Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Logikoj de milito

Ĉe la radikoj de la usona naciismo

Kvankam promesante defendi, ĉie en la mondo, liberecon kaj demokration, la strategia dokumento publikigita la 20-an de septembro de la registaro Bush ĉesigas la malarmadon; malpermesas al ĉia potenco voli rivali kun Usono en militfortoj; starigas teorion pri preventa interveno; evitas al usonaj civitanoj la jurisdikcion de la Internacia Pun-Kortumo. Mallonge, Usono pretendas la statuson de “Imperio de la Bono”, al kiu ĝi aspiras dum jarcento.

Kiam Abraham Lincoln reelektiĝis en 1864, Karlo Markso gratulis lin nome de la International Workingmen’s Association.* Charles Franklin Adams, tiama ministro de la usona registaro, respondis al li per jenaj vortoj: “La registaro de Usono plene konscias ke ĝia politiko ne estas, kaj devas neniam esti, reakcia. Tamen, ni devas konservi la direkton kiu estis ĉiam nia, nome deteni nin de ĉia propagando kaj de senleĝaj intervenoj en eksterlando. Niaj principoj diktas al ni apliki la saman justicon al ĉiuj homaj estaĵoj kaj al ĉiuj regnoj, kaj ni kalkulas kun la bonfaraj sekvoj de niaj fortostreĉoj por akiri la subtenon de niaj samcivitanoj same kiel la respekton kaj la amikecon de la tuta mondo.” La frazo de s-ro George W. Bush, “Vi estas kun ni aŭ kontraŭ ni”, supozigas ke la partio de Lincoln ŝanĝiĝis. Kiel kaj kial?

* La Internacia Asocio de Laboristoj estis kreita en Londono en septembro 1864, fare de anglaj owen-anoj kaj ĉartistoj, de francaj prudonanoj [de Proudhon -vl] kaj blankistoj [de Blanc -vl], de irlandaj naciistoj, de polaj, italaj kaj germanaj patriotoj kaj socialistoj. Markso forlasis ĝin 1872, kiam ĝia sidejo estis translokita al Nov-Jorko.

La usona naciismo ĉiam oscilis inter brutala pragmatismo kaj retorika idealismo. Tiu idealismo, kiu reprezentas danĝeron por la pragmatismanoj, estis de tiuj cinisme ekspluatata. Efektive, kio okazus se la civitanoj fine komprenus laŭvorte la progresismon de la Deklaracion de Sendependeco?

La priskribo ankoraŭ aktualas, kiun faris Tocqueville de Usono, tiu nacio dispartigita inter regionismo kaj moviĝemo, materiismo kaj religiemo, privatigo kaj aroganta naciismo. Temas pri la komerca respubliko kiun kondamnas Thomas Jefferson kiam li mortas 1826, kvin jarojn antaŭ la vojaĝo de Tocqueville. Jefferson kaj liaj posteuloj volis rerilati kun la elsava universalismo de la Deklaro de Sendependeco. Sed se tiu daŭre fasonas la bildon kiun la nacio faras pri si mem, tio okazas malpli en la formo de kolektiva memoro ol en tiu de religio. Aŭ pli ĝuste de sekto. Por aniĝi sufiĉas akcepti ĝiajn principojn, kio ebligis la integradon, kiom ajn malperfekta ĝi estu, de katolikoj kaj protestantoj, paganojn kaj judojn, blankulojn kaj nigrulojn, eŭropanojn, hispanlingvanojn kaj azianojn.

La nova registaro praktikas surrealisman miksadon de ĝenroj. La registaro Bush postulas la aplikadon de la person-rajtoj en Irano, sed postulas de la tribunaloj ĉesigi siajn persekutojn kontraŭ la transnacia Exxon, akuzita de kompliceco en la subpremo en Indonezio.

Kiu memoras la stalinismon, tiu rekonos la simptomojn. Tamen, Stalino ne havis tiun kapablecon fasoni la publikan opinion kiun la usona kapitalismo perfektigas dum jam jarcento. La registaro Bush devenas de elito, kies cinismo kongruas kun tiu postmorala epoko, kiu jam delonge kutimas aĉeti la publikan opinion kaj la politikajn respondeculojn, en Usono kiel en eksterlando. La aktuala reĝimo apogiĝas ankaŭ sur la fundamentismaj protestantoj, tiuj fanatikuloj persvaditaj ke Usono ludas centran rolon en la biblia batalo de la Bono kontraŭ la Malbono kaj kiuj baziĝas sur la certeco ke tiu lando devas gvidi la mondon.*

* Vd Ibrahim Warde: “Ne povas esti paco antaŭ la veno de la Mesio”, Le Monde diplomatique, septembro 2002.

