Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La eŭropa disvolvadkoridoro Vc, kiu ligos Budapeŝton kun kroata haveno Ploĉe (Ploce), trairante tutan Bosnion-Hercegovinon, estas koncepto.* Ĝi ekzistas surmape sed ankoraŭ ne vidiĝas pejzaĝe. Ĝi tamen devos kanaligi kaj pliampleksigi la interŝanĝfluojn inter regionoj kiuj antaŭ malmultaj jaroj intermilitis. Sed nur iuj senkondiĉe optimismaj pioniroj kredas ke tiu koridoro povos kontribui por fermi la vundojn de la konfliktoj. Kaj rilate al ekonomia evoluado, multaj preferas skeptike rideti.
Pluraj disvolvadkoridoroj ja interkruciĝos en Budapeŝto, tiel konfirmante vojkrucan rolon de la hungara ĉefurbo. En la suburbaj kvartaloj, fervojaj linioj traveturas ĝardendomajn kvartalojn, kiuj atestas la trankvilan prosperon de la novaj mezaj klasoj. En aprilo 2002 la naciista dekstrularo de Victor Orban estis forŝovita profite al socialistoj, tiuj ekskomunistoj fariĝintaj ardaj batalantoj de ekonomiliberaligo kaj eŭropa integriĝo de sia lando. Okazinte kelkajn semajnojn poste, la skandala malkaŝo pri la pasintaĵoj de la nova ĉefministro s-ro Peter Medgyessy, eksinformisto de la politika polico, ne sufiĉos por ŝanĝi la firman poreŭropan orientiĝon de la lando.
Hungario konsideras sin centr-eŭropeca, kaj deziras turniĝi pli kaj pli okcidenten. La Sudo de Eŭropo do ne estas prioritata direkto, krom kiam temas pri someraj migradoj. Sur la dalmatiaj kaj montenegraj marbordoj la hungaroj estas turistoj aprezataj pro ilia aĉetpovo, sed budapeŝtaj negoculoj malmulte zorgas pri eksjugoslavaj landoj. Eĉ la direktoro de haveno Ploĉe, ĉe la alia fino de la koridoro Vc, agnoskas ke hungara merkato nepre ne dependas de tiu haveno. Hungario estas ĉirkaŭita de tero, kaj ties ekonomio kalkulas nur, por sia disvolviĝo, je teraj komunikvojoj, kaj flanke je Danubo.
Inrter Hungario kaj pli sudaj landoj, intereso estas unudirekta. Printempe 2002, tuta vico de bosniaj kamionoj direktiĝis al Hungario por akiri agrikulturajn semojn kiujn Bosnio kaj Kroatio ne kapablas produkti. De la bosnia norda limo, vojaĝo al Hungario povus daŭri nur kelkajn horojn. Kun limtranspaso, estas bezonataj minimume 24 horoj! La kamionistoj, blokitaj ĉe la hungar-kroata limo ja aŭdis pri koridoro Vc, sed ili forte dubas pri ĝia realiĝo: “Por Bosnio, estas nur projektoj, anoncoj, sed neniam io konkretiĝas”, laŭte parolas Miloŝ, ŝoforo el Brĉko, en norda Bosnio.
Por Bosnio, la graveco de tiuj sem-importaĵoj estas vivograva; por Hungario tiu merkato estas nur flanka. Bosnia agrikulturo ne releviĝis post la milito, tiu de Kroatio estis dronsabotita ofere al nejusta privatigo: oni larĝe malfermis la internan merkaton al agrikulturaj varoj el eŭropaj stokoj, pli konkurencaj ol la loke produktitaj varoj. Finfine, la ofertitaj nutroproduktoj estas multekostaj, ofte malbonkvalitaj, kaj kroata agrikulturo likvidita.*
Kaj la grandaj agrikulturaj entreprenoj de la slavonia ebenaĵo, kiu etendiĝas tuj post la hungara landlimo, estas ja kvazaŭ skeletoj. Nur transgenaj plantoj ankoraŭ povas havi merkaton. Je kelkaj kilometroj de Osijek centojn da cerealkultivitaj hektaroj ĉirkaŭas pikdratoj, kies ŝildoj estas de Zagreba Agrikultura Esplor-Instituto.
