Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Per sia subteno al la israela ofensivo kontraŭ la palestina aŭtoritato, George W. Bush partoprenas rompon de la internacia juro, kies aplikadon li provas bloki uzante sian vetorajton en la Konsilio pri sekureco.
Dominata de militemaj ekonomioj, la internacia socio troviĝas en regresanta fazo el la vidpunkto de la juraj kaj ekonomiaj fundamentoj de tio, kio povus esti internacia komunumo. Ĝia sinteno en la israela-palestina konflikto estas emblema en ĉi-situacio.
Ekde 1945 stariĝis principoj rilate al la personaj rajtoj, aliaj por certigi la pacon kaj garantii la rajtojn de la popoloj kaj, lastatempe, komenco de internacia punjuro por eviti la nepunatecon. Tiuj ĉi elementoj estas ignorataj de la sinsekvaj israelaj registaroj, kun la apogo de la usona administracio.
La Universala deklaro de la homrajtoj de 1948 (sen deviga valideco, sed forte simbola), la internaciaj paktoj de 1966 pri la civila kaj politika rajtoj kaj pri la ekonomia kaj sociaj rajtoj kaj multaj aliaj tekstoj, inter ili la Ĝenevaj konvencioj pri la humanaj rajtoj en kazo de armita konflikto, la konvencio kontraŭ la torturo aŭ la konvencio pri la infanrajtoj (tutaĵo kun deviga karaktero), reprezentas komunajn valorojn de la monda socio, en situacio de paco kiel de milito.
Ekde sia komenco, la ŝtato Israelo primokas tiujn konvenciojn. En ĝia sino mem, la araboj estas viktimoj de multspecaj diskriminacioj, kiuj ĉiuj estas rompoj de la egalec-principo. En la okupitaj teritorioj, la torturo estas kutime praktikata. Oficiale subtenata dum certa periodo, tiu praktiko ne ĉesis. Ĝi estas praktikata, inkluzive al infanoj, de kiuj multaj estas malliberigitoj.*
La rifuzo de la rajto je libera cirkulado kaj de ĉiuj rajtoj agnoskitaj en la paktoj estas denuncita de ĉiuj organismoj — inkluzive de israelaj — kiuj okupiĝas pri la rajtoj de la persono.*
Tiuj perfortoj estas ĉiuj ankaŭ rifuzoj de la ĝeneralaj rajtoj, kaj pli speciale de la garantioj enskribitaj en la Ĝenevaj konvencioj. La perfortaj translokigoj de loĝantaro, la enplantado de kolonioj priloĝataj de la okupanto, la detruado de domoj, de plantejoj, arbitraj arestadoj, programitaj murdoj, disponoj por malsatigi la loĝantaron, por detrui ties ekonomion, por malhelpi la eblecon de la rilatoj kun la ekstera mondo, ĉio ĉi aplikatas sisteme. Multiĝas praktikoj, kiuj malhonorigas siajn farantojn, ekzemple tiuj de la koloniistoj de Hebron, kiuj disĵetas siajn rubaĵojn sur la palestinaj domoj situantaj sube, tiom ke necesis tendi protektoretojn super la araba urbo.
La fundamentoj de la packonservado estas piedfrapitaj. Estas ignorataj la malpermeso uzi militforton kaj rezulte de ĝi akiri teritoriojn, la respekto de la teritoria integreco kaj politika sendependeco de aliaj popoloj.
Tiel oni rifuzas la popolrajton al la palestina popolo, ne nur praktike, sed principe. Tiu rajto asertita kaj garantiita de la Socio de la nacioj (SDN), fortigita de la ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro, kiu difinas ĝin kiel unu el siaj celoj, estis agnoskita por la palestina popolo samtempe kun la duonigo de ties teritorio. Israelo kaj ĝiaj aliancanoj, anstataŭ per negocoj kaj persvadoj akceptigi al tiu popolo la mutiladon de ĝia teritorio, volis realigi tion perforte, kaj ne nur tion. Forgesante la oferon, kiun oni postulis de la palestinanoj, la ŝtato Israelo entreprenis, etapon post etapo, la konkeradon de la alia parto de Palestino, tamen rezervita al palestina ŝtato.
