Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ideoj ekde nun konsiderataj “naturaj”

Kiam la usona dekstrularo pensis la nepenseblon

La novliberala kaj imperia ideologio de Usono ŝajnas triumfi ĉie: diplomata kaj militista dominado de Usono, diluiĝo pli kaj pli videbla de Eŭropo al zono de libera komerco, transdono de la Ĉambro de reprezentantoj, la 6-an de decembro 2001, de kromaj povoj al la prezidanto George W. Bush koncerne komercajn traktadojn (tiaj povoj estis rifuzitaj 1997 al la prezidanto William Clinton). La kontraŭtutmondiĝa movado ŝajnas esti en la defensivo. Kiel la neoliberaluloj antaŭ tridek jaroj...

En la jaro 1998, skuita de la financaj krizoj en Rusio, en sudorienta Azio kaj en Latinameriko, zeloto de la “tutmonda kapitalismo” konsideris tiun “en totala retreto, eble por jaroj”. Kaj la semajngazeto Business Week antaŭvidis “retreton de la liberkomerca kapitalismo, la fakta ideologio de la tempo post la malvarma milito; mondon en kiu la landoj retiriĝas de la merkatsistemo, kiun ĉiu kredis funkcii per si mem*. Eĉ la japana financministro nomis sin tiam “prakejnzano**.

* Robert Samuelson, Newsweek, la 14-an de septembro 1998; Business Week, la 14-an de septembro 1998.
* prakejnzano: sekvanta la originalajn instruojn de Keynes -vl.
* International Herald Tribune, la 9-an de septembro 1998.

La iluzio ne daŭris, la aferoj — kaj la komercoj — reiris sian kutiman iradon. Sed en aliaj periodoj, la renverso de dominantaj oficialaj ekonomiaj kaj politikaj sistemoj legitimitaj de tiuj kredoj jes ja okazis. Tio ne estis la produkto de la hazardo aŭ de la sorto, nek ia meĥanika rezulto de socialaj aŭ historiaj rearanĝoj. En la kazo de Usono, la libro, kiun Rick Perlstein ĵus dediĉis al Barry Goldwater, la respublikana kandidato por la usonaj prezidantaj elektoj de 1964, atentigas al ni la gravecon de la politika povo, la ekziston de momento, en kiu kontraŭ ĉiaj atendoj la “perdintoj” skribas la historion, ĉar ili mobilizis, semis la ideojn kaj kreis la movadojn kiuj poste gajnos*.

* Rick Perlstein, Before the storm: Barry Goldwater and the Unmaking of the American Consensus, Hill and Wang, New York, 2001.

Bone antaŭvidi por bone agi, tio ne signifas nepre, kiel kredas la plejmulto de la opini-sondistoj kaj ĵurnalistoj, longigi la ekzistantajn kurbojn, dissolviĝi en la epokspirito, adaptiĝi al la agendo de la amaskomunikiloj kaj al ties postuloj. Tio signifas kelkfoje prepari la ŝanĝon de la kurboj kaj poste ilian inversiĝon — pacience, tenace, se necese ne hezitante kontraŭbatali ĉiujn rekraĉantojn de modaj ideoj. Kelkfoje la ideologia laboro, la politika voluntarismo kaj la politike aktiva sinteno naskas novan “postulon”.

En la jaro 1964, Barry Goldwater estas totale venkita de la demokrato Lyndon Johnson: li atingas nur 38% da voĉoj. Komentistoj kaj ekspertoj tuj redaktas lian epitafon kaj proklamas la triumfon de la demokrata, centrisma kaj kejnza ideologio. La radikala konservatismo estas dekretita “finita”. “La ekstremismo en la defendo de la libereco ne estas malvirto, la moderiĝo en la jura persekuto ne estas virto”, jen kion trumpetis Barry Goldwater. Kun tiu ĉi kandidato la Respublikana partio prenis sur sin la riskon proponi al la elektontoj viglajn kolorojn kaj diskurson de rompo, de kontraŭrevolucio. Li certe, oni emus pensi, komprenis la lecionon. En novembro 1964 la elektoj estis daŭre gajnitaj de la centro, la radikalismo timigas, la progreso estas garantiita, la New Deal ŝajnas eterna, la ideologioj konverĝas, la teĥnikoj venkas, la pensado estas unueca: ne-ekzistas-alternativa-solvo*.

