Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kvankam la iraka registaro akceptis la revenon de la inspektistoj pri malarmado de la UN, Usono estas decidita militi kaj renversi la bagdadan reĝimon, laŭeble kun la aprobo de la Sekureckonsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. Malgraŭ embargo sufokanta la loĝantaron, Saddam Hussein sukcesis ĝis nun senefikigi ĉiajn opoziciojn kaj daŭre regi apogante sin sur la klanoj kaj triboj, je la kostoj de la rolo antaŭe atribuita al la Baas-partio.
Pro la antaŭdecido, fare de la registaro de la Usona prezidanto George W. Bush, altrudi senkondiĉan kapitulacon al la reĝimo de s-ro Saddam Hussein, la tuja kontraŭ-iraka militkampanjo pensigas pri la “anoncita morto” de la patriarko de la fama romano de Gabriel Garcia Marquez “Cent jaroj en soleco”. Tamen la ekmortigo de tiu reĝimo povus montriĝi treege multekosta, kaj eĉ degeneri en ĥaoson, ĉar ni frontas al aparta originala politika sistemo, kiu sukcesis kontraŭstari skuegojn tiel gravajn, kiaj estas la fiasko de ĝia milito kontraŭ Irano (1980-1988) kaj la doloriga milita malvenko de la unua jarduono de 1991 — post la invado de Kuvajto. Tute ne hazarda, ĝia longdaŭreco fontas el strategio de la potenco mirige kompleksa sed zorge kalkulita.
La juna Saddam Hussein estis admiranto de la hitlera sistemo, laŭ inklino heredita de sia patrina onklo, Khairoullah Tilfah.* Pli poste, li spertis la komunisman influon, kaj Stalino enviciĝis en la galerion de liaj modeloj. La sistemo, kies konstruon li estis iniciatonta, do konformiĝos al tiu heredaĵo, sed ĝi havos ankaŭ originalajn karakterizojn. Laŭ la germana modelo, la Baas-sistemo posedas kvar subtenojn, kiuj estas: tuteca ideologio, ununura partio, kontrolo de la ekonomio (laŭdire socialisma) kaj kontrolo de la amaskomunikiloj kaj de la armeo.
Malsimile al la nazia ŝablono, la Baasa versio transformis la tradiciajn sociajn instituciojn de la triboj kaj de la klanoj, ankoraŭ influantaj la periferiajn, provincajn kaj kamparajn regionojn, en arkŝlosilojn de la ŝtato. Tri strategiaj postenoj estas tuj rezervitaj por la reganta klano: tiu de la ministro pri defendo, tiu de la estro de la armea oficistaro de la partio (al-Maktab al-’Askari) kaj tiu de la estro de la oficistaro pri nacia sekureco (maktab al-Amn al-Qawmi). Sed dum la unuaj jaroj de la reĝimo atinginta la potencon en 1968, la afero estiĝis ŝtatisma tribismo, limigita en la tribo de la reganta elito, la Albou Nasir, kies duran ĉelon konsisitigas la klano Al Beijat. Jarpostjare aliaj malpli gravaj tribaj frakcioj estis alelektitaj.* De tiam instaliĝis strategio de timigo, celanta firmigon de la fundamentoj de la potenco, konsistigon de reganta elito kaj sufokon de la disiĝoj kaj de la potenccelantaj luktoj, pro kiuj la armeo kaj la perpartia politiko tiom suferis inter 1958 kaj 1970.
La petrola rento konsistigis alian komponanton de la tuteca sistemo instalita de Baas. La ampleksaj rezervoj de la lando ebligis la ekprogreson de la publikaj servoj kaj de plurformaj sociaj ŝirmoj. La mezaj okcidentigitaj socitavoloj, riĉigite de la petrola haŭso, vidis antaŭ si estiĝi promesplenaj perspektivoj. Ironie neatendite, iun superan socitavolon estis prosperigontaj la trudoj de planigita ekonomio. Informcele, en 1968 nombriĝis 53 edzparoj milionposedantaj en dinaroj (tiutempe, 1dinar = 3,10 dolaroj), en 1980 ili estis 80, kaj en 1989 pli ol 3000. Sed tiuj novaj sociaj fortoj, tiuj salajruloj kaj posedantoj, tiuj mezaj kaj superaj socitavoloj, ŝuldis sian prosperon, ne al iu liberala sistemo, sed preskaŭ ekskluzive al ŝtataj dungoj kaj kontraktoj.
