Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 10-an de novembro 1992, Juan Carlos I, reĝo de Hispanio, kaj la registaro sub la socialisto Felipe Gonzalez, subskribis la leĝon 26-1992 fondante la akordon de kunlaborado inter la hispana ŝtato kaj la Islama Komisio de Hispanio. Tiu teksto estis antaŭe diskutata kaj aprobita de la Cortes (nacia asembleo) kaj la senato. Hispanio tiel fariĝis la pionira eŭropa lando koncerne leĝan agnoskon de la fakto de eŭropa islamo. Por socio kiu dum jarcento dolore forĝis al si katolikan nacian identecon elpelante la judojn kaj la islamanojn, tiu leĝo konsidereblas kiel ia kultura revolucio. Post la frankisma diktaturo, ĝi fortigis la demokratan, plurisman kaj laikan revolucion de la socio, sed krome, pro la riĉeco de sia enhavo, kontribuis al la okazanta debato pri la kultura kaj religia plurismo de politiko de eŭropa civilizacio.
La jaro 1992* estis ankaŭ tiu de la kvincentjara datreveno de la alveno de Kristoforo Kolumbo en Ameriko — fondodato de certa moderna Eŭropo kiun Karlo Markso interpretis kiel naskiĝo de la kapitalismo per “primitiva kaj perforta akumulado” praktikata kontraŭ la popoloj de Ameriko kaj Afriko, samtempe kun la elpelo de la judoj kaj islamanoj fare de la hispanaj reĝoj Ferdinando kaj Izabela. Pro tio, kaj ne sen certa kuraĝo, tiuj solenadoj donis okazon, flanke de la hispanaj aŭtoritatoj, por multnombraj agoj de pentado adresitaj al la diversaj viktimoj.
Ekde la fino de la frankisma reĝimo (1975), multaj movadoj politikaj, sindikataj (malsatstriko de la Sindicato Obrero Campesino), aŭtonomismaj kaj intelektulaj komencis revigligi la memoron pri Al Andalus. Ekzemple en 1990, la urbestraro de San Carles de la Rapita ĉe la enfluejo de Ebro, okaze de internacia kongreso pri tiu temo, starigis monumenton je la memoro de la “41 992 maŭriskoj* kiuj estis ĉi tie elpelitaj inter la 15-a de junio kaj la 16-a de septembro 1610”.*
Ĉu tiu “lasta” elpelo finis la ĉeeston de arabaj islamanoj en la ibera duoninsulo? Krom la arkitektura heredaĵo fariĝinta turismaj centroj (Granado, Kordovo, Sevilo, Teruelo, Toledo, Zaragozo...), pli ol 4 000 arabdevenaj vortoj de la lingvo de Cervanto kaj miloj da toponimoj (loknomoj) ĉeestas ankoraŭ en la kolektiva memoro. La granda hispana lernejo pri islamiko, fondita komence de la 20-a jarcento de la profesoro Asin Palacios, kaj daŭrigata precipe de la doktuloj Cruz Hernandez, Juan Vernet, Mikel de Epalza, sukcesis redoni al Eŭropo jarmilon da ĝia spirita, filozofia kaj scienca memoro.* Estas ĝuste “el notorio arraigo” — la evidenta enradikiĝo — de tiu islama komponanto eksplicitita en la leĝprojekta komentario de tiu hispana leĝo de 1992 kiu fondas ties legitimecon kaj la gravecon por la eŭropa juro.
La forgesita memoro estis reaktualigita de pluraj lastatempaj soci-kulturaj fenomenoj. Unue, la alveno de plurmiloj da studentoj el la Proksima Oriento, komence de la 1970-aj jaroj, de kiuj pli ol triono akiris la hispanan civitanecon. Certaj poste partoprenis aktive en la fondado de la unuaj moskeoj de Barcelono (1974) kaj Madrido (1978), impulsita de la unua islama asocio de Hispanio.
