Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Longtempe favora al la israelaj tezoj, la franca opinio malfermiĝis — precipe post la israela invado de Libano en 1982 kaj la masakroj de Sabra kaj Chatila — al la palestinaj tezoj, kiujn ĝi subtenas pli larĝe post la eksplodo de la dua intifado. Klara plimulto nun esprimas sin por la retiriĝo de la israelaj soldatoj kaj koloniistoj el la okupitaj teritorioj kaj por la kreado, apud Israelo, de palestina ŝtato kun Jerusalemo kiel ĉefurbo.
Tiu evoluo maltrankviligis la francajn adeptojn de la generalo Sharon, kiuj lanĉis viglan kontraŭofensivon. Por entrupigi la francojn de juda religio aŭ deveno, ekspluatante la angoron estigitan de la nepravigeblaj kamikaz-atakoj en Israelo kaj de la antijudaj atakoj en Francio. Sed precipe por premi sur la amaskomunikiloj esperante ke ili memcenzurigu sin.
Adeptoj de la stalina devizo laŭ kiu la celo pravigas la rimedojn, la organizantoj de tiu operaco ne avaris pri la metodoj. Por denunci kiel “antisemito” kiun ajn kiu kritikas la israelan politikon, kreiĝis retpaĝoj kiuj, nomante ilin, tradraŝas “malamikajn” ĵurnalistojn kaj “perfidajn” judojn, oni organizis manifestaciojn antaŭ la sidejo de pluraj amaskomunikiloj, la lokoj de antirasismaj organizoj estis disrabitaj, sen forgesi la seriajn agresojn fare de Betar kaj de la Ligo de juda defendo.
Lasta paĝo, kaj ne plej malgrava: la jura ĝenado. Nia kolego Daniel Mermet denove viktimiĝis de ĝi. La unuan fojon, la advokato Gilles-William Goldnadel — cetere defendanto de Oriana Fallaci — akuzis plurajn elsendaĵojn de Là-bas si j’y suis pri la Proksima Oriento, markitajn, laŭ li, de “maldekstra antisemitismo “new look””. Tion ne adoptis la tribunalo, kiu, la 12-an de julio 2002, opiniis ke la ĵurnalisto ja esprimis “certajn preferojn”, sed “sendepende de ĉia rasa konsidero”...
Ĉi-foje, la advokato kvalifikas “provokado al rasa malamo” la elsendojn de Daniel Mermet dediĉitajn al la nazia kuracisto Hans Münch, kiuj tamen ebligis ties kondamnon en 2001, pro “apologio de krimoj kontraŭ la humaneco” — kvankam li estis liberigita post la milito. La tribunalo donos sian juĝon nur la 15-an de oktobro, sed la unua substituito proponis liberigon.
Aliaj aferoj daŭris longe: S-ro Arno Klarsfeld perdis proceson kontraŭ la Movado kontraŭ rasismo kaj por la amikeco inter popoloj (MRAP); la trockisma kandidato de la tria regiono de Savojo, akuzita pro liaj afiŝadoj “Sharon murdisto, intifado venkos”, gajnis la proceson; kaj Gilles-William Goldnadel — ree li — estis jure malpravigita kun sia plendo kontraŭ Témoignage chrétien...
Tiu adaj malsukcesoj instigu la inspirantojn de tiu malinda kampanjo reveni al la sola valora batalkampo: tiu de la demokrata debato.
(Redakteja artikolo de: Le Monde diplomatique, oktobro 2002, p. 2)*