Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Por civitana mondo

La mondo ne estas varo

Interparoladoj de Gilles Luneau kun José Bové kaj François Dufour

José Bové kaj François Dufour, en interparolado kun Gilles Luneau, klarigas sian pledon por “kamparana agrikulturo”, kiu konformu al la bezonoj kaj deziroj de la konsumantoj, kaj por internacia alianco de kamparanaj, mediprotektaj kaj konsumanto- organizoj, kiuj celas la bonfarton kaj sanon de ĉiuj homoj en la mondo.

La rapidiĝo de la monda komerco ekde la falo de la berlina muro sekvigis mondvastan koncentriĝon de la entreprenegoj. Tiu konkurso de la gigantoj ne domaĝis la agrokulturon. La veno de la bioteĥnologioj rapidigis tiun fenomenon. Manpleno da transnaciaj agroĥemiaj firmaoj tenas en siaj manoj la “krudmaterialan”, eniran parton de la monda nutradmerkato. Ilia similaĵo, la agronutra industrio, kontrolas la finproduktan, eliran parton de la merkato. Kiel vi difinas la tutmondiĝon?

F.D.

Mi parolas pri “totaligo”*, sed tiu ĉi lasta vorto fariĝis en la lingvouzo* la simbolo de ĉiuj aĉaĵoj, kiujn provokis la freneza liberaligo de la interŝanĝoj. Tiu liberala tutmondiĝo estas do la volo de la liberaluloj povi disponi pri la planedo kiel vasta komercejo komplete malreguligita kaj nekadrita, kiu permesas interŝanĝi varojn senbare kaj sen rilato al socia, teritoria aŭ etika dimensio. Tio estas hegemonia komercemo volanta engluti ĉion.

* France: globalisation — vl. prefere ol “tutmondiĝo” [France: mondialisation]. Cetere ekzistas en Francio movado kontraŭ tiu ĉi termino, precipe de la mondcivitanoj, kiuj emfazas, ke mondialisation, do tutmondiĝo, estas pozitiva nocio, dum ĉe la kritikata fenomeno temas pri globalisation, kiu entenas la nocion global, signifianta tutmonda kaj totala. La ĝusta ekvivalento en Esperanto estus do totaliĝo respektive totaligo -vl.
* en la franca -vl

J.B.

La internaciaj rilatoj funkcias laŭ la teĥnikoj de la respektiva momento kaj laŭ la propra loko en tiu sistemo. Sub la romia imperio la mondo limiĝis je la mediteranea ĉirkaŭaĵo. Poste ĝi larĝiĝis, laŭ la malkovroj de aliaj kontinentoj, ĝis la tuta planedo, kio kreis alian koncepton pri la mondo, kun la interŝanĝoj kaj alproprigoj de la spacoj profite al la kolonia “centro”, memdeklarita centro. Tio estas la rilato, kiun longtempe flegis la malnova Eŭropo, kontinento de la malkovristoj, kun ambaŭ Amerikoj, la Kariba regiono, Afriko, Oceanio kaj, parte, kun Azio. Nuntempe la transport- kaj komunikiloj vere tutplanedigas la spacon por la merkato. Kaj, laŭ la global leaders* , la tuta ĉi spaco devus obei nur la merkatan leĝon. La renversego, kiun ni nuntempe suferas, celas transformi ĉiajn agadojn sur la terglobo al merkatoj kaj al varoj. La rezisto al tiu tendenco estas la bazo de nia batalo.

* En la originalo tiel (angle): tutmondaj gvidantoj — vl.

Se ĉia homa agado fariĝas merkataĵo, la batalo okazas inter du konceptoj pri la socio. Unu, kiu lasas la merkaton, kun ĝiaj propraj reguloj, organizi la socion, integri ĉiujn homajn agadojn, sansistemon, kulturon, edukadon ktp., en la leĝon de la mono, kun kiel fina stadio — proponita ĉe la internaciaj traktadoj de la MOK* — la varigo de ĉio viva. La alia, kie la civitanoj, la politikaj institucioj, la vivospaco kaj la aliaj gravaĵoj kiel la medio kaj la kulturo, havas la povon organizi la socion.

* MOK: Monda Organizo por Komerco (fr. OMC) — vl.

F.D.

La tutmondiĝo, tio estas ankaŭ la samformigo laŭ malalta nivelo, la malreguligo pere de progresanta malmuntado de ĉiuj fundamentaj rajtoj, mallonge, ĝi estas la plej ekstrema komerco, kiu absolute fajfas pri la vivbezonoj de la homoj. Se oni vidas ekzemple, en kiuj politikaj kondiĉoj tiuj lobioj malantaŭ la kulisoj provis trudi al ni la MAI* , tiam evidentiĝas ke la diktaturo de la reĝo mono gvidas tiujn, kiuj profitemas de ĉio.

* MAI: Multflanka Akordo pri Investo (france AMI: Accord multilateral sur linvestissement) -vl; la MAI, 1997 proponita de la OCDE kaj de Usono, celis liberaligi la translimajn investojn. Ĝian realigon fiaskigis granda mobilizado de eŭropaj civitanaj movadoj.

J.B.

Tio estas planedvasta diktaturo: se vi ne estas en la sfero de la merkato, vi simple ne ekzistas. Pasis la tempo de teritoriaj interŝtataj konfliktoj; nuntempe okazas militoj inter privataj povoj, kies batalkampo nomiĝas la merkato. Por mezuri la efikon de tio, sufiĉas vidi, ke la moncirkulado profitigas pli ol la tradiciaj agadoj de produktado kaj komerco. Hodiaŭ la mono laboras pri si mem: ĉe ĉiu rondiro ĉirkaŭ la mondo ĝi faras profiton. Kie estas la kreado de havaĵoj, de riĉecoj por aliaj? Estas la mono, la povo de la akciuloj, pensifondusoj, spekulistoj kaj ĉiuspecaj preduloj, kiuj trudas sian altan profitkvoton al la entreprenoj, devigante ilin maldungi eĉ se ili profitadas — oni vidis tion ĉe Michelin aŭ ĉe Valeo. Jen nova speco de parazitoj, de monsoifaj vampiroj! Jen profitdrogemuloj.

Ĉu pri tiu totaliĝo vi denuncas pli la moncirkuladon ol la interŝanĝon de varoj?

J.B.

Ni denuncas totalan modelon, kiun diktas la multnaciaj konzernoj. Sed ni revenu al la agrokulturo: malpli ol 5% de la agrokultura produkto eniras la mondmerkaton. Tamen, ĝuste la respondeculoj pri tiuj 5% da internaciaj interŝanĝoj volas organizi la 95% de la produktado, kiuj okazas por naciaj komercoj aŭ inter najbaraj landoj kaj trudi al ili sian logikon. Jen totalismemo.

La liberala projekto de la Monda komerca organizo

Kian rolon ludas, en tiu liberala koncerto, Eŭropo kompare kun Usono kaj la grupo de Cairns*?

* Kreita en 1986 en Cairns (Aŭstralio), tiu grupo arigas dek kvar landojn eksportantaj agrokulturajn produktojn kaj teksaĵojn (i.a. Kanadon, Argentinon, Aŭstralion kaj Novzelandon), kiuj favoras la liberaligon de la monda komerco.

