Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Jaron post la atakoj kontraŭ la Ĝemelaj turoj kaj la Pentagono, la signifo de la okazo estas temo de debatoj kaj estigas konsternan kvanton da verkoj ofte malprecizaj aŭ de malalta polemiko. La islamo estas en la kerno de tiu diskuto. Ĉu ĝi signifas minacon? Ĉu ekzistas unu aŭ pluraj islamoj? Ĉu ni spertas la alvenon de “nova faŝismo”, de ideologio kiu, post la naziismo kaj la komunismo, minacas la Okcidenton? Se vere necesus elekti el inter tiu abundega produktado, du libroj montriĝus nepraj.
Decide lokante sin sur la tereno de la analizo, Olivier Roy, en la daŭreco kaj kredebleco de longa esplorado, cetere surloke, en sia lasta libro, L’Islam mondialisé [La tutmondiĝinta islamo]* liveras kelkajn ŝlosilojn por la legado kiuj mankas ĉe la ĝeneraligita simpligo kaj konsideras la kompleksecon de la mondo kaj de ties socioj. Inter la principoj de lia laboro troviĝas tiu simpla, sed kiun oni ofte forgesas: “Kio gravas, estas la fakto ke la islamanoj diras kion diras la Korano; kaj la diverseco de iliaj respondoj [...] klare montras la vanecon serĉi unikan veron. [...] Do, se oni volas kompreni, necesas lasi la Koranon al la teologoj kaj reveni al la islamanoj kaj ties konkretaj praktikoj.”
Reprenante la tezon kies antaŭulo li estis en la “kadukiĝo de la politika islamo”, li evoluigas ĝin kaj montras kiom malbone ĝi estis interpretita — aŭ eĉ legita? — de tiuj kiuj kritikas ĝin. Li insistas precipe pri la “banaligo” de la naciaj islamismaj movadoj, pri ilia adaptiĝo al la naciaj realoj, ilia rezigno je perforto — precipe en Egiptio. Sed tiu integriĝo okazas je alta prezo: tiuj movadoj “ne plu sukcesas kapti la ĉefaĵon de la kontestado”, eĉ tie kie la ŝtatoj malfortas.
Sed la plej stimula parto de la verko koncernas “la eniron de la islamo en Okcidenton” kaj la eksterordinarajn mutaciojn kiujn sekvigas tia migrado, nome la individuigon de la religieco ĉe la islamanoj, fenomeno konata ĉe la aliaj religioj. En tiu kunteksto, tiel demandas sin la aŭtoro, ĉu povas naskiĝi humanisma islamo, aŭ ĉu venkos novfundamentisma legado — eble vidata de li tro ĝenerale kaj kunigante movadojn kies ideologioj ofte fortege konfrontiĝas? En tiu kadro, la ĉapitro dediĉita al Al Qaida, malfermas stimulajn perspektivojn: tiu ĉi estas priskibita kiel “miljarisma kaj memmortigema sekto”, kies aktivuloj estas hodiaŭ “transnaciaj” (kun ofte okcidentaj naciecoj) farinte modernajn studojn. Ili estas produko de la tutmondiĝo kiun ili pretendas kontraŭbatali kaj havas ofte nenian ankriĝon en islamaj landoj. Konklude Olivier Roy substrekas ke “la reislamigo povas starigi problemojn de sekureco kaj de socio, sed ĝi ne estas strategia minaco”.
Tion konfirmas la vojaĝo tra “La France des mosquées” [Francio de la moskeoj]* al kiu invitas nin Xavier Ternisien, ĵurnalisto de Le Monde, pasia pri studado de la katolika eklezio de Francio kaj pri la strukturoj de judaj, islamaj kaj protestantaj malplimultoj de la lando. Verko kiu aperas ĝuste en la taŭga momento, en la kunteksto de nova reganta plimulto kiu trovis nenion pli bonan por fari ol glaciigi la konsultproceson por la koncepto de islama kulto kaj kiu ŝajnas tentata de reveno al kolonia mastrumado de “la islama demando”.
Tiu ĝentila verko ebligas kompreni kaj respekti iomete pli tiun Francion fariĝinta islama ekde kiam ĝi naskis sian duan religion. Ne la Francio de la amaskomunikiloj, sed tiu kie vivas la islamanoj, plejmulte francaj. Tie temas pri la ĉiutaga vivo de centmiloj da kredantoj, pri ĉiutagaj problemoj kiujn ili spertas kiel teologiaj, politikaj aŭ asociaj demandoj, kiujn ili starigas al si. Oni konatiĝas tie kun la diversaj tendencoj kiuj provas konvinki la islamanojn, de la Islamaj Fratoj ĝis la Tagligh, de la Pariza Moskeo, “proksima de la alĝeria registaro”, kiel oni pudore diras, ĝis la sufiismaj asocioj.
En tiu superrigardo, ĉiuj ĉi islamanoj havas nomojn kaj estas personoj: malproksime de polemikoj, Ali Rahni en Lilo, Fouad Imarraine en Sankt-Deniso, Yamin Makri en Liono, Youssef Mammeri en Marsejlo kaj multaj pliaj donas novan vizaĝon al la franca islamo. Ili almozpetas nenion, sed postulas forte siajn rajtojn kiel francaj civitanoj. Kiel skribas Farid Abdelkrim, kiu estis prezidanto de la Ununiĝo de Junaj Islamanoj: “Diru al ili kiu vi estas. Kriegu al ili ke vi apartenas al tiu nova raso de Francoj. Al tiu kiu reflektas. Diru al ili ke ekde nun ili devas kompromisi kun vi.” Ĉu ni fine scios distanciĝi iomete de la holivudaj fantasmoj kaj aŭskulti ilian alvokon?
Marina DA SILVA.