Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu la afgania milito alportos al la respublikana prezidanto George W. Bush la institucian povon, kiun tre diskutebla kaj diskutata baloto kaj la perdo de unu el la ĉambroj de la Kongreso ŝajnis minaci? Jam, ĉiukaze, la stato de nacia danĝero venis ĝuste por pravigi fortigon de la ekzekutivo, enklude de kampoj sen videbla rilato al la gvidado de la militaj operacioj (la Kongreso tiel ĵus transdonis tre ampleksajn komercajn povojn al la Blanka Domo). Tamen en la justico kaj la polico okazas la plej mirigaj fortigoj de la ekzekutivo. Tiom, ke tio maltrankviligas la apostolojn de la “divido de la povoj”.
De post la fino de la vjetnamia milito la usona dekstrularo revas pri imperieca restaŭro. Pli ol ĝian ekonomian kaj novliberale socian alojn, la “konservativa (kontraŭ)revolucio” de la 1980-aj jaroj aspiris al reanimado de vundita patriotismo, restarigi la militistajn gloron kaj honoron de Usono kaj redoni al la ekzekutivo aŭtonomion, kiun ĝi grandparte perdis post la falo de Saigono kaj la afero “Watergate” profite al la leĝdona kaj jura kontraŭpovoj. Paradokse, en la lando de la “malforta ŝtato” estas ofte ĝuste la plej ferocaj malŝatantoj de la federacia ŝtato, kiuj, apenaŭ enstalitaj en la povo, konsiderinde fortigas siajn povojn, precipe tiun militi.
Kiel heroldo, almenaŭ ŝtata, S-ro Ronald Reagan (1981-1989) prezidis la plej ampleksan militistan ekspansion dum paco en la historio de Usono*, eĉ se la realigo de la militistaj elspezoj okazis en la tempo de la prezidanto James Carter, demokrato. Lia posteulo, George H.W. Bush (1989-1993), lerta geopolitikisto, sed mizera politikisto, ĝenerale daŭrigis tiun programon de nacia sekureco en la kunteksto de la periodo post la malvarma milito. Sed nek unu nek la alia sukcesis sekvi tiun logikon ĝisfine.
Sub prezidanto, kiun oni kredis destinita al la politikaj mezkvaliteco kaj senpoveco, la refondado de ekzekutiva povo forte centrita ĉirkaŭ la nacia sekurec-aparato ŝajnas nun realiĝi. Danke al la krimego de la 11-a de septembro kaj al la afgania milito, la lasta de la tri high-tech-konfliktoj, en kiuj Usono venkis ene de dek jaroj, la iama provinca guberniestro altigis sin al usona Cezaro. Nek S-ro Reagan nek S-ro Bush sukcesis tiun heroaĵon. “La atakoj de la 11-a de septembro kaj la afgania milito”, skribas la Washington Post, “konsiderinde akcelis la dinamismon de la fortigo de la prezidantaj povoj aspirataj de la administrado Bush [...]. La prezidanto ĝuas pli grandan dominadon ol ĉiuj prezidantoj post Watergate, kaj rivalas pri tio eĉ kun S-ro Franklin D. Roosevelt*.”
Dominado: la vorto estas bone elektita. La milito havas ĉiam duoblan vizaĝon, eksternan kaj internan. Jam Aristotelo substrekis parolante pri la tirano, ke tiu kelkfoje faras militon “por ne lasi libertempon al siaj subuloj kaj konstante trudi al ili la bezonon de ĉefo*”. S-ro Bush certe ne estas tirano, nur la hazarda venkinto de kontestebla kaj kontestata baloto. Kaj ne li komencis la malamikaĵojn. Sed la milito, kiun li anoncas vivolonga, donas al li la rimedojn por certigi la usonan potencon kaj por refondi sian personan politikan potencon. Ekstere ĝi ebligas al li denove demonstri la milit-teĥnikan superecon de Usono, substreki, kiel faris lia patro kaj la prezidanto William Clinton en Irako, la daŭran utilecon de la forto en la tempo post la malvarma milito kaj remodli la mondan strategian pejzaĝon. Interne ĝi kondukas lin al restarigi la ŝtaton de nacia sekureco (National Security State)*, certigi sian aŭtoritaton kaj pravigi la marĝenigon de la leĝdonaj kaj justicaj kontraŭpovoj. Kvankam skurĝanto de la ŝtato kun iom aŭtoritata tendenco, tiu eksa provinca guberniestro estas konstruanta fortan, unuecan, interveneman kaj aŭtonoman ekzekutivon.
