Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Posedaĵo de la grupo Fonta, kiu posedas dudek-unu plansetlejojn en la Tuluza urbaro, la restadejo Belles Fontaines* de Saint Simon aspektas kiel neprenebla kastelo: ĉirkaŭbarilo, teleregata portalo, gardistoj, kontrolkameraoj; ĉiu luanto povas videbligi irojn kaj revenojn sur sia propra televidilo kaj tiel lokalizi la “maldeziratojn”. Por eniri, necesas montri personigitan insignon aŭ esti invitita de iu posedanto.
Konstruita en 2000, en en restadeja kvartalo kvin minutojn de la finstacio de metrolinio, la ensemblo konsistas el tri malgrandaj duetaĝaj konstruaĵoj kaj el individuaj vilaetoj. Interne, la panoramo banalas: videblas bontenataj verdejoj, multego da pavilonoj kaj, briliga glazuro de kadro intence alloga, naĝejo tronas en la mezo. Kelkcent metrojn for de tiu vera bunkro por bonhavaj mezklasuloj, staras la konstruaĵoj de Mirail, sociloĝada kvartalo. La bildo de “geto por riĉuloj” tuj trafas la cerbon. Duoble enŝlosite el la ekstera mondo, la loĝantoj de la restadejo evitas nerektajn kontaktojn kun tiuj de Mirail. Ili tial trabutikas en la superbazaro “Carrefour”, ĉar la vendejon “Géant”, samdistanca de ilia domo, vizitas la “mizeruloj” de la granda ensemblo. Kadrulo konfidencas: “Tie estas ili kaj tie ĉi estas ni. Tio estas kvazaŭa malpublikejo, kie neniu alparolas la alian”.
En la tempo de dek-kvin jaroj, la socia strukturo de la tuluza loĝantaro ĝisfunde aliiĝis. Fakte, krom la Francia escepto de Montpeliero, la urbo kreskas laŭ alta ĉiujara ritmo (1,53% inter 1990 kaj 1999, anstataŭ 0,37% en cetera kontinenta Francio), tio estas 227349 pliaj loĝantoj inter 1982 kaj 1999. Sed tiu kontinua pliampleksiĝo fariĝis malprofite al la tradicia medio (laboristoj, agrikulturistoj kaj instruistoj), kiu ĉiujare perdis 7000 dungojn, dum la nombro da superaj kadruloj ĉiujare plialtiĝis je 13000. Kiel senpera sekvo de tiu demografia ŝanĝiĝo, aperis nova elito, konsistanta precipe el infanhavantaj familioj aŭ el junaj seninfanaj paroj.
En Tuluzo, la timo al la alia kaj la sento de akriĝinta malsekureco kreis la kondiĉojn de kapturna sekuremo, kiu tradukiĝis per multigado de “sekurigitaj” restadejoj: nombriĝas dudeko da tiaj restadejoj en la urbaro. Ĉefa konstrufinanco de tiu loĝmodo en la regiono — ĝi regas aron da 5500 loĝejoj, el kiuj 90% estas luigitaj-, la grupo Monné-Decroix elmontras sian bonfarton: ĝi vendis 1746 loĝejojn en 2001 kaj liveris 1400. Ĝia vendospezo en 2001 altiĝas ĝis 195 milionoj da eŭroj (150 milionoj en 2000). Estas lasta pruvo de ĝia vivpovo, ke tri grandaj bankoj (BNP Paribas, le Crédit Mutuel kaj le Crédit agricole)* subtenas ĝin per siaj kapitaloj.
S-o Robert Monné, ĝia prezidanto-ĝenerala-direktoro, estas lerta homo. Li scias, ke la perfortoj al la urbo valorigis lian kompanion. Influhavaj societoj de la konstruiga financistaro cetere proponis al li aliancojn, ĝis nun vane. Sur lia retejo “Prosperajn tagojn” li vendas al siaj eblaj klientoj. Li ekkrias, ke: “En spaco aerumita kaj bontenata la homoj volas loĝi, ne ektremante ĉiufoje kiam iu frapas ĉe la pordo”. Ĉial s-ro Monné scias, ke la franca socio nur komencas sian “usoneciĝon” kaj ke la supermezaj sociklasoj ne sen antaŭjuĝo iniciĝas al la monŝranko-urboj. Demandite pri la graveco de la sekuro en siaj restadejoj, li subaŭdigas tion, kio plej plaĉas al la amasopinio. Li asertas, ke: “Niaj luantoj kontentas vivi en varmeca etoso”. Kaj konvinkege li argumentas, por fortigi sian rezonadon, ke: “Neniu havas sufiĉajn monrimedojn por sekurigi iun areon. Por tio necesus loki ĝendarman skadron antaŭ ĉiu restadejo”.
