Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kun la apogo de la dek-kvar aliaj membroj de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, Usono riproĉas al Irako malobservadon de la UN-aj rezolucioj, kiuj devigas ĝin detrui siajn programojn pri armiloj nukleaj, kemiaj kaj bakteriaj. Profesoro en la universitato de San-Francisko, Stephen Zunes volis scii, ĉu antaŭ la rezolucio 1441a pri Irako aliaj malobservoj de la Sekurec-Konsiliaj decidoj estigis saman deziron pri senprokrasta aplikado de la internacia juro. Vaŝingtono ja estus povinta ordigi ĉion, ĉar rezolucio de la Sekurec-Konsilio bezonas por esti adoptita aproban voĉdonon aŭ sindetenon de la “grava kvinopo”, en kiu partoprenas Usono.
Stephen Zunes provis estigi liston sufiĉe limigitan. En ĝin li enkalkulis nek la rezoluciojn tro ĝeneralecajn, kies observo neeviteble estas malfacile taksebla, nek la decidojn malobservitajn sed rilatajn al jam ne plu validaj kontestoj. Fine estas memorigende, ke la vetoa rajto de la kvin konstantaj membroj implice igas tre malfacila sankcion de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ iliaj eventualaj malobservoj de la internacia juro.
Tamen eĉ kun tiuj limigoj la respondo al la demando pri eventuala nesankciita malobservo de la rezolucioj restas amase jesa. Antaŭ la rezolucio 1441a, tio ne nur okazis, sed eĉ 91foje*... Plej elstaraj laŭreatoj el la nesankciitaj malobservintoj de la UN-aj rezolucioj estas cetere du bonegaj, eĉ strategiaj, aliancanoj de Usono: Israelo kaj Turkio. Nur ili ambaŭ kulpis pri tri kvinonoj de la malobservoj (56 el 91) faritaj de la 191 membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
Ekde 1968 Israelo malobservis 32 rezoluciojn de la Sekurec-Konsilio. La du unuaj rilatis al la kontraŭleĝa modifo de la statuso de Jerusalemo (rezolucio 252a) kaj al la detruo de aviadiloj sur la flughaveno de Bejruto (rezolucio 262a).
Tiujn du rezoluciojn sekvis dekoj da aliaj pri la teritoria politiko de Israelo (“ekspedicioj”, kolonioj) aŭ pri la malobservado fare de Jerusalemo kontraŭ la konvencioj de Ĝenevo, kiuj temas pri la protektado de la civiluloj kaj la malpermeso de amastransloĝigoj. En 2002 la milita okupacio en la urboj regitaj de la palestinaj aŭtoritatoj ankaŭ estigis la balotaprobon de la rezolucio 1435a, kiu “postulas, ke Israelo tuj ĉesigu la aranĝojn deciditajn de ĝi en kaj ĉirkaŭ Ramalaho, inkluzive la detruon de la infrastrukturoj civilaj kaj de la instalaĵoj de la sekureca servo palestina”. La rezolucio “postulas ankaŭ la rapidan retiriĝon de la okupaciaj fortoj israelaj el la palestinaj urboj kaj la revenon al la pozicioj okupitaj antaŭ septembro 2000”. Ekde 1968 la decidoj de la Sekurec-Konsilio kondamnantaj la israelan politikon estis balotaprobitaj kun ia reguleco escepte en la periodo 1971-1979, dum kiu ĉefe Turkion kaj Marokon celis la admonoj de la internacia komunumo.
Turkion 24-foje celis “fulmoj” (sufiĉe pacaj) de la Sekurec-Konsilio. Ĉiam temis pri la insulo Kipro, kies norda parto restas okupaciata de la trupoj de Ankaro spite al la tre multnombraj rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj postulis ilian retiriĝon. La unua pri tiu temo estas la rezolucio 353a, kiu en 1974 insiste petis “la respekton al la suvereneco, al la sendependeco kaj al la teritoria integreco de Kipro kaj la senprokrastan retiriĝon de la fremdaj trupoj”. La lasta estas la rezolucio 1416a, kiu en 2002 ree esprimis la deziron vidi finfine efektivigitaj la antaŭajn decidojn de la Sekurec-Konsilio...
Marokon celis pri la okcidenta Saharo 16 rezolucioj de la Sekurec-Konsilio, kiu petas ekzemple, ke la reĝo de Maroko “tuj ĉesigu la marŝon komencitan en la okcidenta Saharo” (rezolucio 380a de 1975), kaj kiu insiste petas realigon de referendumo (rezolucio 690a de 1991) post la konstato ke “la menciita marŝo okazis”, aŭ eĉ pli ĵuse la “senprokrastan liberigon” de tiuj malliberigitaj post la komenco de la konflikto (rezolucio 1359a de 2001).
La aliaj landoj celitaj per rezolucioj ne aŭ malmulte aplikitaj estis Kroatio (6 rezolucioj), Indonezio kaj Armenio (po 4 rezolucioj), Sudano (3 rezolucioj), Rusio kaj Hindio kun Paskistano (po 1 rezolucioj en la du kazoj). La kvietecon de la Sekurec-Konsilio ne perturbis tiuj-ĉi malobservoj.