Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kial tiom da malamo kontraŭ ni? La usonanoj repensigos pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001, daŭre starigante al si demandojn. Por respondi, necesus ke ili akceptu aŭskulti la tre diversajn voĉojn venantajn de Afriko aŭ el la islama mondo, kiuj krias sian refuton al la maljusteco de la internacia ordo (vd la paĝojn 14 kaj 15). La usonaj kino kaj televido esprimas, siamaniere, la konsternon de socio disŝirita inter kontraŭdiraj aspiroj, inter milita venĝo kaj idealoj de justeco (paĝoj 12 kaj 13). Ĉar parto de la kristane religia dekstrularo mobilizita malantaŭ la israela registaro, la registaro de Bush, siavice, ne havas skrupulojn. Ĝi pretigas novan diplomatian kaj militan doktrinaron, bazitan sur la koncepto de preventa interveno (vd paĝojn Protektis10 kaj 11). Ĝi konfirmas senkomplekse la volon fari Usonon la Romo de la 21-a jarcento.
Kelkajn monatojn antaŭ la atencoj de la 11-a de septembro, la usona historiisto Arthur Schlesinger jr. starigis la hipotezon ke “malgraŭ la tento de potencego” naskita de la unupoluseco, Usono ne fariĝos imperiisma, ĉar neniu nacio kapablas “sukcesi la rolon de arbitracianto aŭ de monda ĝendarmo” kaj sole levi la defiojn mediajn, demografiajn kaj politikajn de la 21-a jarcento.* Kiel multaj intelektuloj, s-ro Schlesinger restis fidema al la “kapableco de memregulado de la demokratio” usona kaj al la racieco de la decidantoj.
En la sama spirito, s-ro Charles William Maynes, influhava voĉo en la sceno de ekstera politiko, asertis ke “Usono estas lando dotita de imperiaj kapabloj, sed sen imperiisma alvokiteco.”* Hodiaŭ ni devas konstati la evidenton: sub s-ro George W. Bush, nova imperia gramatiko enmondiĝas. Ĝi pensigas pri tiu de la fino de la 19-a jarcento, kiam Usono lanĉis sin en la kolonian konkurencon, farante siajn unuajn grandajn paŝojn al mondvasta ekspansio en Karibio, Azio kaj la Pacifiko. Tiam, la lando de Jefferson kaj de Lincoln estis kaptita de virulenta imperiisma fervoro. Ĵurnalistoj, komercistoj, bankistoj kaj politikistoj rivalis en ardeco por antaŭenigi robustan politikon por konkeri la mondon.
La “okuloj de la gvidantoj estis direktitaj al monda industria supereco,”* kaj la politikistoj revis pri “belega militeto” (fama eldiro de Theodore Roosevelt) kiu servu por pravigi la internacian ekspansion. “Nenia popolo en la 19-a jarcento atingis niajn konkerojn, nian koloniigon kaj nian ekspansion [...]; nenio haltigos nin nun,” asertis la senatoro Henry Cabot Lodge, kapo de la imeriista tendaro, 1895.* Por Theodore Roosevelt, tiam admiranto de Rudyard Kipling, poeto de la angla imperio, la afero estis klara: “Mi volas”, diris li, “ke Usono fariĝu la dominanta potenco en Pacifiko.” Kaj li aldonis: “La usona popolo deziras fari la grandajn farojn de granda potenco.”*
Resumante tiun imperiisman ondon de la 1890-aj jaroj, certa Marse Henry Watterson, ĵurnalisto, skribis, orgojle kaj strange antaŭdire, en 1896: “Ni estas granda imperia respubliko destinita havi decidan influon sur la homaron kaj fasoni la estonton de la mondo kiel neniu alia nacio, inkluzive de la Romia imperio, iam ajn faris.”*
La tradicia usona historiografio konsideris tiun imperiisman impeton longtempe kiel devojiĝo de cetere sufiĉe glata demokratia vojo. Ĉu ne kredi ke Usono, naskita kaj forĝita en la antikolonia batalo kontraŭ la brita imperio kaj la absolutismaj eŭropaj monarkioj, estas imunigita por ĉiam kontraŭ la imperiisma viruso?