Ni restu iomete en Hungario. Nur en Pécs, la granda suda urbo de Hungario, oni ja ŝajnas iom interesiĝi pri la fama koridoro. En la eŭropa informejo instalita en beleta palaco de la urbocentro, ŝtatoficisto tuj montras ampleksan dokumentaron pri aliĝo de Hungario al Eŭrop-Unio, sed li devas longe serĉadi antaŭ ol trovi dosieron pri la koridoro. La granda afero ĉi tie estas la eŭroregiono kiu kunigas la Pécs-prefektujon, la kroatajn departementojn de Slavonio, kaj la bosnian kantonon Tuzla.
“La Pécs-regiono havas saman kulturon kiel Slavonio, ni tre longe estis partoj de la sama historia komunumo, Aŭstro-Hungara Imperio, kaj ambaŭ regionojn karakterizas etno- kaj religiomiksado. En la Pécs-regiono vivas ankaŭ kroatoj, serboj, rutenoj, slovakoj, ukrainoj, samkiel en Slavonio”, klarigas tiu oficisto, antaŭ ol aldoni kun bedaŭranta mieno: “Kompreneble la kulturaj ligiloj estas malpli fortikaj kun Bosnio.”
En Osijek, ĉefurbo de kroata Slavonio, la eŭroregiono kalkulas entuziasmajn aktivulojn, kiel s-ron Milienko Turjaski, respondeculo de la Agentejo por Loka Demokratio, kiu forte opoziciis la naciismon de la kroata reĝimo de Franjo Tudjman. La projekto de la Agentejo estis krei demokratian kulturon ĵusnaskitan kaj kontraŭbalanci la aŭtoritatajn tendencojn de la reĝimo. “Ni kompreneble havas aparte fortajn ligojn kun Serbio kaj Bosnio, ĉar ni parolas lingvojn kompreneblajn de ĉiuj, kaj la eŭroregiono provas difini spacon unuigitan tiom de historio, kiom de geografio”, li klarigas.
La projekto pri eŭroregiono unue apogis sin sur lokaj fortoj, kiuj ne estis submetitaj al la naciistaj reĝimoj: urbo Osijek de ĉiam estis bastiono de opozicio al Franjo Tudjman, kaj la Tuzla-kantono estas “feŭdo” de bosniaj socidemokratoj. Ankaŭ la direktoro de la osijeka Komerca Ĉambro estas fervora subtenanto de la projekto, sed li agnoskas ke lin pli interesas la transdanubaj rilatoj ol la pliintensigo de interŝanĝoj kun Bosnio. En februaro 2001 la Agentejo por Loka Demokratio organizis debaton pri tiu transdanuba akso, kiu respondas al disvolvad-koridoro VII. La demokrata transiro en Jugoslavio ebligis reestablon de rilatoj inter Slavonio kaj serba Vojvodino, sed la perrivera komerco restas ankoraŭ tre limigita.
Kreinto de la Agentejo, s-ro Damir Juric estas nun deputito ĉe Sabor, la Kroata Parlamento, la sola elektito de regionista partio de Slavonio kaj Baranjo. Ankaŭ li konsideras la pluretnecon de la regiono unu el ties ĉefaj riĉaĵoj. Aŭstro-hungaraj armeoj rekonkeris Slavonion de la Turkoj dum la 18a jarcento. En tiuj regionoj miksita loĝantaro instaliĝis, arigante agrikulturajn kolonianojn el ĉiuj originoj, kaj militistajn kolonianojn, kiel la serbojn, kiujn venigis la Viena Kortego. La kroataj regionistoj, aparte influaj en Istrio — alia multetneca regiono — klare distingas naciismon, dependantan de ununura etnonacia grupo, de regionismo, kiu arigas ĉirkaŭ projekto de evoluo kaj demokratigo ĉiujn loĝantojn de iu regiono.