Ene de la strukturoj de la potenco kaj de la progresantaj klasoj, la tribaj kaj familiaj grupoj okupas strategiajn poziciojn. Tiu “klan-klaso” estas hegemonia en la armeo, la partio, la burokrataro, la negocaj medioj; ĝi estas kunlutita per interesoj ekonomiaj, geedziĝaj, kaj per profunda fido al la klana sistemo, malgraŭ ĉiuj oficialaj kontraŭtribaj diraĵoj. Tiu totalisma sistemo do estas miksaĵo el modernaj kaj tradiciaj elementoj, konceptita por kontroli tiom la regantajn strukturojn, kiom la tumultemajn popolamasojn de tiu multgenta societo, en kiu la araboj dispartiĝas inter sunaistoj kaj ŝijaistoj, kaj en kiu la kurdoj konsistigas gravan minoritaton*. Tiu kunfanditaĵo estas la precipa ilo de la longdaŭreco de la reĝimo.... Sed ankaŭ ties aĥila kalkano.
Koncerne la kunligadon de la reganta elito, kaj la influadon super la regilaro de la potenco, la eksperimento de Baas estas tre malsimila al tiu de la antaŭaj reĝimoj, ĉu de la generalo Abdelkrim Kacem (1958-1963) — kies ŝtatrenverso sternis la monarkion — , ĉu de la marŝalo Abdelsalam Aref (1963-1968), kiun subtenis samtempe la armeo kaj la sangoligoj (Joumailat-klano). Ambaŭ malsukcesis stabiligi la potencon. Baas aldonis novajn almiksaĵojn en la bazan formulon — armeo + triba solidareco -. Tiu komplika miksaĵo postulis longan tempon por finpretiĝi, ĉar la komponantoj de la sistemo estis laŭnature kontraŭdiraj. Unuflanke la modernpartiaj normoj, per kiuj sin ŝarĝas Baas — partio kun naciismaj, arabismaj kaj socialismaj celoj — ne ŝirmas ĝin kontraŭ interna skismo; aliflanke tiuj normoj estiĝas kontraŭdiraj al la tribaj ligiloj kaj solidarigiloj.
Dum la unuaj jaroj, konstateblis malfacila kunvivado de la civila frakcio kaj de la armea frakcio de la partio, antaŭ ol la militistoj finfine estis izolitaj en siaj kazernoj. Eĉ la triban medion disŝiris konkurencaj kaj mortigaj intrigoj ĉirkaŭ la potenco kaj la riĉaĵoj. Sed tiu triba medio samtempe firmigis ielan kunligitecon. La laika naciismo ne estis entenata en la tradicia parolado de la nobelaj tribaj elitoj, sed finfine la arabismo estis enigita en ties idearon. Certe la petrola riĉo alfrontis senĉesajn fluktuojn, sed inventiĝis aliaj primitivaj formoj de ekonomia kontrolado.
Dum la regiona kaj globala eventaro, kiu ebligis la ekstaron en la regiono de araba naciismo, aliformiĝis — aparte post la malvenko de Egiptio, Sirio kaj Jordanio, je junio 1967 — , la iraka naciismo taskiĝis por plenigi la vakuon. Okazis kolizioj, kiam tiuj sociaj fortoj kaj tiuj kontraŭdiraj sintenoj perforte geedziĝis, sed iuspeca kunvivado estiĝis. Kaj ĉiufoje, kiam ekflagras krizo, enmetiĝas reformoj por restarigi la difektitan ekvilibron. La prezidanto Saddam Hussein estas la majstro de tiuj flekseblaj readaptiĝoj.
