Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 6-an de oktobro en Vatikano, la papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis José Maria Escrivá de Balaguer, fondinton de Opus Dei, speco de katolika framasonismo obsedata de potencakiro. Tiu urĝa sanktigo, la plej rapida en la historio de la eklezio, estigas fortan emocion ĉe multaj katolikoj kiuj konas la subtenon de Opus Dei al la plej reakciaj reĝimoj, aparte en Latinameriko, kaj la historiajn ligojn inter M-ro Escrivá kaj la generalo Franko, faŝista diktatoro de Hispanio.
En Hispanio, dum la lastaj ses jaroj, post la venko de la Popola partio de s-ro José Maria Aznar, Opus Dei, speco de katolika framasonismo fondita en 1928 de m-ro José Maria Escrivá de Balaguer*, iom post iom reakiris la povon. Multaj aktivuloj de Opus Dei ree ekokupis gravajn postenojn en entreprenoj kaj en la registaro. Jen kio klarigas la rean interesiĝon pri la disvastigo de la Konfidenca raporto pri la sekreta organizo Opus Dei, redaktita en 1943 de la Falango (hispana faŝista partio), tiutempe engaĝita kontraŭ m-ro Escrivá de Balaguer en akra lukto pri la potenco sine de la frankista diktaturo. En tiu raporto, Escrivá estas priskribata kiel “klaĉulo” kun ne tre modela vivo, kun “diroj kaj agoj plenaj de kaŝpensoj” kaj kun “vantomontra kaj larmema, tre nenatura devoteco, kun ŝajnigaj kaj afektaj sintenoj”. Tiuj akuzoj neniel ĝenis la fulmrapidan karieron de m-ro Escrivá, unue monduman (la fondinto de Opus Dei, “modesta” akumulanto de ordenoj kaj honortitoloj, akiris de sia amiko generalo Franko nobeltitolon: markizo de Peralta), kaj poste ĉielan, beatigon en 1982 kaj, plej altan konsideron, la sanktecon, la 6-an de oktobro 2002.
La leganto sciema pri la vivo de la nova sanktulo Escrivá trovos en kelkaj verkoj* kaj en la hagiografioj eldonitaj de Opus Dei abundajn atestojn pri liaj agoj kaj gestoj. Ni disponas pri ne malpli senmaskigaj spuroj de la persono kun filmsekvencoj pri kelkaj liaj aperoj en nigra Cadillac, en plengraciaj pozoj. Sed mia propra interpreto, en Foutricomédie, de la maksimoj de lia ĉefverko, Vojo — tradukita al pli ol kvardek lingvoj-, ĵetas novan lumon sur la seksajn fantasmojn de Escrivá. La fondinto de Opus Dei estis, sen ajna dubo, kiel dirus Rabelezo, “el la ligno el kiu oni faras sanktulojn”.
La ĉefa verko de la fondinto de Opus Dei, Vojo, estis skribita dum la hispana intercivitana milito (1936-1939) kaj konstituas panegiron de la faŝista spirito de la diktatoro Franko. En unu el la raraj membiografiaj parentezoj de la libro, la aŭtoro elvokas la momentojn de “nobla kaj gaja kamaradeco” ĉe la frankistaj oficiroj, kie li aŭdis la kanzonon de “juna leŭtenanto kun brunaj lipharoj” kiu deklamis jenan preĝon: “Korojn dividitajn / mi ne volas /kaj se mi donas la mian / Mi donas ĝin tutan” (maksimo 145). La libro respegulas la tiutempan frankisman fervoron (“La milito estas la plej granda obstaklo starigita sur la facila vojo. Kaj tamen, ni devas ami ĝin [substrekis mi], kiel la religiulo amas siajn fakojn” [311]) kaj kompreneble la ardan laŭdegon de la “Caudillo”* Franko (“Vi, malzorgi vin? Vi... Ĉu vi estus parto de la grego? Dum vi naskiĝis por esti caudillo!” [16] “Caudillos! ... Virigu la volon por ke Dio faru vin caudillo!” [833]. Danke al la “patriotisma fervoro” (905) en la lukto kontraŭ la “volterismo en pudra peruko aŭ la eksmodaj liberalismoj de la 19-a jarcento” (849), “Hispanio revenos al la antikva grandeco de siaj sanktuloj, de siaj saĝuloj kaj de siaj herooj” (enkonduko datita la 19-an de marto 1939).
