Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La nord-suda kontraŭdiro en la tutmondiga instruo

Migradblokadoj kaj kapitalfluoj

Kiel sanĝiĝas la tempoj! Dum jaroj, en la somermezo, la grek-turka landlimo elkovis ĉiam la saman popoljuran konflikton. Kiam en landlima rivero retiriĝis la akvoj, aperis ambaŭflanke sablobenkoj plantitaj per turkaj aŭ grekaj flagoj, kiujn ambaŭ flankoj por si reklamaciis.

Ĉi-somere ĉio estas alia. Kiam fine de junio 30 viroj, virinoj kaj infanoj sur sablobenko petis pri helpo, la riverinsulo subite fariĝis nenieslando. Neniu flanko volis reklamacii por si la elakviĝintan teritorion. Neniu sentis sin respondeca pri tiuj homoj elŝovitaj de la turkaj homkontrabandistoj. La grekoj ekkompatis ilin nur kiam kelkaj rifuĝintoj en la klopodo atingi ilian bordon, preskaŭ dronis.

La migradfluoj renversas la tradician logikon de la landlimaj konfliktoj. La riĉaj ŝtatoj eĉ fordonas siajn randteritoriojn, se ili povas per tio distancigi la malriĉajn rifuĝantojn. Aŭstralio deklaris siajn insulojn en la Toreza Markolo eksterteritorian regionon por starigi kordonon kontraŭ la migrado el Nov-Gvineo. Kie ne ekzistas bufraj zonoj, stariĝas landlim-reĝimoj kiuj memorigas pri la fera kurteno inter oriento kaj okcidento. Inter la nordo kaj sudo de nia mondo ŝoviĝas landlimaj instalaĵoj kun infraruĝa lumo kaj elektraj pikildratoj. Ili devas protekti la ordon kaj bonfarton de la rica mondo kontraŭ la alsturmo de malriĉaj rifuĝantoj. Ĉe la high-tech limeso inter Usono kaj Meksiko mortas ĉiujare pli da homoj ol en la plej mortiga jaro ĉe la Berlina Muro.

Ankaŭ la estonta vizio de la Eŭropa Unio estas markita de sieĝotimoj. Kun la ekspansio orienten samritmas la konstruado de bastiono kontraŭ la pli malproksima oriento. La aliĝontaj landoj estas devigataj provizi siajn eksterajn landlimojn por repuŝi rifuĝantojn. Dum la lasta EU-Pintkunsido la defendo kontraŭ nedezirataj migrantoj fariĝis ĉeftemo. Britio kaj Hispanio volis eĉ forstreki la evoluhelpon al tiuj malriĉaj landoj kiuj ne volas repreni neleĝajn enmigrintojn.

La koncepto de kruda fortimigo estis en Seviljo ankoraŭ ne plimulta, sed oni vidas la direkton. La registaro de Berlusconi jam decidis postuli al eksterlandanoj el ne-EU-landoj fingropremaĵon kiel kompenson por restadpermeso — ĉiu migrinto potenciala krimulo.

La riĉa mondo, kiu trudas al la malriĉa la benojn de la tutmondigo, fermas siajn landlimojn. Ni loĝas ja ĉiuj en la sama vilaĝo, asertas la proklamintoj de global village. Sed por migrantoj el la dezerto de la subevoluo, kiuj strebas al la oazo de la bonfarto, la idilio estas fatamorgano. En global village ili kolizias ĉie kontraŭ elektraj bariloj. Tiu reĝimo de landlimoj staras kiel baza kontraŭdiro de la instruoj pri tutmondiĝo. La senlima movebleco, kiu ŝajne zorgas pri tio, ke ĉiuj ekonomiaj faktoroj trovu sian plej produktivan lokon, validas por varoj kaj mono, sed ne por homaj laborfortoj. La vagabonda kapitalo estas sanktigita kiel universala portanto de la ekonomia miraklo, la vaganta homo estas diabligita kiel “ekonomi-rifuĝanto”. Tiu prenas tamen nur la novliberalan sanktan instruon laŭvorte kaj volas proponi sian laborforton tutmonde. Li fariĝas movebla, ĉar aliloke li enspezos pli ol hejme.