La milito inter Irako kaj Irano, kaj poste la milito de l’ Golfo altrudis konstantajn restrukturadojn. Dum la dek jaroj de suferado pro la alfronto kontraŭ la “islama revolucio” la religio fariĝis politika konsiderindaĵo: la neobeemo de la ŝijaisma frakcio de la araba iraka loĝantaro kaj ties sinteno al la islama respubliko de ajatolo Khomenyi estis la kerno de la prizorgoj de Bagdado. La ŝtato, malfortigite de tiu longa batalo, perdis la kontrolon super multaj triboj kaj konstateblis plifortiĝo de la tribismo. La milito forvoris la provizitajn 38 miliardojn da dolaroj, kaj lasis la landon ŝuldanta proksimume 50 miliardojn. La armeo, kiu de tiam konsistis el unu miliono da batalantoj, montris signojn de agitemo. La militinta generacio esperis rekomenci la civilan kaj prosperan vivmodon antaŭe travivitan, kaj la soldatoj aspektis danĝere nekontroleblaj. La strukturoj de la potenco kaj la mekanismoj de sociaj alĝustigoj estis rajpiĝintaj. En tiu kunteksto ekflagris, la 2-an de aŭgusto 1990, la invado de Kuvajto, kiu celis interalie restarigi la internan stabilecon.
La malvenko de 1991 naskis strukturan kaj konstantan krizon, kiu entenis almenaŭ kvin dimensiojn. Kiel ilo de regado, la ŝtato retroviĝis konsiderinde malfortigita. La milita aparato estis malpliiĝinta ĝis prosimume la triono da sia antaŭmilita amplekso, kaj ĝi estis ĝenata de lokaj ribeloj tuŝantaj antaŭ ĉio la nordon kun Kurdujo kaj la sudon kun ĝia ŝijaisma plimulto, despli ke Usono tie instalis du areojn de aviadila malpermeso. La sekurecaj servoj grave suferis okaze de la “Intifada” de la printempo de 1991; ili perdis multajn datenojn kaj specialistojn.
Due, la sistemo de ideologia kontrolo — tio estas la Baasaj strukturoj — suferis paralelan malfortiĝon. La membraro de la Partio, plejsuperinte je 1 800 000 en 1990, malpliiĝis je 40 procentoj ĵus antaŭ la deka kongreso de 1991. La malpliiĝo konfirmiĝis okaze de la dekunua kaj dekdua kongresoj (en 1996 kaj 2001). La eksiĝemoj estis gravaj ĉefe en la sudo, en Basrah, en Nasiriya kaj en la centro, en Hilla, en Najaf, en Karbala, krom en Bagdado. Tiuj perdoj malpliigis la Baasan kapablecon estri la ŝtaton kaj kontroli la socion.
Trie, la sankcioj senigis la registaron je la antaŭaj grandegaj petrolaj enspezoj. Kaj sekve ili malaltigis la Malnetan Nacian Produkton je pli ol 75% kompare al 1982. La ĉiujara enspezo de ĉiu loĝanto, kiu estis je 4219 dolaroj, falis ĝis 485 en 1993. Nuntempe ĝi estas taksita je iom pli ol 300. Pro manko de mono la ŝtato plialtigas la impostojn kaj fabrikadas bankbiletojn. La reĝimo larĝskale perdis sian kapablon igi gravajn tavolojn de la socio subteni ĝin kiel antaŭe dank’al siaj sociaj servoj kaj dank’al sia financado de la ekonomio.
Nova rilato inter la ŝtato kaj la socio estas forĝiĝanta, en kiu la ŝtato ne plu havas la monopolon de la mona potenco.
La planizita ekonomio, subtenita de la petrola rento, disfendiĝas. La merkataj fortoj, ankoraŭ embriaj, tamen komencas erozii la potencon de la ŝtato.
Kvare, konstateblas la kadukiĝo de la mezaj salajrataj socitavoloj, kiuj ĝis nun konsistigis la plej larĝan tavolon subtenantan Baas-on. La inflaciego senigis ilin je ilia vivpergajno kaj ili vivtenas sin per tre magraj monsubtenoj. La iraka dinaro valoris 3,10 dolarojn antaŭ la milito; en 1996 estis bezonataj 3000 dinaroj por aĉeti unu dolaron. De tiam monŝanĝo estas pendolanta inter 2000 kaj 12000, antaŭ ol stabiliĝi ĉirkaŭ 2000 dinaroj. Por pluvivi, la homoj estas altruditaj vendi siajn vestojn, siajn meblojn, siajn librojn, siajn juvelojn, kaj eĉ la ilojn de la ĉiutaga vivo. Tiuj mezaj socitavoloj perdis ĉiujn iluziojn, tiel ke la ideologo, kaj oficiala propagandisto de Baas, la generalo Jabar Moushin, publike prilarmis “la mezajn socitavolojn, kiujn ni estas perdintaj”*. Milionoj da irakanoj elmigras en Jordanion aŭ en Eŭropon kaj Usonon.
