Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Sociala eksplodo en Argentino, konfrontiĝoj kaj mortoj en Bolivio, konfliktoj pri tero en Brazilio, murdoj al sindikatistoj en Kolombio (165 en 2001), militista kaj paramilitista premo en Chiapas, ĝenerala striko lanĉita de la entreprenistoj por kontraŭstari la reformojn de la prezidanto Hugo Chávez en Venezuelo... En Latinameriko, kiu estas incitita de du jardekoj da ultraliberalismo, kaj sub la preteksto de lukto kontraŭ la “terorismo”, Usono ludas la militisman karton por kontraŭstari la pliiĝon de la luktoj.
“La ŝlosila demando, kiam oni diskutas pri la defendo de la hemisfero *. Hodiaŭ tiu minaco fariĝis senfine pli komplika kaj pli malfacile difinebla.” Tio estis antaŭ la 11-a de septembro. La profesoro Lewis Arthur Tambs, diplomato, historiisto, profesoro ĉe la universitato de la ŝtato Arizono kaj aŭtoro de raporto pri la estonteco de Ameriko, resumis en naŭ punktoj — la naŭ D* — la grandajn aksojn, kiuj devos gvidi la hemisferan sekurecon: “Defendo”, “Toksikoj”, “Demografio”, “Ŝuldo”*, “Senindustriigo”*, “Demokratioj popolismaj post la malvarma milito”, “Malstabiliĝo”*, “Senarbarigo”* kaj “Malprospero* de Usono”*
La T ne partoprenis en la nomenklaturo de ĉi sekurec-vortaro, la terorismo troviĝas en la ĉapitro “Toksiko”. Tie la toksika terorismo estas difinita kiel “la alianco inter teroristaj organizoj, la toksikvendistoj kaj la organizita krimo, mortiga simbiozo detruanta la vivogravajn elementojn de la okcidenta civilizacio”. En tiu evidente malkohera nombrado, la milito kontraŭ la toksiko okupas efektive centran lokon, en kiu la administracio de la prezidanto William Clinton akuzatas ne esti plenuminta siajn promesojn elradikigi la toksiko-komercon. La “Demokratio popolisma” aludas la venezuelan registaron de la prezidanto Hugo Chávez, la “Demografio” al la minacoj, kiujn kaŭzas la ondo da migrantoj al Usono (la lasta usona nombrado de la loĝantaro substrekas la sensacian kreskon de la hispanlingva loĝantaro, 58% en dek jaroj, kio estas pli ol 35 milionoj da loĝantoj).
Por kompreni tiun heterogenan eldiron kaj tiun redifinadon de la kontinenta sekureco, necesas eliri de la kunteksto de la tempo post la malvarma milito kaj de la malapero de la “komunisma danĝero”. Post la falo de la diktaturoj en la 1980-aj jaroj la reveno al la demokratio estis akompanata de efemera stabileco, de politika malfermiĝo kaj de merkat-ekonomio, kiuj elvokis siavice sufiĉe multajn esperojn. Nu, ekde la 1990-aj jaroj la merkat-demokratio kadukiĝis, la sociala krizo akriĝis, la malstabileco revenis.
La financaj krizoj — meksika en 1995, brazila kaj ekvadora en 1999, argentina en 2001 — havis katastrofajn sekvojn, la socialaj kaj politikaj kondiĉoj sekvigas pliiĝon de kontestado, pri kiu atestas la masivaj protestoj de la kampuloj en Bolivio, la ribelado de la indiĝenoj en Ekvadoro kaj la falo de la argentina prezidanto Fernando de la Rua (vidu la artikolon sur paĝo 3). Fine, la intercivitana milito en Kolombio minacas malstabiligi la tutan regionon, dum en Vaŝingtono la registaro Chávez kaŭzas kreskantan incitiĝon. Kvankam la subkontinento ne estas milite minacata de iu malamika potenco, tiuj “turbuladoj” reaktivigis la zorgojn pri sekureco.