J.B.

Necesas reveni iom al la eŭropa historio kaj al tiu de GATT*. En la jaro 1957 la Komuna Agrokultura Merkato estis kreita por atingi la nutraĵan memsufiĉon*. Kiel oni spertis, ĝi baziĝas sur komuna merkato inter la membrolandoj, kiu, danke al komunaj organizoj de laŭproduktaj merkatoj, certigas garantiajn prezojn pli aŭ malpli laborpagaj: tre bonaj por la gren- kaj betkulturistoj, mezbonaj por la laktoproduktantoj, malpli bonaj por la bovviando, senefikaj aŭ eĉ neekzistantaj por ĉiuj aliaj produktoj. Tiu komuna merkato estis bonege protektata de la komunuma prioritato: la importoj ĉe la limoj estis doganataj ne per fiksaj doganprocentoj, sed per dogantarifoj variantaj laŭ la diferenco inter la interna garantiita prezo kaj la fluktuantaj mondaj prezoj. Por la eksportoj oni uzis la saman sistemon: variantaj “repagoj” al la industriuloj kaj komercistoj por kompensi la prezdiferencon inter la interna merkato kaj la mondmerkatoj.

* Kreita en 1947, la Ĝenerala kontrakto pri doganaj tarifoj kaj komerco (GATT) estis anstataŭita la 1-an de januaro 1995 de la Monda organizo de komerco (MOK), sekve de la kontrakto de Marakeŝo.
* En la originalo ekvivalenta neologismo (autosuffisance) — vl.

Tiu sistemo funkciis danke al la financa solidareco de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio: ĉiu lando kontribuis al la eŭropa buĝeto laŭ ĝia BNP*, surbaze de elcentaĵo de ĝiaj enspezoj en IPV*. Tiel certigitaj pri la prezoj de siaj varoj, la eŭropaj agronutraĵaj agrokulturo kaj industrio, kiujn oni volis kuraĝigi produkti, celis kromprodukton por la eksporto, por grandigi siajn partojn de la mondmerkato, kio eksplodigis la eŭropan buĝeton. Estas vere ke oni kuraĝigis ilin, precipe en Francio, kun la slogano “Produkti por eksporti: la agrokulturo estas la verda nafto de Francio”.

* BNP: Brutta nacia produkto (france: PNB, produit national brut) — vl.
* IPV: Imposto de plusvaloro (france: TVA; germane: MWS) — vl.

Anstataŭ apliki politikon ebliganta mastri la produktadon, Eŭropo, sub la premo de la agronutraĵa lobio, lasis fari. Sed pro la internaj kaj eksteraj kritikoj al la buĝetaj sakstratoj ĝi 1992 reformis la komunuman agrokulturan politikon (KAP)* per prezmalaltigo por iomete pli malfermiĝi al la mondmerkatoj. Tiu reformo estis unua paŝo al la kompleta liberaligo de la agrokultura merkato: malmuntado parta, sed grava, de la tre protekta sistemo de variebla impostado, instalado de fiksaj doganprocentoj. Sed ĉar la eŭropa agrokulturo, eĉ la laŭdire tre konkuriva grenkulturo de la pariza baseno, fakte ne kapablas elteni la konkurencon de la mondmerkato, Eŭropo instalis rektajn subvenciojn por la produktantoj. Por la liberaluloj tiu reformo estis nur la unua etapo por konformigi la Eŭropan reguladon al tiu de GATT.

* KAP: Komuna Agrokultura Politiko (france: PAC, politique agricole commune) — vl.

F.D.

GATT estas la antaŭulo de la MOK. Ĝi estis envere ne organizo, sed kontrakto, al kiu decidis aliĝi, surbaze de memvola devontiĝo, la landoj de la planedo. Ĝis la Uruguay Round en la jaro 1986 GATT ne intervenis en la agrokulturon kaj la nutradsistemon: ĉiu lando aŭ landogrupo estis libera por adopti la agrokulturan politikon de sia elekto. Trudinte siajn liberalajn regulojn al la industriaj varoj, GATT, kun sia emo regi la mondajn interŝanĝojn, metis la agrokulturon, la servojn, la intelektan propraĵon kaj la investojn en la programon de la sovaĝa liberaligo tiom kara al ĝi. Tio devigis la Eŭropan Union, ja GATT-ano, reformi sian komunan agrokulturan politikon.

La filozofio de GATT kaj ĝiaj principoj estas klaraj: la libera komerco. Necesas malaltigi la doganprocentojn — la ŝtato devas same trakti la importitajn varojn kaj la ekvivalentajn internajn produktojn — kaj forigi la preferajn kontraktojn inter ŝtatoj — tio estas la klaŭzo de la “plej favorita nacio”. Ni rigardu ekz-e la konflikton inter Eŭropo kaj Usono pri la banano: sepdek afrikaj, karibaj kaj pacifikaj landoj (la t.n. “AKP”) estas ligitaj kun la Eŭropa Unio per la konvencio de Lomeo. Kelkaj produktoj, kiuj parte devenas de la EU (Martiniko, Gŭadelupo, Kanarioj) estas pagataj al la produktintoj je prezo multe pli alta ol tiuj de la mondmerkato, por helpi tiujn AKP-landojn kaj por protekti ties agrokulturon; ili profitas Eŭropan import-kvoton de 857.000 tunoj da bananoj. Sed tiu konvencio malplaĉas al la usonaj multnaciaj entreprenegoj kiel ChiquitaDole, kiuj posedas grandajn plantejojn en Sudameriko, kie ili produktas pli malkarajn bananojn per socia kaj media dumpingo. Rezulto: Usono atingis kondamnon de la EU fare de la MOK-organismo por reguligi malkonsentojn, la ORM, en aprilo 1999.

Laŭ tiu filozofio, la interŝanĝ-liberigo devas stimuli la ekonomian kreskon kaj kontribui al la bonstato de ĉiuj. Tamen, la kresko ne sinonimas kun evoluo, kiel asertis la KUNKE*, kiu denuncas la kreskintajn malegalecojn en la mondo ekde la funkciado de la MOK 1995. Tiu ĉi, vastigante siajn interven-kampojn, ne celas nur reguligi la komercajn interŝanĝojn, sed volas ankaŭ trudi modelon de liberala socio kaj eĉ postulas de la ŝtatoj fari la malreguligojn necesajn por tio. En tiu kadro, koncerne la agrokulturon kaj nutraĵon, ŝtato povas kontraŭi la importadon de produktoj, kiujn ĝi ne volas havi, nur argumentante pri la sanprotekto de personoj kaj bestoj. Kaj kondiĉe ke la sciencaj argumentoj estu agnoskataj de la internaciaj ekspertoj ... kiuj lastaj estas agnoskataj de la MOK.

* KUNKE: La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj por ka Komerco kaj Evoluo -vl.

