Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La stranga vojaĝo de ceramikisto

LA KAVERNO, de José Saramago, tradukita el la portugala al la franca fare de Geneviève Leibrich, Le Seuil, Parizo, 352 paĝoj, 21 eŭroj.

“Kian strangan scenon vi priskribas al ni kaj kiajn strangajn prizonulojn. Oni dirus, ke ili similas al ni!”, krias Glaucon antaŭ la priskribo de la enfermitoj de La Kaverno de Platono. José Saramago reprenas tiun miton en sia lasta romano tradukita al la franca, kiu kun Tous les noms [Ĉiuj nomoj] kaj Essai sur la cécité, [Eseo pri la blindeco] kompletigas lian trilogion pri la homo en la novliberala socio.

En la familio de Cipriano Algor, oni estas ceramikisto generacion post generacio. Li vivas apud la potfarejo kun sia filino kaj ties edzo. Li turnas kaj bakas objektojn el fajenco — bovloj, tasoj, teleroj — kiujn li poste vendas en la Centro, komercejo kie laboras, kiel cetere ĉiuj laborkapablaj homoj en la regiono, lia bofilo Martial. Ĉi-tiu okupas postenon de portempa gardisto kaj nutras la esperon iam fariĝi luanto de ofica loĝejo. Apud tiu eta familia nukleo evoluas fuĝemaj siluetoj kaj oni aŭdas la senvizaĝajn voĉojn de laboristoj de la Centro. En la dua parto aperas la hundo Trovita kaj la vidvino Isaura, al kiu la potfaristo iomete enamiĝas.

Kiel li faras ĉiun dekan tagon, Cipriano traveturas per sia kamioneto la ses mejlojn inter lia domo kaj la Centro. Priskribita je la pronomo de la unua persono, la vojaĝo okazas tra sinsekvaj cirkloj, kiel la analizo de geologia tranĉaĵo. Ekveturante de la vilaĝo, sur diagonala vojo, li sekvas la “verdan zonon” el terpecoj okupitaj de grandegaj forcejoj, kiuj evitas, ke oni zorgu pri la pluvo aŭ pri la suno por kreskigi produktaĵojn, kiuj maturiĝas sendepende de la naturo. Sekvas la “industria zono”, malplena de loĝantoj, sed plena de konstruaĵoj, turoj kaj fumo. Pli poste venas la “periferio”, vasta etendaĵo el kaosaj konstruaĵoj, izolita de la loĝareo de ampleksa malplena terpeco.

Oni fine alvenas al la Centro, 48-etaĝa konstruaĵo, vera urbo en la urbo, kiu kreskis kaj englutis verdajn areojn, stratojn, placojn kaj privatajn vendejojn. Oni tie vendas laŭ la leĝoj de la merkato, kun plej supera devizo: “ Oni forĵetas ĉion, kio ĉesis utili, eĉ la homojn.” Estas vojaĝo tra la tempo, kiu nin kondukas iom post iom al la malapero de mondo apud la naturo kaj al la alveno de socio markita de la fremdigo de valoroj kaj scioj; mondo, kie la aspektoj kaj la ŝajnigo triumfas super la vero kaj la esenco de la aferoj. Tiel estas klarigita la fakto, ke la potoj de Cipriano ne plu interesas iun ajn. Kial aĉeti argilajn potojn se ekzistas “plastaj utilaĵoj, kiuj tiel bone imitas la argilon, ke oni kredus ilin aŭtentikaj, kiuj estas malpli pezaj kaj pli bone vendiĝas?” kiel diras la funkciulo de la Centro.

En tiu libro do estas malmultaj personoj, kaj strukturo, komence simpla, laŭgrade riĉiĝas, tiom pro la filozofiaj implikaĵoj rilate al la tero, kiun oni knedas kaj la fajro purigas, kiom pro la rava kaj sorĉa prozo, kiu nin reportas al Saramago de Mémorial du Couvent kaj Soulevé du sol. La eĥoj de la platona teksto — kaj de la sokrata diskurso — sentiĝas tra la tuta verko. La rilatoj, kiuj establiĝas inter la aŭtoro kaj la leganto, karakteriza de la grandaj simbolaj verkoj, senĉese memorigas nin pri la esencaj valoroj kaj la kaptiloj de falsado. Ni ilin rimarkas laŭ aparte miriga maniero dum sonĝa vojaĝo, kiu kondukas Cipriano-n al la interno de sia forno.

En tiu fermita, sufoka spaco, li sidas sur ŝtona benko turnita al la muro, kun pugnoj kaj maleoloj, kaj vivas dum la tempo de sonĝo la sperton de sklaveco de la Kaverno de Platono. Post kiam li eliras el la mallumo, luma ideo ekestas al li kaj ĝi permesos utiligi siajn praajn konojn en nova entrepreno plej profita al la Centro: helpe de sia filino li fabrikos pupojn, plu el ceramiko, “artaj” pupoj, belegaj, kiuj korespondas al la gustoj kaj tendencoj de la nuntempo. Ve! Merkata studo dekretas, ke tiuj infanaĵoj ne estos vendeblaj.

La malfeliĉa potfaristo finos siajn tagojn en la malgranda apartamento, kiu finfine estis liverita al sia bofilo. Kaj li cetere havos la oportunon vidi sian koŝmaron fariĝi realo: en angulo de la kvina subetaĝo de la Centro la buldozoj malkaŝas groton, kiun la estraro tuj utiligas: “Baldaŭa malfermo de la kaverno de Platono al la publiko. Unika vidindaĵo en la mondo. Akiru tuj vian bileton.”

RAMON CHAO