La internacia terorismo, la komerco de toksikoj, la fluo de enmigrantoj, la malboniĝo de la medio, difinitaj kiel “transnaciaj minacoj netradiciaj”, reprezentas do la novan malamikon. Sed en realo, estas ĝuste kaj klare la politika kaj ekonomia malstabileco, kiu historie servis por pravigi la intervenon de Usono kaj de aliaj nacioj kaj kiu “reaperas kiel potenciala minaco por la regiona sekureco”, kiel konstatas la usonaj esploristoj Joseph Tulchin kaj Ralph Espach*. Kaj tio des pli, ĉar “la milito kontraŭ la kolombiaj ribelantoj, kiuj regas preskaŭ la duonon de la teritorio, minacas etendiĝi al Venezuelo, al Panamo, al Ekvadoro kaj al Brazilo, tiel provokante kreskantajn tensiojn kaj la ĉeeston de kromaj trupoj ĉe tiuj limoj. Krom tio, la usona politiko rilate al Kolombio orientiĝas al etendiĝo de la dimensioj de la konflikto”.
La reago al tiuj “netradiciaj” minacoj fariĝas des pli urĝa por Usono, ĉar la realigo de la Zono de libera interŝanĝo de Ameriko (ZLIA)* estas nun sur bona vojo post la aprobo de la Trade Promotion Authority (la eksa fast-track aŭ “rapidvojo”) fare de la Ĉambro de reprezentantoj. La rilatoj inter la konstruado de la ZLIA kaj nova “arĥitekturo de sekureco en Ameriko” estas efektive densaj, konstatas la Centro de internaciaj kaj strategiaj esploroj (CSIS)*: “La ekonomiaj ŝanĝoj estis pli rapidaj ol la ŝanĝoj en la kampo de sekureco kaj tiel provokas kreskadon de perforto en tiu parto de la loĝantaro, kiu travivas per kontraŭleĝaj rimedoj.”
Vide al tiu nova defio, “kiun la malfortiĝintaj ŝtatoj ne povas alfronti solaj”, necesus ellabori koheran defend-politikon por la hemisfero, difinante la celojn kaj la instituciajn peradojn necesajn por la fortigo de la interamerika sekurecsistemo. La cezuro de la 11-a de septembro devus helpi akcelante la jam komencitajn reformojn de la kontinentaj institucioj kreitaj komence de la malvarma milito.
Dek tagojn post la falo de la Twin Towers, dum eksterordinara kunveno de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ)* destinita al diskuto pri la rebato, la argentina ministro pri eksteraj aferoj deklaris: “La Interamerika Traktato pri Reciproka Asistado [ITRA]* estas plene valida kaj aktuala. Ĝi permesas diskuti la regulojn kaj politike enkadrigi eventualan militan rebaton.”
La aserto ne povis ne surprizi. Kreita en 1947 kaj kunigante ĉiujn ŝtatojn de la hemisfero (escepte de Kubo), la ITRA ne estis alvokita depost la malvina milito, kiu kontraŭstarigis Grand-Brition kaj Argentinon en 1982. Vaŝingtono tiam rifuzis funkciigi ĝin kaj subtenis Londonon en tiu konflikto, spite al la teksto de la pakto. Tiu ĉi preskribas efektive, ke atako kontraŭ membroŝtato devas esti konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj membroj, laŭ principo simila al tiu de la artikolo 5 de la NATO-pakto.
Per stranga hazardo, kelkajn tagojn antaŭ la atencoj de Novjorko kaj Vaŝingtono, la meksika prezidanto Vicente Fox kvalifikis la ITRA “grava kazo de obsoleto kaj senutileco”. La referenco al la ITRA estis tamen unuanime aprobita de la ministroj pri eksteraj aferoj kunvokitaj de la brazila prezidanto Fernando Enrique Cardoso, ĉar la registaroj de la kontinento konsideris, ke la atencoj de la 11-a de septembro reprezentas minacon por la “amerika familio” kaj la sekureco de la hemisfero.
Dum en junio 2001 la ĝenerala asembleo de la OAŜ ne povis atingi interkonsenton por adopti la Interamerikan demokratian ĉarton, konsiderata de certaj partoprenantoj kiel legitimanta rajton de entrudiĝo, ĝi estis decidita per aklamado, sen debato, dum la eksterordinara asembleo de la OAŜ kunveninta en Limo en septembro 2001. Nu, kelkaj el ĝiaj artikoloj vekas multnomrajn rezervojn. Destinita al “fortigo kaj gardado de la institucia demokratio”, aparte kontraŭ ĉia provo de puĉo, la Ĉarto difinas ankaŭ la manierojn de alvoko kaj interveno de la OAŜ, kies ambigueco povas prepari la kondiĉojn por uzi la rajton entrudiĝi.
