Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Lanĉitaj de okcidentaj registaroj kaj celebritaj de la amaskomunikiloj, la dereguligo de la telekomunikaj firmaoj devus krei industriajn ĉampionojn. Pere de la kreditoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) devus esti certigata la bonstato de Latinameriko. Tiuj esperoj vaporiĝis sekve de pluraj borsobankrotoj (minacantaj la planojn de pensioj per kapitaligo de dekoj da milionoj da usonanoj) kaj de la financaj krizoj kiuj skuas Brazilon, Argentinon kaj Urugvajon (vd la artikolojn de Clara Augé: “Disrompitaj revoj en Bonaero”, kaj de Jorge Beinstein: “La kialo de ekonomio je malabundo”). Ĉiam post kelkaj jaroj krakas nova spekula veziko, sekve de tio okazas torento en la borso kun gravaj damaĝoj. La samaj personoj kiuj forte kontribuis al la malsaniĝo poste preskribas la rimedon kontraŭ tiu regule okazanta malsano.
En Usono oni komparas la kaŭzantojn de la nuna situacio kun la “rabistaj baronoj” de la komencanta 20a jarcento (vd la artikolon “En la tempo de la ‘ŝtel-baronoj’” de Howard Zinn). Ankaŭ ili, kiuj kolektis siajn trezorojn pere de malpuraj negocoj, furioza ekspluatado kaj sange subpremita popolleviĝoj, fanfaronis pri sia artosento, filantropa emo kaj zorgo pri la komuna bonfarto. Kaj ankaŭ ili jam postulis helpon de la ŝtato, kiam ili bankrotiĝis. Imagu ni dukolumnan tabelon kun diagnozoj en la unua kaj rimedoj en la dua. En la unua troviĝas la plej aktualaj malkovra ĵoj de la ĉefartikolistoj kaj registoj kiuj ĉagreniĝas pri la kaŭzoj de tiuj novliberalaj dogmoj pri kiuj ili ĝojkriis antaŭ kelkaj monatoj: grandiozaj bilancotrompoj en Usono; amasa mizero en Argentino; bankroto de gvidaj telekomunikaj entreprenoj; malmuntado de pro orgojlo brustoŝveliĝintaj konzernogvidantoj kiuj flatiĝis havi opinion pri ĉio (s-ro Michel Bon, prezidanto de France Télécom, restas en sia loko, liaj politikaj kaj amaskomunikilaj amikoj pezas evitente pli ol lia katastrofa mastrumado)*.
La dua kolumno enhavas la ekonomiajn receptojn, kiujn elkovis kaj tamburigis la decidogvidantoj: al la elsangita Latinameriko plian streĉon de la ekonomia ŝraŭbo; “pruntoj” de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) por savi la grandajn okcidentajn bankojn kiuj engaĝis sin en “riskaj landoj” ne pro aventuremo, sed pro amo al la “riskopremio”; por la iksa fojo la riĉuloj ricevos redukton de la impostoj por inklinigi ilin esti pli entreprenemaj (kaj malpli trompaj); amputado de sociaj protektoj destinitaj al la senlaboruloj (en Hispanio kaj Germanio).
Ambaŭ kolonoj malpli montras skizofrenion sed amnezion kaj malrealecon. Ĉia ekskuo de la sistemo kaŭzas ĝian malmoliĝon, ĉar la kontraŭuloj de la kapitalisma tutmondiĝo havas nek perspektivon nek amasan bazon, kaj la institucia maldekstro engaĝiĝas por la riparaĉo de la nuna sistemo. Kutime la solvo reduktiĝas al noveldonado de la malsukcesa koncepto se la
decidopovo pri la solveblecoj kuŝas en la manoj de tiuj kiuj kontribuis al la problemo.