Sed se tiuj aspektoj de Vojo kaj de multaj aliaj, kiel lia alta estimo de la rolo de la virino en la kristana socio (“La virinoj ne bezonas esti kleraj, sufiĉas ke ili estu modestaj” [946], fariĝis temoj de ekzegezoj de la specialistoj de Escrivá, , mi bedaŭras la foreston de kion oni povus nomi legadon de la “seksa libido” de Vojo, de tiu sankta sekseco en la maksimo 28: “Dum manĝi estas postulo de la individuo, generi estas postulo nur de la specio, la apartaj individuoj povas liberiĝi de ĝi.” Kiel ni vidos, “la apartuloj” kiuj “liberiĝas” de la generado, kiel informitaj homoj — laŭ la maniero de Lorca-, povas trovi en Vojo tre delektindajn maksimojn kaj senti sin firmigitaj en siaj deziroj kaj sanktaj seksaj inspiroj.
La fondinto de Opus Dei alte estimas la forton de vireco, kaj ne kaŝas sian malestimon por tiuj kiuj ne havas ĝin, kiujn li kvalifikas “mildaj kaj teneraj kiel meringoj”. Jen kelkaj ekzemploj: “Forlasu tiujn gestojn kaj tiujn frivolajn aŭ knabecajn manierojn. Estu vira” (3); “Estu forta. Estu vira. Estu viro” (22); “Ne estu knabeca” (49); “Ne estu mola, malvigla” (193); “Ĉu vi ne hontas esti tiom malmulte vira ĝis en viaj mankoj?” (50).
La vigleco postulata de Escrivá entenas ĉiujn kampojn de la sprita kaj emocia vivo. “Kiu diris al vi ke ne estas vire fari naŭtagajn preĝojn?” (574). La preĝo, li substrekas plurfoje, devas esti “fortika kaj vira” (691), kaj la larmoj de la milic-rekrutoj estas do same “brulantaj kaj viraj” (216). Jen pro kio necesas adopti kondutmodelon kiu ne estu atakebla de kritiko; “Se vi ne estas vireca kaj... normala” — li observas difinante la kampon de la konsilita aparteco-, “vi ne estos apostolo, sed ties ridinda karikaturo” (877). Kaj sekve li substrekas: “Esti infano ne signifas esti virineca” (888).
Malgraŭ tiuj admonoj al la saĝeco, la tereno estas glitiga. “Kial tiuj falsaj supozoj pri vi tiom afliktas vin?” (45), demandas Escrivá sian leganton. Ties “elverŝoj de tenereco” kaj la sento kiun la Sinjoro metis en la viran bruston de tiuj kiuj aspiras la Vojon estu adresataj al la Kristo. Kaj, kiel persono informita pri la sankteco kiun li predikas, Escrivá murmuras al ties orelo: “Ĉu ne veras ke, malfermante unu el la rigliloj de via koro — kaj vi bezonas sep riglilojn — nubeto da dubo ŝvebis pli ol unu fojon sur via surpernatura horizonto...? Turmentita, malgraŭ la pureco de viaj intencoj, vi demandis vin tiam: ĉu mi ne troigis la eksterajn elmontron de miaj korinklinoj?” (161). Ĉar temas pri kongregacio kie regas strikta diseco de la seksoj, la adresato de tiuj elverŝoj ne malfacile diveneblas. Sed la maltrankviloj kiuj minacas la “apartulojn” akceptitajn en la vira milico de Opus Dei estos fine venkitaj de la “sankta senhontego”. Ĉar “unu afero estas la sankta senhontego kaj alia la laika senhonteco” (388).
