Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Civitanoj, salajruloj, konsumantoj aŭ tute simple agantoj en sia kvartalo, vilaĝo aŭ urbo decidis komunigi siajn ideojn kaj rimedojn favore al kolektivaj projektoj kun demokrataj, socialaj, kulturaj dimensioj, sed ankaŭ ekonomiaj (kun ĝusta disdono de la plusoj) kaj eĉ financaj. Ili inventis, en Eŭropo kaj ekster ĝi, la asociojn laŭ la franca sistemo, la self help-organizations aŭ laborprojektoj laŭ la angla, la Selbsthilfe laŭ la germana, la misericordias laŭ la portugala, la kooperativojn de agrokultura aŭ de industria produktado aŭ de servoj kiel la kooperativoj de konsumantoj aŭ de detal-komercistoj kaj la mutualoj de asekuro aŭ de prevento kaj sano en tuta Eŭropo.
Tiu fenomeno estas historia; la socala ekonomio enradikiĝis ekde la jaroj 1840-1900 kaj samtempe tre aktualas: 198 milionoj da personoj en Eŭropa Unio estas membroj de asocio, de kooperativo aŭ de mutuala organizo.
La sociala ekonomio kun siaj 1 300 000 moralaj personoj tenas fortajn partojn de eŭropaj merkatoj en multaj sektoroj: la kooperativaj bankoj tenas minimume 20% de sia sektoro; la socioj de mutuala asekuro kaj kooperativoj 30%; la elcentaĵoj por la agrokulturaj sektoroj estas eĉ pli altaj kaj ofte superas 50%; la kooperativoj de konsumado havas preskaŭ 22 milionojn da membroj; tiuj de la detalkomercistoj grupigas pli ol 220 000 magazenojn; la pezo de la mutualaj organizoj kaj de la asocioj estas decida en la socialaj kaj sanprotektaj sektoroj; same tiu de la asocioj en sporto, en kulturo, en la formado (sole la asocioj havas 100 milionojn da membroj en Eŭropa Unio).
Kaj tamen, ĉu tiu sektoro estas aŭdata kaj konsiderata en la projektoj de la Unio? Estus same demandi, ĉu la eŭropa politiko havas veran civitanan dimension kaj ĉu la rajto alimaniere entrepreni estas agnoskita. Nu ja, konstateblas progresoj: de la Mastriĥta traktato ĝis la Ĉarto de la fundamentaj rajtoj decidita dum la pinto de Nico, la rolo de la civitano kiel aganto estis valorigita. Sed la rajto elekti la formon de sia agado aŭ ekzemple la rajto krei kaj evoluigi entreprenojn aŭ grupiĝojn, kiuj baziĝas sur personoj kaj ne sur kapitalo ne estas sufiĉe formulita. Temas unuavice pri la koncepto de la ĉefa trajto de la Unio: ĉu ĝi estu partopreniga aŭ nepartopreniga. En la nuna momento, kaj ne sen ega optimismo, oni povas konsideri, ke ĝi estas sur triono de la vojo.
Temas krome pri la konkretigo de tiu koncepto en la tekstoj: nu, kaj tie oni klare konstatas, ke la direktivoj kaj reguladoj estas larĝe influitaj de unudirekta vizio: tiu de nediferencigitaj agantoj en same unueca merkato. Nediferencigitaj agantoj en tiu senco, ke la ellaborado de tiuj tekstoj fariĝis malmulte aŭ tute ne kun la demando, kia estos la konsekvencoj por la moralaj personoj de la sociala ekonomio. Tio klarigas la fortajn tensiojn antaŭnelonge inter Bruselo kaj precipe Francio pri la apliko de la asekuraj direktivoj al la sanprotektaj kaj sanigaj mutualoj. La konflikto solviĝis per nova franca kodo pri mutualo.
Estas absolute necese, ke estonte stariĝu unue la demando pri la adaptado de eŭropaj tekstoj al la sociala ekonomio. Simple pro tio, ke ties rajto agi kaj gvidi alimaniere estu respektata. Tio havas nepre konsekvencojn, inter alie sur la juro de konkurenco kaj de imposto.
La projektoj de eŭropaj statutoj por kooperativoj, asocioj aŭ mutualoj gravas pro la samaj kialoj, ĉar ili konturigas jam tion, kio devos esti eŭropa leĝdonado pri socioj de personoj. La batalo por starigi ilin komencis nur antaŭ dek kvin aŭ dudek jaroj, kontraŭ tridek aŭ kvardek por la eŭropa anonima socio, kies “trajno” ricevis verdan lumon dum la Nica pinto. Sed estas nenia kialo por daŭre atendi. Ĉu registaroj povas ankoraŭ bremsi tian projekton per tio, ke ili predikas la liberecon entrepreni kaj samtempe montras timon, ke eŭropaj entreprenoj de sociala ekonomio kreos “troan konkurencon”? Konstateblas, ke tiu ĉi “trajno” de tekstoj restas en la stacidomo, malgraŭ la bonaj intencoj sinsekve esprimitaj de la prezidantecoj franca, poste sveda kaj nun belga. La hispana prezidanteco de la unua duonjaro de 2002 estos do tre atendita.
