Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu la kopenhaga pintkunsido, kiu decidis pri la ampleksigo de la Unio de 15 al 25 membroj en 2004, vere rekunigis la Grandan Eŭropon kun sia historio kaj sia geografio? Nur ŝajne, ĉar tiu Eŭropo difinas sin mem pli kaj pli kiel simplan komercospacon laŭ la imperia strategio de Usono. Neniu imagas ke la laboroj de la Konvencio prezidata de s-ro Valéry Giscard d’Estaing, kaj kies proponoj estos printempe publikigitaj, rompos kun tiu logiko.
La konstruado de Eŭropo estis neniam la afero nur de la eŭropanoj. Certe, ĝi venis el la rangoj de iliaj elitoj — pensuloj kaj gvidantoj funkciantaj rete — kiel utopia objekto, kiel atingenda politika idealo. Sed ĝia konkretigo ekde 1958, en la formo de Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK), fariĝinta Eŭropa Unio (EU) en 1993, estis fasonita de la fortrilatoj post la dua mondmilito. Krom al la agado de ĝiaj “fondopatroj” (nomo kiu ne estu rezervita nur al Monnet kaj Schuman) ĝia konkretigo dankas pli al la volo de Usono ol al tiu de la eŭropaj popoloj tamen engaĝitaj — por citi la formulon de la sinsekvaj traktatoj, de tiu de Romo (1957) ĝis Nico (2000) — en “senĉese pli densa unio”. La popoloj restis en la plej bona okazo spektantoj kaj, ĝis la lastaj jaroj (kaj eĉ...), neniel agantoj de sia propra integriĝo en tutaĵo kiu, post la Eŭropa Konsilio de Kopenhago de la 12-a kaj 13-a de decembro 2002, konsistos el dudek-kvin landoj kaj pli ol 450 milionoj da loĝantoj.
La aspiro al tiu “senĉese pli densa unio” evidente ne naskiĝis en la oficejo de la vaŝingtona ŝtatdepartemento en la 1940-aj jaroj. Sen reiri tempe ankoraŭ pli malproksimen, oni trovas jam skriban spuron en Renesanco en dokumento, la Tractatus, redaktita en 1464 (dek-unu jarojn post konkero de Konstantinoplo fare de la turkoj) de la bohemia reĝo Podiebrad. Ĝia celo estis, fronte al konkeranta otomana imperio, krei ian pakton de neagreso inter la popoloj de la kristaneco (de Oriento kaj Okcidento) kun kompetenta jurisdikcio kaj ia parlamento de la membroregnoj kies reprezentantoj oficu kvin jarojn. Oni citas ankaŭ ofte la “Politikan Projekton” de la duko Sully, ministro de Henriko la IV-a, kiun la memoraĵoj de la duko, publikigitaj nur en 1788, prezentas kiel propono de la bearna reĝo [Henriko la IV-a], post korespondado kun la reĝino de Anglio Elizabeto Ire. En tiu vico, en 1693, la kvakero Vilhelmo Penn verkis eseon titolitan “Present and Future Peace of Europe”. En 1713 kaj 1717, la abato Saint-Pierre, franca plenrajtigito en la konferencoj kondukantaj al la traktatoj de Utreĥto (1713-1715) finantaj la militon pri la sukcedo de Hispanio, proponas “Projekton por ĉiamigi la pacon en Eŭropo” kaj “Projekton por ĉiamigi la pacon inter kristanaj suverenoj”.
Jean-Jacques Rousseau daŭrigis la pensojn de la abato Saint-Pierre en sia “Juĝo pri la ĉiama paco”* (1782), kiu projektas federacion aŭ konfederacion de princoj. Sed estas Emmanuel Kant kiu verkis la finan tskston pri tiu temo: “Por la Ĉiama paco” (1795). Li starigas tie la ideon ke nur respublikaj reĝimoj povas garantii la pacon, ĉar, “en respubliko, la konsento de la civitanoj necesas por militi”.
