85,32 eŭroj monate).
Knaboj svenas en la lernejoj ĉar ili malsatas. Neatendita efekto: la malĉeesto de lernejanoj reduktiĝis ĉar la infanoj ne volas maltrafi tiun, kiu ofte estas la sola manĝo en ilia tago*. Eĉ okazas, ke patrinoj iras kun telero al la lernejo por postuli la tagmanĝon de sia infano, kiam tiu malĉeestas pro malsano. Tiuj faktoj, konstatitaj en la unua jarkvarono de ĉi tiu jaro en la tre malriĉa provinco Tucumán [tukuman], aŭdiĝas en la tuta lando, inkluzive de la provinco Bonaero, kie cent lernejoj, dum la vintraj ferioj de Julio 2002, unuan fojon tenis malfermitaj la pordojn de lernejaj manĝejoj. Videblaj dum la lastaj du jaroj proksimume kaj pli evidentaj en la lastaj monatoj, la problemoj ligitaj al la malbona nutrado de junuloj nun atingas mezlernejojn.
Por tiuj, kiuj vivas en la ĉefurbo kaj provas kompreni tiun disŝiritan Argentinon, survoje al daŭra malriĉiĝo kaj kie la politikaj respondeculoj perdis ĉian krediton, plej frapas la brutaleco, kiu akcelas la ŝrumpiĝon, post kvardekokmonata ekonomia malkresko, kies efektoj tamen antaŭe ne atingis kelkajn sektorojn. Post la subita popola eksplodo, kiu en Decembro 2001 faligis prezidanton Fernando de la Rua, miloj da ĉiutagaj indikoj markas la suferigan funebron de lando, kiu iam estis unu el la plej grandaj potencoj en la mondo. La spuroj pri tiu elvojiĝo ne plu estas kalkuleblaj, same kiel la vicoj da kandidatoj al forveturo, antaŭ la konsulejoj de Hispanio aŭ de Italio. Necesas granda pacienco kaj forta determino sinpretigi por alfronti horojn da atendo. Cetere, post la fino de Julio neniu pasporto liveriĝis, ĉar la ŝtato ne kapablas pagi por la papero necesa al ĝia fabrikado.
Por havigi al si monon per la vendo de metalaĵoj, pli enspeziga ol la vendo de paperaĵoj, iuj aplikis novajn metodojn: la ŝteladon de kupraj telefonkabloj aŭ de aluminiaj kovriloj, kiuj ŝirmas la elektronikaĵojn de trafiklumoj. La monumento starigita omaĝe al Kristoforo Kolumbo, cent metrojn for de la prezidanta palaco, estas unu el la unuaj, kiuj perdis la bronzan identigan ŝildon. Poste, aliaj signoj de la memoro de Bonaero malaperis, lasante statuojn kaj monumentojn strange mutaj. La urba registaro planas anstataŭigi la bronzajn ŝildojn per ceramikaj: la historio de la urbo kaj ties pasinteco tiel troviĝas fragiligitaj de la krizo.
En la oficejoj, kie post la devalutiĝo la prezo de inko-ŝarĝoj por printiloj igis tion luksaĵo, oni reŝarĝas la malnovajn inkujojn, senkonsidere al kvalito. En la urbocentraj stratoj por piedirantoj, kiuj fariĝis subĉiela bazaro, la eksponejoj improvizitaj (kaj pretaj por malapero je la unua kontrolado) ofertas ŝuojn, poŝfajrilojn aŭ kolorkrajonojn. Aliloke, vendejoj devis definitive fermiĝi. Novmalriĉuloj vagadas de kafejo aŭ de restoracio al alia petante ion por manĝi aŭ monereton (kelkaj ejoj tamen jam ŝlosas siajn pordojn kaj ilin malfermas nur post kontrolo, ke ne temas pri almozulo). Sidantaj antaŭ supermarktoj de la plej riĉaj kvartaloj, virinoj petas de ĉiu kliento, ke oni aĉetu por ili rizon aŭ mateon (speco de teo).
