Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Se la fantomo de komunismo ne plu perturbas la eŭropan ĉielon, tiu de Markso de kelka tempo denove ekhantas la mensojn de tiuj, kiuj ne volas daŭre ne kompreni la mondon nek suferi ties katastrofan kurson. Tio alportas al ni regule novajn legadojn aŭ relegadojn de lia verkaro, destinitaj renovigi la komprenon, nun kiam la marksismaj okulklapoj estas for, kiuj tiel longe baris ĝin.
Tia estas la mallonga eseo, kiun Dick Howard, profesoro pri politikaj sciencoj ĉe la universitato de Nov-Jorko, ĵus dediĉis al li.* Lia celo estas substreki la profundan unuecon de la procedo de Markso, ekde lia doktoriĝa laboraĵo (1841) ĝis lia politika testamento, la Kritiko al la Gotaa programo (1875). Tiu unueco venas precize de la volo de Markso evoluigi kritikan pensadon kontraŭ “ĉiuj ĉielaj kaj teraj dioj kiuj ne agnoskas la homan konscion kiel plej altan diecon”. Markso ne ĉesis etendi la kampon de tiu kritiko de la religio ĝis al la fetiĉoj tipaj por la ekonomiaj kapitalismaj rilatoj, kaj li samtempe profundigis la principojn.
Ĝuste pri unu el la plej efikaj fetiĉoj, tiu de la ŝtato, okupiĝas la lasta verko de Tom Thomas.* Tiu religio de la moderna ŝtato, kies unu el la unuaj kaj plej vigla kritikantoj estis Markso, malgraŭ la plejmulto de liaj disĉiploj, ĝi estas kredo samtempe al ĝia ekstereco rilate al la civila socio, al ĝia neŭtraleco rilate al la konfliktoj (precipe la klasaj) kiuj trairas ĝin, kaj fine al ĝia ĉiopoveco rilate al la solvado de tiuj konfliktoj. Kontraŭ tiu kredo, Tom Thomas mobilizas la multnombrajn teksterojn kiujn Markso didiĉis al ĝi laŭlonge de sia verkaro, por trafi la enigmon de tiu moderna sfinkso.
Tiel li memorigas ke la diseco inter ŝtato kaj civila socio, tipa por la moderna ŝtato, kavas sian fonton en la dividoj kiuj disŝiras la civilan socion: la diseco inter la privataj individuoj kaj la klasaj antagonismoj kiuj rezultas de la ekspropriigo de la produktantoj. Tiel ke la ŝtato estas nur la ŝajne ekstera kaj fremda formo, kiun alprenas la unueco de socio, kiu mem ne estas unueca. De tio, ĝia ĝenerala funkcio: certigi la reproduktad-kondiĉojn de la kapitalo kaj, de tio, la socian reproduktadon, subordigitan al la unua. Tiu estas, konklude, la radiko de la ŝtatfetiĉo kiu ordinare kondukas la individuojn transformitajn al civitanoj, al tio ke ili atendas sian bonstaton de ĝi.
Tom Thomas povas do unun denunci tiujn, kiuj ekspluatas tiun komunan kredon kiel grandaj pastroj de la religio de la ŝtato. Hieraŭ predikantaj la zorgo-ŝtaton kiu zorgas por la bonstato de la civitanoj, ili nun serĉas en la ŝtato la rimedon por reformi la kapitalismon kiu, sub la efiko de transnaciigita financkapitalo, endanĝerigas la atingojn de la zorgoŝtato mem.
Yvon Quiniou, kune kun aliaj nuntempaj pensistoj, proponas al ni relegi Markson elirante de tute alia demando.* Ĉu eblas repacigi materialismon kaj moralon? Oni malpravus, laŭ li, pensante ke tiu demando ne koncernas la pensadon de Markso. Kontraŭ lia kompreno (kaj lia memkompreno) ekskluzive teoria kaj do sciencista, la aŭtoro evidentigas ke la precipaj konceptoj de la marksa pensado (tiuj de ekspluatado, de historia progreso, de komunismo, ktp.) enhavas ĉiuj elementon de praktika normeco (certigo de valoroj); tiu elemento kontribuas same al lia kritika tasko kiel al la evidentigo de la kontraŭdiroj kiuj disŝiras kaj eksplodigas la socian realon. Tiu praktika normeco estas ne nur etika (elirante de la certigo de valoroj apartaj kaj kontingencaj, ĉar relativaj al civilizo, epoko, klaso aŭ eĉ individuo), sed propradire morala, en tiu senco ke ĝi celas la realigon de valoroj kiuj estas samtempe universalaj kaj nepraj.