Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
De ĉiuj formoj de “kaŝa persuado”, la plej kruela estas tiu kiu fariĝas tutsimple per la ordo de la aferoj. Pierre Bourdieu. En Italio, la ordo de la aferoj nevideble persvadis plimulton de voĉdonantoj ke la tempo de la tradiciaj partioj finiĝis jam. Tiu konvinko enradikiĝis en konstato: la politika sistemo akcele malkreskas ekde la jaroj 1980. Certaj parolas pri “gangreno” kaj pri “putrado”. La korupto ĝeneraliĝis kaj akiris halucinajn proporciojn. La ŝmirmona sistemo kostis al la lando pli ol 75 miliardojn da eŭroj... La kaŝa financado de la partioj favorigis fabelan personan riĉiĝon de la ĉefaj politikaj gvidantoj, precipe de la socialistoj kaj de la kristdemokratoj. “Kiu ajn havis okulojn por vidi, povis aserti Indro Montanelli, konsciiĝis pri la enorma kontrasto de la vivnivelo de la altaj respondeculoj kun iliaj enspezdeklaroj *. ” Ekde 1992, lavango da aferoj malkaŝiĝis per la operaco “Mani pulite” (Puraj manoj) kaj la juĝisto Antonio Di Pietro. La iama prezidanto de la Konsilio kaj ĉefo de la socialistoj, Bettino Craxi, akuzita esti riĉiginta sin kontraŭleĝe, demisias en la plej granda malordo, prikraĉata de kolera amaso kiu provas eĉ linĉi lin... Siavice, s-ro Giulio Andreotti, ankaŭ iama prezidanto de la Konsilio kaj ĉefa gvidanto de la kristdemokrata partio, estas kulpigita, priklaĉata kaj akuzita pri “koluzio kun la Mafio”, pro “kompliceco de murdo”... La falo de tiuj du gigantoj ŝancelis la tutan politikan sistemon, kiu vidis en la spaco de kelkaj monatoj centojn da deputitoj, da senatoroj kaj iamaj ministroj celo de publika malŝato, frapitaj de skandaloj, persekutataj de juĝistoj kaj vipataj de la amaskomunikiloj... Akuzita pri ĉiaj malversacioj, la reganta politika klaso retroviĝis senkapigita, malagnoskita de la publika opinio kaj dronanta en malfido. “La malpleno estas tia, la paniko tiom forta, skribas Eric Joszef, ke certaj malkaŝe esprimas sian timon de puĉo*. ” Meze de tiu granda droniĝo, s-ro Silvio Berlusconi, jam aliancita kun la postfaŝistoj de la Nacia Alianco, ne per puĉo, sed per ia kolektiva televida hipnozo, por la unua fojo gajnis la elektojn kaj fariĝis prezidanto de la Konsilio de majo ĝis decembro 1994. Tiu sperto de potenco fiaskis, sed ne malkuraĝigis s-ron Berlusconi, mem akuzita pri profitemismo, pri dubindaj artifikoj kaj pri friponaĵoj; li povis, por refariĝi ĉefo de la registaro en majo 2001, kalkuli kun siaj multaj atutoj. Kiaj atutoj? Unuavice tiuj kiujn disponigis al li lia grandega riĉeco, la dek-kvara de la mondo kaj la unua de Italio*. Riĉeco konstruita el nenio, danke al la protekto, komence, de lia socialista amiko Bettino Craxi. Per artifikoj li sukcesis unue en la domvendado, poste en la granda distribuo kaj la superbazaroj, poste en la asekuroj kaj la varbado, kaj fine en kino kaj televido. Li fariĝis, kun la grupo Bertelsmann, Rupert Murdoch, Leo Kirsch kaj Jean-Maire Messier, unu el la imperiestroj de la eŭropaj amaskomunikiloj. S-ro Berlusconi uzis sian febelecan riĉecon kaj la eksterordinaran potencon kiun donas al li, pere de simbola perforto*, liaj televidaj kanaloj por demonstri, en tempo de tutmondigo, simplan ekvacion: kiam oni posedas la ekonomian potencon kaj la komunikilan potencon, la politika potenco akireblas preskaŭ aŭtomate*. Kaj eĉ triumfe, ĉar lia partio, Forza Italia, atingis la 13-an de majo 2001 proksimume 30% de la voĉoj ĉe la parlamentaj balotoj, fariĝante tiel la unua politika organizo de Italio... Demagogo kaj popolisto, s-ro Berlusconi ne estas ĝenata de skrupuloj. Koncerne aliancanojn, li ne hezitis pakti kun la eksfaŝisto Gianfranco Fini kaj la rasisto Umberto Bossi. Tiuj tri homoj konstituas la plej groteskan kaj plej naŭzan triopon de Eŭropo. Tiom ke, ĝuste antaŭ tiuj elektoj, brita semajngazeto, memorigante la akuzojn de la itala justico kontraŭ s-ro Berlusconi, konsideris ke tia gvidanto “ne indas regi Italion”, ĉar li estas “danĝero por la demokratio” kaj “minaco por la juroŝtato *”. Tiuj sombraj antaŭdiroj montriĝis ĝustaj. Post la hontinda disfalo de la tradiciaj partioj, la itala socio, tiel klera, vidas sufiĉe senpasie (nur la kinarta mondo komencis rezistadon) la nunan malnobliĝon de politika sistemo pli kaj pli konfuza, ekstravaganca, ridinda kaj danĝera. Mokŝercante kiel foira ĉarlatano kaj danke al sia televida monopolo, s-ro Berlusconi starigas tion, kion Dario Fó nomas “novan faŝismon”*. La ĉefa demando estas, kiomgrade tiu zorgodona itala modelo eble morgaŭ etendiĝos al aliaj landoj de Eŭropo...