La informita leganto, precipe se li estas “sperta en legado de hindiaj tantroj”, ĝuos kiel mi “subitajn kaj dilatajn ekspansiojn” kiujn provizas la maksimoj de m-ro Escrivá. Kvankam lia prozo estas mizere povra kaj ofte triviala, kaj la pensado kiun ĝi vehiklas nekredeble naivega (ni estas je mil lumjaroj de sankta Johano de la Kruco kaj de sankta Tereza de Avila), lia trafoliumado estas seksinstiga se ni limigas nin al teksteroj — tre abundaj — kie alsurfaciĝas la seksa subkonscio de la aŭtoro.
Ne necesas esti specialisto de Freŭdo por aprezi la metaforojn kiuj ripetiĝas laŭlonge de la Vojo: “Virigu vian Volon: ke ĝi estu, kun la Dia graco, kiel ŝtala sprono” (515), “Fortoprovo potenca, velure ingita” (397), “Tiu bone plektita fadeno kiu povas levi enormajn pezojn” (480) aŭ “Ne forgesu ke ĉio kio grandas surtere komencis malgrande” (821), ktp.
La Patro skoldas tenere la disĉiplon: “Povra ilo vi!” (477), kaj li admonas agi kun scienco kaj majstreco. “Granda aŭ malgranda, delikata aŭ kruda... estu ilo. (...) Via devo estas esti ilo” (484). Kaj li avertas kun firmeco: “Oni ne povas lasi la ilojn rustiĝi” (486).
La konsiloj de la nova sanktulo proponas ĉiupaŝe frandan tantrecan legadon. “Kial vi volas sen spirita direktanto konstrui la palacon de via sanktigo?” (60), li demandas la disĉiplon. “Ni donos nin, vi kaj mi, senhezite” (468). La ŝtala sprono trejniĝos tiel por la amora kutimo “alsalti la tabernaklojn” (876).
Sed ne ĉio estas rozpetaloj sur la vojoj kondukantaj al la sankteco: “Piko. Plia kaj ree plia. Eltenu ilin! Se vi estas malgranda, ne forgesu ke en via vivo — sur via eta vojo — vi povas oferti nur tiujn etajn krucojn” (885). La ĉefa penado — lasi “deponaĵon” — jam preskribita ekde la unua maksimo de la libro, “elŝprucigas” la antifonon de la kateĥumeno kiel “trankvilan kaj larĝan riveron” (145). “Jen forta kaj fekunda devoto!” (556) li ekkrias. Kaj la semo, ho dia bonaĵo, “ĝermos kaj donosbongustajn fruktojn, dece akvumotajn” (119).
La inicato al la misteroj kondukantaj al la graco devas elteni la provojn kun vira firmeco. “Tio doloras, ĉu ne? Kompreneble! Ĝuste pro tio ni okupiĝas pri vi” (158). Sed la rekompenco venas rapide: “Kaj baldaŭ la suferoj fariĝas ĝua paco” (256). “Estas kialo por kanti plenvoĉe, diris amplena animo, vide al la mirindaĵoj kiun la Sinjoro efikis por lia servado” (524).
Evidente, Vojo permesas aliajn legadojn ol la mian. La devota protagonisto de mia Foutricomédie aplikas laŭvorte la admonon: “Ne estu tiom blinda aŭ senpripensa ke vi ne spirite enpenetras ĉiun tabernaklon, kiam vi perceptas la murojn aŭ la sonorilturojn de la domoj de la Sinjoro” (269).
Nun kiam tiom da katolikaj pastroj akuzitas pro pedofilio kaj aliaj “virecaj” diboĉoj, la sanktigo de m-ro Escrivá povas instigi multajn el tiuj turmentataj animoj preĝi “kun la avido de infano je sukeraĵoj, kiam ĝi trinkis la amaran pocion” (889). La maksimoj de m-ro Escrivá certe alportis al ili ian lubrikaĵon kaj efikan gvidilon sur ilia vojo semita de dornoj kaj rozoj. Pro tio — kaj laŭ propono de la Fratinoj de la Eterna Helpo gloritaj en mia Foutricomédie-, ili festos en ĝojego la 6-an de oktobro 2002 la supreniron de m-ro Escrivá de Balaguer al la plej altaj ĉielaj sferoj.