Tiu ĉi kompreno de regionismo trovas eĥon ankaŭ ĉe aŭtonomiistoj de najbara Vojvodino, kaj similaj tendencoj disvolviĝas en la rumana Transilvanio. Ĉu tio estas apartaĵo de pluretnaj regionoj forte premstampitaj de historia kaj kultura influo aŭstro-hungara? Aŭ ĉu estas ankaŭ propraĵo de relative favorataj regionoj rilate siajn naciajn komunumojn, kiuj provas trovi specifajn evoluvojojn, akceptante la riskon ke aliaj malpli favorataj regionoj taksu ilin egoistoj?
Slavonio tamen ankoraŭ ne finfermis paĝon de la milito. Tuj post la limo, urbeto Beli Manastir estis parto de la “Serba Respubliko de Srem, Baranja, kaj Okcidenta Slavonio”. Kroata aŭtoritato establiĝis sur tiu regiono nur en januaro 1998 post la kromaj interkonsentoj de Erdut. Marija, diketa sesdekjarulino, vartas sian nepinon ludantan en publika ĝardeneto ornamita per monumento je la gloro de la Ruĝa Armeo, kiu liberigis ĉi tiun regionon antaŭ ol Tito-partizanoj povis ĝin atingi. Ŝi estas kroatino, kaj revenis en sian urbon nur en 1999, post okjara ekzilado sur la marbordo. “Tie, estante rifuĝintoj, ni ricevis minimuman socian helpon. Ĉi tie estas nenio, nek laboro, nek humanitara helpo.”
Spuroj de la milito estas daŭre aparte videblaj en Vukovar, malnova ĉefurbo de la “Serba Respubliko de Orienta Slavonio, Srem kaj Baranja”. Rekonstruprogramoj vere komenciĝis nur de du jaroj, kaj la urbo restas plejparte senhoma: el ĉirkaŭ 60 000 enloĝantoj antaŭmilite, kelkdek mil serboj laŭdire ankoraŭ vivas tie, dum nur kelkmiloj da kroatoj estas revenintaj.
En vilaĝoj de Slavonio, multaj domoj daŭre surhavas ŝildon “vendota”, signante ke la serboj ankoraŭ ne finis forlasi la regionon. S-ro Turjaski elektis vivi en unu el tiuj vilaĝoj, Tenja, ĉar bienprezoj estas aparte malmultekostaj. Dum la milito, tiu vilaĝego reprezentis gravan strategian pozicion de la serbaj naciistoj, de kie ili kanonadis la urbon Osijek. La plej proksima najbaro de s-ro Turjaski estas serbo nepre ne deziranta forlasi sian naskiĝregionon. Frandante fruktobrandon kiun ili kune distilas, ambaŭ najbaroj laŭte revas pri pacigita Slavonio.
Revemas ankaŭ s-ro Darko VARGAS. Hungaro kaj longtempe ano de kroata naciista partio HDZ, li fariĝis urbestro de Bilje, post restaŭrado de la kroata aŭtoritato en 1998. Bilje ĉeas Osijek, sur alia bordo de rivero Drave, kiu markas la limon inter historiaj regionoj de Slavonio sude de la rivero, kaj de Baranja norde. Bilje-loĝantaro estas plejmulte hungara, kaj la urbo estas ĉefe fama pro ĝia natura parko Kopacki Rid, vasta aro de marĉoj, kiujn s-ro Vargas deziras igi alloga por turistoj.
Tamen, ankaŭ ĉi tie spuroj de historio premas. Granda parto de la parko ankoraŭ ne estas senminigita, kaj je kelkaj kilometroj de Bilje kaŝiĝas la diskreta ĉaspavilono Tikves, kie okazis pluraj renkontoj inter s-roj Milosevic kaj Tudjman en 1991. Poste tiu pavilono laŭdire estis ripozdomo de serbaj krommilitistoj. Koridoro Vc povus revenigi alilandajn turistojn al Bilje, sed, en Kroatio, ekoturismo vivas siajn unuajn jarojn.
