Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kapo ne estis la ĝusta

Laŭ la semajngazeto US News and World Report (29-an de julio 2002), la anonco de la prezidanto Bush de tre alta rekompenco por tiuj, kiuj estos kaptintaj la gvidantojn de Al-Qaida “mortaj aŭ vivaj”, trafis en abunde da interesitaj oreloj. “Ondo da solduloj invadis Afganion kaj elmontras nun kapojn kaj orelojn por fanfaroni pri la sukceso.” La telekomunikaj firmaoj, spite al la frakaso de iliaj borsaj kurzoj, dediĉis 100 milionojn da dolaroj al tiu operaco de patriota partnereco.

Neniu el la oficiroj plej proksimaj al s-ro Ben Laden estas konsiderata kaptita aŭ mortigita. Kiam soldulo postulis de la Pentagono la pagon de 25 milionoj da dolaroj pro mortigo de Ayman Al-Zawahiri, supozata membro de la unua rondo de Al-Qaida, la usona ministro pri defendo postulis pruvon de tiu morto. La kapĉasisto sekve sendis la kapon de sia viktimo al Vaŝingtono. Post analizo, la Pentagono deklaris ke tiu kapo ne estas la ĝusta.

Le Monde diplomatique, septembro 2002, p. 14.