Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La ribelo kiu eksplodis en Eburbordo la 19an de septembro 2002 estas, post multaj aliaj sangoverŝaj politikaj krizoj, la lasta manifestado de la fragileco de ŝtato kiu konstruiĝis sur etnaj antaŭjuĝoj. Malgraŭ ŝajna stabileco, la lando kaj ties institucioj estas, de post sendependiĝo, turmentataj de centripetaj fortoj. La ŝtato ja neniam estis senpartia nek demokratia; ĉiam ĝi praktikis etnan diskriminacion kaj do estis rigardata de la ekskluzivigitaj grupoj kiel etna posedaĵo.
Polemiko pri ebureco — principo laŭ kiu oni devige pruvu sian eburbordan originon por partopreni la balotan konkuradon* — estas nur unu el la epizodoj de la dominado de sudaj elitoj. Krome, la prezidanto neniam estis vere demokrate elektita, ĉu Felix Houphouet-Boigny, ĉu s-ro Henri Konan Bedie, ĉu Robert Guei aŭ s-ro Laurent Gbagbo, kiu en oktobro 2000 fariĝis memproklamita venkonto de la plej kontestita baloto en la tuta historio de la lando. La usona registaro de William Clinton rifuzis ĝin agnoski, kaj la tiama franca ministro pri kooperado, s-ro Charles Josselin, kontestis la “artefaritan eliminon” de la plej seriozaj kandidatoj (s-roj Konan Bedie kaj Alassane Ouattara).
Tiel, por tutaj facoj de la socio, la ŝtato reprezentas — aŭ iam reprezentis — minacon aŭ kontraŭulon kiun oni malfidu se ne povas ĝin kontraŭbatali, kaj kiun oni devos verŝajne iam prikontesti, se prezentiĝos okazo por tio. Jam sub la reĝimo de Houphouet-Boigny secesiaj intencoj manifestiĝis. Prisilentitaj de la oficiala historio, tiuj intencoj estis memorigitaj okaze de la Forumo de la Nacia Repaciĝo organizita de s-ro Gbagbo de oktobro ĝis decembro 2001.
Ekzemple, en 1966 la t.n. Sanwi-krizo kontraŭstarigis, interne de la etna povotenanta grupo akan, la du ĉefajn vicgrupojn: agni-anojn kaj baoule-anojn, de kie venas prezidanto Houphouet-Boigny. La unuaj, eltenante pli kaj pli malfacile la politikan hegemonion de la duaj, kiujn ili akuzas pri tribismo, ribelis kaj provis secesii por ligiĝi kun Ganao, de kie originas alkan-anoj. Tiu secesiprovo estis perforte kaj sange subpremita.*
En 1970 la Guebie-krizo kontraŭstarigis baoule-anojn kontraŭ bete-anoj kiuj kontestis la superregon de la unuaj. Kragbe Gnagbe, el guebie-vilaĝo vane provis postuli de la prezidanto kreadon de opozicia politika partio, konforme al la 7a artikolo de la konstitucio. Akuzinte Knagbe pri secesio-intenco, Houphouet-Boigny organizis senindulgan punsubpremadon en la bete-lando. Oni ĝenerale taksas la nombron de mortintoj inter 4.000 kaj 6.000. La postvivintoj elvokas “Guebie-genocidon”, kaj regule postulas justecon kaj riparadon*.
Tiuj jaroj signas triumfon de baoule-potenco aŭ akan-potenco, de tio, kion la aliaj eburbordanoj nomas “akaneco”, aŭ “sefonismo”*, ideologio proklamanta ke akan-anoj estas antaŭdestinitaj por regi la landon, ekskluzive de ĉiu alia grupo. Prezidanto Houphouet-Boigny senkaŝe favoris sian etnan grupon. Li eĉ uzis la ŝtatajn monrimedojn por taŭgaranĝi sian vilaĝon Yamassoukro, ĝis transformi ĝin en politikan ĉefurbon. Devenanta de la sama etno, lia anoncita kaj lerte trudita posteulo s-ro Konan Bedie plusekvis tiun tradicion. S-ro Gbegbo, ĉefa opozicia figuro, tiam denuncis “monarkian heredadon”.
Tiu implica ideologio pri akan-eco produktis persistajn antaŭjuĝojn: bete-anoj estas sovaĝuloj, homoj perfortemaj, la “indianoj de Eburbordo”. Sen stabilaj politikaj organizoj, ili ne indas je ŝtata potenco. La norduloj — kaj pri ili bete-anoj kaj akan-anoj, homoj el la sudo, samopinias — estas pli malpli “fremduloj”, malianoj, burkin-anoj, aŭ gvineo-anoj. Ili do “estas destinitaj” esti laboristoj en la sudaj plantejoj, aŭ servistoj en la sudaj familioj..., ktp.
La fremduloj de la subregiono estas mem viktimoj de plej negativaj antaŭjuĝoj: burkin-anoj konsistigas la ŝtelistaron de Abiĝano (laŭ ksenofobia propagando dissemita de registara gazeto Fraternité Matin en la 70aj kaj 80aj jaroj); ganaaninoj estas prostituitinoj, ktp.
