Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Perforto kaj tutmondigo

Ĉu ekzistas fataleco de tutmondiĝo? Ĉiuj aliaj kulturoj ol la nia iel eskapis al la fataleco de indiferenta interŝanĝo. Kie estas la kritika sojlo de transiro al la universaleco, poste al la tutmondeco? Kio estas tiu vertiĝo kiu puŝas la mondon al abstraktigo de la ideo, kaj tiu alia vertiĝo kiu puŝas al senkondiĉa realigo de la ideo?

Ĉar la universaleco estis ideo. Kiam ĝi realiĝas en la tutmondeco, ĝi mortigas sin mem kiel ideo, kiel ideala fino. Ekde kiam la homo fariĝis sola instanco de referenco kaj la homaro imanenta al si mem okupis la malplenan lokon de la morta Dio, la homo regas nun sole, sed li ne havas plu celkaŭzon. Ĉar li ne havas plu malamikon, li generas ĝin de interne kaj sekrecias ĉiajn malhumanajn metastazojn.

Jen pro kio tiu tutmonda perforto — perforto de sistemo kiu persekutas ĉian formon de negativeco, de unikeco, inter ili tiun lastan formon de unikeco kiu estas la morto mem — perforto de socio kie oni virtuale malpermesas al ni konflikton, morton — perforto kiu iel finas la perforton mem, kaj kiu klopodas por starigi mondon liberigitan de ĉia natura ordo, ĉu tiu de korpo, de sekso, de naskiĝo aŭ de morto. Pli ol pri perforto, temas pri virulento. Tiu virulento estas virusa: ĝi agas per kontaĝo, per ĉenreago, kaj ĝi detruas iom post iom ĉiujn niajn imunecojn kaj nian rezistkapablon.

Tamen, la kuboj ne estas ĵetitaj, kaj la tutmondigo ne gajnis apriore. Fronte al tiu homogeniga kaj dissolvanta potenco, oni vidas ĉie leviĝi heterogenajn fortojn — ne nur malsamajn, sed antagonismajn. Malantaŭ la pli kaj pli viglaj rezistadoj al la tutmondigo, sociaj kaj politikaj rezistadoj, necesas vidi pli ol arkaikan rifuzon: ian disŝirantan reviziismon rilate la atingojn de la moderneco kaj de la “progreso”, de reĵeto ne nur de la monda teknika strukturo, sed de la mensa strukturo kiu konsideras ĉiujn kulturojn ekvivalentaj. Tiu reapero povas alpreni perfortajn, anomaliajn, malraciajn aspektojn el vidpunkto de nia klera pensado — formojn de etnaj, religiaj, lingvaj kolektivoj-, sed ankaŭ neadaptitajn aŭ neŭrozajn individuajn formojn. Estus eraro kondamni tiujn releviĝojn popolismaj, arkaikaj, eĉ teroristaj. Ĉio, kio nuntempe faras eventon, faras ĝin kontraŭ tiu abstrakta universaleco — ankaŭ la antagonismo inter la islamo kaj la okcidentaj valoroj (ĉar ĝi estas la plej vigla kontestado, ĝi estas nuntempe la malamiko numero unu).

Kiu povas malsukcesigi la tutmondan sistemon? Certe ne la anti-tutmondiga movado, kiu celas nur bremsi la dereguladon. La politika efiko povas esti konsiderinda, la simbola efiko estas nula. Tiu perforto estas ankoraŭ iuspeca interna peripetio, kiun la sistemo povas superi restante mastro de la ludo.

Kio povas fiaskigi la sistemon, tio ne estas pozitivaj alternativoj, tio estas la unikaĵoj. Nu, tiuj estas nek pozitivaj nek negativaj. Ili ne estas alternativoj, ili estas aliordaj. Ili ne obeas al valorjuĝo nek al principo de politika realeco. Ili povas do esti la plej bona aŭ la plej malbona. Oni do ne povas federi ilin en historian tutaĵan agadon. Ili fiaskigas ĉian ununuran kaj dominantan pensadon, sed ili ne estas ununura kontraŭpensado — ili inventas sian ludon kaj siajn proprajn ludregulojn.

La unikaĵoj ne estas nepre perfortaj, kaj inter ili ekzistas subtilaj, kiel tiu de la lingvoj, de arto, de la korpo kaj de la kulturo. Sed ekzistas perfortaj — kaj la terorismo estas unu el tiaj. Ĝi estas tiu kiu venĝas ĉiujn unikajn kulturojn kiuj pagis per sia malapero la starigon de tiu sola mondpotenco.