Danke al la memvola submetiĝo de la du ĉambroj de la Kongreso (inter ili la Senato regata de la demokrata partio), kiuj, decidante la USA Patriot Act, fine de septembro*, rezignis je bona parto de siaj prerogativoj, li donis al la ekzekutivo eksterordinarajn povojn. Ekzemple la sekretan kaj nelimigitan areston de necivitanoj (aliens) en “neregula” situacio aŭ la instaladon, laŭ prezidanta dekreto (Executive Order) de la 13-a de novembro 2001, de militistaj escepto-tribunaloj. Pli ol 1 200 personoj arestitaj la tagon post la 11-a de septembro restis meze de decembroj ankoraŭ enkarcerigitaj, sen ke oni sciu, kiuj ili estas kaj pro kio ili estas akuzitaj*.
Nek la malliberigitoj nek iliaj familioj havas aliron al la dosieroj de kulpigo. Koncerne la militistaj escepto-tribunaloj, kreitaj sen ajna konsultado de la Kongreso aŭ de la Supera Kortumo, ili estas rajtigitaj malliberigi, juĝi kaj ekzekuti “teroristojn” kaj “militkrimulojn” identigitaj kiel tiaj sole de la ekzekutiva povo kaj surbaze de atestoj aŭ sekretaj pruvoj. Krome estas tenataj sekretaj la lokoj, la proceduro, la debatoj, la verdiktoj kaj la konsisto de la tribunaloj. Kontraŭe al la ordinaraj militistaj tribunaloj, la akuzitoj ne povas apelacii, eĉ en kazo de mortkondamno.
Kiel la New York Times substrekis, tiuj perfortoj faritaj al la fundamentaj principoj de la jurŝtato, kiuj teorie aplikiĝas unuece kaj ĝenerale por ĉiuj, kiuj fariĝis objekto de la jurisdikcio, signifas la “konstruadon de paralela jursistemo*”. Por la usonaj civitanoj, inkluzive de la teroristoj kiel Timothy McVeigh, la farinto de la murda atenco de Oklahoma City en 1996, estos ordinaraj tribunaloj. Por la eksterlandanoj, loĝantaj en Usono aŭ ne, estos militistaj escepto-tribunaloj. Mallonge, la ekzekutivo kreis el nenio institucion de ne-juro ene de jurŝtato, krome dotitan de ĉiaj povoj esplori kaj interveni. Tiumaniere la Pentagono faros militon, identigos la kulpulojn kaj evitos la justicon.
La ekzekutivo etendis ankaŭ konsiderinde sian spacon por interveni en la usona publika vivo: per tio, ke ĝi fakte retiris al la Supera Kortumo ties rolon de lastinstanca arbitraciulo kaj reduktinte la Kongreson al senpoveco, S-ro Bush grave pridubas la dividon de la povoj, fundamenton de la usona demokratio.
Tiu glisado al aŭtoritateco estas vere senpredenca en la lastatempa historio de Usono. Eĉ meze de la malvarma milito, la usona ekzekutivo neniam iris ĝis tien. Certe, ĝi instigis al la “sorĉist-ĉasado”, al la cenzuro, al la nigraj listoj, al perforta subpremo de la movado por civitanaj rajtoj, al ŝtataj sekretoj kaj mensogoj, al supermezure altaj povoj de la FBI, al senleĝaj eksteraj kaj internaj operacioj. Sed nek la milito en Koreio nek tiu en Vjetnamio kaŭzigis la kreadon de paralela justico estrata de la prezidanto de la nacia sekurecaparato. Laŭ forta esprimo de dekstra liberecana ĉefartikolisto, kutime entuziasma partiano de la respublikanoj, temas ĉi tie pri “diktatoreca potencakiro*”. La eseisto kaj kritika esploristo s-ro Chalmers Johnson faras similan konstaton. Por li, tio estas “maskita militisto-puĉo eble neinversigebla, kiu, laŭ la modelo de la iama GDR, transformos la landon en nacion de denunciantoj, kie nur la blankaj mormonoj estos sekuraj*”.