La ekzistkialo de la Codex alimentarius*: starigi san-normojn. En la sino de tiu ĉi instanco, la naciaj delegitaroj estas abunde infiltritaj de reprezentantoj de la agronutraĵa industrio, kiuj diktas siajn leĝojn. La EU kaj Usono solaj havas 60 % de la delegitoj, kvankam nur 15% de la monda loĝantaro. Estis, ekzemple, la Codex alimentarius , kiu metis sur la tagordon en junio 1997 postulon de Usono malpermesi la internacian komercadon de produktoj bazitaj sur kruda lakto.

* La Codex alimentarius, kreita 1962 de la FAO (Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj por agrokulturo kaj nutrado) kaj la MOS (Monda Organizo por Sano), starigas normojn kaj direktivojn “kun la celo protekti la sanon de la konsumantoj kaj certigi la laŭleĝan praktikadon en la nutraĵprodukta komerco”.

J.B.

La reformo de la KAP en la jaro 1992, malaltigante la komunuman protekt-doganon, kondukis por la kamparanoj al malaltigo de la enspezoj, kiu devas, laŭ la liberaluloj, instigi ilin al “fortostreĉoj” por atingi konkurencivon. Por mildigi la ŝokon, Eŭropo instalis rektajn helpojn ĝenerale sendependajn de la produktokvantoj: tio prezentiĝis kiel helpoj laŭ la surfaco aŭ laŭ la bestonombro. Por la grenoj kaj la oleplantoj la helpoj ne estis limigitaj kaj dependis de la regiona efikeco, por komensi pli altan perdon de enspezo en la plej riĉaj regionoj kaj por la ekspluatantoj de akvumataj surfacoj ... Alivorte, oni elektis helpi tiujn, kiuj estis jam la plej riĉaj. Tio kontribuis al kreskado de la malegaleco inter la kamparanoj anstataŭ redukti ĝin.

Tiel la “grenkompenso” altas po 3.000 francaj frankoj (FRF) hektare en kelkaj departementoj de la pariza baseno kaj proksimume 2.000 FRF en Burgonjo, kie, kun la sama kulturo, la rikoltoj estas mezume ege pli malabundaj; por la akvumata maizo la diferencoj estas inter 600 kaj 1.000 FRF hektare laŭ la departementoj. Jen vera skandalo, aprobita de la EU kaj trudita al la franca registaro pere de la FNSEA. Tio havis almenaŭ la meriton videbligi la amplekson kaj la celojn de la publika kontribuo al la agrokulturo (memoru: 70 miliardojn da FRF de rektaj helpoj jare) kaj pridemandi la pravecon de tiuj helpoj, el kiuj 80% iras al la 20% de produktivegaj agrokulturistoj.

La redukto de la komunuma protekto ankaŭ ne plibonigis la situacion en tiuj sektoroj, kie la protekto jam mankis, ekzemple ĉe la fruktoj kaj legomoj, kiun oni forlokigas en la magrebajn landojn, aŭ la ŝafviando.

F.D.

En marto 1999 en Berlino, por prepari la traktadojn de la Millenium Round en Seattle [en la sekvo: Seatlo — vl.], kadre de la GATT kiu fariĝis MOK, la Eŭropa Unio aldonis plian kuleron da liberalismo, nomita “profundigo de la reformo de la KAP”, por prezenti sin en bona pozo en Seatlo. Ĝi akcentas la sisteman malaltigon de la prezoj (-10 ĝis -20%) per malaltigo de la komunuma protekto, parte kompensita per rektaj helpoj.

Kontraŭ komerca tutmondiĝo — ĝenerala postulo

En novembro 1999 Eŭropo iris do al Seatlo, al la kunveno de la MOK taskita fiksi la enhavon kaj la formojn de la venontaj liberaligoj. Ankaŭ vi iris tien. Kial?

F.D.

Tiuj traktadoj estis esence gravaj, precipe tiuj koncernantaj la agrokulturon kaj la forstan ekspluatadon, ĉar ili decidis pri la sorto de la kamparanoj en la tuta mondo. Ni iris al Seatlo, ĉar ekzistis la Marakeŝaj traktadoj kreantaj la MOK-on en aprilo 1994. Tie estis subskribita akordo por sep jaroj, kiu, koncerne la agrokulturon, devigas ĉiun landon redukti je 36% sian protekton ĉe la limoj kaj devige lasi eniri en sian internan merkaton je reduktita doganaĵo minimume 5% de la konsumkvanto de ĉiu opa produkto: la liberalismo scias esti direktisma, kiam temas pri siaj interesoj, ĉi-kaze tiuj de la multnaciaj agronutraĵaj entreprenoj. Aldoniĝas la redukto de 21% de la subvenciitaj eksportkvantoj kaj de 36% de ilia sumo. Rezultiĝas konsiderinda malaltigo de la subteno de la internaj prezoj.

J.B.

En la konvencio estis ankaŭ planita, ke, antaŭ ol komenci novan raŭndon en Seatlo, oni bilancu tion, kion la Marakeŝaj konvencioj devis nepre kontribui al la universala bonstato. Oni daŭre atendas tiun bilancon! Tamen, ni ne bezonis tiun oficialan bilancon — kiun ni malgraŭ tio daŭre postulas — por taksi la amplekson de la damaĝoj. Jen nur unu cifero por la eŭropa agrokulturo: de 1992, la unua jaro de la nova orientiĝo de la KAP al la mondmerkato, ĝis 1998 — do pli ol duono de la tempo de la Marakeŝaj konvencioj-, Eŭropo perdis unu milionon da agrokulturaj aktivuloj, el inter ili 300.000 en Francio.

La landoj de la sudo, siavice, estas la grandaj perdantoj de tiuj traktadoj, ĉar ili ne havas la rimedojn por financi rektajn helpojn por iliaj kamparanoj: la malfermo de la limoj murdas iliajn pornutrajn kulturadojn kaj pligravigas la kamparanan elmigradon, kio endanĝerigas ilian nutran aŭtonomion. Jen ekzemploj: Sudkoreio, Filipinoj, do landoj, kiuj estis pli ol memsufiĉaj pri rizo, estas devigataj importi malaltkvalitan rizon, kiu alvenas je pli malalta prezo ol la loka rizo kaj malekvilibrigas la nacian merkaton. Hindio kaj Pakistano, grandaj produktantoj de teksaĵoj kaj de kotono, devigatas importi industriajn fibrojn, kiuj konkurencas ilian nacian produktadon. Same en Eŭropo, la mastrumado de la laktoproduktado (pere de la politiko de kvotoj starigita 1984) endanĝeriĝas pro tiu klaŭzo de deviga importado de almenaŭ 5% de la konsumaĵo: tiuj 5% aldonitaj al la interna produkto transformas la mastrumatan oferton en kroman oferton kaj premas sur la prezoj pagataj al la eŭropaj bredistoj, kiuj regule malaltiĝas de pli ol tri jaroj.

Jen kial, kun pli ol mil organizoj el pli ol cent landoj, la Kamparana Konfederacio postulas, ke antaŭ ol malfermi tute novan komercan traktadon sine de la MOK, oni faru bilancon de la Marakeŝaj konvencioj, kun taksado de iliaj sociaj, mediaj kaj ekonomiaj sekvoj.

Vi iris do al Seatlo por diri “ne al la MOK” ...

