Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kialo de ekonomio je malabundo

Se la tendenco de la unua semestro konfirmiĝos, la ekonomioj de Latinameriko mergiĝos en malkreskon. Tio ŝuldiĝas ne nur al la malaltiĝo de la internaciaj prezoj de latinamerikaj produktoj*, sed ankaŭ al la degenero de la financaj sistemoj kiaj tiu de Argentino.

* 15% malpli dum la unua sesmonato 2002.

La ekonomia malakceliĝo de Usono atingas la komercon kaj la investojn. Speciale dependaj de tiu merkato, la landoj de Mezameriko pro tio suferis fortan redukton de siaj vendoj al la granda frato de la Nordo. Cetere, post la superavantaĝoj kolektitaj dum la 90-aj, la eksterlandaj rektaj investoj (ERI) en la subkontinento fariĝis pli raraj, kun stagno de la konsumo*.

* Eksterlandaj investoj en Latinameriko kaj Karibio, Cepal, Santiago, Majo 2002.

La landaj ekonomiaj malkreskoj fortigas unuj la aliajn, kiel montras la falo de eksportado interne de la Merkato Komuna de la Sudo (MerKoSudo*), malpliiĝinta je 41% dum la unua trimonato de 2002. La ekonomia deklino pligraviĝas en la tuta regiono, provokante kreskantan senlaborecon, kiu en 2001 atingis sian plej altan nivelon post la fino de la dua mondmilito. Tiu “rekordo” verŝajne estos superita en la fino de tiu ĉi jaro. Ekstremaj kazoj: Kolombio kaj Urugvajo, kie 20% de la aktiva loĝantaro estis senlaboraj en la fino de 2001. En Argentino, laŭ oficialaj donitaĵoj, oni atingis 23%, sed pluraj fakuloj kalkulas, ke la registaro “mistifikis” la rezultojn. Ke la reala cifero randas 30%.

* Argentino, Brazilo, Paragvajo, Urugvajo (kaj du asociiĝintaj ŝtatoj: Ĉilio kaj Bolivio).

Kolombio, Venezuelo kaj la MerKoSudaj landoj spertas fortan perturbon. Sed ĝis nun Argentino estis en la centro de la ŝtormo. Pelita de de la Internacia Monfonduso (IMF) al malkreskigaj politikoj — eĉ se la malkresko jam estis komenciĝinta (1998) — la lando aplikis fortajn reduktojn al la publikaj elspezoj. Priabita de eksterlandaj entreprenoj, kiuj kontrolas la (eks)publikajn servojn kaj la bankan sistemon, sub la influo de koruptaj novliberalaj registaroj, la lando kolapsis en la fino de 2001, antaŭ droni en aŭtentikan bankroton.

Kiel oni atingis tion? La “mega-devalutigo” de la peso (kaj la inflaciaj postsekvoj) kombinita kun la frostigo de salajroj kaj la konfisko de bankaj deponoj aplikita depost Decembro 2001 produktis fortan reduktiĝon de la cirkulanta mona maso, la likvidon de la kredito kaj sekve la bankroton de miloj da entreprenoj. Instiginte al ĉiuj ĉi decidoj, la IMF pledis por aldona ŝraŭbopremo.

Ekde sia enposteniĝo en Januaro 2002, la registaro de prezidanto Eduardo Duhalde klopodas por ricevi de la IMF financan savilon. Post longaj monatoj de senfinaj traktadoj — ĉiam, kiam Argentino akceptas plenumi postulon de la internacia institucio, ĉi tiu prezentas unu plian — montriĝis, ke evidente la lando ne povos kalkuli pri mirakla helpo. “La mono de la usonaj meblofaristoj kaj tuboriparistoj ne devas flosigi landojn kiel Argentino” jam antaŭ jaro deklaris Paul O’Neill, sekretario pri financoj de la usona registaro, ĉefakciisto de la IMF.