Kiel rilatas la misiistoj de la tutmondigo al tiu ĉi kontraŭdiro? Principe ili havas du eblecojn. La unua konsistas el tio, rekoni la kontraŭdiron kaj proponi modelojn por solvi ĝin. Tion faras tre heziteme la politikistoj, kiuj proponas “inteligentan” migradpolitikon: Ni venigas bharatajn komputilfakulojn, por ŝtopi vakuon en la labormerkato. Pli konsekvencaj estas la dogmuloj, kiuj proponas strikte merkatan migradreĝimon. Ilia plej ŝatata ideo estas la aŭkciomodelo: Laborlokoj en la nordo estu aŭkciataj al sinproponantoj el la sudo. La ŝtato devas eluzi la samajn merkatleĝojn, kiuj garantias al la hom-kontrabandistoj la altajn prezojn por iliaj krimaj servoj. Kun la diferenco, ke migranto per ŝtata aŭkcio akiras leĝan ekzistadon. Tio utilas al la landa ekonomio, ĉar la laŭleĝa enmigrinto laboros kiel frenezulo por repagi sian enirkotizon.

Pragmatikuloj kaj modelteoriuloj havas la saman celon. La enmigrado servas al la riĉaj socioj. La motivoj kaj interesoj de la malriĉaj migrantoj ludas neniun rolon. Tio validas ankaŭ por la dua reago al la baza kontraŭdiro de la tutmondiga ideologio. Oni forgesas la puran instruon kaj referencas al la aĉa realeco: La amasa fremdula migrado efikas malstabilige; ĝi endanĝerigas la kulturan identecon kaj la socian kunligitecon; kun malriĉaj enmigrantoj oni importas krimadon kaj tiel plu. La plimulto el tiuj argumentoj estas pravaj kaj en ĉiu socio konsiderendaj.

En ĉiu socio. Kaj ĉi tie kuŝas la intelekta kaj morala deficito, kiun la “realismaj” konsideroj evidentigas: Ili estas selektemaj. La samaj pripensoj ne aŭdeblas, kiam la sekvoj de la tutmondigo de la var- kaj financmerkatoj malstabiligas tutajn sociojn de la sudo. Ankaŭ la azia krizo de 1997, kiel konate, ne domaĝis la socian kunligitecon kaj la kulturan identecon de la trafitaj landoj. Sed kiam la registaro de trafita lando reagas per protektaj disponoj, ĝi estas punata de la tutmondiga inspektinstanco IMF. Preventrimedoj de malriĉaj landoj aŭ de tiuj survoje al la Unua Mondo kontraŭ detruaj sekvoj de senlima var- kaj kapitalfluadoj, validas kiel ofendo kontraŭ la universala ekonomia instruo — kaj ne kiel esprimo de laŭleĝa memdefendo kiel la high-tech-bariloj de la riĉaj landoj.

Krome, la efikoj de la vagabonda kapitalo estas por la akceptantaj landoj tre intens-efikaj kaj ĝenerale ankaŭ krimaj: “La liberigo de la kapitalmerkato disponigas la evolulandojn, por bono kaj malbono, al la bontrovo de la investantoj, al ties neracia eksceso, kaj ties pesimismo”. Tiel diras la resumo de ekonomikisto Joseph Stiglitz post siaj spertoj sine de la Monda Banko. La plej freŝdata viktimo de tiu kaprico estas Argentino, kiu post mallonga tempo, de lando survoje al la unua mondo regresis al evolulando. Hodiaŭ duono de la argentinanoj vivas sub la limo de malriĉeco, kaj la homoj grandamase elmigras. La krizo faris el tradicia enmigra lando elmigran landon.

Eĉ la predikantoj de la novliberalismo, kiuj starigas pozitivan finbilancon de la tutmondigo kaj de la deregulig-progresoj, devas agnoski, ke la sociaj kontrastoj akriĝis, inter la riĉaj kaj malriĉaj landoj, samkiel ene de la plej malriĉaj socioj. Tiu duobla polusiĝo estas la ĉefa kaŭzo de la tutmondaj migradfluoj, kiuj cetere okazas plejparte inter la malriĉaj kaj la plene malriĉaj regionoj de la sudo. Nur flanka fluo el tiu homamaso entute atingas la nordon.