Fine la “revolucia leĝrajtigo” — kiu pravigis estigadon de ununuraj partioj kaj de ŝtatizita ekonomio — estis severe perfortita depost la morto de Sovetunio kaj de la aliaj ŝablonoj de orienteŭropaj ununuraj partioj, sen paroli pri la efikoj de la liberaligo progresanta en Mezoriento.
La ruinigaj sekvoj de du militoj absolute senutilaj naskis disiĝon inter la popoleca patriotismo kaj la oficiala naciismo, kaj ili ekestigis amasskismon depost la ekribeloj de la printempo de 1991 dispremegitaj en sangofluojn. La heredo de la batalhalto kaj de la rezolucioj de la “Konsilio pri sekureco” altrudis al la reĝimo senprecedencajn devigojn kaj malfacilaĵojn. Ĉio ĉi kontribuis malstreĉi la influon de la reganta elito super la strukturoj de la potenco, dum la ŝtato mem fariĝis tro difektiĝema por regi la turbulemajn urbajn amasojn, kiom ajn ili estis disdividitaj. Skismoj ĉe la supro estis neeviteblaj kaj ili frapis la kernon de la precipa familio, tiu de al-Majid. La armeo kaj la partio suferis endemiajn disidentadojn. Pli ol 1500 superaj kaj mezgradaj oficiroj forfuĝis en Okcidenton. Multnombro da parti-komisiitoj petis alilandan azilon.
Por alfronti tiujn senprecedencajn defiojn, la reĝimo starigis en la tempo de unu jardeko strategion de pluvivado resumiĝantan en kvin punktoj: reordigi la precipan triban domon; restrukturi la Armeon; revivigi la tribojn tra la tuta lando, por ke ili anstataŭu la Partiajn organizaĵojn; plijunigi la ideologiaron; disvastigi novajn ilojn por ekonomia kontrolo.
La reordigado de la reganta klano, kaj la solvado de la dilemo pri la sukcedo, konsistigas la plej timindan defion. La tribismo ĉe la ŝtat-rego fondiĝis sur larĝaj aliancoj de la sunaistaj klanoj ĉirkaŭ la klano Beijat konsistanta el dek branĉoj (afkhad). Antaŭ 1968, la rivalecoj inter tiuj branĉoj estis celis la tradician lokan potencon; depost 1978, ili celis la nacian potencon. Malgraŭ la elmontrataj sentoj de solidareco, la centro de la potenco estis abrupte transpasanta de branĉo al branĉo, perturbante la rilatojn de la klanoj kun la partio kaj kun la ŝtato. Sep aŭ dek subklanoj estis senkompate frapitaj, kun ĉenreakcioj.
La prezidantiĝo de Saddam Hussein en 1979 — li tiam anstataŭis Hassan Al-Bakr, sed li jam de longe plenumis la precipon de la potenco — sekvigis forĵeton en forgesejon de la Albou Bakr (subklano el kiu devenis Hassan Al-Bakr) kaj instalon ĉe la ŝtatregilaro de la Albou-Ghafour (subklano de Saddam Hussein).
La Takriti-anoj fariĝis samsortaj. Dum la jaroj 1980-aj, s-ro Saddam Hussein sin apogis esence sur la tri ĉefaj grupoj de sia parencaro: siaj tri duonfratoj (Albou Khattab); sia patrina kuzo, bofrato kaj eksministro pri defendo, Adnan Khairoullah Tilfah (Albou Moussallat); kaj elementoj el la domo Al Majid, branĉo de la subklano Ghafoor. Aliaj subklanoj tiaj, kiaj la Albou Hazza (de generalo Fadhil Barrak), aŭ ankaŭ la Albou Monnim (de marŝalo Mahir Rasheed), tiam havis gravan pozicion, sed ne okupante ŝlosilpostenojn. Tiuj tri lastaj subklanoj estis faligitaj en malfavoron dum kaj post la kontraŭ-irana milito: iliaj ĉefoj estis ekzekutitaj kaj ili estis enmarĝenigitaj.
