Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Pro la morto de Hafez El Assad la 13-an de Junio 2000, post 30 jaroj da ekskluziva regado, la civila socio, la opoziciuloj de la reĝimo kaj eĉ kelkaj baasistoj kredis je la demokratiigo de la politika sistemo. La personeco kaj la juneco de lia filo Bachar, posteulo nomumita de la kaido, lia volo modernigi kaj lukti kontraŭ la koruptado kaŭzis grandan esperon. Kompreneble, multaj ŝokiĝis de la rapideco laŭ kiu la transpreno de la povo* estis aranĝita kaj rifuzis la manieron laŭ kiu la nova potenco insistis pri la “siria escepto”, kiu, laŭ ĝi, malhelpas la landon praktiki aliies demokration. Sed la insisto de la nova prezidanto respekti la publikan opinion akcelis la movadon de kontestado, kiu pledas por pli da demokratio kaj respekto al homaj rajtoj.
“Nepras redoni la parolon al la popolo. Ke la parlamento denove havu la povon kontroli la ŝtaton. Sen la reiro al tiuj respublikaj principoj, Sirio restos tio, kio ĝi nun estas: totalisma reĝimo, hereda respubliko.” Per tiu deklaro en Junio 2000, Riyad Turk, estro de la Komunista Partio-Politika Buroo, liberigita de pli ol 15 jaroj da enprizonigo, montriĝas kiel emblema figuro de la “printempo de Damasko”*. Dum unu jaro, peticioj — venintaj el grupoj tiel diversaj kiel kolektivo de “99 intelektuloj”, de advokatoj, de sirianoj ekster la lando aŭ de Islamaj Fratoj bazitaj en Londono — aperis en la nesiria araba gazetaro pledante por la fino de la urĝostato starigita ekde kiam la Partio Baas atingis la povon en 1963, por la reveno al la jura ŝtato, la plurpartiismo kaj la liberigo de ĉiuj politikaj malliberuloj.
Paralele, muntadayat (diskutforumoj organizataj en apartamentoj) malfermiĝas en Damasko kaj en la plej multaj grandaj urboj de la lando, kun granda sukceso. Sendependaj politikaj personecoj, universitatanoj, sed ankaŭ pluraj civitanoj komencas esprimi, publike kaj sub la atentaj okuloj de anoj de Baas, siajn kritikojn kontraŭ koruptado, la akaparo de la povo fare de la reĝimaj altranguloj kaj de ties filoj, aŭ pledante por la plurpartiismo, por respekto al la esprimrajto kaj por la liberigo de politikaj malliberuloj.
Tiam, en Septembro 2001, post unua averto pri la ruĝaj linioj ne transirendaj*, la reĝimo enprizonigas dek aktivulojn por la demokratio, inter ili Riyad Seif, sendependa deputito, kaj Turk. En la fino de Aŭgusto 2002, ĉiuj aktivuloj estas kondamnitaj al punoj, kiuj varias inter du kaj dek jaroj da enprizonigo pro “atenco kontraŭ la Konstitucio, instigado al armita ribelo kaj al konfesiaj malkonsentoj, subfosado de la patriama sento kaj disvastigado de malveraj novaĵoj”.
Iuj alilandaj observantoj asertas, ke Seif estis arestita post raporto al la Parlamento per kiu li denuncis neregulaĵojn ĉirkaŭ la starigo de du monopoloj de poŝ-telefonio, SyriaTel kaj Investcom, de kiuj Rami Makhlouf, kuzo de Bachar El Assad, estas la ĉefa akciisto. Vere Seif eĉ ne menciis ĉi-lastan, sed li atentigis pri tio, ke Sirio estas unu el la malmultegaj landoj en la mondo, kie la ŝtato neniom enspezis pro vendo de licencoj de poŝ-telefonio kaj kie la funkciantaj entreprenoj eĉ ne submetiĝis al entreprenaj impostoj...
Por Haïssam Maleh, prezidantino de la Asocio por Homaj Rajtoj en Sirio (AHRS), kontraŭ kiu arestordono antaŭnelonge eldoniĝis, “la potenco volis, per tiuj arestoj, sendi klaran mesaĝon al la civila socio. Ĝi tamen nenion devus timi rilate al tiu movado — kaj cetere neniu kredas en Sirio, ke la reĝimo estos perforte renversita. Sed la timo estas duobla: estas tiu de la popolo kaj tiu de la reĝimo, kiu timas pri [perdo de] siaj privilegioj”.