Do, ne temas pri “interfrapiĝo de civilizacioj”, sed pri kunfrontiĝo, preskaŭ antropologia, inter sendistinga universala kulturo kaj ĉio kio, en ajna kampo, konservas ion de nevenkebla alieco.

Por la mondpotenco, tute same integrisma kiel la religia ortodoksismo, ĉiuj malsamaj kaj unikecaj formoj estas herezoj. Kiel tiaj ili estas kondamnitaj vole malvole eniri la mondan ordon aŭ malaperi. La misio de la Okcidento (aŭ pli ĝuste de la eks-Oriento, ĉar jam delonge ĝi ne havas plu siajn proprajn valorojn) estas ĉiarimede subigi la diversajn kulturojn sub la kruela leĝo de ekvivalento. Kulturo perdinta siajn valorojn povas nur venĝi sin al tiu de la aliaj. Eĉ la militoj — kiel tiu de Afganio — celas unue, transe de la politikaj aŭ ekonomiaj strategioj, normaligi la sovaĝecon, frapi laŭvice ĉiujn teritoriojn. La celo estas venki ĉian rezisteman zonon, koloniigi kaj malsovaĝigi ĉiajn sovaĝajn speciojn, ĉu en geografia spaco ĉu en la mensa universo.

La starigo de mondsistemo estas la rezulto de kruela ĵuluzo: tiu de indiferenta kulturo de malalta difino kontraŭ la kulturoj de alta difino — tiu de la disreviĝintaj, malintensiĝintaj sistemoj kontraŭ la kulturoj de alta intenso — tiuj de la malsanktiĝintaj kontraŭ la oferemaj kulturoj aŭ formoj.

Por tia sistemo, ĉia rezista formo estas virtuale terorisma.* Jen refoje Afganio. Ke sur iu teritorio, ĉiaj “demokratiaj” eblecoj kaj liberecoj — muziko, televido, aŭ eĉ la virina vizaĝo — povas esti malpermesitaj, ke iu lando povas alpreni la totalan malon de kion ni nomas civilizacio — kiu ajn estu la invokita religia principo, tio estas neeltenebla por la resto de la “libera” mondo. Ne estas antaŭvidite ke la moderneco povas esti nevolata en sia universala pretendo. Ke ĝi ne aperas kiel evidenta Bono kaj natura idealo de la specio, ke la universaleco de niaj moroj kaj valoroj estas pridubata — eĉ se temas pri certaj spiritoj tuj karakterizitaj fanatikuloj — tio estas krima el vidpunkto de la ununura pensado kaj de la interkonsenta horizonto de la Okcidento.

* Oni povas eĉ aserti ke la naturkatastrofoj estas formo de terorismo. Gravaj teknikaj akcidentoj, kiel tiu de Ĉernobilo, havas en si ankaŭ samtempe terorisman agon kaj naturkatastrofon. La venenigo per toksa gaso de Bhopalo en Hindio — teknika akcidento — povus esti terorisma ago. Ia ajn akcidenta aviadil-kraŝo povas esti deklarebla ago de terorista grupo. La trajto de neraciaj eventoj estas ke ili povas esti imputataj al iu ajn aŭ io ajn. Ekstremokaze, ĉio por la imago povas esti krimdevena, eĉ ondo de malvarmo aŭ tertremo — kio cetere ne estas nova: dum tiu de Tokio en 1923, oni masakris milojn da koreoj tenataj respondecaj de la seismo. En tiom integrita sistemo kiel la nia, ĉio havas la saman malstabiligan efikon. Ĉio kunagas al misfunkciigo de sistemo kiu volas esti senmanka. Kaj, vide al tio kion ni jam eltenas en la kadro de ĝia racia kaj programeca efiko, oni povas demandi sin ĉu la plej granda katastrofo ne estus la senmankeco de la sistemo mem.

Tiu alfrontiĝo kompreneblas nur per la simbola devigo. Por kompreni la malamon de la resto de la mondo kontraŭ la Okcidento, necesas renversi ĉiujn perspektivojn. Ne estas la malamo de tiuj, de kiuj oni ĉion forprenis kaj al kiuj oni nenion redonis, ĝi estas la malamo de tiuj al kiuj oni ĉion donis sen ke ili povis ion redoni. Do, ne estas la malamo de la senposediĝo kaj de ekspluateco, ĝi estas tiu de la humiliĝo. La plej malbona por la mondpotenco ne estas esti agresita aŭ detruita, sed esti humiligita. Kaj ĝi estis humiligita per la 11-a de septembro, ĉar la teroristoj suferigis ion al ĝi, kion ĝi ne povas redoni. Ĉiuj reprezalioj estas nur aparato de fizika rebato, dum ĝi estis venkita simbole. La milito respondas al la agreso, sed ne al la defio. La defio povas nur esti respondata se oni repage humiligante la alian (sed certe ne dispremante lin sub la bomboj aŭ enŝlosante lin kiel hundon en Gvantanamo).