F.D.

Ne nur. Ni volis ankaŭ sekvi tiujn mondajn traktadojn por pripensi kaj anticipi iliajn konkretajn sekvojn por la kamparanoj, kaj aparte por la KAP. Por fari tion, la Kamparana Konfederacio elektis delegacion de kvar personoj (Patrice Vidieu, ĝenerala sekretario, Christian Boisgontier, nia reprezentanto ĉe la Eŭropa Kamparana Koordinado*, José kaj mi), delegacion, kiun la franca registaro akreditigis ĉe la konferenco de la MOK. Ni iris tien kun analizo kaj kun proponoj debatendaj kun la aliaj kamparanaj organizoj, sine de Via campesina.

* La EKK arigas dek ok sindikatajn organizojn el diversaj eŭropaj landoj.

Ĉu vi povas resumi viajn proponojn?

F.D.

Unue ni asertas la rajton de la popoloj nutri sin mem kaj libere kaj demokrate elekti sian tipon de agrokulturo. La abundo de havaĵoj kaj de nutraĵo atingas senprecedencajn nivelojn, sed la nombro de homoj sen tegmento, sen laboro kaj ne satmanĝantaj atingas ankaŭ senprecedencajn nivelojn. Eŭropo fondis sian agrokulturan politikon sur la nutra memsufiĉo protektante sian merkaton kontraŭ ekstera konkurenco. Ni konsideras tiun rajton legitima kaj same la rajton de ĉiuj landoj aŭ landogrupoj de la mondo elekti la tipon de agrokulturo, kiun ili volas protekti por atingi sian nutran sekurecon kaj mastri la ekvilibron inter urbo kaj kamparo.

Tio implicas ankaŭ la povon rifuzi la forlokigon de la produktejoj, kiel faras nun la eŭropa agronutra industrio instalante, ekzemple, porkejojn, kokinejojn, legomforcejojn ktp. en landoj, kie la kostoj malpli altas kaj la reguloj malpli atentas la socian protekton. Plej ofte tiuj praktikoj malekvilibrigas la lokan agrokulturon, detruas la medion, malpliigas la naturajn vivrimedojn kaj minacas la nutran sekurecon de la koncerna lando, ĉar tiuj produktoj estas ĝenerale destinitaj al la eksporto. Kio okazas, kiam granda agrokultura entrepreno anstataŭas mil kamparanojn, produktas same multe aŭ eĉ pli laŭ kvanto kaj disvendas ĝin sur la mondmerkato? Se la produktokvanto estas pli alta, inverse la nutra sekureco de la lando reduktiĝas; Brazilio, granda eksportanto de agrokulturaj produktoj, tiel havas kreskantan parton de sia loĝantaro kun nesufiĉa nutrado. Tiom da familioj estas senigitaj de tergrundo, de sia aktiveco kiel kamparanoj kaj de la nutraĵo. Ĉiu lando aŭ landogrupo devas povi atingi la kiom eble plej altan nivelon de sekureco koncerne la nutradon de siaj loĝantoj. Jen fundamenta principo de nutra suvereneco.

Oni komprenas facile, ke tio necesigas protekton ĉe la importo. Tio estas plie unu el la nepraj kondiĉoj por honestaj internaciaj interŝanĝoj.

J.B.

Jen la dua principo: la serĉado de honesta komerco devus regi ĉiujn internaciajn interŝanĝojn. Tiu principo devus esti en frontispico de civitana MOK! Honesta komerco, tio signifas pagi la varojn je ilia reala produktokosto, dum nuntempe la mondaj prezoj estas dumpingo-prezoj: ili estas artefaritaj, fiksitaj de la riĉaj landoj per grandaj helpopuŝoj por eksporto aŭ per maskitaj internaj helpoj. Tiuj praktikoj eniras ofte la strategion de fortaj entreprenoj, financataj per la mono de la impostpagantoj, por frakasi la prezojn de la landoj, kie ili volas establiĝi; prezoj, kiujn ili altigos en la momento, kiam la loka agrokulturo per la dumpingo estas forbalaita. Ekzemple la eksportado de tre forte subvenciita eŭropa kongelita viando duonigis la brutaron de la subsaharaj landoj. Ni postulas do la simplan kaj senpluan forigon de la helpoj al eksporto.

La efikoj de la Marakeŝaj konvencioj pruvas, ke la liberigo de la agrokulturaj interŝanĝoj ne plistabiligis la mondajn merkatojn nek plibonigis la provizadon de la plej malriĉaj landoj. Honesta komerco implicas malpermeson de ĉia formo de dumpingo; oni ne povas malaltigi la prezojn liberigante sin de ĉiaj socialaj kaj mediaj konsideroj.

F.D.

La situacio de monopolo, aŭ de kvazaŭ-monopolo, t.e. kiam manpleno da entreprenegoj dividas inter si la mondon, estas neakordigebla kun la principo de honesta komerco. Prenu la ekzemplon de la akvo: Kelkaj transnaciaj entreprenoj kontrolas la plimulton de la akvoprovizoj. En Francio Vivendi metis la manon sur ĉefaj sektoroj kiel la traktado kaj la mastrumado de la akvo, de la rubaĵoj, sur la komunikilojn, sur la mastrumadon de hospitaloj ... kaj senĉese altigas sian povon sur la triamondaj landoj. Per la ludo de fuzioj kaj akiroj kelkaj multnaciaj entreprenegoj akumulis ekonomian povon superan al tiu de multnombraj ŝtatoj. Tiel General Motors, kies vendosumo superas la BNP* de Tajlando; aŭ Cargill, post sia fuzio kun Continental, kiu faros 40% de la monda maiz-eksporto, trionon de tiu de sojo, 20% de tiuj de tritiko; aldone, ĝia alianco kun Monsanto donas al ĝi la kontrolon de la tuta nutroĉeno, de la greno ĝis la telero.

* BNP: Brutta Nacia Produkto (PIB) — vl

La situacio de monopolo, kun la riĉaĵoj, kiujn ili amasigas, estas ankaŭ insulto al la moralo kaj al la honesto, ĉar ili pligravigas la malegalecojn. En la historio de la lastaj dudek jaroj bedaŭrinde svarmas miloj da ekzemploj. Por kompreni tion sufiĉas scii, ke la membroj de la OECD*, do 19% de la monda loĝantaro, trustas 71% de la mondaj interŝanĝoj*; ke la 225 plej riĉaj personoj de la mondo posedas kune la ekvivalenton de jaraj enspezoj de 47% de la plej malriĉaj loĝantoj de la planedo, do 2,5 miliardoj da homaj estaĵoj.

* OECD: ..... (france OCDE) — vl.
* Raporto 1999 de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Evoluo.

Vi postulas la forstrekon de la eksporthelpoj. Vi konsentas do kun MOK kaj la usonanoj pri tiu punkto ...

F.D.