Patrino de du infanoj aĝaj je kvar monatoj kaj du jaroj, s-ino Marie Durand luas, de julio 2000, Monné-Decroix-apartamenton en restadejo havanta kamparecan nomon: Aleo de Garono. Tiu juna 34-jara sinjorino estas internulo en tuluza hospitalo; ŝia edzo estas inĝeniero. Ŝi atestas, ke: “Ni decidis lui tiun kvarĉambraĵon, ĉar ni tiel povas lasi niajn infanojn ludi ekstere sen kontrolo, sen dratreto kaj sen ĉirkaŭmuro por ilin ŝirmi”. Sed tiu spirita kvieto estigas koston. La juna sinjorino konfidencas, ke: “Niaj amikoj ne povas neatendite viziti nin. Ni devas ĉeesti por ebligi, ke ili eniros en la restadejon. Krome, tial ke la parklokoj estas limigitaj kaj numeritaj, ili ne ĉiam havas eblon parkumi sian veturilon”. Ne kontesteblas tiu sklaviĝo sub severega interna regularo. Ĝi iel estas la pagota prezo por komforte kaj trankvile vivadi. Ŝi komentas, ke: “Ni estas ĉi tie en iuspeca privilegia insuleto”.
La diskreskado sur la francia teritorio de enklavoj enloĝataj de supermezaj sociklasoj signas, ke la streĉoj naskitaj de la “fracture sociale”* — la amaso de la senmonuloj estas ja pluvivigata per socia perfuzo (revenu minimum d’insertion, contrats emplois solidarité, emplois jeunes*, ktp...), dum la posedanta malplimulto amasigas profitojn — estas difektanta la francan socian modelon. Deĉiama fandujo de la socia miksado kaj de kunvivado, la francia urbo estas de nun trafita de la demono de la diferencigismo*. laŭ la ŝablono de la usonaj “gated communities”* — tiuj restadejaj ĉirkaŭurboj strukturitaj de societna apartismo — la francaj fortresoj instituciigas urbecan idealon bazitan sur komuniĝo de destino. Ĉu inĝenieroj pri aeronaŭtiko, ĉu sciencesploristoj, ĉu arkitektoj, ĉu ĵurnalistoj, tiuj profesiuloj elektis urban secesion nome de ia “inter-si-ismo”, forlasante la publikan spacon al la malriĉuloj, al tiuj kiuj timigas, tial ke ili ne kapablis profiti la feliĉigan tutmondismon.
Pli ol la problemoj de malsekureco, la tutmondigo de la ekonomio estas la baza kaŭzo de tiuj “kuniĝemaj engrupiĝoj”, ĉar ĝi aliigis la regulojn de la sociemo. Per senĉesa laŭdado de la meritoj de la tuteco fronte al la parteco kaj de la reteco fronte al la proksimeco, la starigo de insularoj karakterizitaj de la koncentrado de la riĉaĵoj en la manoj de nova burĝaro, estas malfamiganta la publikan urbon. Nu, tiu publika urbo estas favoranta la renkontiĝon de la popolaj kaj de la mezaj sociklasoj, sur la strato, en la sportkluboj, en la lernejoj. Tiel tiu paro de kvardekjaraj mezaj kadruloj — kiu, vivinte en pariza distrikto, kaj sekve de profesia translokiĝo, ĵus aĉetis pavilonon en iu el la multaj tuluzaj enklavoj-, sin pravigas dirante, ke: “Eĉ se ni daŭre komunisme voĉdonas kaj se ni reklamas la socian miksitecon, ni bezonis instali nin en kvieta loko”.
Evidentas la respondeco de la amasinformiloj en tiu abrupta scenaro de socia malprogreso. La dramaturgio naskita de la spektaklo de bruligitaj veturiloj kaj de ŝtonumado al la policistaro estas bone reguligita mekanismo. Sur la magia scenejo de la televidekranoj montratas sama dekoracio: konotaciita konstruensemblego, kun ties grapoloj de magrebdevenaj kaj nigrafrikdevenaj junuloj, kun ties multegaj surfasadaj skribaĉaĵoj, filmitaj per surŝultraj kameraoj de ĵurnalistoj police protektataj. Tiu sursceniga arto, krom tio ke ĝi transformas la realon en spektaklon kaj naskas nekompletan informaron, anestezis la tutan francian politikan vivon.