Antaŭ kelkaj monatoj s-ro Francis Mer, tiam ĉefo de la franca ŝtal-konzerno Usinor, diris al siaj akciposedantoj: “Neniu regas ion ajn en la tutmondaj evoluoj. Verŝajne tio malbone finiĝos. La organizado de mondo sen reguloj ne povas daŭri longe.” Intertempe s-ro Mer estas ministro pri ekonomio, financoj kaj industrio en Parizo. Kian rimedon li elpensis por kontraŭstari la senregulecon kion formis la malregulita kapitalismo? Denovan ondon de privatigoj por ke ekz-e Air France kuracu sian maltrankviligan sanon per la jura statuso de fiaskantaj aviadil-kompanioj (Swiss Air, Air Liberté, United Airlines). La kuracistoj de Molière konis nur la sangeltiron; ili restis kuracistoj dum mortis iliaj pacientoj.
La aktuala situacio en Wall Street, en Bonaero aŭ Montevideo memorigas multajn trajtojn de la situacio antaŭ kvar jaroj*, kun la diferenco, ke la tiamaj “ŝtelbaronoj” pleje estis rusoj kaj la zono de la financa tempesto nomiĝis Azio. Tiam oni parolis pri “dolorigaj adaptiĝoprocezoj”, pri infekcia deflacio kaj pri krevantaj sapovezikoj, pri “unu el la plej grandaj valoro-neniigoj de la historio”. La ekonomia ĵurnalo Business Week titolis “Rusio: kiam malsukcesas la merkatoj”. La ĉefartikoloj de Financial Times sonorilis alarme:
“Danĝero por la tutmondiĝo”, “Baldaŭa kolapso”. La Washington Post intencis eĉ “Pripensi la kapitalismon denove”.
Tamen la neskuebla direktoro de la IMF, Michel Camdessus, brustoŝvele deklaris: “La ekonomisto-skipo de la IMF certe estas la plej bona tutmonde, ĉar estas normale ke la mondo dotas sin per tia. [...] Niaj rekomendoj estis bonaj, sed ili estis malbone aplikataj.” Respondeculo de la Monda Banko, estinta konsilisto de prezidanto Clinton, certigis trankviligante rigarde al Latinameriko: “La fundamentaj donita ĵoj estas bonaj. Brila estonteco ne pridubeblas.” Tiu-ĉi viro nomiĝas Joseph Stieglitz, kaj almenaŭ li allernis intertempe...
Tamen, la timo disvastiĝis, tial ĉiuj klarigis ke necesas ekagi. Do, oni tuj ekagis kaj faris — nenion. Japanio spertis deflacion (kaj daŭre), Indonezio perdis helpe de la IMF 15% de sia brutta nacia produkto (kiujn ĝi ne reakiris). Do, ĉu la azia miraklo estis morta? Nu, bone, vivu la interreta miraklo!
Iam iu verkos la romanon de tiu ĉi plej lasta furoro; la rakonto pri tiuj amaskomunikiloj kaj entrepren-gvidantoj kiuj nutris ĝin por profiti de ĝi*. Ankaŭ tiu sapoveziko krevis. Plia sekvos, kaj poste plia. Intertempe, koncerto de lamentadoj maskis sin en salvo de lucideco. Iama vicestro de s-ro Jean-Marie Messier, la direktoro de la semajngazeto L’Express (de la grupo Vivendi Universal), maltrankviliĝas: “La kapitalismo estas en danĝero de fiasko” kaj ekvidas “diablan cirklon de rapida mono”, kiu “defias la sanan homracion ” kaj “produktas spekulaciajn vezikojn”. Estinta maoisto, François Ewald, fariĝinte konsilisto de la francaj dungantoj, furiozas nun kontraŭ “konfuzita, perpleksa kapitalismo, kiu ne plu scias sian vojon; kapitalismo, kiun ŝajne neniu povas regi; senstira ŝipo, kiu ne plu trovas sian havenon”. Finfine Le Monde komentas kun laŭdinda maltroigemo: “La ondo de neoliberalaj reformoj, instigitaj en la naŭdekaj jaroj kaj gvidata de la Internacia Mon-Fonduso — privatigoj kaj malfermo de la ekonomio -, ne alportis la esperitan bonstaton.”* Ili rimarkas ĉion...