Estas la supreniĝo de Al Majid en la 1990-aj jaroj, kiu estigis la plej gravajn problemojn. Tiu alpotenciĝo ja kontraŭstaras la esencajn regulojn regantajn la partion kaj la armeon: efikeco, serv-etatoj, promocio laŭ la servodaŭro.
Hussein Kamel, Saddam Kamel (ambaŭ edziĝintaj kun filinoj de la prezidanto) kaj Ali Hasan Al-Majid regas respektive la armilproduktan industrion, la Jihaz al-Khas (specialaj servoj) kaj la ministerion pri defendo. Ili havas kuzojn en gravaj postenoj, kiel Rokan, adjutanto de la prezidanto. Sekve de la supreniĝo de la du filoj de la prezidanto Saddam Hussein, Udai kaj Qusai, la domo Al Majid fariĝas multe malpli fidebla. La konflikto plejaltiĝas pro la forfuĝo en Jordanion en 1995, kaj poste pro la reveno kaj la likvidado en februaro de 1996, de Hussein kaj Saddam Kamel kaj de ties patro, patrino kaj fratino. Tiu sangoplena epizodo ĝisfunde disskuas la domon Al Majid kaj ĝenas la prezidanton, kiu elturniĝas el sia interna domo, konsistanta el membroj de Al Majid, por pli forte sin apogi sur ties subklano, la Albou Ghafoor, branĉo kiu enhavas alian domon, tiun de la Albou Sultan. Al s-ro Kamal Moustapha (ĉefa eminentulo de Albou Sultan, patra kuzo plej proksima* al la prezidanto) estas plenrajte komisiitaj la respublika gvardio, du armeaj korpusoj, vera pretora gvardio de la reĝimo. Lia frato Jamal estas edzigita al la plej juna filino de la prezidanto. Estas tute supozeble, ke la rilatoj inter la du domoj Al-Majid kaj Albu Sultan estas tiel streĉitaj kiel inter la du filoj de la prezidanto.
Estas Qusai, kiun lia patro elektas por sia sukcedo. Estas li, kiu estas taskita por reorganizi la servojn pri kontraŭspionado kaj interna sekureco; en 2000, li estas ankaŭ rajtigita plenumi, se necese, portempan anstataŭon de la prezidantado. Antaŭe Qusai estis nomumita “superkontrolisto” de “la armeo patrino de ĉiuj bataloj” (de tiam fariĝinta la respublika armeo). En aprilo de 2001, li estas elektita ĉe la regiona estrado de la partio.* Tiel estas kreita nova dura kerno, sed kiu sin apogas sur du homoj, Qusai kaj Kamal Moustapha.
La ŝtata tribismo, tiu sistemo konsistanta en integrado de la tribaj idaroj en la ŝtatan aparaton por plifortigi la potencon de iu reganta elito rompiĝema kaj vundebla, ankoraŭ funkcias, sed ĝi kadukiĝas. La socia tribismo, male, konsistas en revivigado, manipulado aŭ inventado de tribaj strukturoj, fonte el la retoj de familiaj valoroj pludaŭrantaj inter la kamparaj migrantoj kaj la provincaj urbloĝantoj.
Baas eltrovis kaj ekspluatis militan tribismon specifan de la Kurdaj loĝantaroj: la tribestroj (aghas), Sorchy, Mezouri, Doski, Herki estis rekrutigitaj kiel militsolduloj, por kontraŭbatali la Kurdan naciismon ekde 1974. Dum la kontraŭ-irana milito, la reĝimo eltrovas ankaŭ la vivkapablon de la arabaj triboj de la sudo, kiuj kontraŭbatalis la iranajn armeojn, kaj al kiuj la centra potenco proponis avantaĝojn. Ni atentigu ankaŭ pri la socia supreniĝo de tribaj eminentuloj, je la fino de la 1980-aj jaroj, ĉefe kaŭzita de la kadukiĝo de la moderntipaj civilaj asocioj.