Sed jarcenton poste, dum komencas nova periodo de esprimiĝo kaj formaliĝo de la usona imperio, Romo refariĝis la malproksima sed obseda spegulo de la usonaj elitoj. El la alteco de la unupoluseco akirita en 1991 kaj fortigita de la 11-a de septembro 2001 per milita mobilizado kun eksterordinara amplekso, Usono, blindigita de sia propra forto, firmiĝas kaj afiŝas sin hodiaŭ malkaŝe kiel imperia potenco. Unuafoje post la 19-a jarcento, la dislokigo de la forto estas akompanata de eksplicita diskurso legitimanta la imperion. “Estas fakto”, asertas Charles Krauthammer, ĉefartikolisto ĉe la Washington Post kaj unu el la plej legataj ideologoj de la nova usona dekstrularo, “ke post Romio, neniu lando estis kulture, ekonomie, teknike kaj milite tiom dominanta.”* “Usono”, tiel li skribis jam 1999, “havas la mondon inter siaj gamboj kiel koloso [...]. Depost kiam Romo detruis Kartagon, nenia alia granda potenco atingis la pintojn kiujn atingis ni.” Por s-ro Robert Kaplan, eseisto kaj unu el la mentoroj de s-ro George W. Bush pri internacia politiko, “la venko de Usono en la dua mondmilito, kiel tiu de Romo dum la dua punika milito, transformis ilin al universala potenco.”*
Romo fariĝis referenco ankaŭ por la aŭtoroj pli centraj en la politika scenejo. S-ro Joseph s. Nye jr., rektoro de la Kennedy School of Government ĉe la Harvard-universitato kaj ŝtatsekretario pri defendo sub s-ro William Clinton, komencas sian lastan libron tiel: “Depost Romo, neniam ekzistis nacio kiu tiom eklipsis la aliajn”* (vidu la artikolon de Martin Winckler, paĝoj 12 kaj 13). S-ro Paul Kennedy, renoma historiisto konata pro sia tezo starigita en la 1980-aj jaroj pri la “imperia superekstensio” de Usono, iras eĉ pli antaŭen: “Nek la Pax britannica [...] nek Hispanio sub Filipo la dua [...], nek la imperio de Karlo la Granda [...], nek eĉ la romia imperio povas kompari sin” kun la aktuala usona dominado.* “Neniam oni konis”, li aldonas pli seke, “tian malegalecon je potenco” en la monda sistemo. Mallonge, la rondoj pli aŭ malpli ligitaj al la povo transatlantike samopinias pri la fakto ke “Usono ĝuas hodiaŭ elstarecon sen komuna mezuro kun tiuj de la pasintaj imperioj, eĉ la plej grandaj.”* Krom ĝia priskriba aspekto, la uzado de la romia analogio kaj ankaŭ la ĉie ĉeesta vorto “imperio” en la gazetaro kaj la specialaj usonaj revuoj, atestas la konstruadon de nova imperiisma ideologio.
“Argumento favore al usona imperio”: jen la facilventa titolo de artikolo de Max Boot, ĉefartikolisto ĉe la Wall Street Journal. “Ne estas hazardo, skribas li, se Usono [hodiaŭ lanĉis] miltajn agadojn en certa nombro da landoj kie generacioj da britaj koloniaj soldatoj batalis [...], en zonoj kie la okcidentaj armeoj devis interveni por estingi la malordon.” Laŭ Boot, “Afganio kiel aliaj ĝenataj regionoj petegas hodiaŭ [la Okcidenton] por ke ĝi starigu kleran eksterlandan administracion kiel tiun iam proponitan de la lojalaj angloj kiuj portis jodhpurojn kaj koloniajn kaskojn.”*