Kiel oni ĝisvenis tien, post la relativa moderneco de la registaro Clinton, kiu gajnis la kooperadon de la transnacia kapitalo, laŭdis pli serenan usonan superecon, invitis la eksterlandajn elitojn partopreni la internaciajn decidojn kaj defendis version, kvankam minimumisman, de la internacia socialdemokratio?

Ĉu s-ro Bush estas falsa tradiciisto aŭ falsa modernisto? Komence, la respublikanoj estis persistegaj kontraŭuloj al la sklaveco. Ili estis ankaŭ la partio de la ekspansio sur la kontinento — Lincoln mem batalis en la milito kontraŭ Meksiko* -, de la rapida industriigo kaj de la maksimuma malfermo al la eŭropa enmigrado. Ĝia plej alta celo estis la defendo de la usona modelo kaj de ĝiaj naciaj interesoj vid-al-vide al korupta mondo. Ĝiaj grandaj ekonomiaj principoj estis la malfermo de la merkatoj al usonaj produktoj, la protektismo por la ekonomio kaj la amasa importado de kapitaloj.

* La milito finiĝis la 2-an de februaro 1848 per la traktato Guadalupe Hidalgo.

Fine de la 19-a jarcento, tiu triumfismo turnas sin al la ekstera mondo. La landa okcidento progresas, kaj la superabundo de resursoj ebligas la konkeradon de novaj teritorioj. La loĝantaro, naciisma kaj intervenema, postulas la militon kontraŭ Hispanio. La Filipinoj estas aneksitaj en 1898 de la respublikano McKinley (1897-1901).

Malgranda gvida klaso

Kiam la okupado transformiĝas en armita batalo kontraŭ la sendependistoj, aperas protestmovado tra ĉiuj sociaj tavoloj. Tiu movado memorigas tiun kiun poste kaŭzis la vjetnama milito, kiu instigis la “saĝulojn” (la gvidantan klason) trudi al Lyndon Johnson ĉesigi tro multekostan konflikton kaj tro danĝeran por la civila paco. McKinley siavice, inter 1897 kaj 1901, povis ankoraŭ apogi sin sur la ekspansiismo de la naskiĝanta kapitalismo. La usona “jarmilismo” fariĝas la ideologia humo de novtipa imperiismo.

Tiu estas principe transformata de la posteulo de McKinley, Theodore Roosevelt (1901-1909). Kiel reformisto, Roosevelt provas integri la enmigrintojn kaj civilizi la novan kapitalismon. Li egaligas Usonon kun la grandaj potencoj, provokas revolucion en Kolombio en novembro 1903 por krei Panamon — unua kondiĉo por konstruo de la kanalo. Kaj li asertas ke Usono devas ludi en la okcidenta hemisfero “rolon de internacia policisto”. Tiu imperiismo zorganta pri la ordinaraj homoj naskis la militizitan providenco-ŝtaton kiun konstruis la posteuloj de Roosevelt.

La eklezioj, parto de la laika intelektularo kaj la socialistoj esprimis sian maltrankvilon. La kamparanoj de la popolista movado, malamikoj de la moderneco enkorpigita de la grandaj urboj, stariĝas kiel forgesitaj de la immperiismo. Iliaj plendmotivoj kaŭzis la akran intermilitan izolismon, kiu kontraŭstaris, sine de la respublikana partio, la internaciismon de la bankistoj kaj industriistoj.

La respublikanoj fine forlasis Roosevelt-on pri ties ekonomiaj reformoj, sed cedas la prezidantecon al demokrata reformisto, Woodrow Wilson (1913-1921). Kiel moral imperiisto kun kalvinisma tendenco, Wilson interesigas la intervenadon en Latinameriko. La demokrata registaro daŭrigas la integradon de la enmigrintoj, precipe de la katolikoj, en la politikan vivon. La internaciisma marĝena grupo de la granda kapitalo aplaŭdis la militon kontraŭ Germanio. Tiun kontraŭis la socialistoj kaj la popolistaj elementoj de la demokrata partio, kies gvidanto, William Jennings, demisias de sia posto de ŝtatsekretario.