* En la angla “There is no Alternative”. Kelkajn jarojn poste, tiu formulo estos tiom uzata de Margaret Thatcher, sed por proklami la nesupereblan karakteron de filozofio eĉ pli dekstra ol tiu de Barry Goldwater, ke ĝe disvastiĝis sub sia akronimo: TINA.

La respublikana prezidanto Dwight Eisenhower koncedis en 1958, ke “la iom-post-ioma ekspansio de la federacia ŝtato” estas “la pagenda prezo por rapidigo de la kresko”. En 1960 la platformo de la Demokrata partio anoncas, ke “la definitiva elradikigo” de la malriĉeco “videbliĝas”. Lyndon Johnson penas en tiu direkto, konvinkita ke “ni povas fari ĉion: ni havas la rimedojn por tio*. Li lanĉas — ekde la federacia ĉefurbo, per la impostmono kaj la helpo de miloj da kromaj oficistoj — “militon kontraŭ la malriĉeco”. Sociale ĝi atingas certajn el siaj celoj*. Politike, ĝi fariĝis jam la cignokanto de erao da kejnza voluntarismo: “Milito kontraŭ viaj monujoj”, estis tranĉinta Barry Goldwater.

* Pri la citaĵoj kp Rick Perlstein, verko cit., paĝoj 13, 327 kaj 304.
* La nombro de usonanoj vivantaj sub la nivelo de malriĉeco falis de 22% en 1959 al 11% en 1979. Precipe ĉe la maljunuloj la programoj lanĉitaj de la registaro Johnson efikis aprezinde.

Ĉar jam la rearanĝoj skiziĝas. La New Deal ne eternas, la entreprenistoj preparas sian venĝon, la demokrata koalicio implodas de du flankoj: la “etaj blankuloj”, ĉefe de la sudo, forlasas ĝin pro la demando de la civitanaj rajtoj donitaj al la nigruloj, la radikaluloj kontraŭbatalas Lyndon Johnson pro la konskripcio kaj Vjetnamio. La pensado ĉesas esti unueca. Kaj la “ekstremismo” ŝanĝas la tendaron.

Iomete kiel ŝanĝas la tendaron certa Ronald Reagan. En 1964, li estas respublikano kaj kampanjas por Barry Goldwater*. Ankaŭ li postulas “elekton, ne eĥon”. Li atingos sian celon. Por “savi” la Respublikanan partion, kiu estis ekster la Blanka Domo jam ekde 1933, Dwight Eisenhower estis liginta ĝin al la temoj kaj politiko de la Demokrata partio. Kvar jardekojn poste oni atribuas same brilan faron al William Clinton. Sed en inversa direkto. Kiam ĉi-foje la Demokrata partio aliĝas al la temoj kaj politiko de la Respublikana partio, tiu alprenis radikalan neoliberalan orientiĝon. Edwin Feulner, prezidanto de la Heritage Foundation, la Think tank (“pens-skatolo”) de la usona dekstrularo kiu formis multnombrajn kadrojn de la nuna registaro Bush, klarigis en 1993: “Kiam ni komencis (en 1973), oni nomis nin ”ultradekstaj“ aŭ ”ekstremdekstraj“. Hodiaŭ, niaj ideoj apartenas al la dominanta fluo*.

* En 1960, Ronald Reagan, kiel “demokrato por Nixon” estis, kontraŭ John Kennedy, subteninta la respublikanan kandidaton.
* VdLes boîtes à idées de la droite américaine” [La pens-skatoloj de la usona dekstrularo]. Le Monde diplomatique, majo 1995. Pri la rolo de tiuj think tanks en la registaro de George W. Bush, kp Robin Toner, “Conservatives Savor Thier Role as Insiders in the White House”, The New York Times, la 19-an de marto 2001.