Eĉ pli grave, al tiuj “fremduloj” kaj iliaj infanoj (plejparte burkin-devenaj kaj mali-devenaj), oni inside rifuzis la eburbordan naciecon kiun ili laŭleĝe rajtis ricevi post jaroj aŭ eĉ jardekoj pasigitaj en la lando. Laŭ la unua konstitucio, kvin jaroj da enloĝado sufiĉas por ricevi civitanecon, kiu ajn estas la gepatra origino*.
Ĉi tiun malobeon de la nacieco-leĝo klarigas la fakto ke la sudulaj elitoj timis atribui naciajn identigilojn — kaj sekve baloto-rajton — al personoj kiuj pro kulturaj kaj historiaj ligoj voĉdonus pli por nordaj kandidatoj, aŭ povus eĉ minaci ilian hegemonion. La restarigo de ilia rajto al eburborda nacieco por milionoj da tiaj “fremduloj” senrajtigitaj estas verŝajne unu el la ŝlosiloj de la ŝtato-krizo. Kiu en Eburbordo estas eburborda kaj kiu ne, nur 42 jarojn post kreado de tiu sendependa regno kaj civitaneco?
Por la akan-aj kaj bete-aj politikaj elitoj, kunigitaj en la “eburibordeco” malgraŭ la malnovaj antagonismoj, estis tute neimageble ke la nordaj enloĝantoj, tiuj “dubindaj eburbordanoj”, tiuj fremduloj, aŭdacos prikonsideri sian aliron al la regaj pozicioj, damaĝe al la “veraj multjarcentaj eburbordanoj”.Krome, iuj estas kristanoj, la aliaj islamanoj, kio finfirmigas la antagonismon, ĉar Houphouet-Boigny enkondukis antaŭjuĝojn ankaŭ pri supereco de katolikoj kontraŭ islamo, konstruante sian faman bazilikon en Yamoussoukro. La katolikajn lernejojn li financigis per publika mono, dum nenion rajtis la islamaj lernejoj; li raportigis per la ŝtataj amaskomunikiloj pri ĉiuj katolikaj solenaĵoj, deklarinte feriaj tagoj la katolikajn festojn, dum la islamaj festoj ricevis neniun oficialan rekonon. Ĝis hodiaŭ la vatikana ambasadoro aŭtomate estas unuaranga inter la diplomataro. La islama komunumo, plimultnombra en la lando, malfacile eltenas ĉi tiun diskriminacion. Tio des pli ke la eburborda eklezio neniam kaŝis sian subtenon al la rego de la sudaj elitoj.
Surbaze de ĉi tiuj etnaj kaj religiaj antaŭjuĝoj okazis ja transiro de akaneco al eburbordeco, sudista ideologio, kiu mobilizas la sudajn loĝantojn kontraŭ la nordajn, naskante retroefike nordan naciismon.
La secesiaj intencoj de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj implikis nur sudajn etnajn grupojn (baoule, bete, agni), ĉar la nordaj enloĝantoj, kvankam malfacile eltenantaj la diskriminacian politikon, toleris ĝin, ĉar Houphouet-Boigny sukcesis ligi malnovajn aliancojn kun la tradiciaj nordaj estroj, kaj aparte kun tiu de senoufo-etno, Gon Coulibaly. En tiuj tradiciaj socioj, kie la obeemo al la estro — religia kaj civila samtempe — estas sanktega, tiu ĉi alianco certigis al la prezidanto la submetiĝon de tiuj regionoj, kiuj nur kaŝvorte plendis pri sia ekonomia kaj politika marĝenigo kaj malriĉo. Leviĝo de novaj generacioj, kiuj rifuzas sian necivitanecon kaj denuncas la “maljustaĵojn kaj diskriminaciojn” de la sudista ŝtato radikale ŝanĝis la situacion, tiom ke iuj observantoj elvokas secesian riskon.
La nuna ribelmilito, esence gvidate de junaj soldatoj el la nordo, montras la finon de tiu submeto-kulturo, kaj vekiĝon de regiona naciismo. Multaj tieaj militistoj de pluraj monatoj diris ke necesas milito por rompi politikan hegemonion de la sudo, ĉar la politika funkciado estas tute ŝlosita domaĝe al ili, kaj ĉar la etna elpurigado en la armeo fariĝis grandskala*. La tribismiĝo estas unu el la ĉefaj celadoj de la ribelantoj, kiuj i.a. postulas la nuligon de la 2001-jara ĝendarma promociularo rekrutita sur triba bazo kaj konsistanta el 80% de bete-anoj kaj dida-anoj, etnaj grupoj de okcidento, el kiu devenas s-ro L. Gbagbo kaj ties eksministro pri defendo, Lida Kouassi.