Registaro de membroŝtato konsideranta ke “ĝia politika, institucia kaj demokratia proceso aŭ ĝia legitima uzo de povo estas en danĝero, povas alvoki la ĝeneralan sekretarion aŭ la konstantan konsilion de la OAŜ por peti asistadon cele al la protektado de la demokratio”. Tiukaze la konstanta konsilio de la OAŜ povus “adopti dispoziciojn taŭgajn por protekti aŭ fortigi la institucian demokration”, kies “difektiĝo” povus instigi ĝin “adopti la decidojn, kiujn ĝi juĝas taŭgaj”, “precipe diplomatiajn demarŝojn”. Tiu “precipe” restas tre vaga. Kaj kiu difinos kio estas “difektiĝo de la institucia ordo”?
Roger Noriega, konstanta reprezentanto de Usono ĉe la OAŜ, energie substrekis tion: “La rezolucioj aprobitaj de la OAŜ ne estas pura retoriko; ili estas kadro por la ago. Ili determinas la politikajn decidojn de la registaroj membroj de la OAŜ*.” Sed, jen denove, kiu havas la decidpovon en organizaĵo, kiu ĵus pruvis sian orientiĝon al la usona hiperpotenco?
Peter Romero, ŝtat-subsekretario pri hemisferaj aferoj de prezidanto Clinton, proponis en la jaro 2000 la kreadon de speciala kontraŭkriza fonduso de la OAŜ, speco de “meĥanismo de preventa diplomatio” uzebla, ekzemple en Argentino, por ke la socialaj eksplodoj ne konduku al institucia krizo. Ne estas la unua fojo, ke la ideo formalizi meĥanismon de regiona interveno — speco de “apogogrupo” konsistanta el “amikaj landoj” por majstri la krizojn — estas sur la tagordo. Sed la provoj en tiu direkto malsukcesis ĝis nun.
La militista brako de la OAŜ, la Interamerika konsilio pri defendo, bedaŭras ke “la foresto de difinita kaj kohera leĝa kadro, kiu reguligas la agojn de kontingento de multnaciaj militfortoj en la hemisfero, fortigas la hezitojn de la membroŝtatoj kaj malhelpas ilin aliĝi al tiuj misioj*”. Projekto de multflanka militforto estas antaŭvidita por lukti kontraŭ la terorismo, kun la konsento de la argentina registaro, la ekster-NATO-aliancano de Usono, kiu — antaŭ sia falo — deklaris sin preta partopreni en eventuala milit-ago.
Kio ĉefe maltrankviligas Vaŝingtonon, estas la fakto, ke la starigo de meĥanismoj de kolektiva defendo por multnaciaj operacioj, en la kadro de regiona strategi-plano, sekvigas kreskadon de la multeco da organismoj pri multflanka sekureco. En la Interamerika Konsilio pri Defendo aliĝis la Komitato por la hemisfera sekureco, kreita en 1995; la dujaraj kunsidoj, ekde 1995, de la Amerikaj ministroj pri defendo (Defense Ministerial of the Americas — DMA), destinitaj, laŭ la eksa usona ŝtatministro pri defendo William Cohen, por “fortigi la personajn rilatojn” kaj por generi la agordon en la mastrumado de la krizoj; la regulaj renkontiĝoj de la estroj de la ĉefaj staboj de la diversaj militfortoj. Pli laste, en 1999, la asembleo de la OAŜ kreis la Komitaton interamerikan kontraŭ la terorismo (Kikte)*, taskita ellabori strukturan kadron por helpi ĉiujn membroŝtatojn de la OAŜ.