Efektive, ni postulas la forstrekon de ĉiaj eksportsubvencioj. Tiupunkte ni konsentas kun la MOK, sed nur ĝis tie. Ĉar, kiel ĵus diris José , tiun forstrekon de la eksportsubvencioj devas akompani la rajto de la landoj meti doganajn barojn por protekti sian agrokulturon tian kian ili elektis. Necesas, ke ili povu adapti la dogantarifojn al la nivelo de evoluo, tiel ke la evolulandoj povu havi pli altajn tarifojn ol tiuj de la industrilandoj. Tiuj lastaj estas liberaj fari kontraktojn kun la Sudaj landoj, kiel Eŭropo faris kun la AKP-landoj. Tiel povus ekzisti mondmerkato, aŭ internacia merkato, laŭplaĉe, kiu havas ian rilaton kun la realo de la produktokostoj de la eksportantaj landoj. Ekde tiam honesta merkato povus organizi sin. Tia politiko, tute ne protektisma, estas la sola akordigebla kun longdaŭra evoluado sur ĉiuj kontinentoj. Oni ĉesu meti la kamparanojn de la mondo unuj kontraŭ la aliaj.

J.B.

Certaj landoj — ne tre multnombraj-, pro sia agroklimata situo kaj siaj ekonomiaj orientiĝoj, elektis eksportan agrokulturon; aliaj landoj estas en la inversa situacio, strukture deficitaj pro la tre granda denseco de sia loĝantaro aŭ pro geoklimataj limigoj (insuloj, dezertoj). La nutra sekureco de tiuj lastaj baziĝas sur provizo de ekstere. Sed ĉiukaze tio ne pravigas trudi la samajn regulojn de libera interŝanĝo al ĉiuj landoj de la mondo.

F.D.

La Eŭropa Unio eksportas, bazajn produktojn kiel grenon, blankan viandon, laktopulvoron, bovviandon, kaj ĝi ŝatus eksporti pli. Nu, tiuj merkatoj estas jam okupitaj de la agrokulturaj plusaĵoj de la grandaj produktolandoj (EU, Kanado, Usono) aŭ de la landoj kun agrokulturaj modeloj bazitaj sur ranĉismo aŭ latifundismo (Aŭstralio, Novzelando, Latinameriko). Ni ne pensas, ke Eŭropo produktu bazajn produktojn por eksporto. Se iuj produktistoj volas iri tiun vojon, ili ne ricevu subvenciojn por tio. Ni konsideras absolute senrespondeca — eĉ se nur konsiderante la impostpaganton-, instigi la eŭropan agrokulturon konkeri tiujn merkatojn. Jam pro solidareco kun la kamparanoj de la mondo ni ne kontribuu al la malstabiligo de iliaj lokaj merkatoj. Kamparano inda de ĉi nomo ne aĉigas la vivon de la aliaj.

J.B.

Aliflanke la Eŭropa Unio disponas gravan eksportpotencialon en multnombraj agrokulturaj sektoroj. Danke al la faksperto de la eŭropaj kamparanoj Eŭropo estas mondvaste unuaranga ĉe pluraj agrokulturaj produktoj kun alta plivaloriga valoro kiel vino kaj alkoholaĵoj, fromaĝo, mustardo, ansera hepataĵo kaj tiel plu. Tiuj nutraĵoj apartenas plej ofte al kategorioj administracie tre kadritaj kun precizaj distribukondiĉoj, apartenas al difinitaj geografiaj zonoj kaj ofte al loka kulturo ligita kun ilia ekonomio. Ilia eksporto ne estas subvenciata kaj konkeras siajn merkatojn per sia kvalito kaj kun sia prezo. Ne necesas ŝanĝi tion, kaj tio ne malhelpas la sudajn landojn evolui.

Usonaj renkontiĝoj

Kun viaj ideoj en la valizo vi ekveturis jam ok tagojn antaŭ komenco de la mondkomerca konferenco kaj entreprenis rondvojaĝon tra Usono, komencante en Vaŝingtono. Kion vi povas rakonti al ni pri tio?

J.B.

Nia grupo konsistis el la kvar “oficialaj” delegitoj kaj kelkaj gesindikatistoj el la departementoj Aveyron kaj unu bretono, entute dekduo da personoj. Ni volis viziti la usonajn kamparanojn kaj civitanojn, kiuj estis esprimintaj sian solidarecon, kiam ni sidis en malliberejo: niaj amikojn de la NFFC (National Family Farm Coalitions) - federacio de tridek ses famili-agrokulturaj sindikatoj ariganta proksimume 90 000 familiojn; la mediprotektantojn de Friends of the Earth; al Public Citizen, la plej grava asocio de usonaj konsumantoj, kreita de Ralph Nader; kaj al la IATP (Institute for Agriculture and Trade Policy) kiu, kun la Fondaĵo Charles-Lóopold-Meyer por la homa progreso, ebligis al ni, danke al siaj retoj kaj al la sindonemo de siaj aktivuloj, dum deko da tagoj plonĝi en la Usonon de la simpla popolo.

F.D.

La NFFC invitis nin al la unua gazetara konferenco de usona kamparana organizo kontraŭ la genteĥnike ŝanĝitaj nutraĵoj. En Vaŝingtono ni manifestaciis kune kun Friends of the Earth, poste vizitis kelkajn farmbienojn. En Pensilvanio ni renkontis kamparanojn, kiuj lunktas kun la samaj problemoj kiel ni (malaltiĝantaj prezoj, koncentriĝo de la entreprenoj). Kontraste al tio, la kulturistoj de biologiaj legomoj en la regiono de Seatlo sukcesas vendi siajn produktojn danke al la lokaj retoj de konsumantoj. En la centro de Seatlo José , antaŭ internacia forumo de 2 500 personoj, faris paroladon en la angla — la tutmondigita lingvo parolata tiun tagon de franca kamparano: Post klarigo de niavidpunkto, li memorigis al la aŭskultantoj la agon, kiu fondis Usonon, la agon de Bostonanoj, kiuj proteste al la britaj importdoganaĵoj 1773 ŝutis ŝipŝarĝon da teo de la Orient-hinda Komerckompanio en la maron...

La raportado de la amaskomunikiloj pri nia vojaĝo ankaŭ helpis komprenigi niajn poziciojn al la usonanoj. Tiel ni povis montri, ke niaj ideoj ne estas tipe francaj aŭ eŭropaj, sed ke ili koncernas ĉiujn civitanojn de la mondo. Al la atento de la amaskomunikiloj ni same dankas la fakton, ke tiom da homoj venis marde, la 30-an novembron, al la granda manifestacio en Seatlo.

Kiel pasis via restado en la urbo de la monda komerckonferenco?

J.B.

Ni iris al Seatlo por bloki la traktad-procezon de tiu pinto de la MOK. En la urbo svarmis homoj kaj organizoj el la tuta mondo kaj kompreneble el Usono. Okaze de multaj agadoj lanĉitaj ĉiam denove de iu aŭ alia grupo, kiu invitis la aliajn partopreni — homĉenoj, sidblokadoj, manifestacioj, arboplantadoj, mitingoj, debatoj — ni povis reciproke kontaktiĝi kaj informiĝi. Tiuj agadoj en Seatlo estis la naskiĝhoro de la tutmonda protesto.

F.D.