En la sekva jarcento, la pensoj de Kant estis daŭrigataj, inter alie, de Claude Henri de Saint-Simon en la teksto “Pri la reorganizado de la eŭropa socio, destinita al la parlamentoj de Francio kaj de Anglio”* (1814) kaj kiu proponas kion oni dirus hodiaŭ “akson” de Francio kaj Britio en la formo de konfederacio destinita akcepti pliajn parlamentajn reĝimojn kun, por tegmenti la tutaĵon, eŭropa parlamento servanta kiel motoro por unuiĝo de la Malnova Kontinento.Tiu projekto ricevis efemeran aktualigon la 16-an de junio 1940 en propono fuzii la francan kaj britan suverenecojn, laŭ iniciato precipe de Jean Monnet, farita de Winston Churchill al la franca registaro de Paul Reynaud, kaj akceptita ne sen hezitoj, de Charles de Gaulle, kiu estis ankoraŭ simpla subskretario de ŝtato pri milito en misio en Londono. La samtaga anstataŭigo de Reynaud per la marŝalo Pétain en la prezidanteco de la Konsilio kadukigis tiun iom surrealisman iniciaton, sed kiu havis la precipan celon fortigi la kuraĝon de la francoj.* Tio okazis du tagojn antaŭ la 18-a de junio...
Pli konata ol tiu de Saint-Simon estas tiu de Victor Hugo farita en aŭgusto 1849, en sia parolado antaŭ la Kongreso de la Paco kuniĝinta en Parizo, kie li uzas, certe por la unua fojo post la italo Cattaneo, la esprimon “Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo”, sen plia precizigo. Li postulas precipe la starigon de “granda suverena senato kiu estu por Eŭropo kio estas la parlamento por Anglio”. En la 19-a jarcento necesus mencii ankaŭ Guiseppe Manzini, kiu fondis en 1834 la asocion “Juna Eŭropo” kaj redaktis, en 1857, mapon de la estonta “Eŭropo de la nacioj”, kaj, inverse, la tezojn de nigra pesimismo de la bazelano Jacob Burckhart kaj de lia disĉiplo kaj kolego Frederiko Niĉeo, kiu anoncis la kadukiĝon de la Okcidento, kiujn Oswald Spengler evoluigis 1918 en sia “Pereo de la Okcidento”.*
En la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, la eŭropa ideo trovis du proparolantojn aparte elokventajn: Richard Coudenhove-Kalergi kaj Aristide Briand.
Coudenhove-Kalergi estas eksterordinara eminentulo: naskita en 1894 en Tokio, fine fariĝinta franca kaj aŭstra civitano, doktoro en la universitato de Vieno, li estas la filo de la aferŝarĝito de Aŭstrio-Hungario en Japanio, kiu edzinigis japaninon. Li havas familiajn radikojn same en Flandrio kiel en Kreto, kaj li sentas sin hejme en Parizo kiel en Prago, en Vieno aŭ Nov-Jorko. Li estas vera vojaĝkomizo pri la eŭropa ideo kiun li disvastigas en sia “Paneuropo*” (publikigita en Vieno 1923), post la kreado de la Paneŭropa Unio, kaj per la “Paneŭropa manifesto” (1924), kaj ankaŭ en sia revuo Paneŭropa*.
1926 okazis en Vieno , kun 2000 delegitoj venintaj el dudek-kvar regnoj, la unua kongreso de la Paneŭropa Unio, kiu aprobis la manifeston kaj skizis la grandajn liniojn de “federacia organizo de Eŭropo”, fakte pli konfederacio ol federacio. Jen pro kio la intereso de Charles de Gaulle post lia reveno al la prezidanteco en 1958, dum li estas la atakocelo de vigla malamikeco de la federaciistoj de la eŭropa movado. Aristide Briand estis la unua ĉefministro kiu aktive subtenis la eŭropan ideon: li estis honora prezidanto de la Paneŭropa Unio ekde 1927, li proponis antaŭ la asembleo de la Ligo de Nacioj (LDN), la 5-an de septembro 1929 en Ĝenevo, ke kreiĝu “federacia ligo” inter la popoloj de la Malnova Kontinento. Kaj lia direktoro de kabineto, samtempe direktoro de la ekonomiaj kaj komercaj aferoj de la Quai d’Orsay [la franca ministrejo pri eksteraj aferoj], Alexis Léger (pli konata sub lia plumnomo: Saint John Perse), redaktis la “Memorandon pri la organizado de reĝimo de eŭropa federacia unio”* publikigita de la franca registaro en majo 1930.
La dudek-ses eŭropaj registaroj membroj de la LDN respondis pli aŭ malpli favore al tiu dokumento. Notindas ke du antaŭsignaj kazoj estis menciitaj en tiuj respondoj: tiuj de du regnoj nemembroj de la Ligo, Sovetio kaj Turkio. Italio favoris ilian anigon. Grekio, Bulgario, Hungario siavice kontentiĝis deziri la inviton al Turkio...