Tamen, en la riĉa mondo jam limigita homamaso, kiu alfluas al ties high-tech-limoj, estigas paniktimon antaŭ la ideo de senlima, tutmonda labormerkato. Tiu ideo fakte ne estas brila. Ĝi signifus ne nur socian eltenprovon por la riĉa mondo, sed ankaŭ evolupolitikan kapitulacon en kaj fronte al la malriĉa mondo. Sed la timigita nordo defendas sin kontraŭ la socia premo per argumento, kiun ni devas pli funde analizi. La propono malfermi la landlimojn ankaŭ por la homoj povas neniam akiri plimulton, diras la argumento. Per tio ĝi alvokas la plej sanktan el ĉiuj valoroj, la demokration.

Tio ne estus refutebla, se tiu valoro havus la saman tutmondan validecon kiel tiu de la Dow-Jones-Indekso. Sed se temas pri demokratio, la tutmondigaj fanatikuloj neniel pensas universale, sed plej selektive.

Ekzemplon provizas denove Latinameriko, kie la argentina malsano minacas infekti la najbarojn. En Brazilo, kie 50 procentoj de la loĝantaro vivas sub la limo de malriĉeco, okazos prezidentbalotoj. Sur la fono de ekonomia mizero, la kandidato de la maldekstruloj, sindikatano Lula da Silva, havas bonajn ŝancojn, ĉar li reprezentas la interesojn de la plimulto de la loĝantaro.

Venko de Lula estus venko de la demokratio kaj malvenko de la tutmondigaj profitistoj. Tion scias liaj kontraŭuloj. Pro tio ili minacas la brazilajn balotantojn, ke la eksterlandaj investantoj povus forlasi Brazilon. Ĉu la ĉantaĝo efikos, tion montros la balotoj. Tamen, la strategiuloj de la financaj fluoj nun ekdemonstris, ke ili konsideras demokration luksvaro, kiu estu je dispono vere nur de la riĉa duono de la global village. En la malriĉa duono male, demokratio estas noca, kiam estas danĝero, ke la plimulto de la balotantoj povas esti mobilizataj kontraŭ la malbonegaj sekvoj de la tutmondiĝo kaj kontraŭ la interesoj de la internaciaj investantoj.

Tiaj interespozicioj klarigas, kial por la riĉaj landoj, kiuj la senliman eksporton de varoj, servoj kaj kapitalo gloras kiel puran progreson, demokratio ne estas subteninda eksportvaro. Ankaŭ ne post la malapero de la nereala socialismo, kiu finis la “sistemkonkuradon”, kiu povis pravigi la malĉastan aliancon kun diktatoroj de la Tria Mondo. Do, ankaŭ por la monda ordo post 1989 validas, ke el la vidpunkto de la nordo, demokratiaj kondiĉoj en la sudo, en kazo de dubo, estas neproduktivaj. Ĉar ili estas la ununura rimedo, per kiu eblas ĉirkaŭdigi la socidetruajn tutmondigajn kostojn.

Eble la homoj en la tutmondiĝinta nordo fine komprenos tiujn interrilatojn nur kiam ankoraŭ pliaj migrantoj el la sudo premas sin kontraŭ iliaj high-tech bariloj. Sed povas ankoraŭ longe daŭri ĝis kiam iliaj timoj anstataŭ panikajn reagojn vekas kelkajn raciajn konsciojn. La minaco de rifuĝintoj povus ĉiukaze jam hodiaŭ atingi pozitivan efikon. Ĝi povus efiki packonstrue.

Kiel ekzemplo taŭgus la konflikto inter Maroko kaj Hispanio por la insulo Petroselo, kiun oni povintus facile eviti. Anstataŭ ses soldatojn, la marokanoj devintus meti sesdek elmigrantojn sur la insulon, kiuj anstataŭ marokan flagon hisus sesdek azilpetojn. Nur la alrigardo fuĝigus la hispanan militŝiparon.

Niels KADRITZKE.

Dokumentado NIELS KADRITZKE nur en la germana eldono Contrapress media GmbH

Multobligo nur kun permeso de la eldonejo taz