La daŭra maltrankvilo, la improvizado, la malriĉeco kaj, laŭ la ciferoj informitaj de la provinca registaro de Bonaero, la kresko je 142% de la junulara delikteco en la lastaj kvar jaroj, kreas etoson, kiu malkongruas kun urbo fiera prave ĝis antaŭnelonge esti centro de nokta vivo, kun ĉiam plenaj restoracioj, kinejoj, kafejoj kaj teatroj. La timo ŝanĝis kutimojn. Tute nova timo, jam konata en iuj grandaj urboj de najbaraj landoj, sed fremda al Bonaero, la (ĝis tiam) plej sekura metropolo de Latinameriko.
La entreprenoj pri sistemoj de sekureco, pri kursoj de memdefendo, pri gardado kaj pri kirasado de aŭtomobiloj vidas siajn enspezojn senteble kreski. Ni vendas akvon en dezerto, antaŭnelonge festis unu el la ĉefoj de entrepreno, kiu instalas loĝejajn alarmojn. La plej bonhavaj forvendas siajn altpovajn aŭtojn pro timo fariĝi tro videblaj celoj por rabistoj ĵus specialiĝintaj en la fulmaj forraboj: atakitaj en la riĉaj kvartaloj sed ankaŭ en la malriĉaj, iliaj viktimoj estas liberigitaj kontraŭ sumoj variantaj inter 250 kaj 5000 eŭroj. Dume, infanoj el Quilmes, tridek kilometrojn for de Bonaero, komparas la guston de rostita bufo kun tiu de rato.
Por tiuj, kiuj ne estas devigitaj al tiaj ekstremoj, la frostigo de bankaj havaĵoj kaj la kresko de senlaboreco favoris la multobliĝon de la kluboj de interŝanĝo, kie la interŝanĝo de servoj kaj varoj okazas sen mono*. Jam devalutita, la nacia monunuo peso estas krome parte superita en la provincoj pro loke emisiita mono, la bonusoj, kies nomoj foje ridetigas. Tiel, la malforta mono de la provinco Chaco havas la nomon de unu el la plej fortaj lignoj en la mondo: la quebracho [kebraĉo] (laŭlitere: tiu, kiu rompas la hakilon).*
Ruinigitaj de sia(j) registaro(j), de la bankistoj kaj de la Internacia Mona Fonduso, perdinte la tutan fidon je sia politika klaso, la argentinanoj ĝenerale kaj la Bonaer-provincanoj aparte multobligis la manifestaciojn, ŝtopadojn kaj marŝadojn. Al tiu premanta socia kontraŭstaro, nur la subpremo respondos. Kunvokita de la piqueteros, tuj kiam koncentriĝo de senlaboruloj, duonmalsataj de monatoj, ŝtopas la sudon de la ĉefurbo la 26-an de Junio, la polico arestas 160 homojn kaj lasas inter siaj spuroj 2 mortintojn kaj 90 vunditojn pliigante al 35 la nombron da argentinanoj mortigitaj dum sociaj manifestacioj post la 19-a de Decembro 2001.
Tamen estas esperigaj signoj en la mallumo de urbo, kiu antaŭ deko da jaroj kredis sin destinita al glora estonteco. Bonaero ĉiam estis vivanta hejmo por kulturo, kun oferto de spektakloj mirinde riĉaj. Oni povus kredi, ke la falo de aĉetpovo, la devaluto, la angoro, la nekredebla malcerteco en kiun plonĝis la lando, ĉio ĉi povus paralizi la kulturan vivon. Tute ne, eĉ male.
Kompreneble, la alilandaj artistoj ne plu ricevas proponojn pri honorarioj en dolaroj, kaj la programoj de la teatroj estas pli direktitaj al lokaj kompanioj. La libroj importitaj el Hispanio aŭ Meksiko fariĝis nealireblaj kaj la plialtiĝo de prezo por la papero konsiderinde limigas la projektojn de lokaj eldonejoj. En dudek monatoj, 300 librovendejoj fermiĝis en la tuta lando kaj ne malofte oni vidas legantojn, kiuj legas en la vendejoj verkojn, kiujn ili povus en la antaŭa jaro aĉeti.