Sed la milito kunigas la voĉojn de la ideologoj de imperiismo, de la nova teknokratio, de la granda kapitalo kaj de larĝa parto de la laborista movado, ĉiuj favoraj al ekstensio de la prerogativoj de la federacia registaro. La granda projekto de Wilson, integri Usonon en la Societon de la Nacioj, fiaskas pro kontraŭdiraj rezistoj. La izolistoj de ambaŭ partioj, kiuj venĝas pro la partopreno en la milito, kaj la unuflankistoj, kiuj opinias ke Usono devas esti libera utiligi sian novan potencon. La respublikana kontraŭulo de Wilson, la senatoro Lodge, patricio de Nov-Anglio, asertas ke Usono devas uzi sian bonŝancon, ĉar ĝi fariĝis la plej granda mondpotenco.

Dum la intermilita periodo, la elito respondeca pri la ekstera politiko mastrumas la pacon kaj preparas la estontan militon. La universitatanoj, bankistoj, ĵurnalistoj kaj juristoj laborantaj por la granda kapitalo devenas plejparte de la oriento kaj estas protestantoj. Kuniĝintaj en la Konsilio pri Eksteraj Aferoj, ili influas la registaron kaj la opinion, decidas pri internaciaj prioritatoj kaj distingas inter “respondecaj” kaj “nerespondecaj” politikoj. La estonta ŝtatsekretario de la prezidanto Dwight Eisenhower (1953-1961), John Foster Dulles, estis unu el iliaj ĉeffiguroj kaj samtempe reprezentis, kiel advokato, la interesojn de la Tria Regno. Nelson Rockefeller konvinkis la Konsilion subteni la karieron de lia juna protektato, s-ro Henry Kissinger, profesoro ĉe Harvard.

Tiu elito eniris same la demokratajn kiel la respublikanajn registarojn. Kaj se ĝi malsamopinias pri certaj punktoj, ĝi restas unuanima pri la graveco atribuenda al la usona dominado. La respublikanaj elementoj devenaj de la orienta marbordo kaj tiuj ligitaj kun Wall Street dominas tiun malgrandan rondon. Sed, en sia propra partio, ili alfrontas la lastajn adeptojn de la progresema popolismo el la Midwest. Malfidemaj rilate al Wall Street, tiuj respublikanoj predikas izolismon ofte bazitan sur klasa vizio, proksima al tiu de la germanoj aŭ de la irlandanoj, kiuj rifuzas ĉian aliancon kun Anglio.

La demokrata partio de Franklin Roosevelt (prezidanto de 1933 ĝis 1945) estas lama koalicio de socialistoj, sindikatistoj, teknokratoj kaj bankistoj. Ĝi enhavas iamajn progresemajn respublikanojn kaj akceptas ankaŭ katolikojn kaj judojn. Ĝia internaciismo estas wilson-eca, kun socialdemokrataj konsonancoj. Sed la malkonkordoj en sia partio, kaj ankaŭ la premado sur li kaj sur lia posteulo, Harry Truman (1945-1953), fare de la internaciismo de respublikana versio, trudas al li alianci kun la granda kapitalo sine de la militizita providenco-ŝtato.

La respublikanoj forlasas la izolismon en 1941. Sed, pere de la makkartismo kaj la malfido al la eŭropanoj, ili inspiras agreseman naciismon. La protestantaj eklezioj, kiuj subtenas jam dum jarcento la elsendon de misiistoj en Ĉinion, furioziĝis pro la potencakiro de la komunistoj en 1949. La unuflankismo de tiuj respublikanoj rekoneblas per ilia rifuzo redukti la armadojn, ilia fascino de la termonuklea teologio kaj ilia militema retoriko. Sed plej mirigas ke la respublikanaj prezidantoj (Dwight Eisenhower, Richard Nixon, Gerald Ford kaj eĉ Ronald Reagan kaj George Bush patro) obeas ĉiam tiujn elitojn kiuj fasonas la eksteran politikon, kaj restas fakte same multflankistaj kiel la demokratoj.

La sekretaj operacoj de la CIA, la ekonomiaj, politikaj kaj militaj intervenoj en la tuta mondo, la manipulado de aliancaj landoj, ĉio ĉi estis praktikata same de la demokratoj kiel de la respublikanoj. Kaj se oni rigardas malantaŭen, multaj malsamecoj kiuj ŝajnis disigi ilin, ŝajnas hodiaŭ relative sensignifaj. Kun la escepto de Ronald Reagan, neniu respublikana prezidanto rekte atakis la socian kontrakton. Ĉiuj simple akceptis ties disfalon, provokitan de la evoluo de la kapitalismo.