Sen iri ĝis tien, ŝajnas tamen evidenta, ke la maksimuma sekurec-ŝtato de s-ro Bush, tiel kontraŭa al la usonaj politikaj tradicioj, povos firme instaliĝi nur se la milito longe daŭros. Jen certe la kaŝita senco de la paroladoj ĝis nun senŝanĝaj de la nova imperieca prezidantejo. Argumentante ke la 11-a de septembro markas la komencon de mondmilito, ke tio estas la “Pearl Harbor” de la XXI-a jarcento, ĝi anoncis tutmondan luktadon kontraŭ la terorismo, sen spacaj kaj tempaj limoj.
Sen spacaj limoj: post la fino de la militiro en Afganio necesos malfermi “duan fazon”. Elvokita ekde fine de septembro, tiu povos esti direktita komence kontraŭ la landoj kulpigataj loĝigi kaŝitajn teroristo-retojn en Proksima Oriento, en Azio, en Afriko kaj en Latinameriko (legu paĝojn 18 kaj 19 de la artikolo de Janette Habel). Cetere, usonaj “specialistoj” jam operacias en Filipinoj, kie ili alportas sian ekspertizon pri la kontraŭribela lukto, kaj baldaŭ en Somalio, kie interkonsento subskribotas inter ambaŭ landoj permesanta al Usono uzi la havenon de Berbera. Poste oni komencos trian fazon, en kiu la operacioj direktiĝos kontraŭ pli danĝera malamiko: Irako.
Sen tempaj limoj: tagon post tago la administracio ripetas senlace ke la lukto daŭros longe, eble senfine. Post la eliminado de s-ro Usama Ben Laden necesos okupiĝi de la retoj Al-Qaida dissemitaj tra la planedo. Poste venos ties anstataŭontoj, ĉar la subpremo de la simptomoj neniam kuracos la malbonon. Se kredi la premsonĝajn viziojn de iuj, la milito povos daŭri kvindek jarojn, ĉiukaze “multe pli ol nia vivotempo”, por citi la vicprezidanton Richard Cheney, kaŝita ekde la 11-a de septembro en sekreta bunkro proksime de Vaŝingtono DC. Kaj, laŭ la milito nomata “malvarma”, kiu daŭris kvindek jarojn, “ĉiuj resursoj de la ŝtatpotenco” estos aplikataj.
Tiu kohera kaj unuforma diskurso estas destinita same, se ne pli, al la usona kiom al la monda publika opinio. Ĝi provas estigi kaj pravigi permanentan mobilizadon de la loĝantaro, kolekti tiun malantaŭ ĉefon en ĉi momento ne kontestatan, sed kiu riskas, ekde la fino de la videbla milito, tiu de Afganio, sufiĉe rapide retroviĝi fronte al elektontoj malkontentaj pri ĉiam pli malfacila ekonomia situacio.
Ĝis nun, la intervenoj de la ŝtato en la ekonomion (pro kiuj certaj naivuloj kredis percepti “revenon al la politiko” fine liberigita de la premoj de la tutmondigitaj merkatoj) ekskluzive profitigis la grandajn entreprenojn kaj la militista-industritan komplekson, la naturajn pilierojn de la respublikana prezidanteco. La ŝtato tiel elspezis dekojn de miliardoj da dolaroj sub la formo de rektaj aŭ nerektaj helpoj: 15 miliardojn da rektaj helpoj por la aerkompanio, 25 miliardojn da nerektaj helpoj por ĉiuj entreprenoj, profitantoj de retrovalida impostdonaco, kaj 20 miliardojn da rektaj transkontigoj al la Pentagono (kies buĝeto atingas 329 miliardojn da dolaroj).
Paralele, nenia gesto fariĝis direkte al la salajruloj kaj la senlaboruloj, kies nombro kreskas (ĉi-momente 5,6% de la aktiva loĝantaro). Kiel diris s-ro Richard Armey, prezidanto de la respublikana parlamenta grupo, la senlaborula subvencio “ne estas parto de la usona spirito”. Pro la recesio, nombraj usonanoj tamen aliĝos al la amaso da personoj senigitaj de laboro ĝis la parlamentaj voĉdonadoj de 2002 kaj la prezidantaj de 2004. Se juĝi laŭ liaj agoj, s-ro Bush deziras samtempe maksimuman sekurec-ŝtaton kaj minimuman socialŝtaton.
Sen konstanta mobilizado, kiun povas estigi nur la timo, s-ro Bush povos nur malfacile daŭrigi tiun direkton. Eble li gajnis tro rapide la militon de Afganio. Usono povas baldaŭ laciĝi de la nova imperieca prezidanteco.