La fortoj, kiuj tenis la “printempon de Damasko”, havis nebulajn konturojn kaj aparte mankis popola bazo. Y. skeptike rigardas la rekrementon de sia kafo; li preferis rendevuon en publika loko, pro tio, ke la apartamentoj de opoziciuloj estas tro ofte observataj. Post longaj jaroj en prizono, tiu malnova ano de la komunista partio de Turk havas amaran rigardon: “La junuloj estas formatigitaj de Baas de la infanĝardeno ĝis la universitato. La nova generacio en la plej bona kazo pensas nur fari bonajn studojn, en la plej malbona kazo nur riĉiĝi kiel ajn. En Sirio, oni ne povas vere paroli pri opozicio, sed pri ”opozicia sinteno“ konsistanta en pledado por ‘glasnost’ kaj por modernigo. Ĝiaj malsamaj variantoj estas kiel triboj, kiuj preteriras sin sed ne proponas federaciigan projekton. Kaj ĝi malsukcesis konkeri la junularon, ĉar ĝi plu utiligas politikan vortumon, kiu ne ŝanĝiĝis post la jaroj 1950-1960.”
Tiu urba junularo similas al tiu de grandaj eŭropaj urboj: porteblaj telefonoj kaj strata modo estas la trajto de damaskanoj, kiuj de antaŭnelonge okupas la tradician medina nun plenan de retkafejoj, de restoracioj instalitaj en antikvaj palacoj kaj de plenplenaj diskotekoj ĵaŭde vespere, antaŭtago de la islama semajnfino. La amikinoj eliras en grupoj, la liceaninoj ĉirkaŭbrakas sian amindumanton en publikaj lokoj kaj oni rimarkas tie kaj tie virinojn kun vualo, kiuj fumas sur la strato mem.
Flanke de la registaro, la aferoj reiris al la komenca situacio, konfidencas diplomato: “La prezidanta stilo ne ŝanĝiĝis, eĉ se estas malpli da portretoj de la prezidanto sur la stratoj. Antaŭ lia enposteniĝo, oni vidis Bachar El Assad ĉie, tute simpla. Nun oni ne nur ne plu vidas lin, sed li restas tute netravidebla por sia popolo rilate al internaj aferoj: neniu intervjuo al siriaj amaskomunikiloj, neniu parolado en la televido...”
Cetere, la malnova politika sistemo neniam malaperis. Pli ol iam ajn, ĝi similas al unu joumloukia*. Por konfirmi sian entroniĝon, Bachar El Assad devis kunvenigi la Kongreson de la Partio, kiu laste okazis en 1985. La Baas, dum momento tentita de la “printempo”, unuiĝis ĉirkaŭ altranguloj, kun la timo perdi siajn privilegiojn de “gvida” partio de Sirio. La sola novaĵo estas, ke kelkaj plej proksimaj homoj de la nova prezidanto (8 el 36 ministroj) tenas gravajn postenojn laŭ ekonomia aspekto, sed ne laŭ la politika aspekto.
La filo de Assad permesis la enkondukon de nova leĝo pri gazetaro (senŝanĝa de 1949) kiu rajtigas la publikadon de novaj gazetoj, sed restas tre limiga: tiuj ĵurnaloj, kiuj pridebatigas la “unuecon” aŭ la nacian “sekurecon” povas esti malpermesataj kaj la publikigo de falsaj novaĵoj estos punita per 1 ĝis 3 jaroj da enprizonigo kaj monpuno, kiu povas atingi 18 mil dolarojn. Por tiu damaska universitatano, “la nova leĝo instituciigas la cenzuron. La filoj de la estroj de la reĝimo, pro siaj ligoj kun la povo kaj sia ekonomia signifo, estas la solaj, kiuj profitas”. Fakte ĉiuj novaj gazetoj estas gvidataj aŭ de politikaj organizoj enfeŭdigitaj en Baas, aŭ de amikoj aŭ familianoj de Bachar, aŭ de filoj de altranguloj de la reĝimo. Tiu nova gazetaro montriĝis multe pli dura rilate al la dosiero Seif kaj al aliaj malliberuloj pro opinio, ol la oficiala gazetaro.
Pri koruptado, tiu eŭropa diplomato konstatas, ne sen iom da cinikeco, ke “malantaŭ ĉiu entreprenisto estas zorgema generalo. Tie ĉi la koruptado estas endemia. Ekzemple, ĉiu kolonelo rajtas je certa kvanto da dizelo. Kion tiu faras? Li vendas ĝin malaltpreze al taksiistoj... La plejmultaj potenculoj pensas nur pri la enspezo de mono; malgravas al ili ĉu temas pri socialisma aŭ kapitalisma ekonomio. Se ili komprenas, ke kapitalisma sistemo estas pli profitiga, tiam eble ili pensos pri demokratio”.
En lando kie la senlaboreco atingas almenaŭ 20% de la aktiva loĝantaro, kie homoj kun aĝo inter 15 kaj 35 reprezentos post du jaroj iom pli ol 8 milionoj da homoj, do ĉirkaŭ la duonon de la loĝantaro, kaj la Malneta Nacia Produkto po loĝanto* troviĝas sub mil dolaroj*, la registaro kalkulas pri la temo de ekonomia reformo por forgesigi pri la manko de demokratio. Sed pri kiaj reformoj temas kaj kiom rapide ili efektiviĝas?
