Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Konvencio por Malpermeso de Kemiaj Armiloj

Freŝdata konvencio

Decidita la 13-an de januaro 1993 en Parizo, la Konvencio por Malpermeso de Kemiaj Armiloj malpermesas la produktadon, stokadon, uzadon kaj eksportadon de kemiaj armiloj. Ĝi antaŭvidas la detruon de ekzistantaj armiloj. La celo estas elradikigi el la planedo tiajn armilojn antaŭ 2007, kun la escepto de larmigaj gasoj, kiuj restas permesitaj por certigi la ordon. Tamen, la principo de malpermeso de kemiaj armiloj estas sufiĉe malfacile respektigi, malgraŭ la instalado de kontrolsistemoj kiel la surlokaj inspektadoj sen anonco. Efektive, nenio pli facile maskeblas ol certaj ingrediencoj necesaj por konsistigi kemian armilon, ĉu oni fabrikas ilin en disaj lokoj, ĉu oni kunigas ilin sekrete en la lasta momento. La aplikado de la konvencio estas la precipa misio de la Organizo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj, kun sidejo en Hago. Ĝia ĝenerala direktoro estas elektata ĉiujn kvar jarojn kaj, laŭtradicie, tiu posteno estas por reprezentanto de triamonda membrostato, dum la vica ĝenerala direktoro estas elektita inter la reprezentantoj de evoluintaj landoj.