La ekonomia krizo kaj la alveno de aŭtoritataj reĝimoj en Eŭropo ĉesigis ĉian perspektivon de konkretigo de la projekto Briand, kiu estis definitive enterigita en 1932. Nur en certaj movadoj de Rezistado de pluraj landoj (kaj precipe ĉe la germanaj antinaziaj aktivuloj) ĝi solidiĝis tiom ke la 31-an de marto 1944, dum kunveno en Ĝenevo, ĝi konkretiĝis en komuna deklaracio favore al Federacia Unio de la eŭropaj popoloj. Tiu projektis denaziigon de Germanio por ke tiu prenu sian lokon en la nova federacia konstruaĵo.
Noblaj ideoj, portataj de elitoj animataj de la sento de “neniam plu tio”, precipe inter francoj kaj germanoj, sed kiuj ne estis firme ankritaj en la popoloj. Tio estis cetere la sorto de ĉiuj eŭropaj retoj ekde la mezepoko (retoj de monaĥaj ordenoj kaj de abatejoj, de komercaj urboj, de universitatoj, de la klerismaj intelektuloj, de la politikaj internacioj, ktp.) kiuj ĉiuj stumblis sur la demando de la nacio: “La instruo el tiu kontraŭdira historio estas, ke tiuj retoj ne nur ne povis estingi la esprimadon de naciaj realaĵoj, sed ke ili ne kapablis larĝe mobilizi la popolojn ĉirkaŭ siaj celoj.”*
Tamen: en la postmilitaj jaroj, anoj de tiuj retoj — kiujn oni nomus hodiaŭ “eŭropistoj” kaj devenaj el la Rezistado — estis en la povo aŭ proksime de ĝi en la okcidenteŭropaj ĉefurboj. Ili apartenis al la kristandemokratio (Konrad Adenauer, Alcide De Gasperi, Robert Schuman, Paul Van Zeeland) kaj al la socialdemokratio (Paul-Henri Spaak, André Philip, Paul Ramadier). Sen paroli pri Jean Monnet, kiu situiĝis nek en unu nek en la alia tendaro, sed kiu, dotita de sensacia lerteco, fariĝis la Inspiranto — tiel, per majusklo, nomas lin lia biografo, Eric Roussel — de la komunuma konstruaĵo kiun ni konas.
En Francio, ili frapiĝas kontraŭ du gravaj fluoj, ambaŭ same legitimitaj de la Rezistado kontraŭ la nazia okupanto kaj ambaŭ malamikaj al eĉ la ideo de federacio: la komunistoj kaj la gaulle-istoj. En Britio, nek la laborist-partianoj nek la konservemuloj iam ajn eniris tiun logikon, kaj Winston Churchill perfekte formulis, fine de la 1940-aj jaroj, britan starpunkton kiu pensigas ankoraŭ nun ke ĝi ne perdis sian aktualecon: “Ni estas je via flanko, sed ne parto de vi.”
Fine de la 1940-aj jaroj, du grandaj renkontiĝoj kunigis ĉiujn agantojn por la eŭropa unuiĝo, eĉ se ili malsamopiniis pri la modalaĵoj: tiuj de Montreux en 1947 kaj de Hago en 1948. La dispartiĝo, kiu ankoraŭ daŭras, koncernas fakte du konceptojn de tiu unueco: unuflanke, la “uniismo”, bazita sur la kooperado inter suverenaj regnoj kaj kiuj daŭrigas la ĉefajn ideojn de la intermilita periodo, nome tiujn de Coudenhove-Kalergi kaj Briand; aliflanke, la federaciismo, implicanta supernaciajn instituciojn, do almenaŭ parta rezigno pri suvereneco de la regnoj. La EEK8 estis kompromiso inter ambaŭ tezoj.
La federaciista kongreso de Montreux, organizita en aŭgusto 1947 kaj kuniganta same la konservativajn kaj kristandemokratajn movadojn kiel tiun de la socialistoj, estis animita precipe de la svisa verkisto Denis de Rougemont kaj la franca nobelpremiito pri ekonomio Maurice Allais. Notindas ke, ekde tiu epoko, sine de la socialista movado por la Unuiĝintaj Regnoj de Eŭropo, reliefiĝis “maldekstra” eŭropisma strategio kiu aktivas ĝis nun kaj kiu konsistas en la tezo ke oni faru unue Eŭropon, kaj poste oni luktu por ke ĝi estu socialisma. La sperto montras la vanecon de tiu entrepreno.
Montreux estis etapo en la preparo de la Haga Kongreso de majo 1948, ĝenerale konsiderata kiel neregistara inaŭgura akto de la eŭropa konstruo. Pli ol mil partoprenantoj el dek-naŭ landoj esprimis sin kiel individuoj — eĉ se multaj inter ili okupis respondecajn registarajn oficojn-, el kiuj 168 francoj (inter ili François Mitterrand kaj Raymond Aron).