Sed kadre de tiuj limigoj truditaj de devalutita mono (ĝi perdis ĉ. 300% kompare al dolaro en ses monatoj), la kulturaj fortoj laŭte manifestas sian viglecon kaj la publiko ĉeestas. La nova argentina kino paradokse travivas tre fortan momenton de sia historio. La scena aktiveco restas bonkvalita kaj eĉ unu teatro inaŭguriĝis en avenuo Corrientes: ĝi havas la apartan trajton ne fiksi prezon por enirbileto kaj ĉiu spektanto donas laŭvolan kontribuon. Pli kaj pli la teatroj tiel oferas liberan partoprenon kaj la ĉeestantaro plinombriĝas.
Kelkaj spektakloj rekte surscenigas la krizon, ĉu por ĝin ekzorci, ĉu por ĝin duoble enirigi en la ĉiutagan vivon. Tiel, en la mirinda Teatro Argentino de La Plata, aktoro deklamas tekstojn de Federico García Lorca kaj je tiuj vortoj: Kion mi faros pri tiu alvenanta nova horo, kiun mi ne konas?, tuta urbo rekonas sin. La sento estas tre larĝe disvastiĝinta, tiel ke la intelektuloj kaj la artistoj organizas rezistadon al la nekuracebla sento de perdo kaj senpoveco, kiu regas la argentinanojn.
Por multaj spektakloj, la petata kontribuo havas la formon de manĝaĵoj, ludiloj, foje de kuraciloj, kiuj poste estas distribuataj al asocioj fonditaj por helpi la plej malriĉajn, kies nombro daŭre kreskas. Paralele al la kultura fenomeno esperdona kaj renovigita de la krizo, aperas multnombraj popolaj asembleoj, organizoj de senlaboruloj kaj de piqueteros, popolaj manĝejoj kaj aliaj instancoj serĉantaj solvon por eviti la plejmalbonon. Aldoniĝas pluraj movadoj de solidareco starigitaj kontraŭ la bildo de lando, kiu survojas fariĝi, laŭ la tango de Discípolo, la grimaco de tio, kio ĝi revis esti. Pro iniciato de neregistaraj organizoj, asocioj kaj diversaj institucioj, inkluzive de futbalkluboj, la solidarecaj kampanjoj multobliĝas. Eĉ la metroo de Bonaero partoprenas en tiu dinamiko. Ĵusa agado okazis, laŭ kiu oni ricevis du metroajn biletojn interŝanĝe de manĝaĵoj destinitaj al infanejoj kaj komunumaj manĝejoj.
Alia signo de vigleco, kiu ne ĉesas mirigi: la humuro sub ĉiaj formoj. Certe estas elreviĝo en la rakonto pri patro, kiu demandas al sia infano, kion tiu ŝatus esti en plenaĝo kaj tiu diras: Esti alilandano>. Sed restante en la kerno de la aktualeco, de ĝiaj maljustecoj kaj senelirejoj, la humuristoj pruvas sian akutecon kaj ironion, kiuj transformas la ĉiutagan tragedion en protesta forto. La filozofo Alejandro Rozitchner antaŭnelonge skribis en iu ĵurnalo: Ne veras, ke ni nenion produktas. Ni produktas krizojn kaj katastrofojn. La vortoj naskitaj de la urĝo estas kompilitaj en Vortaro de la krizo*, ĵus eldonita.
Sur la placo Libertad, en la negoca centra de la ĉefurbo, dekjara infano klopodas kapti kolombon. Tio ne plu estas ludo, kiu povus ridigi la preterpasantojn antaŭ unu jaro. Liaj gefratoj venas helpi, ili malsatas. En tango de antaŭ pli ol kvindek jaroj, Homero Expósito verkis: Kun disrompitaj revoj / oni laŭiras kiel ĉiuj / la vivriveron, kiu pasas. Tiuj disrompitaj revoj surŝutas la trotuarojn de Bonaero, pli ol iam ajn urbo de nostalgio.
Vd ankaŭ Carlos Gabetta: Totala krizo en Argentino