Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Nome de la batalo kontraŭ la antisemitismo”

Respondrajtaĵo

Sekve al la artikolo de Dominique Vidal: “Nome de la batalo kontraŭ la antisemitismo” (Le Monde diplomatique, decembro 2002), s-ro Gilles William Goldnadel adresis al ni jenan respondorajtaĵon:

Mi ne aparte klopodas por plaĉi al Le Monde diplomatique, sed mi ŝatus ke ĝiaj legantoj estu pli bone informitaj. Vi skribas ke mi “ne timas kontraŭdirojn: unuflanke aŭtoro de “Nova breviero de la [antijuda] malamo”, li aliflanke ne hezitis defendi la brevieron de la [antiislama] malamo de Oriana Fallaci.” Ŝajnas al mi, ke vi per tio grave konfuzas la eseiston kiu mi estas kaj la advokaton kiu mi restas. Tiel vi esprimas strangan koncepton pri la rajto je defendo: mi ne vidis vin aparte kritiki la advokatojn en la diversaj procesoj de ege pli perfortaj islamistoj ol la plumo de mia klientino nek tiujn kiuj decidis defendi la palestinajn teroristojn kaj kiuj cetere deklaras altan koncepton pri homrajtoj. Mi observas ankaŭ ke vi ŝajnas pli lerte distingi inter antisemitismo kaj anticionismo ol inter anti-islamana rasismo kaj antiislamismo. Fine, estintus eble ne senutile indiki al viaj legantoj, ĉar vi lanĉas vin en tamen tre malĝusta nombrado de perditaj aŭ gajnitaj procesoj, ke tiu koncerne al mia klientino estis dufoje gajnita.

[Ndlr: Ni elvokis en tiu “nombrado” nur la procesojn kontraŭ ĵurnalistoj aŭ personoj akuzitaj, rekte aŭ malrekte, pro antisemitismo: ĉiujn ĉi procesojn perdis s-ro Goldnadel kaj liaj kolegoj.]