Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
WARDA, de Sonallah Ibrahim, elarabigita de Richard Jacquemond, Actes Sud, Arles, 2002,451 p, 23.90 EUR
Estis eksterracia tempo. La mondo-bazo estis ŝanĝiĝonta. Sur la tuta planedo ribelaj fajreroj minacis ekfajrigi la malnovan ordon. Ĉie sonis la krio de la “heroa gerilano” Che Gevara:“Ni kreu unu, du, tri, multajn Vjetnamojn”. En la aziaj ĝangaloj hometoj kun nigraj pantalonoj kaj sandaloj rezistis kontraŭ B52- bombaviadiloj kaj la giganta usona armeforto. En la profundo de afrikaj savanoj, de Angolo al Mazambiko, ankaŭ en Kongo, partizanoj defiis koloniismon, anoncis la baldaŭan alvenon de nova mondo. La Okcidento mem estis submetita al batoj de laboristoj kaj studentoj kune. La sola diskutata demando estis: kiam revolucio eksplodos?
La araba mondo ne tenis sin ekster tio. Monarkioj sinkis unu post alia. Socialismo estis sur la tagordo en Kairo, Bagdado, Damasko. La tronoj de la Golfaj Emirlandoj, arkaikordaj bastionoj, ektremis sur la sablo. Ĉe la fino de Araba duoninsulo, en Omano, mezepoka lando regita de Britoj, kie pli gravis triboj ol sociaj klasoj, kie estis malpermesita ĉiu signo de moderneco, eksplodis neprobabla ribelo. La 9an de junio 1965 en la Dhofar-regiono, je la nomo de socialismo liberec-fronto komencas perarmilan batalon kontraŭ la reĝimo kaj ties britaj subtenantoj. Kelkaj emblemaj afiŝoj estis popularigontaj tiun gerilon.
Sur unu el ili, lumridetanta batalantino, simbolo de virina emancipiĝo, aperas aplaŭdanta kaj fusilportanta. Tiu bildo konsistigas la kovrilon de la franca traduko de WARDA, la romano de egipto Sonallah Ibrahim. Ĉu ĝi prezentas lian heroinon Warda, samnoman figuron de lia libro? Estas la 1992a jaro. La rakontanto Rochdi elŝipiĝas en Mascato, serĉante Warda-n kaj ŝian fraton Yaroob, kiujn li ekkonis en la 1950aj jaroj en Kairo, kie tiam renkontiĝis revoluciuloj el ĉiuj arabaj landoj, allogitaj de la Nasser-a revolucio. Oman moderniĝis de post la eksigo de la malnova sultano fare de ties filo Qabous en julio 1970, sed la lando plu estas firme regata kaj obsedita de tiu Dhofar-ribelo.
La romano disvolviĝas laŭ du paralelaj linioj. La Rochdi-esplorado, serĉanta la fantomon de Warda; ties taglibro, kiun la rakontanto trovsavas, pecon post peco, ĉiufoje en strangaj cirkonstancoj. La diversaj kajeroj priskribas la 1960-ajn jarojn, la ekiĝo de la Dhofar-ribelo, kaj haltas subite, je ties frakaso en 1975. Laŭlonge de la Warda-verkado malkaŝiĝas portreto de revoluciulino, de ties engaĝiĝoj kaj iluzioj, de virino kiu neniam rezignas sian volon transformi la mondon, sian volon eskapigi tribecan popolon el ĝia senriĉeca kaj senscia destino. Ĉio ŝajnis ebla, kiam la imamoj mem desupre de siaj minaretoj, nome de islamo alvokis al socialimo. Ĉio ŝajnis ebla, eĉ la virina liberiĝo el ties dumjarcenta subpremo, kiun Warda promocias kontraŭ la masklismo de iuj kunbatalantoj. Ŝi luktas, dubas, ridas, dancas, senhonte alfrontas la problemojn de sia sekseco, de siaj deziroj.
Sed tiuj kajeroj ne nur apartenas al historio. Ilin deziras akiri multaj protagonistoj, tiom la ekskamaradoj de Warda, nun dividitaj en rivalaj frakcioj, kiom la regantoj kaj eĉ aliaj, kiujn oni malkovros legante la rakonton, ĉar ili ja supozeble ebligos difini la heredaĵon kiun Warda postlasis por la nunaj generacioj. Kiujn lecionojn oni povas eltiri el ŝia epopeo? Kio restas el la 1960-1970aj jaroj? La rakontanto ne fermas la demandon, sed, kiel diras unu el la roluloj: “Warda estas ĉi tie legendo. (... ) Iuj kredas ke ŝi ankoraŭ vivas, kaj ke ŝi iam reaperos. Kiel la Mahdi.”