Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Dum Brazilo importas agrikulturajn produktaĵojn en valoro de miliardoj da dolaroj, oni rifuzas al milionoj da kamparanaj laboristoj aliron al la tero, kiu restas rajto nur por malplimulto. Pro kampara elmigro, centoj da miloj inter ili venas amase ĉiun jaron en la favelojn* de la grandaj urboj. Tamen al la postulo de agrara reformo respondis nur la prokrastoj de la registaro kaj, al la mobiliziĝo de kamparanoj sen tero, nur la subpremo.*
“Tiu fosaĵo, kie vi troviĝas, estas mezurita je spanoj, ĝi estas la magra heredaĵo, kiun la vivo lasis al vi. Ĝi estas bonmezura, nek larĝa, nek profunda, ĝi estas la parto, kiu korespondas al vi en tiu latifundio.”
“Ĝi ne estas granda fosaĵo, ĝi estas viamezura, ĝi estas la tero, kiun vi volis vidi dividita.”*
La bildo de Brazilo, la dua lando en la planedo laŭ koncentrado de proprieteco, ligiĝas ĉiam pli al la vizaĝo de sentera kampara laboristo: malmola rigardo, sekigita de la vento, ĉe la limo inter memdecido kaj senespero. La ciferoj ne ebligas eraron en la analizo de la situacio. El kontinenteca teritorio je 850 milionoj da hektaroj, 390 milionoj estas uzeblaj por la agrikultura aktivado, sed laŭ la Nacia Instituto de Koloniigo kaj Agrara Reformo (Nikra/Incra), 120 milionoj da hektaroj restas neuzataj. En tiu lando kun kvar milionoj da familioj sen tero, vastaj areoj — preskaŭ 60% de la agraj surfacoj — apartenas al malpli ol 3% de la terposedantoj.
Seninterrompe, de la kolonio ĝis la imperio kaj poste tra la respublikaj registaroj, la elitoj ĉiam atentis, ke tioma kvanto da tero ne faciligu la rapidan transformiĝon de la sklavo aŭ agrikultura laboristo en malgrandan agran proprietulon. Tiel oni faris la necesajn demarŝojn por malebligi ilian aliron al la tero, favorante amasigon, kiu limiĝis al la potencularo.
La agrikultura laboristo historie estas la plej afliktita inter ĉiuj brazilaj laboristoj. Ties situacio restis senŝanĝa kiam la urba laboristaro vidis siajn rajtojn leĝe agnoskitaj, ekde 1930. Eĉ la modernigo de agrikulturo instalita en la 50-aj jaroj, kiu laŭ la tiutempaj teknikistoj havus kiel naturan konsekvencon la plibonigon de la vivkvalito por la kamparaj loĝantaroj, nenion kontribuis al la solvo de la agrara problemo. Ĝi ne estis pli efika koncerne la racian ekspluatadon de la agrikultura potencialo de la lando.
Rigardata kiel asimilado de novaj teknologioj kaj pligrandigo de la produktado, la agrikultura modernigo provis, aparte dum la militistaj registaroj, miksiĝi kun kampara disvolviĝo. Sed la modernigo respondecis, interalie, pri la pligraviĝo de regionaj diferencoj. Rilate al la strukturoj, ĝi kreis unuflanke ege modernan sektoron, formitan de proksimume 500 mil entreprenoj, kiuj garantias la plej grandan parton de la agrikultura eksportado kaj de la kampara laborigo. Aliflanke ĝi estigis postrestintan sektoron, formitan de preskaŭ 5 milionoj da agroj je diversaj grandecoj, funkciantaj laŭ tre malaltaj produktniveloj, sed garantiantaj konsiderindan parton de la produktado de nutraĵoj. Krome, la donitaĵoj pri perforto montras, ke la agraj sociaj konfliktoj kaj iliaj ofte dramaj sekvoj estas ĝuste pli gravaj precize en la regionoj de granda terkoncentriĝo*; ĉi tiuj same estas la areoj de la plej malaltaj niveloj de homa disvolviĝo en la lando.
Politike kaj ideologie, la grandaj “modernigaj” agraj posedaĵoj havis kiel celon “legitimigi” la latifundion, igante produktiva ioman procentaĵon de la tero. Tiam, kredante sin malŝarĝitaj, kelkaj intelektuloj kaj politikistoj ne apartenantaj al la plej konservativaj sferoj sentis sin plenrajtaj favori pli limigitan koncepton de la socia funkcio de la proprieteco kaj forlasi la defendon de la agrara reformo.