Tamen, por la usonaj strategiistoj, la multnombreco de tiaj organismoj ne sufiĉas por kompensi la “institucian malfortecon de la sekureco-kadro de la OAŜ”, ĉar ili ne estas sufiĉe devigaj, “la latinamerikaj landoj ne estas pretaj por oferi siajn naciajn prioritatojn profite al regionaj gajnoj”, ĉar ili timas la potencon de Usono*. Do, la transnaciigo de la armeoj kaj de la milit-operacioj, la konstruado de meĥanismoj de kolektiva defendo renkontas ankoraŭ fortajn rezistojn. Sed iom post iom la ideo gajnas terenon. Ĉar la usonaj oficiroj lertas por gajni la apogon de siaj kontinentaj kolegoj, certaj militistoj vidas en tio rimedon por modernigi siajn ekipaĵojn kaj por profesiigi siajn unuojn.
Tiel, Brazilio aliĝis al la “Protokolo 505” en junio 2000 por ricevi armilojn kaj defend-ekipaĵojn. Kompense, Usono povas penetri en la braziliajn militbazojn kaj ekposedi la bazon de satelitlanĉado de Alkantaro*, en la nordo de la lando, bazo, “kiun ili absolute kontrolas 24 horojn el 24. Nenia brazilano rajtas eniri en ĝin sen antaŭa konsento de la Pentagono*”. La afero skandaliĝis, ĉar nek la komisiono de eksteraj aferoj de la brazila parlamento nek tiu de la defendo estis informita pri la interkonsento. La vendo de aviadiloj F-16 al Ĉilio enskribiĝas en la saman logikon. La registaro de Ricardo Lagos povis tiel kontentigi la protesteman armeon, la usonan armil-industrion, kiu estas tre potenca lobio sine de la administracio Bush, kaj tiel atingi kontentiĝon ankaŭ de tiu flanko.
Fine, en regiono, kiu vekas ĉiajn avidojn pro ĝia geopolitika graveco kaj pro ĝiaj krudoleaj rezervoj, la Plan Puebla-Panamá (PPP) devis konsistigi ĉiujn landojn de centra Ameriko kaj la sudorienton de Meksiko. Tio klarigas la kreadon de meksikaj kontraŭteroristaj trupoj, pro la proksimeco de Chiapas. Kaj pro tio, ke la financ-kapitalo kredas povi alproprigi al si senobstakle la strategiajn tertrezorojn kaj ke la meksika registaro rifuzas ian ajn statuton de aŭtonomio por la zapatistoj. La suda limo de tiu komerca koridoro, inter Meksiko kaj Gvatemalo, estos militistizita por kontroli la migrajn fluojn. La meksikaj aĉetoj de militistaj ekipaĵoj altiĝis je 300%* kaj, laŭ la Stokholma internacia pac-esplora instituto (Sipri), la elspezoj por armaĵoj de la latinamerikaj landoj kreskis je 59% ekde la 1980-aj jaroj.
Iam malpopularaj, la multflankaj militekzercoj multiĝas, kaj la agadoj de la Suda komando de la usona armeo (la Southcom) okazas — ofte sekrete — sur la bazo de principoj difinitaj en la regionaj kunvenoj. Prezentita kiel ŝanĝo de doktrino, tiu usona volo al multflankeco havas en realo duoblan celon: unuflanke, malaltigi la elspezojn — “Necesas ŝpari la rimedojn de la usona defendo, fari la ekzercojn de trejnado kun 32 landoj kostus tro*”; aliflanke, multflankigi la riskojn kaj perdojn kaj ĉe tio banaligi la usonan ĉeeston kaj konservi la unuflankan kontrolon de la decido. “Por Vaŝingtono, la multflankeco signifas postuli blankan ĉekon de siaj aliancanoj kaj lasi al ili la mastrumadon de la perdoj kaj ĉe tio instalante meĥanismojn de entrudiĝo”, asertas brazilano.
La nebuleco de la difinoj estas plia kialo por maltrankviliĝi, en la momento kiam la OAŜ volas ellabori interamerikan konvencion de luktado kontraŭ la terorismo. Steven Monblatt, usona diplomato prezidanta la Kikte, rimarkigas ke sur la kontinento estas du tipoj de terorismo: “La hejma terorismo, kiu esprimas la aspirojn aŭ la politikan programon de grupo ankrita en unusola lando, kaj la internacia terorismo, kies ĉeloj havas´mondvastajn ligojn.” Post kiam ĵurnalisto rimarkigis, ke malfacilas doni universalan difinon de la terorismo, Monblatt rifuzis fari diferencon inter naciaj kaj aliaj teroristaj grupoj. “Ni ne interesiĝas pri la celo, por kiu ili luktas. Ni interesiĝas pri la agoj, kiuj estas faritaj nome de la celo”, precizigis li.