Estus tamen peki per idealismo, atribui tian returniĝon sole al la ideologia laboro de la think tanks, de la internaciaj ekonomiaj institucioj, de la intelektuloj kaj ĵurnalistoj, kiuj rimigis “modernecon” kun aliĝo al la tezoj de la entreprenistoj. Ĉar la intelekta voluntarismo de dekstrularo, kiu ne hezitis elvoki la tezojn de la itala komunisto Antonio Gramsci pri la necesa konkero de la kultura hegemonio, atingis fine sian celon nur pro ŝanĝiĝo de la socia kaj politika fortecrilato favore al ili.

Identec-paniko

La demando de la “minoritatoj” helpis disigi la demokratan koalicion. Oni forgesis, kion la socialŝtato alportis (New Deal) kaj retenis nur kion ĝi kostis (impostoj); la impostopagoj kaj la inflacio estis de certaj kategorioj de laboristoj pli kaj pli perceptataj kiel prezo por politiko, kiu ne plu favoris ilin. Ekde 1964 la kampanjo de Goldwater demonstras, ke oni povas, ludante la karton de la raso kaj tiun de la “valoroj”, ŝovi dekstren laboristan elektantaron, kiu kontraŭiĝis al la ŝtata redisdonado, se ĝi vidas en tio nur trudan intervenon profite al la “minoritatoj” kaj malriĉuloj. Elvokante la kazon de tipa subtenato, supozite nigrulo, ricevante manĝkuponojn, “kiu antaŭ vi ĉe la kaso aĉetas bonegan stekon, dum vi atendas kun via paketo da viandhakaĵo”, Ronald Reagan sciis, kion li faris.

La politologo Benjamin Barber rakontas, ke en januaro 1995, du monatojn post la balota fiasko de la Demokrata partio ĉe la parlamentaj elektoj, la prezidanto Clinton klarigis al li: “Ni perdis nian bazon en la sudo. Niaj knaboj voĉdonis por Gingrich (la tiama gvidanto de la respublikanoj). Mi bone konas ilin, mi elkreskis kun ili. Ili pensas, ke ili senĉese pagas por niaj reformoj. Ekde la intercivitana milito, ĉiuj progresemaj reformoj fariĝis sur ilia dorso. La prezon de la progreso pagis ili. Ni ne ĉesas pagigi al ili la kostojn de la libereco de la aliaj*.”

* Benjamin Barber, The Truth of Power: Intellectual Affairs in the Clinton White House, Norton, New York, 2001, p. 97.

Sed la “rasa” resentimento rompis la klasan solidarecon des pli facile, ĉar ekde la dekstriĝo fine de la jaroj 1970, la senlaboreco, la malstabileco de laboro, la konkurencigo de ĉiu al ĉiu malpliigis la pretecon de la laborista medio “pagi”. Kaj des pli, se temus pri la “prezo de la progreso” profite al grupoj socie eĉ pli malfortaj ol ili. Paradokse, la sociala malsukceso de la neoliberalismo favorigos ĝian balotan kaj politikan sukceson: sovaĝa kapitalismo liberigas reakcian popolismon. Ĉu dekstraj aŭ maldekstraj, la registaroj faras politikon favore al la riĉuloj. Krome efikas la helpo de la amasmedioj en la manoj de la posedantoj, kiuj transformas eblan koleron de la laboristoj kun ties ekonomiaj postuloj al identec-panikon. Kaj al postulo de “leĝo kaj ordo”*.

* Legu Thomas kaj Mary Edall, Chain Reaction: The Impact of Race, Rights, and Taxes on American Politics, Norton, New York, 1991.