En kio la nuna prezidanto diferenciĝas? Lia avo, Prescott Bush, naskita en Nov-Anglio, estas la asociito de la plej riĉa demokrato de la New-Deal-epoko, Averill Harriman. Prescott, guberniestro kaj senatoro de Konektikuto, estis favora al la internaciismo de Roosevelt kaj al ties socia reformismo. Lia filo George (la iama prezidanto) elmigras post la milito al Teksaso, kies ekonomio malfermiĝas al la armado, la financo kaj la alta teknologio. Li ŝuldas sian politikan karieron nur al siaj intimaj rilatoj kun la aferaj rondoj (antaŭ ol fariĝi vicprezidanto de s-ro Reagan, li estis ambasadoro en Ĉinio, ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, kaj direktis la CIA).

Reprezentanto de la malnova respublikana elito, li ne fartas bone en partio al kiu s-ro Reagan donis pli plebecan nuancon. Dum sia prezidanta balotkampanjo, li devas eĉ forlasi la Konsilion pri eksterlandaj aferoj, ĉar certaj arkaaj respublikanoj pensas ke tiu institucio komplotas kontraŭ la suvereneco de la lando.

S-ro George W. Bush, lia filo, ne havas tiajn trudiĝojn. Lia politika dominado en Teksaso estas prema. Li neniam fronte atakis la providenco-ŝtaton, kunlaboras kun la nigrulaj kaj hispanlingvaj komunumoj kaj plenigis ideologian malplenon defendante individuan kaj ritigitan version de religio. La demokratoj primokas lian nepotismon, akuzante lin konsideri la politikon kiel negocon. Sed fakte, li komprenis fundamentan aspekton de la kapitalismo: la submeton de la publika sfero al la merkato. Liaj komercaj aliancanoj, kiel lia patro, troviĝas en la armilkomerco, la financaj servoj, la petrokemio kaj la alta teknologio. Kaj li lokis iliajn reprezentantojn al la kapo de la federaciaj institucioj kaj departementoj.

Esceptostato

Por flati la landon, s-ro Bush konstante kontraŭmetas eksteran mondon indiferentan aŭ malamikan al rekta kaj sana usona socio. Liaj emetoj reveni al minimumo da socia protekto sonas kiel elvoko de ombro de la periodo 1941 ĝis 1964. Ĉar granda parto de la loĝantaro komprenis kontraŭvole, ke tutaj partoj de la usona kapitalismo apogas sin sur krimaj agadoj, farĝas malfacile daŭrigi ian ajn interkonsenton.* Fronte al tio, la registaro provas ŝanĝi la temon per militema retoriko. La demokrata partio, sub influo de israela premgrupo kiu deziras nenion alian ol la militon kontraŭ Irako kaj, se eble, Irano, ne ŝajnas kapabla mergiĝi de sia politika komato. Ĝia pasiveco vid-al-vide la tribunala puĉo de la balotoj de 2000 estis pereiga por ĝi.

* La iraka krizo permesas meti en la duan vicon tiom gravajn “aferojn” kiel tiun kiu makuligas s-ron Thomas White, nuna ĝenerala sekretario de la usona armeo, implikitan en la skandalon de Enron, kaj s-ron Richard Cheney, akuzitan pro ricevo de 8,5 milionoj da dolaroj de la entrepreno Halliburton kiam li forlasis ĝin por fariĝi vicprezidanto.

Ĉar la demokratoj dronas en la plej granda ideologia turmento, s-ro Bush scias ke li ŝuldas sian lokon nur al kvazaŭ-manko de opozicio. Sekve, li regas nur kiel ĉefo de minoritato, pasante de unu efemera plimulto al alia. Sed la atakoj dela 11-a de septembro 2001 donis al li la okazon por deklari la esceptostaton por nedifinita daŭro. Kaj se la malpleneco de lia ideologio okulfrapas, estus naive ignori ke li absolute regas la subpreman aparaton. Li parolas pri la nacio kiel pri eklezio, sed lia versio de respublikaneco reduktas la nacion fakte al agregaĵo de triboj en plena dispartiĝo.