Por iri de Kroatio al Bosnio-Hercegovino, pli ol trapasi la grandan limurbon Zupanija, la limo-loĝantoj preferas uzi barĝojn kiuj transiras Savon, enfluriveron de Danubo signantan la limon, kaj kiuj evitas plian ĉirkaŭiradon. Unu el tiuj barĝoj ligas la etan kroatan enklavon Odjak, enkojnigitan en la Republika Srpska, “serba ento” de Bosnio-Hercegovino, kaj Kroation. La urbeto estis ruinigita de la milito, ĝiaj kroataj kaj muzulmanaj loĝantoj estis forpelitaj de la serbaj armeoj, antaŭ ol la serbaj loĝantoj siavice forfuĝis. Dank’al internaciaj donacoj, la urbo rapide rekonstruiĝis sed, kiel tro ofte en Bosnio, ekonomia aktivado estas nula, escepte de kelkaj translimaj trafikoj.
Nova ponto devus baldaŭ malfermiĝi super Savo. Koridoro Vc-desegno iras tra urbeto Samac, en Republika Srpska, kiu teorie havas ĉiujn atutojn por fariĝi grava komuniknodo. La urbestro vizitigas la riverhavenon “la plej gravan en Bosnio; sed ĝi ĉesis funkcii de la komenco de la milito”. Nur kelkaj kroataj dragboatoj esploras la riverfundon, serĉante sablon kaj gruzon por domkonstruado.
La stacidomo montras saman bildon de senhomeco: “Antaŭe, trajnoj el Sarajevo kaj el Banja Luka kuniĝis en Samac. Poste ili veturis al Kroatio kaj, iomete post la limo, troviĝis nova vojforko al Beogrado, Zagrebo, aŭ Budapeŝto.” Nun, nur trajno de Banja Luka haltas dufoje tage en Samac, fariĝinte finheltejo de fervojaj linioj de Republika Srpska.
S-ro Urbestro insistas montri la ponton, belegan ponton super rivero Savo, konstruita dank’al eŭropaj monhelpoj. La teknikaĵon oni konstruis en februaro 2002, sed ĝi restas plu fermita. Ĉe bosnia flanko policisto senzorgeme gardostaras. Kroataj aŭtoritatuloj estus pretaj malfermi tiun novan limon, des pli ĉar ĝi eliras kroatflanke je kelkaj kilometroj de aŭtoŝoseo kiu ligas Zagrebon kaj Beogradon. Blokado venas de bosnia flanko.
“La landlimojn de Bosnio-Hercegovino gardas la federa polico, komuna polico de ambaŭ ”entoj“, pedagogie klarigas la urbesto de Samac. Kontraŭe, dogano estas sub respondeco de ĉiu el la du entoj, kaj doganimpostoj estas esenca parto de ilia buĝeto. Ĉi tie laŭlonge de la rivero Savo mallarĝa terbendo dependas de la [Kroato-Muzulmana] Federacio, kiu do opinias ke dogano apartenas al ĝi. Sed ĉi tiu doganejo estonte fariĝos unu el la plej gravaj en la lando, kaj vastaj dogankonstruaĵoj estos kontruitaj sur teritorio de Republika Srpska. Niaj estroj deziras diskuti pri divido de la doganenspezoj kun la Federacio, sed ĉi-lasta volas la tuton!”
Samac montras tre relativan prosperon. Oni eĉ ĵus inaŭguris piediran straton kun monumento honore al serbaj batalantoj de la milito 1992/1995. Prezoj estas konsiderinde pli malaltaj en Republika Srpska ol en Kroatio, kaj eĉ ol en la Kroato-Bosnia Federacio, tial klientoj el la “malamikaj teritorioj” venas butikumi en Samac. La urbestro havas neniun iluzion pri la koridoro Vc. “Perekonomia repaciĝo? Por komerci, homoj ĉiam sukcesas interkonsenti, sed Eŭropon ne interesas investado en nia regiono. Ni estas nur forgesita provinco de Eŭropo...”