Ili forgesas, ke kontraste al tiuj grandaj terposedaĵoj starigitaj ĉefe en la sudo de la lando, fragila familia agrikulturo klopodas por plu ekzisti. Sen la teknika kaj financa subteno de la ŝtato, ĝi ne eltenos la dinamikon de koncentriĝo. Moviĝante ankaŭ al la nordokcidento de la lando, la regado de la granda latifundio tie ekscese ekspluatas kaj subpremas la kamparan loĝantaron.
Intime ligita al tio, kion oni nomas “la agrara demando”, prezentiĝas do grava struktura problemo. La koncentrigo de terposedaĵoj produktis teksaĵon de ekonomiaj, sociaj, kulturaj kaj politikaj rilatoj, kiuj provokas la stagnadon de ĉiuj sferoj de la kampara vivo kaj afekcias eĉ la praktikadon de demokratio en la lando. Tiu teksaĵo kreas diablan cirklon kun perversaj efektoj: agrikulturaj sistemoj malmulte produktivaj, kiuj detruas la naturon, malmulte rentodonaj kaj kondukantaj al la malriĉeco; kampara forlaso; “klientismo” (trodependeco), perforto kaj analfabeteco. Por la plej malriĉaj kaj por la agrikulturo ĝenerale, ĝi baras ĉian eblecon de ekvilibra disvolviĝo.
Nur agrara reformo, kiu sekvos du liniojn de strategiaj agadoj — la eksproprietigo de la granda latifundio por tie instali la senterulojn kaj la helpo por krei la teknikan kaj financan bazon de familia agrikulturo — estus solvo. Tiuj du specoj de agado ebligus redistribui la renton, la riĉecon kaj la potencon en la kamparoj, devigus altigi la salajron por la kamparaj laboristoj kaj progresigus la produktadon de nutraĵoj (por kontentigi la pli grandajn postulojn, kiuj rezultos el la nova distribuo de rento) kaj garantius la praktikeblecon de la familia agrikulturo. Krome, ĝi ebligus inteligente alfronti la problemon de senlaboreco. Pluraj studoj jam elmontris, ke la agrara reformo estas unu el la malplej kostaj solvoj por krei laborpostenojn, kun — kiel kromavantaĝo — solvoj al la problemo de malsato.
Mobiliziĝoj kaj ribeloj Eĉ se la neceso ŝajnas evidenta, realigi la agraran reformon tamen implicas alfronti tion, kio estas plej malprogresinta en la brazila socia sistemo. La obstakloj, kiujn alfrontos la ŝtatestro, kiu decidos dediĉi sin al tiu tasko, ne limigos sin al la premoj de proprietuloj de grandaj neproduktivaj terpecoj. Nova agrikultura opcio havos konsekvencojn por la interesoj de la brazila elito ligita al alilandaj entreprenoj, kio estas tradicio depost la kolonia epoko. Ĝi implicas influi la politikon de eksportado, garantii la nutraĵan memsufiĉon de la lando, kontraŭi la interesojn de transnaciaj entreprenoj kaj de la instigantoj de genetike modifitaj semoj, kontroli la amazonan teritorion, revizii la internaciajn traktatojn pri la patentoj. Krome, ĝi signifas tuj haltigi la traktadojn por starigo de la Zono de Libera Komerco de Ameriko (ZLEA/ALCA), kiu proponas kondiĉojn, kiuj sufokus ĉian eblecon por la lando krei aŭtonoman politikon de produktado de nutraĵoj.
Sed tiaj disponoj ĝenas tiujn “elitojn”, kiuj vidas en ili danĝeron por sia ekonomia povo kaj por sia balotsistema dominado interne de la lando. Intertempe, la altiĝo de malriĉeco en la kamparo kaj la manko de perspektivoj pliigas la mobiliziĝojn kaj la ribelojn, kaj la registaro uzas la metodojn de la militista reĝimo por subpremi la lancopinton de la luktoj, la movadon de la senteruloj.
Anstataŭ trakti la sociajn movadojn de kamparanoj, indiĝenoj, malgrandaj terkulturistoj kaj senteruloj kiel polican aferon, la registaro, kiu gvidos la landon ekde Januaro 2003, devos kompreni ke ili estas ties aliancanoj por la antaŭenigo de la kampara disvolviĝo. Ĝi devas retrovi ĉe tiuj movadoj la saĝojn kaj la senson de ĝusta rilato kun la tero: pli ol peco ekspluatebla, ĝi estas ankaŭ la kunvivada spaco de viroj kaj virinoj, loko de kultura kaj biologia diverseco, de la produktado, de la kreado, de la demokratio kaj de harmonia socia vivo.