Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Superflua historio

Demandite, la 16-an de aŭgusto [2002 -vl], de la ĵurnalo Yediot Aharonot, la israelia ministro pri defendo, Benjamin Ben Eliezer, koncedis ke ekzistas multe da “psikologia milito” dum tiu ĉi atenda periodo. “Ĉiumatene, kiam mi vekiĝas kaj aŭdas ĉiujn ĉi historiojn en la amaskomunikiloj pri la evoluo en Irako, mi ĵetas min sur miajn gazetojn. Ĉu eble mi forgesis ion? Mi trakuras la kolumnojn, kaj ĉio restas kiel antaŭe. Ne estas kialo por tiu timo.”

Pri la armado de s-ro Saddam Hussein, li daŭrigas: “Li ne havas atomarmilojn. Ni taksas ke li havas kemiajn armilojn kaj, eble, bakteriologiajn armilojn. Li havas da ili tre malmultajn. Kiom ni scias, li ne disponas pri multaj misiloj. Ni pensas ke li sukcesis kaŝi parton de sia kemia armilaro kaj de siaj bakteriologiaj kapoj. Ni kalkulas je tio kaj preparas nin. Sed ni estas tiom malproksimaj de tiu momento, ke la tuta ĉi histerio superfluas.”