Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kiel sekvo de ekonomia malfermo kaj de politiko provanta altiri eksterlandajn kapitalojn, la fluo de tiuj ĉi al Brazilo pasis de 43,3 miliardoj da eŭroj en 1995 (6% de la BEP*) al 201,5% miliardoj da eŭroj en 1999 (21,6% de la BEP). Tiujn resursojn atingis s-ro Fernando Henrique Cardoso ofertante la plej altajn realajn interezokvotojn de la mondo, dum la plej longa tempo de lia registaro, al privataj pruntantoj kaj al internaciaj organizoj. Ili ebligis redukti la inflacion de 50% en junio 1994 al 6% unu monaton post starigo de la Plan Real, fine de julio de la sama jaro. Tiu inflacio, tenata malaltnivela dum ĉiuj jaroj de la prezidanteco de Cardoso, sinkis al 1,79% en 1998, por rekreski post la krizo de 1999, sed restis ĉiam unucifera.
La malfermo de la ekonomio provokis samtempe rapidan altiĝon de la importoj kaj la perdon de tio kio estis unu el la atingoj de la brazila ekonomio, ĝia konkurencivo eksterlande. De tio rezultiĝis deficito de la komerca bilanco, kian la lando neniam spertis. Gravigita de la veno de spekulaj kapitaloj, tiu deficito havis rektajn sekvojn por la bilanco de pagoj.
Dum la eksportoj progresis de 35,68 miliardoj da eŭroj (1992) al 53,02 miliardoj da eŭroj (1997), la importoj pli ol triobliĝis, pasante de 20,9 miliardoj da eŭroj al 62,5 miliardoj da eŭroj. En la sama tempo la bilanco de pagoj evoluis de pluso de 15,4 miliardoj da eŭroj al deficito de 8,4 miliardoj, do grava diferenco de 23,8 miliardoj da eŭroj.
La ŝuldonivelo de la publika sektoro progresis vertiĝe, de 30% de la BEP en 1994 al 61,9% en julio 2002. Katastrofa rezulto por registaro kiu pretendis ke, ĉar la ŝtato elspezis multe kaj malbone, ĝia ĉefa celo por kontraŭbatali la inflacion estas la sanigo de la publikaj financoj. Kun la graviĝo de la krizo en 2002 kreskis ne nur la nivelo de la ŝuldoj, sed ankaŭ ties kvalito: la proporcio de la ŝuldoj kalkulitaj en dolaroj kreskis, paralele kun mallongigo de tempolimoj por pagoj kaj altigo de kvotoj. Tiel okazis ĉe la lasta prunto de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) en 2002: 30,5 miliardoj da euroj, el kiuj 6,1 miliardoj liberigitaj tuj por ke la registaro de s-ro Cardoso povu fini sian mandaton sen dekreti moratorion. La resto estos verŝata laŭ la akcepto, fare de la venonta prezidanto, de la kondiĉoj truditaj de la IMF.
Tiu mizera rezulto aperis pro la fakto ke la mona stabileco estis atingita precipe per altiro de spekulaj kapitaloj, de “stratosferaj” interezokvotoj, kaj ne pere de kresko, solidigo de la ekonomio kaj sanigo de la publikaj financoj. Tiuj, male, suferis de la interezokvotoj destinitaj altiri la spekulajn kapitalojn, per tio multobligantaj la ŝuldojn.
Ankaŭ la ekonomia kresko ne videblis. La 1980-aj jaroj estis spertitaj kiel tiuj de perdita jardeko, sed ne temas nur pri tio. Post rekorda kresko inter 1930 kaj 1980, la lando eniris fazon de malforta kresko kaj eĉ de stagnado. En la 1980-aj jaroj, kun kresko reduktita al 3,02%, la enspezo rilate al la nombro de la loĝantaro progresis nur je 0,72% — kiel sekvo de la ŝuldokrizo. Dum la sekva jardeko, la ekonomia kresko estis eĉ pli malalta (2,25%) kaj la kresko de la enspezoj rilate al la nombro de la loĝantaro atingis nur 0,88% — la duonon de la demografia kresko-, en lando kie la distribuado de la riĉeco restas la plej malegaleca de la mondo.*