Sed kiu indikos la teroristojn? En Brazilio, la militistoj multfoje akuzis la Movadon de kampuloj sen tero (MST)* esti tia movado. En Meksiko, la zapatistoj estis la celo de similaj akuzoj. La Nacia konsilio de informado de la CIA kaj la Centro de militistaj esploroj en Ĉilio identigis “novan defion por la interna sekureco”: la indiĝenan minacon, de Meksiko ĝis Fajrolando*.
La 20-an de septembro 2001, la Inter-American Defense Board antaŭvidis scenaron, en kiu la etendiĝo de konflikto “povus konduki al super-regiona milito kun etnikaj kaj religiaj nuancoj”. “Mi diris al Hugo Cháves kaj al la kolombia gerilo, ke ili estu singardaj”, komentas Darc Costa, kunordiganto de la Centro de strategiaj studoj de la supera militlernejo de Brazilio*.
Sur la tereno la aferoj iras rapide. Pragmatikaj, la usonaj gvidantoj lerte kombinas multflankajn diplomatajn intertraktadojn kaj duflankajn komercajn interkonsentojn, dum ili apogas sin sur siaj lokaj aliancanoj por komenci la praktikajn laborojn. Fine de aŭgusto 2001 la argentinanoj malkovris kun surprizo, ke sur ilia teritorio okazintis komunaj manovroj grupigante 1 300 militistojn el 9 landoj*, inkluzive de Usono, kun la ĉeesto de kolombiaj observantoj.
Ejercicio Cabañas 2001: jen la nomo donita al la ekzerco okazinta en la regiono de Salta, la epicentro de la manifestacioj gvidataj de la piqueteros (senlaboruloj kiuj baras la stratojn). Patronataj kaj financataj de Usono, tiuj militistaj manovroj estas la plej ampleksaj de la regiono. Mirigas eĉ pli ilia scenaro, imaginita etna konflikto, kiu kontraŭstarigas la Sendependan respublikon Sudistano kaj la Liberan federacion Sudistano. Inter ambaŭ, multnacia trupo de Unuiĝinta Naciaro almarŝas por restarigi la pacon; ĝi estas estrata komune de la usona generalo Reno Butler, ĉefo de la Specialaj trupoj de la Southcom, kaj de la argentina generalo Jorge Alberto Olivera, komandanto de brigado, kies ĉefo iam estis la eksa diktatoro Jorge Videla.
Por la generalo Olivera, “trejni balalionojn kun komunaj doktrino kaj lingvo povus servi por estonta estigo de koalicia bataliono kadre de misio de la UNO”. Sed por la argentina deputito Torres Molina temas en realo pri “provludo por la partopreno en multnacia trupo en Kolombio”. Nu, la argentina kongreso, la sole rajtigita permesi la eniron de eksterlandaj trupoj sur la teritorion, estis eĉ ne konsultita.
Por Adolfo Perez Esquivel, nobelpremiito pri paco kaj prezidanto de la Servo justeco kaj paco (Serpaj), Usono tiel premas direkte al “militistigo de Latinameriko, antaŭvide al kresko de la sociaj konfliktoj ligitaj kun la profundigo de la interkonsento pri libera komerco sur la kontinento”. En septembro 2001, la raporto de la Interamerika konsilio pri defendo diras nenion alian, elvokante “la ekstreman malriĉecon”, “la kreskadon de la indiĝenaj naciismaj movadoj” kaj “la kreskadon de senlaboreco” kiel potencialaj kaŭzoj de malstabileco kaj de perforto en la regiono.
Planita por 2004 en Meksiko, la Speciala konferenco pri la sekureco devos ratifiki la rolon de la Konsilio kiel sola hemisfera militista organizaĵo “respondeca pri la mastrumado de la multflankaj trupoj” kaj por “garantii efikan ligon inter la politikaj kaj militistaj aŭtoritatoj”. Jen evoluo konsiderata de certaj kiel “rekoloniigo”.