En tiu kunteksto, la dismultiĝado de urbaj areoj privatigitaj kaj sekurigitaj ne estus kaŭzo de maltrankviliĝo — la konstrufinancistoj ja ĉiam estis ekonomiaj agantoj de la urba kreskigo -, se ĝi ne profitus de la konsentema sinteno de la lokaj balotelektitoj kaj de la ŝtato. Konstruinte dudek-du restadejojn en la nura tuluza urbaro, la Monné-Delcroix-grupo eksportas de nun siajn loĝejojn en aliajn franciajn ĉefurbojn: Turo (2 retadejojn), Avinjono (3), Nantes (3), Montpeliero (4), Liono (3), Marsejlo (1), Bordozo (3), ktp....Unu sekurigita restadejo estus liverota al Alfortville en 2003, atendante Marne-la-Vallée, kie diskutoj estas okazantaj. La listo de la urbestroj, kiuj liveris al ĝi konstrurajton, senĉese pliampleksiĝas. S-ro Monné konfidencas, ke: “Estas iuj urboj, al kiuj ni ofertadis, kaj estas aliaj, kiuj mem kontaktis nin. Grava elemento en tiu evoluo estas, ke la balotelektitoj petantaj tiuspecan loĝmanieron devenas de ĉiuj politikaj sferoj.” S-ro Monné substrekas, ke: “La plej multaj komunumoj, en kiuj ni instaliĝis, estas el maldekstraj medioj”.
Eluzite de tri jardekoj de politikaj fiaskoj en la popolaj ĉirkaŭurboj, ankaŭ la ŝtato elektis plifortigi tiun apartigan movadon. Por ekhavi la favorojn de la mezaj sociklasoj, la registaro de s-ro Lionel Jospin donis sian konsenton por la strategio de invado de la publika spaco per sekurigaj apartaj aranĝoj — 201 komunumoj estas instalintaj inter 1997 kaj 1999 kameraojn, por kontroli la publikajn vojojn-, kaj ĝi ellaboris planon de malplialtigo de la impostoj, kiu profitas ĉefe al la supermezaj sociklasoj. Studo farita de “Observatoire français des conjonctures économiques (OFCE)”* elmontras, ke la plej riĉaj 25% da geedzparoj profitas de pli ol 50% (80 miliardoj) el la francfrankaj sumoj de la malpliigo de la rektaj impostoj kaj de TVA*. La buĝetaj opcioj de la registaro de s-ro Jean-Pierre Raffarin, proponitaj en septembro 2002 — grava plialtigo de la kreditoj konsentitaj al la ĝendarmaro kaj al la polico, malpliigo de la laŭenspeza imposto, ĉefe favora al la superaj socitavoloj — pliakrigas tiun tendencon.
En tiu kunteksto de malengaĝiĝo de la ŝtato fronte al la plimultiĝo de fortikigitaj enklavoj, neatendita aganto ĵus ekaperis: la banka medio. Laŭ s-ro Jacques Guinault, direktoro de “BNP-Protection habitat”* (filio de BNP Paribas kaj de AXA*) la entrudiĝo de la bankistoj ne estas miriga. Li asertas, ke: “Estas en Francio merkato de la sekureco, kiu diskreskas, sed kiu estas ankoraŭ disigita kaj misorganizita. Sciante, ke nia profesio konsistas en sekurigo de la posedaĵoj, ni opinias, ke ni estas tute rajtigitaj por proponi nian kompetenton sur tiu tereno al nia privata klientaro”. Por la pago de ĉiumonata abono, la kliento de BNP disponas alarmsistemon kaj telekontrolan servon, kiu konstante ŝirmas ties domon.
Kreita en septembro 1998, BNP-Protection habitat estas prospera entrepreno. En 2001 ĝia financa enspezo altiĝis ĝis 22 milionoj*, t.e. 12500 subskribitaj kontraktoj. Ankaŭ konstateblas, ke la unua francia banko ne estas sola sur la merkato. Ĝiaj bankaj konkurencantoj kaj la mutualaj societoj volas sian pecon da kuko. Tiom pli ke, se 1% da francaj geedzparoj posedas telekontrolsistemon, la fakuloj pri sekureco opinias, ke Francio baldaŭ malpliigos sian “malfruon” kompare kun Unuiĝinta Reĝlando, en kiu 15% da hejmoj estas sekuregigitaj.