Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“Li uzis kemiajn armilojn kontraŭ sia propra popolo kaj kontraŭ siaj najbaroj.” “Li invadis siajn najbarojn.” “Li mortigis milojn da siaj kuncivitanoj.” S-ino Condoleeza Rice, konsilisto pri nacia sekureco de la prezidanto George W. Bush, elkovas “nerezisteblajn” argumentojn kiuj puŝas, laŭ ŝi, Usonon al interveno en Irako kaj al renverso de la prezidanto Saddam Hussein*. Nerefuteblaj riproĉoj: en septembro 1980, la bagdada reĝimo lanĉis sin en la atakon kontraŭ Irano, komencante unu el la plej mortigaj konfliktoj post la dua mondmilito; metita en embarason, li uzis efektive ĥemiajn armilojn antaŭ ol gasumi, en Halabja, en marto 1988, 5 000 irakajn kurdojn. Ĉu Vaŝingtono tiam lanĉis krucmiliton kontraŭ tiu “sangavida tirano”?
La usona gazetaro ĵus konfirmis ke, en tiu epoko, sesdeko da usonaj oficiroj liveris sekrete al la iraka generalstabo “detalajn informojn pri la dislokiĝo de la iranaj fortoj” kaj ke ili diskutis kun ĝi batalplanojn. Tiuj konsilistoj, informitaj pri la uzado de gaso, — malpermesita de la ĝeneva konvencio — ne kontraŭis, “ĉar ili pensis ke Irako batalas por sia transvivo”.*
Ekde 1984, la registaro de Reagan cetere restarigis siajn diplomatiajn rilatojn kun Bagdado — rompitaj ekde la milito de 1967 — kaj forstrekis Irakon, promociigitan de la Okcidento al la rango de remparo kontraŭ la “islama revolucio”, de la listo de landoj subtenantaj terorismon. Kiam s-ro George Bush patro en januaro 1989 enposteniĝis kiel prezidanto, li subskribis direktivon kies cinismo konkurencis kun sia stulteco: “Normalaj rilatoj inter Usono kaj Irako servus al niaj longdaŭraj interesoj kaj rezultigus stabilecon en la golfregiono kaj la Proksima Oriento. Ni devas proponi stimulaĵojn al Irako por moderigi ĝian konduton kaj kreskigi tie nian influon.”
Dum tiu periodo, usonaj societoj, kun la aprobo de la ŝtatdepartamento, eksportis al Irako produktojn kiuj povas esti utiligataj por fabriki bakteriologiajn armilojn.* Oni komprenas ke la “internacia komunumo”, tiom atenta en la 1990-aj jaroj por laŭspuri la historion de la iraka programo pri armiloj de amasa detruo, neniam enketis pri la eksterlandaj kompanioj kiuj helpis Bagdadon. De Usono ĝis Germanio tra Francio, tro da okcidentaj registaroj estis implikitaj.
De nun oni diskutas en Usono pri la milita renverso de la prezidanto Saddam Hussein. En sia vigleco la diskuto temas pli pri la rimedoj ol pri la celoj. La starigita demando ne estas: “Ĉu ni devas iri tien?”, sed: “Kiel iri tien?” La reteniĝemo de la aliancanoj arabaj — konsternitaj de la totala senpuneco de la registaro de s-ro Ariel Sharon — kaj eŭropaj certe nur prokrastos la daton de tiu “unua preventa milito” de la 21-a jarcento (vd la artikolon de Paul-Marie De La Gorce: “Tiu danĝera koncepto de preventa milito”).
Oficiale, tiu operacio celas la bagdadajn armilojn de amasa detruo. Ni memorigu ke la malarmado de tiu lando estis postulata de la rezolucio 687 de la Sekurec-konsilio de la UN, adoptita la 3-an de aprilo 1991. La punkto 14 de la teksto precizigas ke tiuj disponoj “enkadriĝas en la demarŝon kiu celas krei en la Proksim-Oriento zonon sen armiloj de amasa detruo kaj sen transportaj misiloj”.
Tiu regiona “demarŝo” estis neniam komencita. Ĉia atento estis fokusita sur Irakon, submetitan al mortiga sistemo de embargo kiu malsatigas ĝian loĝantaron, disŝovas la socion kaj... fortigas la reĝimon de Saddam Hussein. Inter 1991 kaj 1998, inspektistoj de la UN faris surloke imponan laboron, certiĝante pri la detruo de la atomprogramo, de preskaŭ ĉiuj misiloj kaj de grava parto de la ĥemiaj armiloj. Longdaŭra kontrolado estis starigita, kun sistemo de kontrol-kameraoj en deko da ejoj. Oni estis fine survoje al malarmado kaj al la fino de la embargo. Sed Vaŝingtono havis, en la faktoj, aliajn celojn.
S-ro Rolf Ekeus, kiu gvidis la inspektistojn de la Unuiĝintaj Nacioj en Irako inter 1991 kaj 1997, antaŭnelonge malkaŝis ke Usono ne nur uzis la inspektistojn por spionaj taskoj, sed ke ĝi “faris premon por ke tiuj faru misiojn kontraŭatajn el iraka vidpunkto tiel kreante blokadon kiu povus pravigi rektan militan agadon”.* Jen kio okazis en decembro 1998, kiam Vaŝingtono decidis bombadi Irakon, sen konsento de la UN, kio devigis la inspektistojn forlasi la landon kaj lasis ekde tiam la irakan armad-programon ekster ĉia kontrolo.
Ne pli ol hieraŭ la Blanka Domo deziras la revenon de la inspektistoj, sed pli ĝuste pretekston por milita aventuro kiu riskas akrigi la abismon inter la islama mondo kaj la Okcidento. Kiu scias kiaj estus la sekvoj de tia entrepreno en regiono skuita de la ofensivo de la israele registaro kontraŭ la palestinanoj?
S-ro Brent Scowcroft, iama konsilisto de la prezidanto Bush patro, lanĉis averton: “Israelo estus la unua viktimo de milito, kiel en 1991. (...) Ĉi-foje la uzo de armiloj de amasa detruo povus sukcese sekvigi israelan replikon, eble kun uzo de atomarmiloj, kio lanĉigus harmagedonon en la Proksim-Oriento.”*
Alain GRESH
Vd ankaŭ Mounia DAOUDI: Venonta atako kontraŭ Bagdado kaj
Jean Santerre: La doktrino de preventaj atakoj kaj la nova unuflankismo de Usono