La francaj membroj de la Komitato por la kontrolo de la MOK fare de la civitanoj (CCC-OMC) renkontiĝis ĉiutage en la ciberkafejo Speakeasy por bilanci la renkontiĝojn kaj la agadojn. Krom la ministrino pri agrokulturo Dominique Voynet — kiu vizitis nin kiel unusola ministro, ĉar ni estis “pli bone informitaj ol ŝi”, kaj la senatoro Jack Ralite kaj la parlamentanoj Jean-Claude Lefort, Guy Hascout kaj Harlem Désir, neniu ano de la franca delegitaro sentis la bezonon veni por opiniinterŝanĝo kun la preprezentantoj de la CCC-OMC. Sed la geamikoj de ATTAC, Droits devant kaj AC! ĉeestis, Susan George, Jean-Claude Amara, Pierre Tartakowski, Vincent Espagne, Agnès Bertrand kaj Danielle Mitterrand .

Sed la temo de la MOK-traktadoj estis ne nur la agrikultura komerco, kiu koncernis nin ĉiujn, sed ankaŭ la komerco pri servoj, la kulturo, la rajtoj pri intelekta propraĵo kaj la investoj. Pro tio konverĝis en Seatlo ĉiuj fakoj de la civila socio kontraŭ tiu pseŭda mondregistaro, kiu arogas sin, pere de komercigo kaj sen ajna travideblo aŭ demokrata kontrolo reguli ĉiajn vivaspektojn.

Via Campesina profitis la okazon por fari grandan laborsesion pri la tutmondigo; sepdek delegitoj, venintaj de tridek landoj, kunvenis dum pluraj tagoj por trovi komunan sintenon.

En la vicoj de la protestmovado ekzistas ja diversaj opinioj pri la MOK. Iuj estas kontraŭ ĉia ajn monda komercorganizo, aliaj, kiel vi, postulas ĝian transformon. En kiuj punktoj la opinioj disas, kaj kiuj politikaj kaj regionaj apartaĵoj kaŝiĝas malantaŭ la diversaj pozicioj?

F.D.

En Via Campesina esprimiĝis du klaraj pozicioj, kompreneblaj kaj komprenitaj de ĉiuj partoprenantoj: la MOK-kontraŭuloj diras, ke “MOK ne koncernas nin”, ke oni devas forigi la agrokulturon kaj la nutradon de la traktado; iuj juĝas la Eŭropan Union same severe kiel Usonon, kaj la plej radikalaj inter ili postulas “disbati la MOK-on”; kaj aliaj opinias kiel ni, ke intertempe jes ja necesas monda reguliga instanco por la mondkomerco, sed ke ĝiaj reguloj kaj funkciado estas radikale ŝanĝendaj, alikaze la MOK devas efektive malaperi, ĉar kion ĝi trudas al la kamparanoj kaj la vilaĝa loĝantaro, estas neeltenebla.

Celo de nia laborsesio ne estis, ke iu “tendaro” provu konvinki la alian. Cetere la pozicioj rilate al MOK ne estas tiom disaj kiom ŝajnas, ili jam samopinias pri la konstato de la misoj faritaj de tiu organizo kaj pri la analizo de iliaj kaŭzoj. Oni ne povas paroli pri “tendaroj” ĉe Via Campesina: tiu movado arigas agrokulturistojn de la tuta mondo, kiuj defendas, kio en la aktuala situacio ŝajnas al ili plej necesa. Kio ĝustas en Santiago aŭ Bamako, ne nepre ĝustas precize same en Romo aŭ Parizo. La interŝanĝo de vidpunktoj kaj spertoj faras de tiu ĉi reto fantaste belan okazon por larĝigi sian horizonton kaj pripensi sian propran pozicion. La delegitaroj de Via Campesina ne intertraktas por konkeri merkatojn, sed antaŭ ĉio por la evoluigo en reciproka respekto. Tiu “internacio de kamparanoj” estas la vivanta ĉarto de novaj principoj en la rilatoj inter Nordo kaj Sudo.

Sed baze ni ĉiuj konsentas pri nia koncepto por pritrakti agrokulturajn kaj nutraĵajn demandojn: nome ni agas por la rajto pri nutraĵa suvereneco, por kamparana agrokulturo sur la principoj de longdaŭra evoluo, por agrokultura reformo certiganta la necesan aliron al la tero — kaj por rifuzo al varigo de vivo, t.e. klara kaj totala rifuzo de la genteĥnike ŝanĝitaj nutraĵoj, de la patentigeblo de vivo ĝenerale kaj de la malpermeso al kampkulturistoj resemi parton de sia rikolto.

J.B.

La opinidiferencojn ĵus menciitajn mi renkontis ankaŭ en miaj diskutoj kun usonanoj. Kelkaj laboristoj demandis nin, kial ni agas por novaj MOK-reguloj kaj postulas samtempe la rajton de la popoloj pri nutrada suvereneco. Ĝuste pri tio temas, ni povas interparoli, interŝanĝi niajn opiniojn kaj reciproke respekti nin!

Mi pasigis ankaŭ multan tempon klarigante nian proponon krei internacian komerc-tribunalon sendependan de la MOK por submeti al ĝi komercajn konfliktojn kaj kverelojn. La MOK estas principe politika institucio, ĉar ĝi estis kreita de la registaroj kaj ĉar anas en ĝi la ŝtatoj; ĝi estas do apriore legitima monda organizo. Sed ĝi rapide fariĝis aŭtonoma kaj funkcias por la interesoj de la komerco, dum la membroŝtatoj reduktiĝis al rolo de jesantoj.

La sakstrato de la “suverenismo”

Iuj vidas en via lukto nur spegulon de la timoj de multaj homoj, kiuj sentas sin malsekurigitaj de la tutmondiĝo kaj ne vidas alian eliron ol retiriĝi sur la nacia ideo. Kio distingas vin disde la “suverenistoj”?

J.B.

Ni ne havas la saman ideon pri suvereneco. La suverenistoj celas la nacian ŝtaton, tiu suvereneco estas egoisma, “fornosida” kaj krome malrealisma, ĉar post la falo de la berlina murego, la akceliĝo de la monda komerco estas realo, kiun oni ne povas nei, sed kiun oni devas reguligi. Estas absurde pensigi la homojn, ke ili sentiĝus pli bone se ili evitus pensi monde. Nia koncepto de suvereneco estas male ne trudi al la popoloj agrokulturan aŭ socian modelon, sed lasi al ili la eblecon iri sian propran vojon, kaj vivi tiun suverenecon malfermite al la mondo kaj solidare kun aliaj popoloj. La plej grava suvereneco ĉe tio estas la tiu de la nutrado, la kapablo nutri sin mem kaj povi decidi, kiel kaj per kio oni sin nutru.

