Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 12-an de septembro 2002, en komunikaĵo, Amnesty Inernational rimarkigis ke “en sia parolado antaŭ la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, la prezidanto George Bush menciis la seriozajn atencojn al la homrajtoj kontraŭ la iraka popolo faritaj de ties propra registaro. La komplementa dokumento distribuita al la komunikiloj elvokis plurfoje la raportojn publikigitajn dum jaroj de Amnesty International pri la situacio de la homrajtoj en Irako”.
“Refoje, la bilanco de la homrajtoj en lando estas selektive utiligata por pravigi militajn agojn. Usono kaj aliaj okcidentaj registaroj fermis la okulojn pri la raportoj de Amnesty Inernational koncernantaj la ĝeneralajn atencojn kontraŭ la homrajtoj dum la milito inter Irako kaj Irano, kaj ignoris la kampanjon de Amnesty International pri la miloj da civilaj nearmitaj kurdoj mortigitaj dum la atakoj de 1988 kontraŭ Halabja.”
“Dum la debato evoluas ĉirkaŭ la demando ĉu uzi aŭ ne armitan forton kontraŭ Irako, la rektaj sekvoj de ĉia militago por la homaj rajtoj de la iraka popolo estas bedaŭrinde ne konsiderataj.”
“La vivo kaj la sekureco de la civiluloj devas esti la plej supera konsidero en ĉia ago por solvi la aktualan krizon rilate sanon kaj homajn rajtojn. La spertoj de antaŭaj militaj agoj en la Golfregiono montras, ke tro ofte la civiluloj fariĝas la akcepteblaj viktimoj de la milito.k
Ĉar la demando, kiun la usona registaro ne starigas al si, estas tiu de la prezo kiun la iraka loĝantaro pagus por milita interveno. Pli ol dek du jaroj da embargo havis jam katastrofajn rezultojn. Raporto publikigita de la britaj asocioj, la 6-an de aŭgusto 2002, prezentas elstare bonan sintezon de la suferoj de ostaĝigita loĝantaro.* Tiel, en marto 1999, komisio nomumita de la Konsilio pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj malkaŝis: “En radikala kontrasto al la situacio antaŭ la eventoj de 1990-1991, la kvoto de infanmortiĝo en Irako estas inter la plej altaj de la mondo, 23% de la infanoj naskiĝas kun malsufiĉa pezo, la subnutriĝo tuŝas unu kvinjaran infanon el kvar, nur 41% de la loĝantaro havas regulan aliron al trinkakvo kaj 83% de la lernejoj riparendas.”
Aliflanke, la redaktintoj notis la negativajn socialajn efikojn de la sankcioj: “Kreskanta junulara delikteco, almozpetado kaj prostituado, timo de la estonto kaj foresto de motivadoj, akriĝinta sento de izoliteco nutrata de la neekzisto de rilatoj kun la ekstera mondo, la evoluo de nigra merkato markita de merkantilismo kaj krimeco, kultura kaj scienca malriĉiĝo, perturbo de la familia vivo. La Monda Organizo pri Sano notis ke la nombro de mensaj malsanuloj frekventantaj la san-instituciojn kreskis je 157% inter 1990 kaj 1998.”
La 17-an de aprilo 2000, la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Kofi Annan, substrekis jam: “La bilanco de la ”jardeko de sankcioj“ starigis seriozajn dubojn, ne nur pri ilia efikeco, sed ankaŭ pri ilia atingopovo kaj iliaj severo, kiam senkulpaj civiluloj fariĝas ofte viktimoj ne nur de sia propra registaro, sed ankaŭ de la agoj de la internacia komunumo. Kiam fortaj kaj totalaj ekonomiaj sankcioj direktiĝas kontraŭ aŭtoritataj reĝimoj, tiam, tragike, suferas ĝenerale la popolo kaj ne la politikaj elitoj kies konduto provokis la sankciojn.”
(Tiu ĉi artikolo aperis en: Le Monde diplomatique, oktobro 2002, p. 4.)
Vd ankaŭ la artikolon “Partio, klanoj kaj triboj...”