Aliflanke, la restado de eŭropaj pilgrimoj serĉantaj la andaluzan spiritan fonton, kiu renkontis en Andaluzio junajn naciismajn aktivulojn ofte gestudentojn pri historio, sed precipe pri la araba. De ili venis, komence de la 1980-aj jaroj, la decidiga energio por la malfermo — ili preferas diri la “remalfermo” — de la unua moskeo de Granado, kiun rapide sekvis tiuj de Sevilo, Kordovo, Malago, Almerio... La tutaĵo formis la Andaluzian Islaman Komunumon, kiu liveris la unuan impulson por la fondado, en Kordovo, de la Islama Universitato Ibn Rushd. Tiu spirita vekiĝo de Al Andalus, kantata ekde 1930 de la granda islama pensisto de la 20-a jarcento, Mohammed Iqbal, veninta tien por mediti, estas eble la decidiga turnopunkto de kion la historiisto Alain de Libéria nomas “nian forgesitan historion” kaj kiu malfeliĉe restas ankoraŭ tia en la eŭropaj lernolibroj.*
Komence de la 1980-aj jaroj, kun la kreskanta intergriĝo de la hispana ekonomio en la Eŭropan Union, oni venigis amase da eksterlandaj, plejparte islamaj manlaboristoj. En publikaj laboroj, industrio, intensa agrikulturo de Andaluzio, de Levantio, de Katalunio, pli ol 300 000 laboristoj de pakistana, maroka, senegala, gambia deveno rapide konstituis la plimulton de la islama loĝantaro. Ili kumulas la malfacilojn de la surekspluatiĝo, de plej rudimenta loĝado, de akiro de dukultureco, de rasista turmentado iranta ĝis homĉasado, la ĉasado de “moros”, kian oni vidis en la komunumo El Ejido en 2001.* Kiel dudek aŭ tridek jarojn pli frue en aliaj eŭropaj landoj, estas tiuj laboristaj plimultoj, ofte asociitaj kun studentoj kaj kelkaj etkomercistoj, kiuj formas la komencan kernon de preĝsalonoj, de asocia vivo kaj de la komenco de distribuo de viando “halal”.
Restas la specifa situacio de Ceuta kaj Melilla, postlasaĵoj de la unua eŭropa okupado en Afriko komence de la 15-a jarcento. Nur en 1986 Hispanio agnoskis la plenan uzon de civitaneco al la loĝantaro de tiuj du aŭtonomaj urboj (dotitaj de statuto de aŭtonomio, de loka registaro kaj de asembleo elektita per universala balotado). Apud judaj, hindaj kaj kristanaj komunumoj, pli ol 50 000 islamanoj loĝas tie (unu el ili estis eĉ elektita prezidanto de la aŭtonoma urbo Melilla). Ili disponas tie pri dudeko da kultejoj, kaj hodiaŭ sentas sin disŝirataj inter la emetoj al integriĝo en la marokan regnon kaj la bonfaroj de pli altaj vivnivelo kaj demokratio ol tiuj de Maroko kaj la militistaj gestumadoj de la hispana ŝtato, kian oni vidis dum la somero 2002 koncerne la insuleton Persil. Tiu loĝantaro restas precipe dependaj de la mondaj geopolitikaj demandoj koncentritaj en la markolo de Gibraltaro.
La rapida demografia kresko de la islama loĝantaro en Hispanio ekde kvaronjarcento generis teksaĵon de asocioj pli kaj pli viglan, kiun la libia, sauda kaj maroka ŝtatoj provas influi precipe per financado de imamoj kaj per konstruado de monumentaj moskeoj. Tiel estis en 1992 inaŭgurita la Islama Kultura Centro de Madrido; simile, en la Costa del Sol, malfermiĝis la grandiozaj moskeoj de Marbella (1981) kaj Fuengirola (1992).
Tiuj diversaj komponantoj de la islama komunumo en Hispanio reprezentas inter 500 000 kaj 600 000 personojn, 200 ĝis 400 asociojn grupitajn sine de du federacioj. En novembro 1989 decidis la Federacio de Islamaj Religiaj Entoj de Hispanio (FEERI) kaj la Unio de la Islamaj Komunumoj de Hispanio (UCIDE) unuigi siajn fortojn kaj superi siajn malsamajn poziciojn por intertrakti kun la ŝtato pri agnosko de la islama kulto. Ĝis hodiaŭ, ne sen iaj peripetioj provokitaj de la plurismo de ĉia religia komunumo, la egalrajteco de tiuj du federacioj konstituas la ĉarpentaĵon de la Islama Komisio de Hispanio, taskita, kunordigite kun la ŝtato, apliki la leĝon de 1992.
Tiu enskribiĝas en la kadro de la Konstitucio de 1978, “bazita sur la principo de demokrata kaj plurisma ŝtato”, kiu abolis la ideon de “ŝtatreligio”, kaj de la konstitucia leĝo de 1980 pri la religia libereco. La direktado de la religiaj aferoj dependas de la ministro pri justico, kiu estas la dialogpartnero de la Islama Komisio. “La islama religio, de multjarcenta tradicio kaj de signifa graveco en la formado de la hispana identeco” (leĝprojekta komentario) konsistas el komunumoj kiuj devas esti enskribitaj en la registro de la religiaj entoj, post konforma avizo de la Islama Komisio, egale ĉu ili estas aŭ ne membro de unu el la du federacioj. Laŭ tiu ĝenerala procedo, kies vortuzo kaj logiko senteble diferencas de kio fariĝas en aliaj eŭropaj landoj, la rajtoj kaj devoj estas esprimitaj en tiu akordo pri kunlaborado inter la du partioj.