Ĉu puno por malbona ekzemplo? Troiga kaj malverŝajna konsidero. Tiom la perversaj alĝustigoj truditaj de la IMF kiom ilia motivigo devas esti atente rigardataj. Ili povus montriĝi ekzemplo al aliaj periferiaj landoj en similaj situacioj. En Argentino oni konstatas, ke inter la unua sesmonato de 2001 kaj tiu de la antaŭa jaro la importadoj reduktiĝis je du trionoj pro la depresio, kiu kondukis al malpli granda konsumo. Konsekvenco: la lando disponos en la fino de 2002 pri komerca bonhavo je 12,3 miliardoj da eŭroj. Tio ĉi permesos repreni la pagon de la eksteraj ŝuldoj (publika kaj privata) kaj faciligi la eksterlandan forsendon de profitoj de transnaciaj entreprenoj!

La plifirmiĝo de tiu “ekonomio je malabundo”, bazita sur la daŭra limigo de la interna merkato, certe ebligas eternigon de la nuna sistemo. Tamen antaŭ ĝiaj socialaj konsekvencoj, ĝiaj milionoj da senlaboruloj, malriĉuloj kaj mizeruloj, la politika respondo ne povos esti alia ol la instaliĝo, pli aŭ malpli frue, de aŭtoritatisma reĝimo (sur tiu kampo Argentino havas sufiĉe da sperto).

Se rilate al Brazilo la postuloj estis — ĝis nun — malpli brutalaj, ili ne malpli iras sur la sama vojo. La antaŭnelonga financa krizo, grandparte artefarite kreita pro la ebla venko de maldekstra aŭ centro-maldekstra kandidato — Luis Inácio “Lula” da Silva aŭ Ciro Gomes — dum la venonta prezidanta balotado, elvokis la temon de “argentiniĝo”. La IMF aljuĝis financan helpon, tamen pogutan. El la 30,8 miliardoj da eŭroj entute alportotaj, nur 6 miliardoj liveriĝos ĉi-jare.

Tutmonda strategio

Fakte temas nur pri “prem-helpo”, celanta trudi al la registaroj, la nuna kaj la estonta, fiskan kaj monan alĝustigon. Mallonge, por eviti “argentinecan” situacion, Braziljo laŭiras la vojon, kiu kondukis — sub la paŝtista bastono de la IMF — sian najbaron al katastrofo. Siaflanke la IMF atingas politikan venkon devigante ĉiujn prezidantajn kandidatojn (inkluzive de “Lula”) akcepti ties postulojn sub la risko de estonta krizo antaŭanoncita. En Urugvajo, simila rezulto atingiĝis per helpo je 2 miliardoj da eŭroj.

La kolapso de Argentino, la depresio en Urugvajo kaj Paragvajo, la perua kaj bolivia malkreskoj, same kiel ĝiaj unuaj simptomoj en Ĉilio kaj Brazilo, markas per nigra ombro la sudan konuson de Latinameriko. Tiukuntekste, la estonteco de MerKoSudo montriĝas necerta. La volo de Vaŝingtono akceli la komercan aneksadon de la regiono per la Areo de Libera Komerco de Ameriko (ALKA) implikas la malstrukturigon de tiu sudamerika iniciato klare gvidata de Braziljo, MerKoSudo. Celante rektan plenan regadon de Usono sur tiu regiono, tiu ekatako kunligiĝas al ties tutmonda strategio de instalado de militistejoj kaj de “protektorejoj” en la periferio (jam evidenta en la azia strio, kiu etendiĝas de Afganio ĝis Turkio). La superpotenco aspiras kompensi sian ekonomian krizon kaj bridi la elkoviĝon de spacoj je forta potencialo de aŭtonomeco, kiel Ĉinio aŭ Barato, al kiuj povus alproksimiĝi, ekzemple, Brazilo kun pretendoj je sendependeco.