Se la debato inter “uniistoj” (inter ili ĉiuj britoj inkluzive de Winston Churchill, refariĝinte ĉefo de la opozicio en Londono) kaj “federaciistoj” ne estis findecidita, la Haga Kongreso estis la origino samtempe de interregistara institucio, la Eŭropa Konsilio (majo 1949), grupiganta nuntempe kvardek-kvar regnojn, kaj de movado kun federaciisma tendenco, la Eŭropan Movadon, kuniganta samtempe eminentulojn kiuj deklaras sin de maldekstra kiel de dekstra tendenco. Tiel, en 1992, dum la kampanjo de referendumo por la ratifo de la mastriĥta traktato, oni povis vidi sur la saman podion du el ĝiaj aktivuloj: la socialistan ministron Elisabeth Guigou kaj la nunan prezidanton de la Konvencio por la Estonto de Eŭropo, s-ron Valéry Giscard d’Estaing...
La sekvo — la deklaro Schuman de la 9-a de majo 1950, inspirita de Jean Monnet, proponis la kreadon de kio fariĝis en 1952 la Eŭropa Komunumo de Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ); la Mesina Konferenco de junio 1955 kiu kondukis al la Roma Traktato la 25-an de marto 1957 kreanta la EEK kaj la Eŭropan Komunumon pri Atomenergio (Eŭratom) inter ses landoj; la aliaj traktatoj (Unueca Akto en 1986, Mastriĥto, kreanta la Union, en 1992, Amsterdamo en 1997, Nico en 2000) — estas sufiĉe konataj por ke ni ne detaligu ilin ĉi tie.
Sed kiel la ampleksigo de la Unio je dek novaj regnoj*, decidita la 12-an kaj 13-an de decembro 2002 en la Eŭropa Konsilio de Kopenhago — ekvalida en 2004-, kaj tiu, programita por 2007, por Bulgario kaj Rumanio, enskribiĝas en tiu historia fragmento?
Evidentas ke la anigo de centraj kaj orientaj eŭropaj landoj (COEL), same kiel tiu de la baltaj landoj al la Eŭropa Unio situiĝas en multjarcenta pensofluo de kiu kelkaj elementoj estas supre menciitaj. Oni vidis ke, de Podiebrad ĝis Coudenhove-Kalergi (kaj ties protektanto, la ĉeĥa prezidanto Mazaryk), Vieno kaj Prago estis la politikaj fandujoj de la Granda Eŭropo. Ĉu Unio de dudek-kvin? Sed jam dudek-ses eŭropaj regnoj respondis al la Memorandumo de Briand en 1930... Kaj, kiel oni vidis, la kazo de Turkio estis jam diskutita, kio montras ke jam okazis disiĝo de koncepto pri Eŭropo kiel bastiono de la kristanaro, kaj de alia, pli idealisma, pli laika, heredanto de la jarcento de klerismo.
Dum la publikaj opinioj estis en Okcidento sufiĉe indiferentaj pri la geografia kaj historia rekuniĝo de Kopenhago, estas kompreneble ke ĝi kaŭzis certan emocion en la intelektaj kaj kulturaj medioj de Oriento. La ĉefa demando estas, ĉu tiu Eŭropo vere estas Eŭropo. Kaj jen necesas reveni al 1947-1948.
La reale ekzistanta Eŭropo fakte konstruiĝis en la kunteksto de la malvarma milito, de la Marŝal-plano — proponita de la usona ŝtatsekretario la 5-an de junio 1947 kaj refuzita de Sovetio kaj ties satelitoj dum la konferenco de Parizo en julio 1947 — kaj de la situacio post la “praga ŝtatrenverso” (24-an de februaro 1948). La motoro de tiu konstruado estis la volo de Usono “ĉirkaŭbari” la sovetan danĝeron kaj la influon de la franca kaj itala komunistaj partioj, kaj samtempe garantii por si la neprotektatajn merkatojn en momento en kiu la usona industrio plenforte turniĝis kaj minacis superproduktado.
John Foster Dulles, granda amiko de Monnet, estonta ŝtatsekretario kaj krucisto de la malvarma milito, ne kaŝis tion dum parolado antaŭ la komisio pri eksteraj aferoj de la senato en novembro 1947, kiam li difinis kio estas “fundamente malbona”: “Kio estas fundamente malsana, tio estas la divideco de Okcidenta Eŭropo en pluraj malgrandaj ekonomiaj unuoj. (...) Eŭropo spertis ĉiam kiel plago la multecon de siaj regnoj.” Antaŭ ol senstumble konkludi ke “la diktato ne estas en niaj kutimoj.”* Kio ne malhelpis Vaŝingtonon postuli ke la profitantoj de la marŝal-plano organiziĝu por disdoni ties kreditojn en Eŭropa Organizo de Ekonomia Kooperado (EOEK)11, starigita la 16-an de aprilo 1948 kaj antaŭprezento de la EEK.