La moskeoj kaj la kultejoj estas agnoskitaj kiel netuŝeblaj lokoj destinitaj “al preĝo, formado kaj religia asistado”. La rajto je rezervitaj parceloj en la urbaj tombejoj aŭ la ebleco de propraj tombejoj de la komunumoj, same kiel la funebra ritaro devas esti konsiderata de la koncernaj institucioj (art. 2).
La islamaj oficoj kaj respondecoj difinitaj de la leĝo kaj la islama tradicio devena de la Korano kaj de la sunao estas protektataj de la leĝo pri religia libereco. La respondeculoj kaj imamoj aprobitaj de ilia komunumo estas registritaj de la Komisio, ĝuas la reĝimon de la Socia Sekureco kaj de la profesia sekreto. Kiam ili estas submetitaj al militservo, ili povas esti asignitaj, se ili tion deziras, al misioj kongruaj kun iliaj oficoj (art. 6).
La islama geedziĝo celebrata antaŭ unu el tiuj personoj kaj du atestantoj elektitaj de la gefianĉoj sekvigas enskribiĝon en la registron pri civila stato kun ĉiuj ties efikoj (art. 7). La religia praktiko kaj asistado estas organizendaj en la malsanulejoj, kazernoj, malliberejoj (art. 8).
La islama religia instruado estas garantiita en la publika kaj privata instruado same kiel la aliaj agnoskitaj kultoj. Ĝi estas farenda de instruistoj nomitaj de la komunumoj kaj rajtigitaj de la Islama Komisio (art. 10). Malgraŭ la publikigo de aplikdekreto en novembro 1996 pri la horaroj, lokoj, enhavoj kaj la salajro de la instruistoj, la realigo de tiu artikolo restas ĝis nun tre malfacila pro la administra inerto aŭ pro la instrumedio. Deko da postenoj financataj de la ŝtato antaŭnelonge kreiĝis en la publika instruado, precipe en Ceuta kaj Melilla. Ne ĉiuj kandidatoj prezentitaj de la Komisiono ricevis sian rajtigon; eĉ se formadocentroj estas antaŭviditaj por plibonigi la nivelon de kandidatoj por diversaj respondecoj en la komunumo, tiu punkto restas en la momento la precipa manko substrekita de la diversaj partioj.
La kultlokoj kaj certa nombro de konstruaĵoj kontribuantaj al la aktiveco de la komunumoj, same kiel la rezidejo de la respondeculoj, estas liberaj de imposto je nemoveblaĵoj; pliaj impostaj avantaĝoj estas agnoskitaj en kazo de dono (art. 11).
Sub rezervo de kompensado de laborhoroj, la preĝhoroj de vendredo kaj de festotagoj devas esti konsiderataj de la dungistoj. Ses islamaj festotagoj estas eksplicite nomitaj, kio iras trans la festoj strikte devigaj (fino de ramadano kaj de pilgrimado). Ankaŭ la lernejaj ritmoj kaj la administraj ekzamenoj devas konsideri tiun kalendaron (art. 12).
La Komisiono estas ŝarĝita aŭtentigi la viandon “halal”; la restoracioj de la kolektivoj (publikaj institucioj, armeo, publikaj kaj privataj lernejoj) devas respekti la reglamentajn preskribojn kaj la horarojn ligitajn al la fastomonato ramadano (art. 14).
En aldona dispozicio, la aplikadkontrolo estas la tasko de miksita kaj egalrajta komisiono (administracio kaj Islama Komisiono). Sub rezervo de antaŭsciigo de ses monatoj, unu el la du partioj povas proponi amendon, eĉ malvalidigi la akordon.
Tiu teksto, devenanta de leĝo unuanime aprobita de la Cortes kaj la senato, estas grandparte paŭsaĵo de similaj akordoj subskribitaj de la judaj kaj protestantaj komunumoj kun la hispana ŝtato. Ĝia aplikado estas malfruigita precipe pro la malrapideco de la financa realigo kiun ĝi implicas. Ĝi tamen donas precizan leĝan statuson de strikta egaleco kun la aliaj religioj kaj samtempe certigas al la islama komunumo la praktikadon de siaj specifaj tradicioj. Al tiu religia plurismo, jure konstruita en partnereca klopodo, la islama komunumo alportis tre aktivan kaj aŭdacan* kontribuon, kiu vekas grandan intereson en tuta Eŭropo.