Ne belas la vojo ĝis Sarajevo. Ankoraŭ vidiĝas ruinaĵoj de detruitaj aŭ bruligitaj domoj en malbela pejzaĝo. Posavina-ebenaĵon — en regiono de Savo-riverbordoj — iom post iom anstataŭas montetoj. Zenica, eksmetalurgia ĉefurbo de Bosnio, estas granda moderna urbo, kiu travivis la militon en aparta maniero. El ĉiuj grandurboj, ĝi estis la plej malproksima de la bataloj, kaj tial ne rekte suferis la militon. Zenica estis konata kiel bastiono de “muĝahidinoj”, tiuj islamaj alilandaj batalantoj kiuj venis en Bosnion por nova “sankta milito”.
Plurajn jarojn post la fino de la milito, ili tenis malgrandajn islamajn “emirlandon” en kelkaj vilaĝoj. Internaciaj premoj baldaŭ konvinkis la bosniajn aŭtoritatulojn ne plu toleri tion, kaj la lastaj muĝahidinoj en Zenica fariĝis pli diskretaj.
Apud oficejo de la loka islama komunumo, modmagazeno montrofenestre prezentas novajn modelojn de vualoj kaj manteloj, sed elmontraj signoj de batalanta islamo pli kaj pli maloftiĝas en Zenica, same kiel aliloke en Bosnio. Ĉe enirejo de la urba bazaro, kelkaj junaj “barbuloj” vendas kodoromojn kaj DVD-diskojn. Ili agnoskas ke ili partoprenis en la “regula” islama brigado de bosnia armeo. Nun ili vendas piratajn kopiojn de komputilaj programoj aŭ usonaj filmoj.
Laŭ Muhamed Efendi Lugavic, eksmuftio de Tuzla kaj unu el la plej grandaj figuroj de progresema islamo en Bosnio, la radikaluloj cedis pri videbleco profite al longdaŭra strategio. “Ili sukcese klopodas ekregi ĉiujn porinstruajn stukturojn kaj ĉiujn instituciojn de la islama komunumo,” klarigas tiu homo, eksigita de ĉiuj siaj funkcioj pro sia opozicio al rigoraj tendencoj kiuj nun regas en bosnia islamo.
Sur vojoparto Zenica-Sarajevo komenciĝis la plej videblaj konstrulaboroj de la koridoro Vc. Aŭtoŝoseo estas naskiĝanta, sed laŭ bosnia ritmo: t.e. tre malrapide. Jam mono mankus por daŭrigi la laboron. La 15an de marto 2002 okazis en Sarajevo internacia seminario pri la internacia aŭtoŝoseo de Koridoro Vc. La tuta projekto de Samac al Doboj, Zenica, Sarajevo, Mostar, kaj ĝis ka kroata landlimo, etendiĝas sur 328 km. Suma kosto: nur 2 461 280 000 eŭroj. Pli modeste, la Stabiliza Pakto ĝis nun transprenis nur plibonigon de dekkilometra peceto sudoriente de Sarajevo, kaj rekonstruon de ponto liganta Capljina al eŭropa akso E 73, kies tuta kosto estas 57 milionoj da eŭroj.
Proksime de Sarajevo, tiu ĉi daŭre prilaborata akso E 73 iras tra ekonomie evoluantaj kvartaloj. Iom proksime, sur la flughavena vojo, malfermiĝis superbazaro je la nomo Interex — internacia branĉo de Intermarché, kiu havas tri bazaregojn en la lando. Malfermiĝo de Interex en Banja Luka eĉ estis prezentita kiel “la plej granda fremda investo en Republika Srpska”. Tamen la magazeno ofertas nur malaltkvalitajn importitajn produktojn kiujn oni povas trovi ĉie en la lando, kaj prezoj restas tre altaj por plejparto de la loĝantaro.
Sur la granda avenuo iranta al centro de Sarajevo, “Sniper Alley”, malaperis preskaŭ ĉiuj militospuroj, escepte de impona skeleto de la sidejo de taggazeto Oslobodjenje, kanonadita dum monatoj. Cetere oni vidas nur renovigitajn apartamentarojn, reklampanelojn, belaspektajn tramojn ofte kun surskribo “donacita de la japana popolo”, kaj grandegan moskeon konstruitan laŭ la arkitekta stilo kiun islamanoj el Persa Golfo provas trudi en Balkanio.
