Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kreita en 1946 de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la Monda Organizo pri Sano (MOS) difinas, en sia konstitucia akto, la sanon kiel “stato de kompleta korpa, mensa kaj socia bonfarto, [kiu] estas ne nur foresto de malsano aŭ kripleco”.
La Monda Asembleo de la Sano kunigas aktuale la reprezentantojn de 191 membrolandoj. Ĝi estas la leĝdona organo de la MOS. Ĝi elektas por tri jaroj plenumkomitaton el reprezentanoj (reelekteblaj) de 32 landoj, kaj nomumas, laŭ propono de la komitato, la ĝeneralan direktoron por ofico de kvin jaroj, renovigebla unufoje. Al la administra strukturo de la MOS apartenas, krom la sidejo en Ĝenevo, 6 regionaj oficejoj*, kies direktoroj, elektataj same por kvin jaroj kaj unufoje renovigeblaj, de la reprezentantoj de la ŝtatoj de ilia regiono, ĝuas grandan aŭtonomion rilate al la sidejo. La MOS publikigas ĉiujare Raporton pri la Sano en la Mondo.
La listo de 200 “esencaj medikamentoj”, publikigita en 1977 de la MOS, tiam gvidata de la dano Halfdan Mahler, estis granda premiero. Temas pri medikamentoj aprobitaj pro sia efikeco, plejparte paralelaj medikamentoj.
En 1978, s-ro Halfdan Mahler adoptigas al la konferenco organizita de la MOS kaj la Unicef en Alma-Ato (nun Almato, nacilingve Almaty) la principon de rajto je egala aliro por ĉiuj al la primara sanprizorgado. Tiu prizorgado estas, en la unua tempo, certigata de “komunumaj san-agentoj” rapide formitaj surloke. La elradikigo de la variolo estis oficiale deklarita en 1980. Senprecedenta sukceso por la MOS, sed kiu ne ripetiĝis. Samjare la Monda Asembleo pri Sano promesas “la venon de la sano por ĉiuj en la jaro 2000”...
Elektita la 13-an de majo 1998, la nuna ĝenerala direktoro, la norvegino Gro Harlem Brundtland, iama ĉefministro, famiĝis pro la publikigado en 1987, sub la aŭspicio de la UN, de raporto pri la medio, enkondukante la nocion de daŭrema evoluigo. Nomumita kun apogo de la precipaj kontribuantaj landoj por ordigi la organizon malfortiĝinta pro pluraj korupt-aferoj kaj pro la malbona mastrumado de sia antaŭulo, la japano Hiroshi Nakajima, s-ino Brundtland direktis siajn reorganizajn agadojn en kvin ĉefajn direktojn: restrukturigo de la iamaj ĝeneralaj subdirektorejoj*, koncentriĝo de la agadoj, decentraligo de la administraj servoj, redukto de longdaŭraj laborkontraktoj favore al temp-limigitaj*, kaj fine nova provo unuecigi la MOS devigante la ses regionajn oficejojn konformiĝi al la politiko decidita en Ĝenevo. Granda parto de la alta hierarhio estis modifita. La 18-an de majo 2002, dum la lasta Monda Asembleo pri Sano, mocio prezentita de Pakistano, kaj adoptita, postulas ke la sekretariejo kaj la ekspert-komitatoj ampleksu egalrajtan reprezentadon de la Sudaj landoj kaj ke fine la travideblo pri la maniero selekti la personaron estu la regulo.
La buĝeto de la MOS estas proksimume 1 miliardo da dolaroj jare. Nur 41% venas de devigaj kontribuoj de la membroŝtatoj, kiuj malpliiĝis je 20% en dek jaroj. La resto venas de libervolaj kontribuaĵoj je 61 % de la ŝtatoj, je 17% de fondaĵoj kaj je 16% de privataj entreprenoj. Tiuj libervolaj kontribuaĵoj financas la duflankajn agadojn, kiuj ne estas kontrolataj de la plenumkomitato. Ili dependigas la MOS pli kaj pli de la precipaj donantoj.
Dek-unu prioritatoj de publika sano estis difinitaj, kiuj anstataŭas la kvindekon da ekzistintaj programoj. La projektoj nomitaj “kabinetaj”, kun titoloj tre efiaj en amaskomunikiloj — “Recesigi la malarion”, — “Iniciato por sentabaka mondo”*, “Partnereco por evoluigo de sanitara sektoro”-, venas ĉekape, tuj sekvataj de “Haltigu la ftizon” kaj de la kontraŭ-aidosa programo. Tiu ĉi restrukturado estis favore akceptita de la plejmultaj riĉaj landoj, kaj precipe de Usono.
La forta trudado, kiu akompanis ĝin, vekis multe malpli da entuziasmo ĉe la dungitaro.* La reformoj fariĝis brutalaj kaj sen veraj koncertiĝoj. La pliigo de mizeraj kontraktoj estas kontestata de la dungit-asocioj. Enketo farita en 2001 montras ke la etoso ĉe 70% de la dungitoj estas meza, malbona aŭ tre malbona.*
Vd. la artikolon “Ĉu rajto je patento aŭ rajto je sano?”