Due, ni devas inventi instancojn de kontraŭpovo kontraŭ la tutmondigo, instancojn samnivelajn, do tutmondajn, kaj ne kroĉiĝi al nia nacia ŝtato fermitkape napoleonisma. La “suverenistoj” timas pro la mondvastaj miksiĝoj; el nia vidpunkto honesta komerco kaj kultura interŝanĝo kun solidareco estas kialoj por optimismi. Nia identeco estas la libera kaj digna homo vivanta en demokratio. Tiu identeco estu konkrete spertebla de ĉiu, tie, kie li vivas; sed tio antaŭkondiĉas, ke la lokaj vivkondiĉoj estu agrablaj. Kaj ĝuste pri tio granda parto de la “suverenistoj” ne volas aŭdi. La kaŭzojn de mankanta socia justeco, nesufiĉa sansistemo, senlaboreco kaj mankhava demokratio ili preferas serĉi ekstere de la limoj de sia nacia ŝtato. Furoras la serĉado de la konata propeka kapro, kaj la “suverenistoj” faras nenion kontraŭ la invado de tiuj ideoj, se ili ne eĉ aktive partoprenas en tio.

Ni kamparanoj faris kaj praktikis Eŭropon ekde 1957 kiel neniu alia socia grupo. La tuta agrokultura politiko estas de jarcentoj eŭropa afero. Jam pro tio ne havas sencon defendi “francan agrokulturon” kontraŭ la MOK. Ne por la francoj aŭ por la francaj kamparanoj (cetere: kiuj?) ni luktas, sed por modelo de evoluado. Aliflanke, Francio pro la pezo de la franca agrokulturo povas grave influi la agrokulturan politikon de la Eŭropa Unio. Ke ĝi ne faras tion, estas pro tio ke niaj elektitoj ne ludas sian rolon, ĉar ili lasas sin kapti de la eŭropa evolu-modelo, kiu estas intensa aŭ produktivisma, la ekvivalento de la usona modelo. La franca ĉefministro faras spagaton volante samtempe defendi la multfunkciecon kaj la orientigon al eksporto. La soverenistoj volas fermi la limojn, por ke la francaj konzernoj estu mastroj hejme kaj, kun nia mono, ĉefoj aliloke.

Oni ankaŭ ne insistu pri la fakto, ke Francio en agrokulturo estas la unua eksporta potenco de Eŭropo. Efektive, pli ol 90% de niaj eksportaĵoj iras al aliaj eŭropaj landoj, do restas en la kadro de la eŭropa merkato. Oni ne kredigu al la homoj, ke oni estas forta en la merkato, dum la merkato estas subvenciata.

La konkuranta kamparana ligo FNSEA tamen favoregas la kreskadon de la eksportoj. Kiel vi analizas la okulfrapan reteniĝemon de la FNSEA en Seatlo?

F.D. La FNSEA ja ĉeestis en Seatlo, sed nur kiel premgrupo en la koridoroj de la konferencejo. Ĝi rifuzis partopreni manifestaciojn en la strato. Ĝi sekvis la francan registaron kaj la Eŭropan Union, fidele samtempe al sia strikta praktiko de kundecido kaj al sia celo daŭrigi la produktivisman eŭropan modelon. Ĝi kondutis kiel kutime.

J.B. Verdire, la politiko de la FNSEA kaj de la ceteraj agrokulturaj agantoj estas tiu de “ĉiu por si mem”. Ili volas samtempe protektadon de la interna merkato kaj publikajn financajn subtenojn por sia eksport-ofensivo, do la buteron kaj la monon por la butero — jen “suverenisma” pozicio.

La mondo ne estas varo!

Ni revenu al Seatlo. La granda manifestacio kun dekmiloj da partoprenantoj paralizis la urbocentron kaj malhelpis la delegaciojn de la MOK forlasi siajn hotelojn, tiel unue prokrastigante la komencon de la kunveno. Poste la delegitoj samopiniis, ke ili ne samopinias. Malfacile imageblas, ke la premo de la strato ĉe tio ne ludis rolon. Kiel vi spertis tiun 30-an de novembro?

F.D. Kiam mi repensas pri tiu tago, mi havas antaŭ miaj okuloj simbolplenan bildon ĉe la kapo de la manifestacio, nome kvin kamparanojn de Via Campesina , inter ili la ĝeneralan sekretarion Rafael Alegra kaj José kun la verda ĉapo de la kamparana movado, brak-en-brake kun la funkciuloj de la plej granda usona laborist-sindikato AFL-CIO. Tio estis la unua manifestacio kun sindikatistoj kaj mediprotektantoj el la tuta mondo, kaj kamparanoj kunmarŝis ĉe la pinto — jen forta signo. Por la landoj de la Sudo, kie la loĝantaro daŭre vivas plejgrandparte en la kamparo aŭ aktivas en la agrokulturo, oni ne povas tro alte taksi la partoprenon de la agrokulturistoj. Dum tiu okazo mi kortuŝite memoris la deklaron de Bernard Lambert 1973en Larzako: “Neniam plu la kamparanoj estos ĉe la flanko de la Versajlanoj”.

J.B. La bona novaĵo de tiu manifestacio estas, ke ĉi tie naskiĝas juna, radikala movado kun deko da grupoj en tuta Usono, kiuj organiziĝis en la Direct Action Network (radikala neperforta movado). Estis imprese vidi, kiel tiu junularo katenis sin ĉe la stratkruciĝo antaŭ la hotelo Sheraton: decidite, neperforte, trankvile, simpatie... kaj kun mirinda efikeco paralizis la urbon. Kaj krome la pliaĝuloj, viroj kaj virinoj, marŝantaj malantaŭ la sindikatoj, kiuj helpis la junulojn bloki la eliron de la hoteloj. Folklora grupo dancis kaj dancigis... Dume la delegitoj de la MOK sidis blokitaj en siaj hoteloj... Mi havis la impreson, ke malantaŭ la vitraĵoj ili kroĉiĝis tie al sia virtuala socio, dum ekstere la reala mondo rifuzas ilin. Ĉi-foje ne eblis ŝajnigi ne koni la realon: la amaskomunikiloj de la tuta mondo ĉeestis. Nur kiam la nacia gvardio uzis larmigan gason, plastokuglojn kaj piprogason, la neperfortaj manifestaciantoj cedis.Kun emocio mi memoras la ragging grannies, tiujn avinojn, kiuj ŝanĝis la tradiciajn kanzonojn al protestaj pamfletoj, aŭ grupon da usonaj metallaboristoj skandi en la franca “Tous ensemble, tous ensemble, tous ensemble” [ĉiuj kune], aŭ la grupon da lesboj, kiuj dum tiu tre freŝa novembrotago malgraŭ kelkaj pluvoverŝoj kuraĝis manifestacii nudotorse. Mi havas la impreson, ke en Usono naskiĝas nova protestmovado, ke post la malsukcesoj kaj la longa silento de la antaŭa generacio ree evoluas politika laboro.

Kiel vi klarigas tiun grandan mobilizadon — ja kondiĉo de la sukceso de Seatlo?