La Verda libro de la eŭropa Komisiono pri la asocioj estis salutata kiel pozitiva evento, sed necesas kompletigi ĝin per la anoncitaj Blankaj libroj pri la kooperativoj kaj pri la mutualoj. Necesas situigi tiujn entreprenojn aŭ grupojn en la pejzaĝon de la Unio: ne nur per leĝdonaj kaj reguladaj nocioj, sed ankaŭ per partopreno en eŭropaj projektoj. Ni ĝoju pri la anonco de la eŭropa komisaro Erkki Liikanen, ke la laboro pri tio rekomencos.
Temen necesas diri, ke la unuflanka malfondo de la Konsulta Komitato de la sociala ekonomio, fare de la nuna Komisiono, kaj la malapero de la Servo Sociala Ekonomio (la antaŭa Ĝenerala Direkcio XXIII) signifis frostan veteron. La mensa malfermiteco montrate de la respondeculoj de la unuo “Malgrandaj entreprenoj, kooperativoj kaj mutualoj” (sine de la ĝenerala direkcio “Entreprenoj”) kaj de la rekte koncernata eŭropa komisaro, kiel de pluraj liaj kolegoj depost la Eŭropa Konferenco de Gvle (Svedio) pri la sociala ekonomio (en junio 2001) esperigas novan dialogon inter kooperativoj, mutualaj kaj asociaj agantoj kaj la Komisiono. La Parlamento kaj la Eŭropa Ekonomia kaj Sociala Komitato efike kontribuas al tiu rekonsidero de la sociala ekonomio.
La sociala ekonomio celas esti plenvalora interparolanto de la Komisiono kaj de la aliaj eŭropaj institucioj, kaj do esti konsiderata en la konsultiĝoj, agadplanoj kaj komunumaj programoj. Sed ĝi agas unue mem kaj laŭ tio organizas sin. Ĝo kreis en 2001 Permanentan Eŭropan Konferencon de la Kooperativoj, Mutualoj, Asocioj kaj Fondaĵoj (PEK-KMAF [france: CEP-CMAF]), kiu, kune kun la Eŭropa Konfederacio de la Sindikatoj (EKS) kaj la reprezentaj organizoj de la privataj aŭ publikaj entreprenoj, stariĝas kiel nepra interparolanto de la politikaj kaj teĥnikaj respondeculoj de la Unio. Tiel ĝi kreis permanentan platformon, ĉe kiu kunlaboras la eŭropaj “kupoloj” estiĝintaj el la diversaj konsistaj partoj kooperativoj, mutualoj, asocioj kaj fondaĵoj de multspecaj agadsektoroj: agrokulturaj, maristaj, bankaj, asekuraj, sanprotektaj, socialaj, kulturaj, sportaj
Samcelaj kunvenoj okazis regule inter la komitatoj de naciaj rilatoj (CNLAMCA-CEGES por Francio, CEPES hispana, Forum of Social Economy de Britio, Panko de Grekio, Lega de Confecoop de Italio, Febecoop de Belgio, ktp.). Tiu ilaro celas evoluigi la interkooperadon inter la kooperativoj, mutualoj kaj asocioj de la diversaj landoj, faciligi la interŝanĝon de spertoj, la kontaktiĝon, la evoluigon de komunaj projektoj. Ĉio por doni al la konstruado de Eŭropo demokratan, partoprenigan kaj socialan dimension kaj ĉe tio forĝi novajn instrumentojn por mezuri la kreskadon en ties humanaj kiel ekonomiaj dimensioj.
Tiel la partoprenantoj en la Konferenco de Gvle projektis, kun la apogo de la Komisiono, la kreadon de instrumento por valorigi la socialan ekonomion, uzante kaj etendante la nociojn de societa bilanco (kia ĝi estis evoluigita en Francio de la Centro de junaj estroj kaj agangoj de la sociala ekonomio, aŭ eksperimentita en Italio ekzemple de Unipol-Assicurazioni) kaj tiujn de kriterioj de socia respondeco, de daŭrema kreskado (kiaj ili estis jam uzitaj de diversaj komunaj investfondusoj kaj pensi-fondusoj en Eŭropo kaj Usono).
La eŭropa sociala ekonomio, inkluzive de la solidara ekonomio, estas en stato de konstruo. EURESA grupigas sep asekurajn societojn (kun sume 20 milionoj da societanoj en Eŭropo) de kooperativa aŭ mutuala tipo, kiuj kooperas pere de eŭropa grupiĝo de ekonomia orientiĝo kaj pere de holdingo; la Eŭropa Poŭlo de Socialekonomiaj Fondaĵoj subtenas programon por integri junajn enmigrintojn; la programo Igloo estas lanĉita de kooperativoj pri eŭropa sociala loĝado; la Eŭropa Konfederacio de Kooperativoj laboras pri la sociala respondeco de la entreprenoj; la eŭropa reto de urboj kaj regionoj de sociala ekonomio organizas interŝanĝojn de realigoj kaj spertoj; solidaraj financaj instrumentoj ekipis sin per diversaj rimedoj de interkooperado kaj preparas projekton de eŭropa garanti-fonduso; la institutoj de riska kapitalo de sociala ekonomio lanĉis, kun unua ekrealigo, komunan eŭropan societon (Soficatra).
Vide al la lastatempaj dramecaj internaciaj okazaĵoj, la sociala ekonomio devas, en Eŭropo kaj sur monda nivelo, provoki pinton pri la kontribuo al starigo de pli humana Tero: renkontiĝon inter la internaciaj organizoj kiaj la Internacia Kooperativa Alianco, la Internacia Asocio de Mutualo kaj la kunordigaj renkontiĝoj de la Neregistaraj Organizoj povus esti la taŭga okazo por tio.