Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ŝajnas ke Usono proponis financi je 6,6 milionoj da dolaroj humanitarajn misiojn en Irako kaj najbaraj landoj. Tiu decido nutras la spekuladojn pri venonta atako kontraŭ la reĝimo de Bagdado kaj ŝajnas konfirmi ke en Vaŝingtono la favorantoj al faligo de Saddam Hussein fine gajnis.
Sed kiom ajn loga ĝi estu, la usona propono financi humanitarajn agojn en Irako alarmigas la neregistarajn organizojn kiuj timas, se ili engaĝiĝus flanke de Vaŝingtono, ke ili per tio pravigus novan militon.[1]
Proponante financi je 6,6 milionoj da dolaroj humanitarajn misiojn en Irako, Vaŝingtono ŝajnas pli ol iam decidita renversi la reĝimon de Saddam Hussein.
“Ni povas certe ne permesi al ni la lukson fari nenion kontraŭ Irako.” Condoleeza Rice, la konsilantino de George Bush pri nacia sekureco, dum vizito en Londono, pravigis plian fojon ĵaŭdon la neceson ataki la bagdadan reĝimon, asertante ke Saddam Hussein estas “diabla homo kiu, se lasita fari, kaŭzos detruojn al sia loĝantaro, siaj najbaroj kaj, se li sukcesos provizi sin per armiloj de amasa detruo, al ĉiuj inter ni”. La usona konsilisto, por kiu la renverso de la fortulo de la iraka reĝimo estas demando de “moralo”, tamen subsrekis ke la prezidanto Bush ankoraŭ ne decidis “kiel atingi tion”. Sed se kredi la Financial Times, Vaŝingtono preparas sin jam por mastrumi la humanitarajn sekvojn de atako kontraŭ Irako. La brita ĵurnalo asertas ke efektive la usona registaro pretas oferti helpon de 6,6 milionoj da dolaroj al neregistaraj organizoj por ke ili financu kvin misiojn en Irako kaj najbaraj landoj, kiuj povus, milit-okaze, akcepti gravan alfluon de rifuĝintoj. Vaŝingtono eĉ jam lanĉis alvokon por fari ofertojn, kaj la interesitaj NRO povus esperi helpon inter 500 000 kaj 3,5 milionoj da dolaroj. Tiuj humanitaraj projektoj, kiuj devas esti realigitaj rapide, koncernas precipe la medicinan prizorgadon, provizoran loĝadon kaj la akvoprovizon, kaj Vaŝingtono engaĝiĝas eligi la personaron de la NRO antaŭ ĉia milita interveno en Irako.
Kiom ajn tentaj estu la sumoj proponitaj de Vaŝingtono, certaj NRO timas ke akceptante tiun helpon ili donus implicite verdan lumon al la usona strategio kontraŭ Irako.
Estas efektive la unua fojo ekde la starigo de la embargo kontraŭ la reĝimo de Saddam Hussein antaŭ dek du jaroj, ke la usona registaro pretas financi humanitarajn misiojn en Irako. Joel Charny, vicprezidanto de la organizo de internaciaj rifuĝintoj, citita de Financial Times, trovas do “strange ke, en la nuna situacio, la usona registaro anoncas helpon al humanitaraj programoj en ajna regiono de Irako”. tiu iniciato estas, laŭ li, “en kontraŭdiro al la politiko de embargo kaj limigita helpo en la zonoj ragataj de Saddam Hussein”. La usona propono financi la humanitarajn misiojn en Irako estis prezentita kiel volo de la Bush-registaro helpi la lokajn loĝantarojn ne forlasante ilin al la sola programo “nafto kontraŭ nutraĵo” de la Unuiĝintaj Nacioj. Sed tiu iniciato kiu venas en la momento en kiu Vaŝingtono multobligas la kontaktojn kun la iraka opozicio cele al atako por renversi Saddam Hussein, trompas neniun. Usono, kiu jam altigis siajn strategiajn naftorezervojn, decidis samtempe lupreni du komercajn ŝipojn por transporti milit-ekipaĵojn, lokigitajn en Eŭropo, en la Golfregionon. Tiuj ekipaĵoj, inter ili blenditaj veturiloj, povus servi por ekipi divizion kiu estu batalpreta dum atako kontraŭ Irako, kiun fari Vaŝingtono nun ŝajnas esti decidita, kun aŭ sen subteno de la okcidentaj landoj.
© RFI Actualités [Radio Francio Internacia, novaĵoj], 15-an de aŭgusto 2002
Centre for Research on Globalisation (CRG), Centre de recherche sur la mondialisation (CRM), Centro de esploro pri la tutmondiĝo, (CET), globalresearch.ca, la 16-an de aŭgusto 2002; alklaku ĉi tie por la originalo