Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Jean-François Revel ne estas ordinara disidento. Liaj samizdatoj estas publikigataj de Plon, flatataj de la “kritiko” kaj vendataj je dekmiloj da ekzempleroj. Oni persekutas lin, sed por doni al li literaturajn premiojn. Lia konateco turmentas lin — li konfesis tion en du kajeroj de Commentaires-, sed ĝi ebligas al li vidi ĉiun de siaj tekstoj, identa kun la antaŭa, fariĝi temo de ĉiuj “debatoj”. “Le Monde des Livres” ĵus konsekris lin “la honoro de la intelektuloj”*. Lia konateco turmentas lin — li konfesis tion en du kajeroj de la revuo Commentaires-, sed ĝi ebligas al li vidi ĉiujn siajn tekstojn, ofte identaj kun la antaŭa, fariĝi temo de ĉiuj “debatoj”. Li sidas en la Académie française kaj en la Jury interallié, li kronikadas en Le Point kaj la radistacio France Culture ne povas plu rezigni je li.
Tiom da influo donas kelkajn aŭdacojn. Tiun tradraŝi la “antiusonan obsedon” de lando, nome Francio, kiu de dek jaroj preskaŭ neniam ĉesis militi kune kun Usono — 1991 (golfo), 1999 (Kosovo), 2001-2002 (Afganio). Ankaŭ tiun piki sian lanco-plumon en la flankon de misinformado kiun li asertas ĝeneraliĝinta.* Pri la perforto en lernejoj de Francio, ekzemple: “Kompreneble, la temo estas tabua” (p. 156).* Pri nia nuntempa historio: “La kroniko de la krimoj de komunismo estas ankoraŭ submetita al vigla cenzuro” (p. 270). Pri la realeco en Usono: “La fifamigo de Usono okupas naŭ dekonojn de la franca pensado” (p. 237).
Identiginte la malamikon — “la rifuzo de vera kaj pruvebla informo pri Usono kaj pri la malamikoj de la demokratio” (p. 15)-, Jean-François Revel, de la Académie française, kontraŭbatalas lin kun sinofero. Sed certe ĉar li kredas sin ankoraŭ ĉirkaŭita de totalismaj kontraŭuloj, kelkaj el liaj retorikaj teknikoj meritas esti kvalifikitaj stalin-reaganaj.
Tia hibrido cetere kongruas kun la metodoj kaj vojoj de tuta frakcio de la usona dekstra intelektularo, proksima de Jean-François Revel, kiu citas plurajn de tiuj novkonservativuloj (Norman Podhoretz, Gertrude Himmelfarb, Dinesh D’Souza). La admirado estas reciproka: dum en Usono neniu aŭ preskaŭ konas Alain Duhamel aŭ Pascal Bruckner, la verkoj de nia akademiano estas ofte tradukitaj (tiu ĉi estos preskaŭ certe tradukita), kaj li estas aprezata de la ultrakonservativa intelektularo kiu apogas nun s-ron George W. Bush en ties diversaj bonfaraj klopodoj. Jam en aŭgusto 1984, s-rino Jeane Kirkpatrick, tiam ambasadoro de Usono ĉe la UN, citis la nomon de Jean-François Revel en fama parolado draŝante antaŭ la konvencio de la Respublikana partio siajn samlandanojn (demokratajn) kiuj “ne ĉesas akuzi unue Usonon” (They always blame America first). La antiusonajn usonanojn, sume.*
Ekde jam dek jaroj, la novkonservativuloj estas orfaj. Ilia preferata malamiko, la komunismo, jam apenaŭ minacas, la granda kverelo de ilia vivo (finiĝanta) estas elĉerpita. Sed anstataŭ festi sian venkon, iomete ripozi (kaj ripozigi nin), ili konservis tiun apokaliptan registron kiu strukturas ilian identecon. Ili afektas do kredi ke la malamiko — detruita, alproprigita, konfuzita — hantas ankoraŭ inter la muroj. La komunismo ne estas morta, ĝi ruzas; la lupo maskis sin en avinon, sed nur por pli bone manĝi nin. Terorismo, islamismo, antitutmondigismo, multkulturismo estas laŭ li la lastaj transformiĝoj de la nemalmuntebla Regno de la Malbono.
Jean-François Revel, kun la memfido kiun donas la certeco esti en la nombro de la francaj eseistoj kiuj pleje trompiĝis pri ĉio (Alain Minc estas lia sola rivalo tiurilate), ne timas la riskon diri stultaĵojn. En 1981 li antaŭvidis ke la elekto de François Mitterrand transformos Francion en popoldemokration.* Li estis tute same certa ke s-ro Mikaelo Gorbaĉov celis per sia “perestrojko” endormigi la Okcidenton por pli bone detrui ĝin. Certe, nun ĉiu incensas kaj citas nian akademianon de Le Point, oni eĉ kantas lian preferatan rekantaĵon, tiun de “Ni estas ĉiuj usonanoj”. Tamen, tiu “honoro de la francaj intelektuloj” malfidas, konvinkita ke oni volas ankoraŭ la morton de tiu eta oferema superpotenco kiun li defendas kontraŭ ĉiuj klaĉadoj.