J.B. La mobilizado kontraŭ la Multflanka Akordo pri Investo (MAI) en la jaro 1998 funkciis kaj servis kiel provgalopo: direkti la lumĵetilojn sur tiujn sekretajn traktadojn faligis la projekton, kaj ĉe tio la grupoj retiĝis inter si. La agado ĉe Makdonaldo en Millau [france prononcu: Mijo’, okcitane Mijaŭ’ — vl] akcelis la aferon: multaj homoj ekkonsciis, ke la tutmondigo povas rekte tuŝi ilian ĉiutagan vivon. La MOK, kiu antaŭe aperis al multaj kiel io malproksima kaj abstrakta, fariĝis konkreta. Nuntempe, en niaj postindustriaj socioj, la konscio pri fremdiĝo naskiĝas malpli de neeltenebla ekspluatado ol de pensado. Kompreneble estas alie sub diktaturo aŭ en novkoloniismaj ekonomioj, kie la suferado nutras ĉiutagan konscion pri la kontraŭulo. En Millau ni sukcesis konkretigi ion abstraktan: ankaŭ tio klarigas la sukceson de la 30-a de novembro. Ni malkovris tie la eĥon de la kontraŭ-Makdonalda agado en Usono kaj en la landoj de la Sudo: tiu simbolo efikis unuige.

F.D. En Seatlo kuniĝis la civilsociaj movadoj de la Nordo (sindikatoj, ekologiistoj, konsumantoj, homrajtistoj, defendantoj de seksa libereco ktp.) kun la Sudaj landoj. Transe de la malsamecoj kaj kontraŭecoj, inter laboristaj kaj agrokulturistaj sindikatoj, inter sindikatoj, ekologiistaj movadoj kaj movadoj de konsumantoj kreiĝis io komuna, kio ne vidiĝis en Usono de tre longa tempo. Kelkaj usonanoj diris al mi, ke ili ne vidis tiom potencan movadon ekde la manifestacio de Ĉikago en 1968 kontraŭ la milito en Vjetnamio, kiu blokis la kongreson de la demokrata partio. Kompreneble helpis nin ankaŭ la diferencoj ene de la MOK: malsamaj opinioj inter riĉaj landoj, kiuj konkurencas pri partoj de la merkato: la hezitema sinteno de Bill Clinton, kiu ne sciis, ĉu fiasko aŭ sukceso de la konferenco altigus la ŝancojn de la demokrata kandidato ĉe la elektoj de la prezidanto en 2000; kaj fine la skandaleca traktado de la Sudaj MOK-delegitoj, kiu kondukis al tio, ke sepdek kvin landoj de la Sudo simple rifuzis la novan tagordon, kiun la industrigigantoj Usono, Kanado, Eŭropo kaj Japanio volis trudi al ili.

La manifestaciantoj, inter ili vi, do gajnis. Sed gajnis kion? La MOK daŭre ekzistas kaj iuj murmuras, ke Usono sukcesis daŭre komerci sen reguloj.

J.B. Kompreneble la liberalismo post Seatlo ne dissolviĝis, kaj ankaŭ la MOK ne malaperis. Ni ne havis la iluzion, ke manifestacio sufiĉas por haltigi la unuan kaj malaperigi la duan. Ni volis haltigi la intertraktadon pri starigo de “horaro” de larĝigo de la mondmerkato.Seatlo estas do frapanta simbola venko.

F.D. Nun neniu internacia traktado povas plu eviti la demandon de travideblo, de egalrajta komerco kaj de demokratio. Eĉ Mike Moore, la estro de la MOK, kaj Pascal Lamy, kiu tie reprezentas la Eŭropan Union, devis koncedi tion. Mi kredas, ke ni klare aŭdigis, ke la agrokulturo ne estas reduktebla al komerca agado, ke la popoloj havas la rajton nutri sin kaj do apliki taŭgajn rimedojn por protekti sian agrokulturon kaj por certigi sian nutraĵan suverenecon.

J.B. Sano, edukado, kulturo, nutrado, jen la ĉiutagaj zorgoj de la popoloj kaj parto de ilia identeco. Tiuj sferoj estas nuntempe en la minaco reduktiĝi al statuso de simpla varo: ekzemple certaj medikamentoj kapablaj elradikigi diversajn endemiajn malsanojn de Afriko ne estas produktataj, ĉar tiu merkato ne estas pagipova. Kontraŭ tiu minaco leviĝas nun ĉiuflanka protesto. Ĝi postulas reveni al la supereco de la politiko super la ekonomio.

Ĉu la multaj interkonsentoj de Seatlo markas novan internaciismon?

J.B. Ili inventas ĝin! Nenio estis antaŭe teoriumita, bonŝance! La tempo pasis, en kiu certaj provis surmeti teoriajn konstruojn al la protestoj de la loĝantaro. Seatlo inversigas la aferon: la homoj kuniĝis sen antaŭe havi en sia kapo pretan teorion por la agado. Ili komparis siajn vidpunktojn kaj vidis, ke ili estis proksimaj, egale de kiu kontinento ili venis. La komuneco evoluis el la konkretaj spertoj de la ĉeestantaj movadoj kaj ne el iaj abstraktaj teorioj. Oni restis konkretaj. Jam tro longtempe, eble cent jarojn, oni pelas la homojn de unu analizo al la sekva ĉion ŝanĝonta teorio. Rezultiĝis malsukceso kaj rezignacio. Sed nun ili ne plu iluziiĝas pri la teorioj de la ŝanĝo.

En Seatlo oni agis konante kaj konsciante la situacion kaj sukcesis. Konturiĝas mondvasta informreto de pensantaj, deciditaj, seniluziaj homoj. Neniu flirtigas la ruĝan flagon de la ĉina revolucio, nek la portreton de Che, nek la revolucian venkon de iu lando montranta la vojon al la aliaj; tio finiĝis, kaj tio esperigas! Oni povas antaŭenigi la aferon paŝo post paŝo, en kampoj, kiuj estas gravaj por la homoj (sano, nutrado, akvorezervoj, protekto de la vivo ktp.). Via campesina estas bona ekzemplo: kiu kuraĝintus antaŭ tridek jaroj engaĝiĝi por starigo de internacia kamparana movado? Oni tuj kulpigintus lin pro ideologia devojiĝo aŭ pro utopiismo. Kiu pensintus, ke diktatoroj (ekz-e PinochetHissène Habré) sub la premo de la civila socio kaj de la homrajtaj organizoj iam estos responsigitaj pri siaj agoj?

La nutrada suvereneco, la certigata ekzisto de agrokulturistoj, la rifuzo de genteĥnike ŝanĝitaj nutraĵoj, la protekto de biologia diverseco, la mediprotektado, la batalo kontraŭ la multnaciaj konzernoj (la agronutraĵaj kaj agroĥemiaj konzernoj apartenas al la plej grandaj de la mondo) — ĉiuj tiuj postuloj faras la agrokulturon centra demando. La plej multaj homoj daŭre aktivas en la agrokulturo, kaj nun tiu ekonomia branĉo evoluas al centra akso de la protesto kaj al esenca referenco de la rezistado.

F.D. Seatlo estas simbolhava venko, kiu malfermas pordojn. La manifestantoj montris, ke liberaj komerco kaj kapitalo ne estas natura leĝo de la ekonomio, alie neniu estus veninta por protesti kontraŭ ili. En Seatlo la monda publika opinio diris “ne” kaj per tio klare esprimis sian volon venkigi la politikon super la reĝon ekonomio.

NdlR: Tiu ĉi teksto aperas nur en la Esperanta eldono de Le Monde diplomatique