La bazo de ĉia dominado estas la foresto de kontraŭo — daŭre laŭ la fundamenta regulo. La unuflanka donaco estas ago de potenco. Kaj la Imperio de la Bono, la perforto de la Bono, tio estas ĝuste doni sen ebla kontraŭo. Tio estas okupi la pozicion de Dio. Aŭ de la mastro kiu lasas la vivon al la sklavo, interŝanĝe de ties laboro (sed la laboro ne estas simbola kontraŭo, la sola respondo estas fine do la ribelo aŭ la morto). Tamen Dio lasis spacon al ofero. En la tradicia ordo, daŭre ekzistas la ebleco redoni, al Dio, al la naturo, aŭ al kiu ajn instanco, sub la formo de ofero. Tio certigas la simbolan ekvilibron de la vivantaĵoj kaj de la estaĵoj. Hodiaŭ, ni ne havas plu iun al kiu eblas redoni, al kiu redoni la simbolan ŝuldon — kaj jen la malbeno de nia kulturo. Ne ĉar la dono tie estas neebla, sed ĉar la kontraŭdono tie neeblas, ĉar ĉiuj oferaj vojoj estas neŭtraligitaj (restas nur parodio de ofero, videbla en ĉiuj aktualaj formoj de viktimeco).

Ni estas do en la neevitebla situacio de ricevi, ĉiam ricevi, ne plu de Dio aŭ de la naturo, sed de teknika aranĝo de ĝeneraligita interŝanĝo. Ĉio estas al ni virtuale donita, kaj ni rajtas ĉion, libervole aŭ trudate. Ni estas en la situacio de sklavoj al kiuj oni lasis la vivon kaj kiuj estas ligitaj per nepagebla ŝuldo. Ĉio ĉi povas funkcii longatempe danke al la aliĝo al la interŝanĝo kaj al la ekonomia ordo, sed, en iu momento, la fundamenta regulo venkos, kaj al tiu pozitiva transdonado respondos neeviteble negativa kontraŭ-transdonado, perforta reago al tiu vivo en kaptiteco, al tiu protektita ekzistado, al tiu saturiĝo de la ekzistado. Tiu renverso alprenas la formon aŭ de malkaŝa perforto (la terorismo estas parto de tio), aŭ de la senpova rifuzo, karakteriza por nia moderneco, de la malamo kontraŭ si kaj de konsciencriproĉo, ĉio ĉi negativaj pasioj kiuj estas la malintensiĝinta formo de la neebla kontraŭdono.

Kon ni abomenas en ni, la obskuran objekton de nia venĝemo, tio estas tiu eksceso da realeco, tiu eksceso de potenco kaj komforto, tiu universala disponebleco, tiu definitiva plenumado — la sorto kiun fine destinas la Granda Inkvizitoro al la malsovaĝigitaj amasoj ĉe Dostojevsko*. Kaj tio estas precize kion la teroristoj malaprobas en nia kulturo — pro tio la eĥo kiun trovas la terorismo kaj la fascino kiu eliras de ĝi.

* Dostojevsko: rusa verkisto, en pluraj lingvoj skribata Dostojevskij -vl.

Tute same kiel sur la malespero de la humiligitoj kaj de la ofenditoj, la terorismo baziĝas ankaŭ sur la nevidebla malespero de la privilegiitoj de la tutmondiĝo, sur nia granda submetiĝo sub integra teknologio, sub realeco virtuale dispremanta, sub influo de la retoj kaj programoj kiuj desegnas eble la internenvolvitan profilon de la tuta specio, de la homa specio fariĝinta “tutmonda” (ĉu la supereco de la homa specio super la resto de la planedo ne estas la bildo de tiu de la Okcidento pri la resto de la mondo?) Kaj tiu nevidebla malespero — la nia — estas senhelpa, ĉar ĝi venas de la realigo de ĉiaj deziroj.

Se la terorismo tiel devenas de la realec-eksceso kaj de ĝia neebla interŝanĝo, de tiu abundego sen kontraŭo kaj de tiu neevitebla solvo de konflikto, tiam la iluzio elsarki ĝin kiel objektiva malbono estas totala, ĉar tia kia ĝi estas, en sia absurdeco kaj sia sensenceco, ĝi estas la verdikto kaj la kondamno kiun tiu ĉi socio faras al si mem.