En 1976, ĉe la fino de sia parolado okaze de la akcepto de la Nobelpremio pri ekonomio, Milton Friedman rimarkigas: “La radikala ŝanĝo, kiu okazis rilate al ekonomika teorio, ne estas la produkto de ideologia milito. Temas preskaŭ tute pri la forto de la okazaĵoj. La sperto havis multe pli da efiko ol la plej potenca ideologia aŭ politika volo[Citita de Richard Cockett, Thinking the Unthinkable: Think Tanks and the Economic Counter-Revolution, 1931-1983, Fontana Press, Londono, 1995, p. 198. Legu ankaŭ Keith Dixon, Les Evangelistes du marché, Raisons d’agir, Parizo, 1998..” Jen li montriĝas iom tro modeste. Sen la pacienca laboro de la “ekstremistoj”, kiel Barry Goldwater kaj la konservativaj think tanks, animitaj de Friedman kaj Friedrich von Hayek, nenio garantiis ke la “sperto” de la stagflacio de la jaroj 1970 estu interpretata kiel ĝi fakte estis. Krizo favorigas la pridubon de la ĝisnunan staton. Sed en kiu direkto?

Société du Mont Pèlerin, Heritage Foundation, Cato Institute: tiuj ĉi penso-kestoj ne hezitis “pensi la nepenseblon”. Verdire, la nomo de partio aŭ de povo ne multe interesis ilin: necesis ke fine la partioj estu devigataj fari ekonomian politikon serve al “la entrepreno”, ke la ludantoj alfrontiĝas, sed sur la sama tereno. Dekstre, ĉiuj kejnzanoj en 1960; britaj konservativuloj, usonaj respublikanoj kaj francaj golistoj*. Maldekstre, ĉiuj neoliberalistoj en 2000: bleristaj laboristpartianoj*, klintonaj* demokratoj kaj francaj socialistoj.

* golistoj: anoj de la politiko de de Gaulle, france: gaullistes -vl.
* bleristaj: de Blair -vl.
* klintonaj: de Clinton -vl.
Merkataj leninistoj

Preparante, ekde februaro 1947, la grandan alternativon al la “socialismo”, Hayek anoncas: “Nia penado ne estas politika tasko: ĝi celu esence la longtempan efikon kaj ne tion, kio estus tuj praktikebla*”. Tio signifas, ke la neoliberala idealo ne estu mildigata por amindumi la plebon kaj tiel akiri senestontajn venkojn. Por tiuj rompuloj ne temas pri delogi la centran elektontaron, la parlamentanojn, la amaskomunikilojn, kiuj ĉiuj drivas laŭ la fluo, sed pri inversigi la direkton de la ondoj. Merkataj leninistoj, la neoliberaluloj kredis en la rolo de la avangardoj. Ne la ministerioj interesis ilin, sed la povo.

* Richard Cockett, verko cit., p. 104.

Goldwater, Reagan, Thatcher, Hayek, Friedman: nia mondo similas ĉiutage iomete pli al iliaj revoj. Ili disponis je armiloj, je kiuj la kontraŭantoj al la neoliberala tutmondiĝo ne povas kalkuli: la grandaj entreprenoj ne financos la esploradojn de tiuj, kiuj celas detrui ilian povon; la gazetaro, jam en la manoj de la multnaciaj konzernoj, diskreditigos ilin laŭbezone. La kontestantoj disponas tamen atuton. La ideo transformi la mondon al varo estas freneza. Kiam la frenezaj ideoj de la dominantoj fariĝas la “rezona cirklo”, tiam kelkaj esperoj permesatas por tiuj, kiuj, defendante la interesojn de plimulto de la planeda loĝantaro, celas remeti la mondon al ĝia loko. Ĉu ne eblus ke ili siavice trudiĝos per la sama decidemo kaj pacienco, kiujn havis la merkataj krucmilitistoj, kiuj, sendepende de la politikismaj ludoj kaj de la amaskomunikilaj delogoj, iam sciis pensi la nepenseblon?