Tiel, malgraŭ la leĝo n-ro 28 pri la starigo de privataj bankoj, voĉdonita en 2001, la malfermo de la unua privata institucio antaŭvidita por 2002 estis prokrastita. La Supera Konsilio pri Mono kaj Kredito, kiu administros la Centran Bankon kaj la publikajn kaj privatajn bankaktivaĵojn, ankoraŭ ne estas kreita kaj ankoraŭ necesos, ke la kandidataj bankoj trapasu du antaŭfazojn, el kiuj nur unu daŭros tri monatojn. La privata investado, ekpermesita en 1991, ne kreskas kaj la alilandaj investoj reprezentas apenaŭ 1%. Fakte, kiel engaĝiĝi en lando kie la justico ŝajnas tiel submetita al la reĝimo, eĉ en la sfero de negocoj*? Konsiderata proksima al Bachar El Assad, kaj malnova ano de la Komunista Partio, Issam Al-Zaïm, ministro pri ndustrio, asertis la 11-an de Julio 2002, ke la ekonomiaj reformoj povas ĉiukaze antaŭeniri sen tuŝi la politikan sferon, kun Ĉinio kiel sekvinda modelo...
Aliflanke kaj malgraŭ la kontrolo altrudata de Sirio, Libano fariĝis en la lastaj du jaroj loko de relative libera esprimebleco por la siria opozicio. La libana ĵurnalo An-Nahar (malpermesata en Sirio), sed ĉefe Al-Moulhaq, ties kultura suplemento gvidata de la verkisto kaj teatristo Elias Khoury, regule malfermas siajn paĝojn al la siria opozicio. Por Khoury, “jam antaŭ la morto de Hafez El Assad, kelkaj intelektuloj esprimantaj sin en Libano rompis tabuojn pri Sirio. Nun ilia esprim-marĝeno fariĝis lukto, kiu povas disvastiĝi, ĉar ĝi estas integra parto de la lukto por la libana demokratio”. La 5-an de Julio 2002, manifestacio de la libana maldekstrularo kaj kelkaj opoziciantaj kristanoj okazis en Hamra, ĉefstrato de Bejruto, por postuli la liberigon de Turk.
La regiona kunteksto, kun la palestina Intifada, la elektiĝo de Ariel Sharon kaj cetere la atencoj de la 11-a de Septembro, metis la landon en la “malbonan flankon de la landlimo”*. La rekresko de streĉoj donas al la reĝimo pretekston por prokrasti la demokratian malfermon. Sed la regiona konflikto ankaŭ ebligas al la opozicio rimedon nerekte esprimi siajn kritikojn. Tiel, post la sieĝo de Ĵenin fare de la israela armeo printempe de 2002, sidblokadoj organiziĝis dum 42 tagoj antaŭ la sidejo de UN en Damasko, en la ŝika kvartalo Abou Roumané, sen iu ajn slogano aŭ afiŝo temanta pri la oficiala politiko de la reĝimo. La movado ampleksis 5 mil homojn. “Nu, komentas intelektulo, la registaro ne povis malpermesi, ĉar principe la porpalestinaj manifestacioj estas bonvenaj; nek lasi, ke oni faru, ĉar ĝi ne estis en la manoj de la partio kaj riskis finiĝi per kritikoj kontraŭ la neagado de la reĝimo antaŭ la gefratoj de Palestino. La partio decidis neŭtraligi la manifestaciantojn per aliaj rimedoj: oni venigis plenajn busojn kun centoj da gejunuloj apartenantaj al Baas, same kiel al Moukhabarat (Servoj de Informado) kaj tiel sufokis la manifestacion en tiu homamaso.”.
En Damasko, la veteranoj restariĝis. Amnestio de siriaj malliberuloj, kiun Patrick Seale, biografiisto de Hafez El Assad, nomas ties deziro*, estos ne nur morale necesa, sed same utila por la bildo de la lando. Tamen Bachar El Assad donas la impreson, ke li agas kvazaŭ li havus tridek jarojn da regado antaŭ si. Kaj eĉ se la tempo de amasaj enprizonigoj jam pasis, la maniero laŭ kiu la filo mastrumas la protestadon ŝajnas montri, ke unu el la sloganoj el la tempo de lia patro (Assad lil abad wa baad al abad : “Assad ĝis la eterneco kaj post la eterneco”) prenis la sencon de ombra profetaĵo. Tamen, kiel bone diris la siria dramisto Saadallah Wannous, mortinta en 1997, la sirianoj “estas kondamnitaj al la espero”.