Multaj Sarajevo-loĝantoj nun konstatas dramecan situacion: la nunaj jaroj estas la plej malbonaj . “La militaj jaroj estis kvazaŭ koŝmaro. Nu, oni scias ke koŝmaroj havas finon. Tuj post la milito, oni supozis ke la lando estis resaniĝanta; nu, resaniĝad-periodoj ĉiam estas delikataj. Sed nun... nun ni komencas perdi esperon,” klarigas junaj sarajevanoj sidantaj en kafejo de la urbocentro.
Politikaj dividoj kaj ekonomia marasmo rezultigas novan demografian perdon. Dum rifuĝintoj forpelitaj de la milito malrapide plu revenas, multaj Bosnianoj — ĉefe junuloj — aspiras nur al nova vivo eksterlande.
Urboskale, malfacilas elkalkuli rezulton de tiuj loĝantomovoj. Sarajevo antaŭmilite enhavis, kaj ŝajne ankoraŭ nun enhavas, proksimume 500 000 enloĝantojn. Inter tiuj, estis 150 000 serboj, kiuj plejparte forlasis Sarajevon. “Multaj serboj restis en Sarajevo dum la sieĝo, en bosna sektoro, partoprenante la urbodefendon aŭ ĝian administradon, memorigas loka ĵurnalisto. Tiuj personoj foriris nur post pacoreveno: ili perdis sian laborpostenon, kaj oni klarigis al ili ke iliaj apartamentoj devas esti atribuataj al bosnaj rifuĝintoj.”
Restus apenaŭ dudek mil serboj en Sarajevo, laŭ tre nepreciza statistiko. Ankaŭ kroataj aŭ bosnaj loĝantoj de Sarajevo amase forlasis la urbon dummilite, kaj la elmigradmovado pludaŭris post apero de paco, pro ekonomia marasmo. Inter la 500 000 nunaj loĝantoj, nur 100 000 aŭ 150 000 ŝajne estas “malnovaj” sarajevanoj. La aliaj estas transloĝiĝintoj kiuj rifuĝis en la urbon. “La spirito de Sarajevo transvivis la militon, sed la paco mortigis ĝin”, amare konkludas iuj “malnovaj” sarajevanoj.
De Sarajevo, “aŭtoŝoseo” kondukas al Mostar. Sur tiu ĉi dekkilometra stumpo, la rapideco restas limigita, kaj la vojo rapide reaspektas ordinara nacia vojo, eĉ antaŭ Pasalic, bosnia urbeto lokita flanke de monto Igman, kie okazis sovaĝaj bataloj dum la Sarajevo-sieĝo. Survoje al Mostar, la vojo plufoje kurbiĝas. Sur la kamparo la printempa vegetaĵaro finkaŝas ruinaĵojn de detruitoj domoj. Inter Tarcin kaj Konjic, dekoj da miel- kaj fruktovendistoj instaliĝas laŭlonge de la vojo. Malmultaj vojaĝantoj haltas, kaj la vendistoj distriĝas babilante aŭ ŝakludante.
Pli sude, post Mostar, la Kroato-Bosna Federacio fariĝas nura iluzio. Super la vojo, pluflirtas flagoj de Kroata Respubliko Herceg-Bosna, la oficiale abolita secesiista ento de la bosniaj kroatoj. La granda urbo Mostar restas dividita inter orienta sektoro, bosno-muzulmana, kaj okcidenta sektoro, kroata. Por montri sian potencon sur la urbo, la kroatoj starigis grandan krucon sur monteto supre de la urbo, kiun superstaras ankaŭ grandega katedralturo. Kontraste, la rekonstrulaboroj de la malnova 16-jarcenta turka ponto detruita de kroata artilerio en novembro 1993, ĵus komenciĝis.
