Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La bazoj de apogo de la Zapatista Armeo de Nacia Liberigo (EZLN) estas en sia plejmulto la tridek-ok municipoj* kiuj deklaris sin aŭtonomaj en decembro 1994. Almenaŭ kvin el tiuj municipoj konsistas el indiĝenaj komunumoj ĉe la rando de la lakandona arbaro (Chiapas), kaj aparte el tiuj kiuj troviĝas en la Integra Rezervo de la Biosfero Montes Azul. En februaro 1995, ŝajnigante intertraktadi kun la EZLN, la prezidanto Zedillo lanĉis tien vastan ofensivon, igante la regionon la plej militistizita de la lando. Sole en Montes Azul kaj ĝia ĉirkaŭo, 40 militbazoj, inter ili la granda bazo de San Quintín, arigante 20 000 virojn (de nekonfirmita totalo de 60 000 en tuta Chiapas). Agante kiel paralela registaro, la militistoj okupas kontraŭleĝe la komunumojn kaj komunuzajn terojn*, kaj kaŝe subtenas paramilitistajn grupojn maskitajn kiel kamparanaj organizoj ligitaj al la Instituciiĝinta Revolucia Partio (PRI). Se ĝi ne plu regas la federacian ŝtaton nek la ŝtaton Chiapas, la iama “unusola partio”, mastro de Meksiko dum sepdek jaroj, daŭre liveras la “socian bazon” de la kontraŭ-ribelado.
Montes Azul estas la nomo de montara regiono ĉe la ekstrema nordoriento de la lakandona arbaro. Por “savi” tiun lastan praan parton de la arbaro, la prezidanto Luís Echeverría, en 1972, donis 614 000 hektarojn al 66 familioj kiuj tiam konsistigis la tutan “kariban” popolon*, rebaptitan “lakandona tribo”, kaj kies tri solaj komunumoj postulis 10 000 hektarojn. Farante el tiu malgranda grupo la “ekologian gardiston” de la teritorio, tiu kurioza teksto pretendis malpermesi la alvenon de setlantoj de aliaj indiĝenaj grupoj. Postaj dekretoj aldoniĝis, kontraŭdiraj kaj konfuzaj, inter ili tiu de s-ro José López Portillo, kiu kreis la Integran Rezervon de la Biosfero en 1978.
Igi la lakandonojn mastroj de tiom da riĉeco prezentis enorman avantaĝon: ili estos forpasintaj post mallonga tempo. Obeemaj al la potenco, eĉ ne konante “siajn” terojn, ili forlasis la agrikulturon por akcepti turistojn en siaj vilaĝetoj, vendi lancojn, tukan-bekojn kaj aliajn suvenirojn, kaj administri la giĉetojn de la arkeologiaj zonoj de Bonampak kaj de Yaxchilán, kun kiuj ili havas nenian kulturan aŭ historian rilaton. Artefarite oponigitaj al siaj fratoj ĉolaj, cecalaj kaj cocilaj*, kiuj ekpriloĝis tiujn terojn malgraŭ la malpermeso, la lakandonoj komencas tamen kompreni la rolon kiun oni ludigas al ili. La 12-an de oktobro, por la unua fojo, unu el iliaj grupoj partoprenis en la protestadoj kontraŭ la Plano Puebla-Panamo (PPP) kiun, ĝis tiam, ili senkondiĉe subtenis.
La oficistoj parolas nur pri “neregebleco”, “strategiaj prioritatoj”, “mediprotektado”, “heredaĵo de la homaro”. “La investantoj atendas”, deklaris iu el inter ili. Mallonge antaŭ esti nomata reprezentanto de Meksiko en la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, la kunordiganto de la Nacia Sekureco, s-ro Adolfo Aguilar Zínser, anoncis ke “militaj agoj necesos” por “normaligi” la situacion.
Dum, en septembro 2001, reprezentantoj de Meksiko kaj de la ŝtato Chiapas eksidis ĉirkaŭ Tablo de la Medio supozita “solvi” la problemon, polica kaj militista operaco, destinita purigi la majaan arbaron de indianoj, estis planita por marto 2002. La zapatistaj komunumoj ripetis tiam ke ili ne permesos la elpeladon. Aliaj organizoj kiel la Sendependa Kamparana Asocio de Kolektiva Intereso aliĝis al tiu rifuzo. Antaŭ la naciaj kaj internaciaj reagoj, la atako estis suspendita. Tamen, la aŭtonoma municipo Ricardo Flores Magón, en la nordo de la arbaro, estas tiu kiu suferis la plej grandan nombron da militistaj ekspedicioj en 2002. En aŭgusto, paramilitista ondo provokis la morton de kvar zapatistaj kamparanoj kaj postlasis dekojn da vunditoj dum diversaj “antaŭfabrikitaj” incidentoj. “La projektoj de translokigo de la komunumoj samrangas kun la milito de malalta intenso”, konkludis en julio la Centro de Politika Analizo kaj de Sociaj kaj Ekonomiaj Enketoj (Cepise) de San Cristobal de las Casas.
La “aŭtonomaj” zapatistaj reprezentantoj de la regiono akuzas la registaron de s-ro Fox, ke ĝi volas vendi la teron “kun ĝiaj loĝantoj kaj ĉio kio estas sur ĝi”. Ĉar la pluvsezono finiĝis, la civilaj observantoj kaj la indiĝenoj timas malpli formalan elpeladon ol “paramilitistan” ofensivon destinitan provoki perfortan translokigon. Se juĝi laŭ la situacio kiu regas en Chenalhó kaj en la norda zono, kie 10 000 ĝis 15 000 zapatistoj restas jam delonge ekzilitaj, la uzo de paramilitistoj donas “pli bonajn” rezultojn ol la rekta subpremo.
Kiu scias al kiu referencis s-ro Fox, kiam li deklaris en Dublino, la 13-an de novembro, ke lia registaro “estas en paco kun la zapatistoj”?*