Etnobaziĝo de la armeo komenciĝis dum la epoko de Houphouet-Boigny, kies ĉiuj ministroj pri defendo estis elektitaj en lia propra etno, foje eĉ en lia propra familio (ekz. lia nevo Konan Banny) kun la celo prizorgi la politikan pluekziston de la grupo. Lia posteulo, s-ro Konan Bedie pluvivigis tiun tradicion. Post sia puĉo en decembro 1999 Robert Guei — murdita la 20an de septembro 2002 laŭ misteraj cirkonstancoj — siavice zorgis pri reekvilibrigo de internaj povorilatoj siaprofite. Por tion sukcesi, li eliminis per enprizonigo la duan kaj trian gravulojn, generalojn Abdoulaye Coulibaly kaj Palenfo. Nordodevenaj, ili estis akuzitaj pri opono al lia kandidatiĝo por prezidanta baloto. Elpurigado de norduloj el la armeo sekvis, kaj pluraj centoj da soldatoj fuĝis en Burkinon. Tie la reĝimo de s-ro Blaise Compaore bone akceptis ilin. Inter tiuj dizertintoj estas la fama IB (Ibrahim Coulibaly), unu el la gvidantoj de la nuna ribelo.
Por kreskigi sian povon sur la armeo, Robert Guei decidis rekruti centojn da junaj soldatoj je sia soldo, malgraŭ malgrandj buĝetaj monrimedoj. Post sia enposteniĝo, lia posteulo Laurent Gbagbo volis siavice disponi pri fidela armeo. La postenon de Ministro pri Defendo li donis al s-ro Lida Kouassi, tiun de Ŝtata Sekureco al s-ro Boga Doudou, kaj tiun de stabestro al generalo Mathias Doue. Ĉiuj tri venas de la sama regiono kiel la prezidanto, kaj zorgis pri la starigo de bete-milicoj, kiuj ŝajnas regi en la polico, la ĝendarmaro, kaj la armeo*.
La armea elpurigado koncernis ĉefe nordodevenajn militistojn, ofte akuzitajn kaj arestitajn pro komplotoj. Kaj por sin protekti kontraŭ la centoj da junuloj rekrutitaj de Robert Guei, prezidanto Gbagbo ja volis nepre malmobilizi ilin, pretekstante buĝetajn kialojn kaj la neceson “modernigi” la armeon.
Precize pro tiu ĉi tribismiĝo, ŝajnas tre malfacile por prezidento Gbagbo, devenanta de minoritata etna grupo, gajni tiun militon kontraŭ ribelantaj militistoj, tre decidemaj, solidaraj, kaj bone organizitaj, se li ne ricevos eksteran helpon — francan, angolan, aŭ alian. Ĉar ja manko de demokrata legitimeco malhelpas la regadon de s-ro Gbagbo. Krome, ĉi tiu estas nepopulara ĉar li monopoligis la regpostenojn por tiuj el sia klano. Eĉ la akan-anoj, kiuj sentas solidarecon al bete-anoj pro sama eburbordeco, ofte protestis kontraŭ lia sistema ekskluzivigo el respondecaj postenoj, profite al okcidentanoj. Kial, eĉ je la nomo de pli sudista ol nacia “patriotismo”, militistoj el aliaj regionoj ne riskus sian vivon por protekti ŝtatpotencon perceptatan kiel esence bete-an.
La 19an de septembro 2002, la atako de la ribelantoj kontraŭ la armeaj kaj ĝendaramj tendaroj en Abiĝano kaj Bouake amplekse senorganizis la armean komandon. Tiu atako ja eliminis gravajn armeajn kaj ĝendarmajn oficirojn kiuj estis proksimuloj de s-ro Gbagbo*, kaj ankaŭ mortigis multajn soldatojn, laŭ iuj informfontoj. Kaj la stabestro s-ro Doue Mathias, facile ŝanĝiĝema laŭ reputacio, je ĉies surprizo, restas tre malantaŭe. S-ro Laurent Gbagbo, iĝinte ministro pri defendo post maldungo de s-ro Lida Kouassi, troviĝas nun kun armeo demoralizita, sen forta hierarkio, dividita, nefidinda, kaj malbone ekipita, kaj kiu kalkulas multajn dizertantojn, laŭ la ribelula propagando. Kiel povus esti alie, kiam oni scias ke la ŝtataj instancoj starigis la ĝendarmaron, elitan korpuson, kontraŭ la polico, aŭ la malbone ekipita armeo? Perfortaj kvereloj inter la sekurec-fortoj* riskas fariĝi pli kaj pli oftaj.
Etoso en Abiĝano estas des pli paranoja kaj haladza, ke la ribeluloj kiuj atakis la armeajn tendarojn de la ekonomia ĉefurbo sukcesis komplete malaperi. Ja por trovi kaj senarmigi ilin, prezidanto Gbagbo ordonis amasmurdan detruadon de abiĝanaj ĉirkaŭurbaj kvartalaĉoj. Pro tiu sama kialo, esplorlaboroj tre perturbas la havenan trafikon.
Ĉio tio devigas s-ron Gbagbo trovi militistan helpon tre malproksime, ĝis Angolo, dum la ribeluloj ŝajne ricevas popolan subtenon de najbaraj landoj, kiujn la registaro akuzas pro ties subteno. Renaskiĝo de Eburbordo nepre necesigos profundan renovigon de malforta politika klaso, kiu pro siaj korupto kaj etnismaj praktikoj* politike respondecas pri la nuna kaoso kaj naskiĝo de armita ribelo.