Militospuroj estas frapaj ankaŭ en Pocitelj, montoflanke konstruita urbeto, kelkajn kilometrojn sude de Mostar. Dum la feliĉaj tempoj kiam turistoj amase venis al Jugoslavio, la “medresa” (religia lernejo) Sisman Ibrahim Pacha, kun siaj kvin etaj kupoloj, fariĝis restoracio. La konstruaĵo estas restaŭrata, sed ĉiuj pordoj estas ŝlositaj. Nur kelkaj junuloj, jam ebriiĝintaj komence de postagmezo, kuniĝas en la sola kafejo de Pocitejl, malsupre de la pordego. “Ĉi tie,” diras unu, “ni estas en Kroatio.” — ununura malakorda vorto povus rapide putrigi la situacion.
Capljina, apenaŭ kelkajn kilometrojn for de Pocitejl, enhavis multajn serbajn kaj bosnajn (muzulmanajn) loĝantojn. La kroataj naciistoj praktikis severan “etnan purigadon”, kaj oni konstatas neniun revenon de bosnaj rifuĝintoj. La stacidomo ludas gravan rolon por interŝanĝoj inter Ploce-haveno kaj Bosnio. Ĉi tie oni kunkroĉas trajnojn el Kroatio kun bosniaj lokomotivoj.
Kelkaj fervojistoj diskutas en la malnovaj konstruaĵoj. La staciestro klarigas: “Ni daŭre dependas de kroataj fervojoj el Herceg-Bosna, sed ni devos esti unuigitaj kun Bosnio-Hercegovinaj fervojoj. Inter ni kunlaboro okazas glate, kvankam ni estas multe pli konkurencaj ol bosnianoj, ĉar ni kapablis redukti nian dungitkvanton. Inverse, ni havas neniun rilaton kun fervojoj de Republika Srpska.” Bosnio havas do tri fervojkompaniojn por apenaŭ pli ol 1 000 kilometroj da trakoj. Proksime de Mostar, la situacio estas burleska: bosnia kaj kroato-bosnia kompanioj respondecas pri sinsekvaj trakopecoj apenaŭ kelkkilometraj. “Tiel estas Bosnio”, deklaras la staciestro de Capljina. “Sed estu trankvila, neniam okazis akcidento!”
La landlimo en Metkovic estas la ĉefa pasejo inter Bosnio kaj Kroatio. Ambaŭflanke, policistoj estas kroatoj, ĉu el Kroatio, ĉu el Bosnio. Kutime okazas neniu kontrolo, polica aŭ dogana. La kamionegoj trairas la limon iom pli okcidente, ĉe eta doganejo en la montaro. Se koridoro Vc vere sukcesos generi ampleksajn trafikfluojn, tiu ĉi doganaparato devos esti reviziita, sed nun hercegovinaj doganoj, anstataŭ nutri la buĝeton de la Kroato-Bosna Federacio, amplekse plunutras la “nigran kason” de la kroataj naciistoj en Hercegovino.
Ĉe la fino de koridoro Vc, la haveno Ploĉe nestas ĉe la fundo de golfeto. Sur la marfronto malnovfarbitaj domaroj malinstigas turistojn halti. Laŭ S-ro Svemir Zekulic, vic-direktoro, havena aktivado laborigis 5000 dungitojn antaŭe, kontraŭ nur apenaŭ 2000 nuntempe. Ŝipo estas ŝarĝata per lignaj traboj, unu el la maloftaj produktoj, kiujn Bosnio sukcesas eksporti, precipe al arabaj landoj. En 1989 komerca trafiko atingis 4 495 000 tunojn: ĝia nivelo ne superis 921 000 tunojn en 2001. Malgraŭ pliampleksigaj projektoj, oni ne antaŭvidas videblan trafik-kreskon dum la venontaj jaroj. S-ro Svemir Zekulic tamen ĉiumatene rete konsultas gazetaron de Kroatio, de Bosnio kaj de Serbio, ĉar li ja certas, ke disvolvado de regionaj komercaj interŝanĝoj estas la nura estonteco por la haveno...
Jean-Arnault DERENS