Alia dekstrula ideologo, Dinesh D’Souza, esploristo ĉe la Hoover Institution, kiu konatiĝis antaŭ kelkaj jaroj defendante teoriojn de la “natura” malsupereco de la afroamerikanoj, deklaras, en artikolo titolita “Laŭdo al la usona imperio”, ke la usonanoj devas fine agnoski ke ilia lando “fariĝis imperio [...], la plej larĝanima el la imperioj kiujn la mondo iam ajn konis.”* Al tiuj voĉoj de propagandaj ĵurnalistoj aldoniĝas tiuj de universitatanoj kiel Stephen Peter Rosen, direktoro de la Instituto de strategiaj studoj Olin de la Harvard-universitato. Li asertas kun superba scienca distanco ke “politika ento, disponanta pri grandega milita potenco kaj utiligante tiun potencon or influi la konduton de la aliaj ŝtatoj, simple nomiĝas imperio. [...] Nia celo, li daŭrigas, ne estas batali kontraŭ rivalo, ĉar tia ne ekzistas, sed konservi nian imperian pozicion kaj daŭrigi la imperian ordon.”* Ordo, kiel substrekas alia Harvard-profesoro, komplete “fasonita [senescepte] profite al usonaj imperiaj celoj”, en kiu “la imperio subskribas tiujn elementojn de la internacia jura ordo, kiuj konvenas al ĝi (ekzemple la Mondan Organizon pri Komerco) kaj samtempe ignoras aŭ sabotas tiujn, kiuj ne konvenas al ĝi (la protokolon de Kioto, la internacian punkortumon, la traktaton ABM)”.*
Ke la ideo mem de imperio estas en kompleta malkohero kun la tokevila koncepto, kiun la usonanoj tradicie faras pri si mem, kiel demokratia escepto inter la modernaj nacioj, ne ŝajnas prezenti nesupereblan obstaklon. Tiuj kiuj havas ankoraŭ skrupulojn, kaj tiaj ĉiam pli malmultiĝas, aldonas la adjektivojn “bonvola”, “milda” al la vortoj “imperio” kaj “hegemonio”. S-ro Robert Kagan, de la Carnegie Endowment, skribas ekzemple: “La vero estas ke la bonvola hegemonio (benevolent hegemony) de Usono bonas por vasta proporcio de la monda loĝantaro. Ĝi estas sen ajna dubo pli bona aranĝo ol ĉiaj realismaj alternativoj.”*
Cent jarojn antaŭe, Theodore Roosevelt uzis preskaŭ la samajn vortojn. Refutante ĉian komparon inter Usono kaj la tiamaj eŭropaj koloniaj predistoj, li diris: “La simpla vero estas ke nia ekspansia politiko, enskribita en la tuta usona historio [...], neniel similas al imperiismo. [...] Ĝis hodiaŭ mi renkontis neniun imperiiston en la tuta lando.”*
Pli rekte, Sebastian Mallaby asertas esti “hezitanta imperiisto”. Ĉefartikolisto de Washinton Post (ĵurnalo famiĝinta pro la Watergate-skandalo kaj pro sia oponado, malfrua, al la vjetnama milito, sed post la 11-a de septembro fariĝinta partieca ĵurnalo de la imperio), Sebastian Mallaby sugestas en aprilo 2002, en la tre serioza revuo Foreign Affairs, ke la nuna monda malordo postulas de Usono imperiisman politikon. Pentrante apokaliptan bildon pri la tria mondo kie kombiniĝas bankrotiĝo de ŝtatoj, senkontrola demografia kresko, endemia perforto kaj socia malintegrado, li opinias ke la sola racia elekto estus reveni al imperiismo, tio estas rekta tuteligo de la tiamondaj ŝtatoj minacantaj la sekurecon de la Okcidento. Por Mallaby, “ĉar la neimperiismaj opcioj montris sian neefikecon [...], la logiko de neoimperiismo estas tro forta ol ke la registaro de Bush povu rezisti al ĝi.”* Envere, s-ro Bush ne ŝajnas multe rezisti al la neoimperiisma “logiko”. Certe, li rifuzas investi dolarojn por rekonstrui “bankrotajn” ŝtatojn aŭ engaĝi sian landon en humanitaraj intervenoj. Sed li ne hezitas momenton por dislokigi la armitajn usonajn fortojn por dispremi “la malamikojn de la civilizacio” kaj “fortojn de la malbono”. Cetere, lia semantiko, liaj konstantaj referencoj al lukto inter “civilizacio” kaj “barbareco” kaj al “pacigo” de la barbaroj perfidas tute klasikan imperian pensadon.