Tie troveblas la esprimiĝo de la usona kredo je la unuarangeco de libera komerco (precipe por konkeri la merkatojn de la aliaj) antaŭ ĉia alia konsidero, kredo kiu poste ankaŭ inspiris la traktaton de Romo: la komuna komerca politiko estas tie fakte difinita (artikolo 110) kiel “devanta kontribui, konforme al la komuna intereso, al la harmonia evoluo de la monda komerco”. Tio estas efektive daŭre la obsedo de la Unio, enkorpigita de la komisaro ŝarĝita de la ekstera komerco, s-ro Pascal Lamy.
Sed Usono baldaŭ poste disponis pri multe pli forta rimedo por doni al Eŭropo la formon kiu taŭgis por ĝi: la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), kreita en 1949 por servi ne nur militistan hegemonion, sed ankaŭ politikan, kaj kiu havas, tre logike kaj ekde 1966, sian sidejon en Bruselo. Oni ne sufiĉe substrekis la samtempecon inter la ampleksigo de la Unio decidita en Kopenhago kaj tiu de la NATO subskribita tri semajnojn antaŭe (la 21-an de novembro) en Prago, urbo elektita kun alta simboleco (vd. la artikolon de Gilbert Achcar: “Pintkunsido de la atlantika alianco en Prago — La NATO konkeras la Orienton”).
De dek-naŭ membroj, tiu organizo ampleksiĝas al dudek-ses kun la aligo de sep ekskomunistaj regnoj (aldone al Hungario, Pollando kaj Ĉeĥio, aligitaj en 1999): Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio, Slovenio. Ampleksigo absolute nekomprenebla en nocioj de defendo kontraŭ danĝero kiu ne ekzistas plu — Sovetio -, sed klarigebla en nocioj de fortigo de politika kontrolo por Vaŝingtono super la Malnova Kontinento, destinita servi kiel aldona forto por ĝiaj imperiaj entreprenoj kaj kiel remparo por ĝia propra sekureco (vd. la artikolon de Jean de Maillard: “Rekoloniigo de la mondo — La “aliancanoj” en la unua vico por protekti la imperion”. Serioza helpo ankaŭ por la premgrupo de la usona armil-industrio, kiu tiel profitos de novaj merkatoj je la nomo de “interoperacikapablo” inter la fortoj de la membrolandoj.
La 9-an de decembro 2002, kvar tagojn antaŭ Kopenhago, la International Herald Tribune ne malpravis titoli super kvar kolumnoj (el la kvin de la unua paĝo): “Vaŝingtono estas la granda gajnanto de la ampleksigo de la EU”, kun jena klarigo: “Laŭ germana oficialulo, la eniro en la EU de tiuj fundamente por-usonaj landoj el centra kaj orienta Eŭropo signifas la finon de ĉia provado de la Unio difini sin mem kaj sian eksteran sekurec-politikon kontraŭusona.” Eblos baldaŭ kontroli la verecon de tio en la uson-brita agreso programita kontraŭ Irako. Tiu ampleksigo estas cetere juĝata ankoraŭ nesufiĉa, ĉar la usona diplomatio uzis premojn transe de la konveneco por provi rapidigi la eniron de Turkio (antaŭpostena bazo de NATO en la Proksima Oriento) en la Union.
Ironio de la historio: enirante en la Union, la COEL falsigas eĉ pli la eŭropecan karakteron, kiu estis tamen la kialo de ilia deziro partopreni ĝin. Same iliaj registaroj, konvertitaj al la plej senbrida liberalismo, akcentas la perspektivon de redukto al simpla zono de libera komerco, ĉe la antipodoj de la nocio de komunumo, kiun ili tamen depostulas kiam temas pri redistribuado de la strukturaj fondusoj kaj de la komuna agrikultura politiko. Malgraŭ la aktuala retoriko, la kopenhaga pinto povos aperi al la posteuloj kiel testamenta plenumanto de la aspiroj de la viziuloj de Eŭropo de la antaŭaj jarcentoj, inter ili de Gaulle, kiu asertis: “Mi volas Eŭropon por ke ĝi estu eŭropa, tio estas ke ĝi ne estu usona”*.