Laŭmezure kiam malfortiĝas la Partia organizaĵo, iuj retoj de baza solidareco anstataŭas ĝin. Kuraĝigite de la registaro por ekzorgi pri problemoj rilatantaj la publikan ordon, malnovaj familioj tutkore plenumas sian taskon. Ĉie oni klopodas rekonsistigi, fiktive aŭ reale, la tribajn ligilojn. En 1992, la prezidanto akceptas la tribestrojn en sia palaco. Li pardonpetas pro la pasintaj agraraj reformoj kaj promesas la repaciĝon. Ĉiu hisas sian flagon kaj ĵuras sian fidelecon al la prezidanto, kiu tiel renaskiĝas ĉefo inter la ĉefoj.
Sendevigite pri la militservo, la triboj ricevas leĝeran armilaron, transportilojn kaj komunikilojn. La grandaj, precipe sunaistoj, estas taskitaj pri la nacia sekureco; la malgrandaj respondecas, ĉe la loka nivelo, pri la polico kaj la justico, pri la solvo de la pridisputoj kaj ankaŭ pri la kolekto de la impostoj. Ĉiuj ekde tiam funkciadas kiel pliiĝo de la radoaroj de la ŝtato. Alidirite, la renaskiĝo de la triboj kiel sociagentoj devenas de la neceso plenigi la vakuon kreitan de la detruo de la institucioj de la civila socio, kaj ĝi devenas de la kadukiĝo de la ŝtato mem kiel disdonanto de sekureco kaj justeco, kiel protektanto de la vivoj kaj de la posedaĵoj. Iuj triboj, ĵus revivigitaj aŭ inventitaj, agadas, ne en sia natura medio en kamparaj areoj, sed en la urboj, kio rezultigas difektadon de la teksaĵo mem de la socio urba kaj kulturhava.
Tiuj du strategioj (ŝtata tribismo kaj socia tribismo) estas akompanataj de multnombraj helpiloj de mobilizado kaj kontrolado. Inter tiuj estas la ideologia renovigo. La iraka patriotismo — kun referencoj pri la antikva historio (Babilono ktp...) — kombiniĝas kun la araba patriotismo, celante inkluzivi la nearabajn etnojn. La ideologion de la parenceco, kiu estas fundamenta tribeca etiko, lokos la partiaj propagandistoj ĉe la kerno de la arabismo: sen kerna deveno kaj idaro, la araba naciismo estas tute sensignifa. La vahabismo, saud-arabia hanbalita* ortodoksismo, transfiltriĝas tra la suda pora landlimo. Tiu religia ideologio estas konsiderata kiel dezirinda kontraŭpezo al la aktiva ŝijaismo.
Ankaŭ lasta elemento ebligas la pluvivadon de la reĝimo: tio estas la sankcioj. Ĝi kontrolas la programon “petrolo por nutraĵo”*, kaj la konsekvenca porciumado estas farata laŭ prezento de atestiloj, fariĝintaj iloj de manipulado kaj de mobilizado. Dum la prezidanta balotado de 1995, la voĉdono estis deviga por tiu, kiu deziras profiti porciuman rajtigilon, kiu estas rifuzita al la disidentoj realaj aŭ supozitaj. Neniam la reĝimo havis enmane tiel potencan socian kontrolilon. Eblas difini tiun strategion kiel “politiko de la malsatego”. La subteno fare de la superaj klasoj estas akirata per tute alia rimedo, kiu estas la senreguligo de la merkato. Ĉiunokte en la ŝikaj noktokluboj de Bagdado, okazas ekstravagancaj festadoj, kompare al kiuj la legendaj “Mil unu noktoj” aspektas modestegaj.
Tiu mikso el naciismo, patriotismo, tribismo kaj sunaismo ebligis, ke ĝis nun la potenco pluvivadas kaj superregas la minacintajn malhelpaĵojn. Sed, kaze de invado de la lando fare de Usono, neniu povas diri, kio estos por la lando la heredo de tia politiko.
Faleh A. JABBAR.