En la reagan-eca pamfleto de Revel svarmas eraroj; li fajfas pri tio: neniu aŭ preskaŭ notos ilin, la franca literaturkritiko estante precipe mafieca. Ĉar kiu legas ankoraŭ la verkojn de ĵurnalisto aŭ akademiano antaŭ ol adorkliniĝi en la tago de ĝia publikigo? Esti vidinta kaj aŭdinta Revel-on ĉie ekde unu monaton, tio ebligas pli bone kompreni la literaturan direktorinon de lia eldonejo: “Ni ŝatas publikigi aŭtorojn kiuj povas interesi la amaskomunikilojn. Ĉiuj eldonistoj kiuj diras al vi la malon, mensogas.*”
Revel substrekas ke “la falseco neniam malhelpis vidpunkton prosperi, kiam ĝi estas subtenata de la ideologio kaj protektata de la nescio” (p. 25). Tiu principo resumas lian lastan libron. Lia intelekta arkitekturo estas simpla: li konstruas fantoman malamikon, poste primokas lin. La celtabulo de Revel do arigas “la antiusonismo de la ekstrema dekstro” kaj “tiun de la ekstrema maldekstro” kiuj havas “kiel motoron la malamon al demokratio kaj al la liberala ekonomio kiu estas ĝia kondiĉo” (p. 16). Tiu donas resumojn de jena speco: “La ekstremdekstraj ribeluloj, la 6-an de februaro en Parizo, direktiĝis al la Palais-Bourbon kun la intenco perforte eniri kaj forpeli la deputitojn — precize kion faras la antitutmondigistoj hodiaŭ je internacia skalo kontraŭ la “pintoj”” (p. 67).
Se oni volus returni kontraŭ la aŭtoron tiun amalgamon, estus facile konfronti lin kun multnombraj teksteroj de lia libro kiu, en vortoj alproprigeblaj de la ekstrema dekstro, elvokas jen “la malamon kontraŭ la Okcidento de la plimulto* de la islamanoj vivantaj inter ni” (p. 129), jen “la absolutan malestimon al la leĝoj de la Respubliko kiujn publike agnoskas kaj aplikas tiom da arabdevenuloj” (p. 171). Sen forgesi, okaze de la antisemitaj atencoj en Francio: “La islamanoj do kiel komunumo atakas alian” (p. 177).
Post kiam la “antiusona” pasteĉo estas miksita el karno de ksenofobia ĉevalo kaj internaciista alaŭdo, lia kuiristo juĝas la pladon... misekvilibra.: “La du plej okulfrapaj trajtoj de la obseda antiusonismo [estas] la elekto de la pruvoj kaj la interna kuntiriĝo de la akuzado” (p. 257). Tamen, koncerne la elekton de pruvoj, la verko estas juvelo.
Ekzamenante la kondiĉojn de la elekto de s-ro George W. Bush al la Blanka Domo, Revel refutas la kritikojn des pli komforte ke li elektas la plej malbonajn. Kaj li “forgesas” la simplan fakton, nerefuteblan: la nuna prezidanto ricevis 540 000 voĉojn malpli ol lia kontraŭulo. Cetere, elvokante — aŭ elĵetante — la iom ĝenan demandon de la mortpuno en Usono, nia aŭtoro indikas ke “la federala registaro ne havas ĉiam la povon trudi siajn preferojn al la leĝdonantoj de la ŝtatoj, kiuj adoptas aŭ nuligas siajn proprajn leĝojn laŭ la voloj esprimitaj de iliaj lokaj elektantoj” (p. 256). Ĉu Revel ne scias pri la decida rolo de la Supera Kortumo, kies ĉiuj membroj estas nomumataj dumvivaj de la prezidanto kaj konfirmataj de la Senato, kiuj havas sian sidejon en Vaŝingtono?
Koncerne “la Union de la amerikaj ŝtatoj” (tiel), nia akademiano opinias ke la malpli demokrata karaktero de la Eŭropa Unio estas atestita de la fakto ke “la respektiva pezo de ĉiu el la eŭropaj landoj en la Parlamento kaj en la Komisio havas nur malproksimajn rilatojn kun ilia reala demografia pezo” (p. 50). Revel “forgesas” ĉi tie diri ke la demografia reprezenteco de la usona Senato estas eĉ pli mankhava (Vajomingo kaj ĝiaj 494 423 loĝantoj elektas du senatorojn, same kiel Kalifornio kun siaj 34 501 130 loĝantoj).
La aŭtoro malkaŝas al ni ke “dum la kvin jardekoj kiuj ĵus pasis, Latinameriko en sia tutaĵo progresis proksimume je 5% jare”. Ve, por pruvi tiom konsternan konkludon, Revel baziĝas sur studaĵo... de 1985. Ĉu tiu estis vere la lasta kiun la tralegis? Sed envere ne tre gravas: kiam la observeblaj donitaĵoj kontraŭdiras la virton de kapitalismo kiun Revel blinde defendas, li imputas ilin al la iama komunismo. Afriko, “la sola kontinento en la mondo kie okazis efekive absoluta paŭperiĝo” (p. 91), dankas sian malfeliĉon al la fakto ke ĝi “adoptis la sovetiajn kaj ĉinajn sistemojn”. Kaj kiam la Blanka Domo aplikas imperian internacian politikon, la aŭtoro absolvas ĝin jam antaŭe, per la konkludo: “Estas la mensogoj de la antiusona partieco kiuj fabrikas la usonan unuflankismon” (p. 300).
Fakte, Jean-François Revel pravas pri unu sola punkto: “La sincero atingas nenion kontraŭ la malsincero” (p. 94).