Ampleksigoj dum la milito de 1949-1950, poste dum tiu de 1967, anektado de orienta Jerusalemo, militista kontrolo de la resto de la palestinaj teritorioj, senĉesaj kontroladoj en tiuj partoj, kiujn oni tamen nomis aŭtonomaj (laŭ la interkonsentoj de Oslo 1993) — la avancado de Israelo koste de Palestino neniam ĉesis. Ke la projekto estis tiu de la dekstrularo, ne malhelpis la maldekstrulojn aktive partopreni. La loĝatigaj kolonioj estis etenditaj sub la laboristaj registaroj, sent-emaj por la teroro, kiun iluminitaj kolonistoj semis. La intertraktadoj por paco estis neniam metitaj sub la postulo de integra agnosko de la personaj kaj popolaj rajtoj. Kaj la nuancoj kondiĉantaj la usonan subtenon neniam kondukis al limoj klare truditaj al Israelo.
Hodiaŭ la politika celo de Ariel Sharon aperas kiel dispremo de la palestina popolo, la rifuzo de ĝia rajto pri memdetermino. Oni diskutas inter Jerusalemo kaj Vaŝingtono pri la demando, ĉu konservi Yasser Arafat aŭ elimini lin, kiel oni diskutis en la kolonia epoko pri la anstataŭigo de guberniestro. La atencoj de la Hamas estas monstra respondo, sed, rifuzante al la palestinanoj ĉiujn pacajn rezist-rimedojn, la israeloj endanĝerigas sian propran sekurecon.
Krome, la kriminaljura respondeco de la israelaj gvidantoj estas forigita. Blankigo de Sharon, fare de nacia komisiono, pri la masakroj de Sabra kaj Chatila, rifuzo de la internacia kriminala kortumo, publika agnosko de la murdoj nomataj “celitaj” de palestinaj gvidantoj, sen ke oni eĉ nur parolu pri persekutado de tiuj, kiuj programis kaj realigis tiujn krimojn, jen kion la israela konscienco devos respondeci antaŭ la historio. La parentezo de intertraktadoj por la paco, en sia frakasiĝo, aperis tia, kia ĝi estis: entrepreno en kiu la principoj de justico ne sukcesis superi la kaŝitajn intencojn. Kaj la rektaj atestoj (inkluzive de usonaj) pri la intertraktadoj en la pinto de Camp David inter William Clinton, Ehud Barak kaj Yasser Arafat en julio 2000 dementas la ideon, ke la interkonsento proksimis. En Taba, male, en januaro 2001, skiziĝis kompromisoj inter israeloj kaj palestinanoj, sed estis jam tro malfrue, la israelaj elektoj tro proksimaj.*
La palestina demando ne disigeblas de la internacia politiko en ties tutaĵo. La samaj procedoj unuigas jam Israelon, Usonon, sed ankaŭ Rusion, ĉiu akuzita je subpremo de popoloj troviĝantaj en ilia paflinio: la ĉeĉenoj, la palestinanoj, la irakanoj kaj komplementa listo ankoraŭ ne precizigita en la usona projekto. Nomitaj “teroristoj” aŭ “friponŝtatoj”, laŭkaze, tiuj popoloj suferas ŝtatterorismon des pli potencan, ĉar ĝi estas farata de registaroj disponantaj neniigan militan superecon. Al ĉiuj estas ordonite respekti regulojn, kiujn la mastroj de la mondo konstante malvalidigas por si mem.
Tiuj, kiuj enbarikadas sin en protektismo, memorigas senĉese al la aliaj la devon de libera komerco. Usono forĵetas la protokolon de Kioto post sia provo trudi al la neevoluintaj landoj la limigojn por emisioj de forcejaj gasoj. La sankcioj estas daŭrigataj kontraŭ Irako, suspektigita teni biologiajn armilojn, sed Usono rifuzas la protokolon, kiu preskribas kontrolon de tiuj armiloj*. Kaj usona leĝpropono antaŭvidas apliki disponojn kontraŭ ŝtatoj, kiuj direktas sin al la internacia kriminala kortumo.