Oni ne scias, kion precize s-ro Bush retenis de la instruo donita al li de tiuj grandaj institucioj Yale kaj Harvard, sed li efektive fariĝis, ekde la 11-a de septembro, la cezaro de la nova usona imperiista tendaro. Kiel Cezaro kiu, laŭ Cicerono, “atingis kompletajn sukcesojn en tre gravaj engaĝiĝoj sur la plej militemaj popoletoj [...], kaj kiu sukcesis ilin timigi, repuŝi, dompti, kutimigi obei la aŭtoritaton de la roma popolo”*, s-ro Bush kaj la nova usona dekstrularo intencas ekde nun certigi la sekurecon kaj la prosperon de la imperio per milito, subigante la malobeemajn popolojn de la tria mondo, renversante la “fiŝtatojn” kaj eble metante sub kuratelon la postkoloniajn “kolapso-ŝtatojn”.
Serĉante sekurecon kiun ili esperas atingi per la sola forto de armiloj prefere ol per kunlaborado, Usono agas sole aŭ kun cirkonstancaj koalicioj, unuflankisme kaj laŭ tre strikte difinitaj naciaj interesoj. Anstataŭ ataki la ekonomiajn kaj sociajn kaŭzojn kiuj favorigas la konstantan reproduktiĝon de la perforto en la Sudaj landoj, pli malstabiligas ilin eĉ pli, lanĉante tien siajn armitajn fortojn. Ke la celo de Usono ne estas la rekta teritoria akiro, sed la kontrolo, ŝanĝas ne multon: la imperiistoj ĉu “bonvolaj” aŭ “hezitantaj” estas tamen imperiistoj.
Se la triamondaj landoj devas submetiĝi kaj sperti novan eraon de koloniigado aŭ de duona suvereneco, Eŭropo siaflanke devos kontentiĝi de subordigita statuso en la imperia sistemo. En la usona vizio naskita de la unupoluseco akirita en 1991 kaj fortigita ekde la 11-a de septembro, Eŭropo, anstataŭ esti aŭtonoma strategia potenco, estos dependa zono, havanta “nek la volon nek la kapablon defendi sian paradizon [...]; [ĝia protektado] dependas de la usona volo” militi.* Ĝi trovos sin integrita en nova vertikala imperia labor-divido, en kiu “la usonanoj militos, dum la francoj, britoj kaj germanoj sekurigos la limzonojn, la nederlandanoj, svisoj kaj skandinavoj servos kiel humanitaraj helpantoj”.
Aktuale, la “usonanoj fidas siajn aliancanojn tiom malmulte [...], ke escepte de la britoj ili elkludas* ilin de ĉia agado alia ol la plej subalterna polica laboro”.* S-ro Zbigniew Brzezinski, kiu konceptis la antisovetian “djihad” en Afganio, jam antaŭ kelkaj jaroj formulis analogan ideon. Laŭ li kaj laŭ tre multaj aliaj usonaj strategiistoj, la celo de Usono “devas esti teni niajn vasalojn en dependa stato, certigi la obeemon kaj la protektadon de niaj tributantoj kaj malhelpi la unuiĝon de la barbaroj”.*
Laŭ sia kutimo, s-ro Charles Krauthammer diras la aferojn iom pli krude: “Usono gajnis la malvarman militon, enpoŝigis Pollandon kaj Ĉeĥion, poste disbatis Serbion kaj Afganion. Survoje ĝi montris la neekziston de Eŭropo.”* Tiu malestimo multe kontribuis al la fortaj tensioj skuantaj la transatlantikajn rilatojn depost la 11-a de septembro.
La elekto de la imperia varianto kondamnos Usonon dediĉi la restantan tempon de sia hegemonio — kia ajn ĝi estu — al konstruado de muroj ĉirkaŭ la okcidenta citadelo. Mallonge: kiel ĉiuj antaŭaj imperioj, Usono, vera Fora Okcidento, okupiĝos, laŭ la eldiro de la sudafrika verkisto John Michael Coetzee, “nur pri unu sola pensado: kiel ne finiĝi, kiel ne morti, kiel daŭrigi sian eraon”.*
PHILIP S. GOLUB
Vd ankaŭ Philip S. Golub: “La novkoloniisma evangelio de s-ro Blair”