Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La ideo de daŭrigebla disvolvado fariĝis deviga referenco de la politikaj respondeculoj kaj de la internaciaj institucioj. Fakte, tiu koncepto alvenis ĝustatempe por helpi la gvidantajn klasojn retrovi legitimecon kiu difektiĝis de la eksplodintaj malegalecoj ekde dudek jaroj kaj de la ekologiaj damaĝoj de la disvolviĝo.*
Ĝi baziĝas sur denaska dusenceco, eĉ nesuperebla kontraŭdiro. En la spirito de siaj instituciaj instigantoj, la daŭrigebla disvolviĝo devas pacigi tri nepraĵojn: la kreskon, la reduktadon de malriĉeco kaj la antaŭŝirmadon de la ekologiaj sistemoj. Nu, la daŭrigo de la ekonomia kresko estas konsiderata kiel necesa kondiĉo por sukcesigi la du aliajn. Implicite aŭ eksplicite, la Unuiĝintaj Nacioj, la registaroj, la neregistaraj organizoj (NRO) kaj la ekonomikistoj favoraj al la daŭrigebla disvolviĝo adoptas la distingon iam starigitan de la ekonomikisto François Perroux inter kresko kaj disvolviĝo — distingo fondinta la ekonomion de disvolviĝo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.* La kresko signis la plialtiĝon de la produktataj kvantoj, sendepende de ilia kvalito kaj de iliaj sociaj kaj ekologiaj sekvoj; la disvolviĝo entenis la kreskon, sed kvalite superis ĝin, ĉar ĝi celis la homan bonfarton. Nu, por pludaŭri, la kresko bezonas alfabetigon, kulturadon, plibonigon de la sansistemo, ktp. Ĝi enhavas ankoraŭ la kvalitajn ŝanĝojn kiujn uzis Perroux.
La distingo inter kresko kaj disvolviĝo suferas do je grava logika manko: laŭ la ekonomikistoj kiuj defendas ĝin, la kresko venigas finfine la ŝanĝojn de ekonomiaj kaj sociaj strukturoj kiuj estas precize la ecoj de la disvolviĝo laŭ Perroux. Pro tio la kontraŭdiro: komence, la kresko estas konsiderata kiel simpla kondiĉo por disvolviĝo; iom post iom, ĝi fariĝas sufiĉa kondiĉo (kiu forigas la motivon distingi ĝin disde la disvolviĝo). La disvolviĝo estas tiel reduktita al plialtiĝo, kompreneble eterna, de la produktataj kvantoj. La liberala ĵonglado povas nun funkcii: pravigi la konformecon de la disvolviĝo de ĉiuj popoloj kun tiu de la riĉaj landoj kaj submeti ilin al la ordonoj de la internaciaj instancoj vestitaj de daŭrigeblo.
Paradokse, la ekonomikistoj neliberalaj, eĉ oponantaj la kapitalisman tutmondigon, aliĝas ĉi tie al la liberalaj ekonomikistoj ĵus konvertitaj al la daŭrigeblo. Por tiuj, la kresko — tabua — povas okazi nur en liberala kadro, en kiu la ekologia regulado estas certigata de la merkato, tiel ke oni ofte anstataŭigas daŭrigeblan disvolviĝon per daŭrigebla kresko. Por la unuaj, la kresko havas perversajn efikojn, sed la disvolviĝo estas “daŭrigebla per difino”*; kio kondukas al jena senelira kontraŭdiro: laŭ la difino mem de la ekonomikistoj de la disvolviĝo, oni ne povas nei ke la Nordo estas disvolviĝinta (edukado, sano, vivespero, ktp.); kaj tamen tiu disvolviĝo kaŭzis damaĝojn kiujn tiuj ekonomikistoj uzas por distingi kreskon kaj disvolviĝon; do, la disvolviĝo entenas kion ili neas esti entenata en la disvolviĝo.
Oni komprenas la radikalan kritikon kiu konsistas en la diro, ke la disvolviĝo ne estas la solvo sed la problemo. Ĉar la tipo de disvolviĝo socie kaj ekologie detruanta, kiu superregas en la mondo, estas tiu naskiĝinta en Okcidento, impulsata de la serĉado de profito por akumuli kapitalon. Kaj ankaŭ ĉar la kapitalismo, trudante tiun disvolviĝon al la tuta planedo, produktas amasan dekulturigon: la koncentrado de la riĉeco ĉe unu poluso logproponas la nealireblan abundon al miliardoj da estaĵoj situantaj ĉe la alia poluso kaj kies kulturaj radikoj iom post iom detruiĝas.
Tamen, oni malpravus reĵeti la ideon de disvolviĝo.* Efektive, la bazaj bezonoj de bona duono de la homaro restas nekontentigitaj. La malriĉaj landoj devas do havi certan tempon de kresko por sia produktado. Ĉar por forigi la analfabetismon, necesas konstrui lernejojn; por plibonigi la sansistemon, necesas konstrui malsanulejojn kaj venigi trinkakvon; por certigi larĝan nutraĵ-aŭtonomion, necesas subteni la pornutran agrikulturon. La fiasko de la disvolviĝo de la 20-a jarcento estas almenaŭ same la produkto de la fortorilatoj kiuj fariĝis ekskluziva avantaĝo de la riĉuloj kiel la fiasko de la disvolviĝo en si mem. Necesas do seniĝi de la faliloj de la “disvolviĝismo” kiel de tiuj de la “anti-disvolviĝismo” kaj de la mola interkonsento pri la daŭrigeblo.
La ĝis nun konata disvolviĝo estas historie ligita kun la kapitalisma akumulado profite al minoritata klaso. Same, ĝia reverso, la subdisvolviĝo, ne estas sen ligo kun la imperiismaj celoj de la kapitalo, precipe en ties fazo de financa akumulado. Disigi la kritikon de la disvolviĝo disde tiu de la kapitalismo kies apogilo ĝi estas, signifus senkulpigi la kapitalismon de la ekspluatado same de la homo kiel de la naturo. Nu, sen la unua, la sistemo ne povus profiti de la dua; sen la dua, la unua havus nenian materian bazon. Rezultiĝas ke “eliri el la disvolviĝo” sen paroli pri eliri el la kapitalismo estas slogano ne nur erara, sed siavice eĉ erariga.
Necesas rediskuti la enhavon de la koncepto de disvolviĝo samtempe kun la kresko de kiu ĝi estas nedisigebla. Ĉu eblus tiam pensi pri disvolviĝo diferencigita en ĝia celo, en la spaco kaj tempo por starigi prioritatojn laŭ la bezonoj kaj laŭ la kvalitoj de la produktoj, kaj ebligi kreskon por la plej malriĉaj kaj la malkreskon por la plej riĉaj? Ĉar la disvolviĝo necesa por la plej malriĉaj implicas la rezignon pri senlima disvolviĝo de la riĉuloj.