Sed la novaj kritikoj estas tro severaj. Aŭ ne sufiĉe severaj. Ĉar kelkdekaj milionoj de la okcidenta meza klaso ja povis sperti la “esperitan bonstaton” — kaj ankoraŭ ĝuadas ĝin. La rondo de la profitantoj ampleksas jam multe pli ol la malgrandan kernon de la baronoj de la amaskomunikiloj kaj de la industrio, de la IMF-“fakuloj” kaj de koruptaj registaraj respondeculoj; do tiujn nigrajn ŝafojn, kiujn oni nur devus tondi por komenci denove, kun iu Fourtou anstataŭ Messier, liberalulo aprezata de la loĝantaro sekvas al merkato-socialisto.
Milionoj de investantoj vendis siajn akciojn antaŭ la rulfaliĝo de la kurzoj kaj tiel — ankaŭ pere de pensi-fondusoj — proprigis al si nekredeblajn kaj nemerititajn profitojn. Duciferajn rentumojn ekspektis la “pensiistoj” por siaj investoj, kaj la mastraro, kiu devis realigi tiajn ekspektojn, procedis senĝene por elpremi la ekspektatan profiton el siaj laborantoj kaj provizantoj. Dekmilionoj da borsistoj ne scivolemis je kies kostoj alvenis la profitoj. Ili nur volis kredi: ke la festeno daŭros eterne, ke ilia vivovojo estas pavimita per mono, aldonita al ili dumdorme. Ĉu ili suferas? Nia kompato restu por aliaj pli akutaj doloroj.
Ekzemple ni alrigardu Latinamerikon. Ŝajne tie ĉio estas kiel kutime. Jam antaŭ tri jaroj (1999-02-01) skribis Business Week: “La digo de 42 miliardoj usonaj dolaroj, per kiu la IMF volis eviti financan ĥaoson en Brazilo, cedis [...] La politiko de elspezbridado trudata de la IMF transformas ŝuldoproblemojn en ekonomian katastrofon.”* La sama analizo hodiaŭ validas por Argentino (vidu la artikolojn “Disrompitaj revoj en Bonaero”, kaj “La kialoj de politiko je malabundo”), kie la meza po-kapa enspezo de la iama modela lernanto en la klaso de novliberalismo malaltiĝis al triono. Pri tiu ĉi katastrofo, kiu eklipsas la grandan depresion de la tridekaj jaroj en Usono, oni komentus pli detale, se Argentino postsekvintus maldekstran ekonomian politikon.
Kunfandiĝo de ŝtato kaj privata ekonomio “Ĵeti la monon de usonaj imposto-pagantoj el la fenestro de politikaj malcertecoj ŝajnas esti nebrila”, opiniis en junio 2002 la usona financoministro Paul O’Neill pri (denova) helpopeto de Brazilo al la IMF. La ministro ŝanĝis sian opinion. Finfine la “kredito” de 30 miliardoj da dolaroj unuarange utilas okcidentajn investantojn, inter ili Alcoa, kies prezidanto estis O’Neill antaŭ nelonge. Cetere, pli ol ĝojigi la favelojn de Rio, la anonco de tiu decido provokis borsan eŭforion de la bankoj ABN Amro (Nederlando), HSBC (Britio), Banco Santander (Hispanio), neforgesante la usonajn Goldman Sachs, FleetBoston kaj Citigroup. La akcioj de Citigroup, per 9.7 miliardoj da dolaroj unu el la plej gravaj kredit-donantoj de Brazilo, altiĝis sole je la 7a de aŭgusto je 6%. La nuna direktoro de tiu banko, Robert Rubin, estis financministro en la registaro de Clinton kaj kiel tia 1998 elpensis la “savoplanojn” de la IMF. Antaŭe li estis kunprezidanto de la banko Goldman Sachs. Reveninte al la “civila vivo”, s-ro Rubin intervenis favore al Enron...