Israelo ordonas al la palestina aŭtoritato aresti kaj liveri al ĝi la atencintojn, dum la israelaj atakoj celas precize la ejojn kaj personojn de la palestina polico, tiel malebligante ĉian ampleksan agadon. Kaj se hazarde (sed kiu kuraĝus fari tion?) Yasser Arafat aŭ aliaj gvidantoj postulus de Sharon persekuti kaj ekstradicii al la palestinaj tribunaloj la farintojn, perfekte konatajn, de la celitaj murdoj al palestinaj gvidantoj, la indigno kulminus.
La sinsekvaj registaroj de Israelo (kiujn oni ne konfuzu kun la tuta israela popolo) ĝuas en la mondo gravajn subtenojn. Tiaj amikoj de Israelo montras konsiderindan aktivismon en sia subteno al la politiko de Israelo kaj ne hezitas uzi timigojn kaj minacojn kontraŭ ĉiuj, kiuj postulas, ke Israelo adaptiĝu al la internacia juro. Ili ne hezitas akuzi je antisemitismo tiujn, kiuj kuraĝas kritiki la kontraŭpalestinan politikon de la israelaj registaroj.
Kiel elturniĝi? La riskoj koncernas ne nur la palestinan popolon aŭ la aliajn popolojn viktimoj de komparebla subpremo, ĉu rusa aŭ usona. Ili estas multe pli larĝaj. La landoj de la sudo en sia tutaĵo, kaj precipe tiuj de la araba-islama, plejparte konas nek la demokration nek la liberecon nek ties prezon. La fakto, ke la plej potencaj ŝtatoj tiom alte afiŝas sian malestimon al la reguloj de la internacia juro kaj al la principo de la suverena egaleco de la ŝtatoj, kiu estas la angulŝtono de ankoraŭ konstruenda vera internacia demokratio, tio povas nur kuraĝigi la registarojn de la evoluantaj socioj fortigi sian aŭtoritatismon. Al la loĝantaroj restas nur la malespero, la nutraĵo de ĉiaj fanatismoj.
Peza estas la respondeco de la eŭropaj landoj, kiuj estis la lulilo de la valoroj nun primokataj en granda regresa movado. Ilia prudento antaŭ la spektaklo de la suferoj de la koncernataj popoloj, kaj aparte de la palestina popolo, limiĝas al malkuraĝeco.
Tri disponoj povus tamen modifi la situacion. La unua estas la sendado de interventrupo. Ĝi povas esti UN-a. La usona vetoo estas obstaklo nur por tiuj kiuj volas fari nenion. Efektive, kiam la Konsilio pri sekureco estas blokita per vetoo, la Ĝenerala asembleo povas substituiĝi al ĝi. Ĝi faris tion en la pasinteco, laŭ iniciato de Usono.
Tia rehabilitado de la rolo de la Ĝenerala asembleo estus tre fekunda por la estonto de la ONU, minacata de pereo pro sia senpoveco. Anstataŭe, eŭropa trupo estus bela okazo doti la Kvinopon per tiu komuna ekstera kaj defend-politiko, kiun ĝi ege bezonas. En ambaŭ kazoj oni devos elteni la kontraŭecon de Usono kaj kompreneble de Israelo. Sed necesas ja komenci la rezistadon kontraŭ danĝero, kiu koncernas nin ĉiujn, kaj rezistado estas ĉiam multekosta.
La dua dispono estas ekonomia. Necesas rifuzi la eniron en la Eŭropan komunumon al israelaj produktoj devenantaj de la loĝigaj kolonioj, por tiel marki la kontraŭleĝecon de tiuj kolonioj. Sed necesas pli, nome rifuzi al Israelo ĉian eŭropan financ-helpon tiom longe kiom ĝia politiko ne adaptiĝas komplete al la preskriboj de la internacia juro.
Fine la lasta dispono koncernas la agnoskon de la Palestina ŝtato. Ĉiuj registaroj permesis al si la facilecon diri, ke ili favoras la kreadon de tiu ŝtato. Kaj plue? La agnosko estas facile farebla por ili. Palestino proklamis sin ŝtato jam en 1988. Multaj ŝtatoj agnoskis ĝin. La Eŭropa unio kaj ties membroj povas aldoniĝi al tiu listo. Se oni konsideras, ke necesas nova proklamado, estas facile kuraĝigi Arafat-on entrepreni tion, dum oni ne ĉesis malkuraĝigi lin. Ne fari tiujn disponojn, tio signifus esti komplico de kio okazas.