Ĉiukaze O’Neill ne plu havas kaŭzon timi “politikajn malcertecojn”: 80% de la promesitaj kreditoj estos transpagataj nur post la brazila prezidant-elekto. La Wall Street Journal klarigis per sia ĉarma simplanimeco: “La IMF-kredito estas strukturita tiel, ke la maldekstraj favoritoj en la opini-enketoj, Luiz Inacio ‘Lula’ da Silva kaj Ciro Gomes, devos daŭrigi la konservativan ekonomian politikon de la aktuala prezidanto, Fernando Henrique Cardoso.”*
Kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus, ĉiu opinioenkto malesperiga por la konservativa tendaro altigas la brazilajn interezo-normojn kaj tiel la brazilan ŝuldoŝarĝon — la interezoŝarĝo estas preskaŭ 25% (kontraste al 1,75% en Usono kaj 0,15% en Japanio...) — kaj tiel la brazilan ŝuldoŝarĝon kaj la kreditsumojn ŝuldatajn al Citigroup, Goldman Sachs ktp.* La sistemo estas fiksita, la brazila voĉdonanto avertita: Ne nur, ke lia elekto-decido ne plu gravos, sed por ĉia protesto li ricevos tuj la fakturon. La iama financministro Delfim Netto resumas: “La du gravaj institucioj de tiu ĉi komencanta jarcento estas la merkato kaj la urno. Se unu de ili troigas, la alia zorgas pri la korekto.”* Ekde kelka tempo, “la korekto” venas pli de la merkato ol de la urno.
Sed prezidanto-kandidato Ciro Gomes restas obstina: Li ne intencas “sin klini antaŭ la volo de la kapitalo, de la bankoj kaj de la amaskomunikiloj”. Tiel li substrekas meritplene, ke la partio de la gazetaro kaj la partio de la mono intertempe unuiĝis. Ĉar inter la mensogfabrikoj de Venezuelo* kaj la vendomaŝinoj de Eŭropo aŭ de Usono ekzistas nur laŭgrada diferenco. Oni ĵus vidis tion kun tiu veziko interreto plenpumpita per la heliumo de stultece fascinaj raportoj pri la “nova ekonomio”. Stultece fascinata, sed ankaŭ finance interesita: Ĉar la ŝtata malregulado de la telekomunikaj entreprenoj favorigis la borsan ŝtormadon en la sektoro de la amaskomunikiloj, kies varbenspezoj dekobliĝis same kiel la merkata valoro de iliaj hejmpaĝoj — kaj certaj akci-opcioj de ĵurnalistoj.
Plia distingo, tiu inter registaroj kaj merkato, forfalis kun la konstanta posten-interŝanĝo de s-roj Mer, O’Neill, Rubin kiel financministro kaj prezidanto de multnacia konzerno. Arminio Fraga estris la firma-financojn de George Soros antaŭ ol li transprenis la gvidadon de la brazila centra banko. La itala ministroprezidanto kaj ministro pri eksteraj aferoj Silvio Berlusconi estas la plej riĉa homo de la lando kaj posedanto de tri el la sep landvastaj televidaj stacioj. La franca socialisto Laurent Fabius antaŭ du jaroj pripensis ŝanĝi de la prezido de la nacia asembleo al direktora posteno ĉe la IMF. Tiu listo estas longigebla laŭplaĉe. Ĉe tio montriĝus ke la rimedoj por la aktuala krizo jam estas trovitaj. “Se la merkato finfine honorigos honestecon, diafanecon kaj la principojn de bona korporacia estrado,” klarigas la ekonomia ĵurnalo The Economist,“tiam la entreprenaj estroj rapidos por akiri tiujn ecojn.”* Jen kio trankviligas nin.