Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La afero de la personaj legitimiloj

Abortigita apartigo de eklezio kaj ŝtato en Grekio

La debato en la greka parlamento, fine de Septembro 2002, pri la leĝoprojekto rilata al “kuracista helpo al la homa reproduktado” estigis viglan reagon de la ortodoksa eklezio: la ĉefepiskopo Kristodulos petis, ke la projekto estu tutsimple retirita. Tio ne estis la unua fojo, en kiu la eklezio enmiksiĝis en ŝtatajn aferojn, sed ĝia voĉo ŝajnas malfortigita. La kialo: ĝi malvenkis en la disputo pri la mencio de religio en la personaj legitimiloj.

Ĉio komenciĝis en 2000. Por apliki la eŭropajn normojn, la registaro anoncis la forigon de la mencio de religio en la personaj legitimiloj, de nun konsiderata kiel persona, ne publika informo. La respondo de la eklezio estis tuja: la ĉefepiskopo postulis referendumon kaj antaŭ la rifuzo de ĉefministro Kostas Simitis, la klerikulo ekdediĉis sin al peticio por trudi popolan konsulton.

Sendube la eklezio esperis kalkuli kaj je la konservativa partio kaj je la malkontentuloj de la registaro de Pasok (socialisma partio). Ĝi trompiĝis: eĉ se la ĉefoj de Novdemokratio subskribis la peticiojn de siaj paroĥoj, ili neniam subtenis la movadon. Kaj anstataŭ dividiĝi antaŭ la defio, la reganta partio unuiĝis — oni aŭdis opoziciantajn voĉojn, sed ili restis malplimultaj.

La 28-an de Aŭgusto 2001 la ĉefepiskopo anoncis 3 008 901 subskribojn, nombro certe alta, sed nekomparebla al la anoncita “revolucio”. Cetere li faris politikan eraron: kun subskriboj en la manoj, li postulis de la respublika prezidanto Kostis Stefanopulos, ke tiu okazigu la referendumon aŭ demisiu. Tion farante, li turnis la publikan opinion kontraŭ la eklezio (52,1% de la grekoj deklaris sin malfavoraj al la referendumo, kontraŭ 26% por ĝi*). La ŝtatestro kontentiĝis rememorigi al ĉefepiskopo Kristodulos, ke la kolektitaj subskriboj ne havas juran valoron, la petita referendumo ne estas konforma al la konstitucio.

* Enketo de Metron Analysis, Septembro 2001.

Venko de la ŝtato kontraŭ la eklezio? Tion pensi signifus nenion kompreni pri la pensmaniero de socio, en kiu la kulto estas ĉieestanta. Eĉ agnostikuloj en Grekio ĉeestas la diservon de Pasko. Ĉiu vizitis lernejon en kiu oni kolektive preĝas ĉiun matenon aŭ la katekismo estas aparta kurso, sankciita de ekzamenoj. La popo ĉiam sidiĝas apud la urbestro dum oficialaj ceremonioj. La registaro ĵuras per la Evangelio. La nacia ministerio pri edukado estas samtempe ŝarĝita de religiaj aferoj. Tiom da simbolaj realaĵoj, kiuj klarigas kial la ŝtato kaj la eklezio ne sukcesas apartiĝi.

Pasok ne ŝatas paroli pri “apartigo” kaj preferas elvoki la “apartajn rolojn organizitajn de la konstitucio”, kiel klarigas la nuna ministro pri kulturo, Evangelos Venizelos, kiu precizigas al ni: “La religia libereco estas plene garantiata. Male al aliaj eŭropaj landoj, en Grekio ne estas ”oficiala“ religio: la statuso de la ortodoksa eklezio estas tiu de plimulta eklezio, laŭ tio, ke ĝi kunigas la plimulton el la kredantoj. La restantaj problemoj estas solvitaj de la tribunaloj kaj danke al la daŭra ŝanĝiĝo de la leĝofarantoj.”

En sia lasta libro*, la profesoro pri konstitucia juro Antonis Manitakis traktas pri la genezo de la moderna greka ŝtato: naskita de la revolucio de 1821 kontraŭ la otomana imperio, ĝi kreis, en sia fonda protokolo, ortodoksan eklezion de Grekio “nacian” kaj “sendependan”, kiu en 1850 oficiale fariĝis “aŭtonoma” kaj eĉ “mempensanta”, rilate al la Konstantinopla Eklezio, sidejo de la patriarko. Resume, la leĝoj de la ŝtato organizis la eklezion, kaj al ĝi tiu ĉi submetiĝis. Ĉiuj postaj konstitucioj okupiĝis pri la eklezio, kaj ĝi akceptis tion. Sed dum la tuta daŭro de la otomana okupado, la ĝenerala opinio konsideris, ke la eklezio konservas la grekajn lingvon kaj civilizacion, donante identigan unuecon al la nova ŝtato.

*Les relations de l’Eglise avec l’Etat-nation”, Editions Nefeli, Ateno, 2000.

Tiu nova eklezio teniĝis aparta de la politiko, kio liberigis la ŝtaton de ĝia regado, plenumata de la patriarko. Sed la ŝtato povis interveni en la administrado de la eklezio, speciale en la nomumo de pastroj kaj ĉefepiskopoj. En 1975 la nova konstitucio tamen limigis tiun intervenon, kaj samtempe malpermesis al la eklezio enmiksi sin en aferojn de la ŝtato. “La ŝtato volis submetitan eklezion, kiu ĉefrolu kiel peranto inter la politika povo kaj la civitanoj. Fakte, tra la tuta historio de Grekio, ĝi utilis al la legitimado de ŝtataj decidoj”, skribis profesoro Manitakis. Tio montriĝas, kiel oni vidis, per la privilegia statuso de la eklezio en oficialaj ceremonioj.

Sed la ŝtato kaj la partioj kalkulis je la eklezio ankaŭ por plifaciligi sian aliron al la popolaj tavoloj. Ekde la 1980-aj jaroj, Pasok eĉ klopodis por repacigi progresismon kaj ortodoksismon, utiligante la — minimume obskuran — rolon de la eklezio sub la faŝismo, por bari la dekstran vojon, kiu tradicie ĉerpis siajn fortojn inter la kristanoj. Tiu klopodo por allogi novajn balotantojn, ĝis tiam malproksimajn pro la tradicia evitemo de la maldekstrularo rilate al la eklezio, kongruis kun la difino de nova naciismo.

Kiel rimarkigis Theoclitos, la mitropolitis (episkopo) de Ioannina, kiu ofte esprimis tezojn malsamajn ol tiuj de siaj kolegoj, “de nun ĉio estas ligita al la ekzisto de nacia substanco. Mi duarangigas la nacion, [ĝi venas] post la religio. Mi kredas, ke la eklezio devas liveri al la grekoj — same kiel al la bulgaroj aŭ la rusoj — nacian konscion”. Al tiu vidpunkto ne mankas logiko. Se la greka ortodoksa eklezio fondiĝis surbaze de la ŝtato kaj faris siaj la naciajn celojn, estas kompreneble, ke iom post iom, ĝi same transprenis la nacian ideon. Kaj dum la ŝtato fariĝis malpli kaj malpli “naciisma”, la eklezio, sentante sin minacata, luktas por konservi nacian identecon.

En 1998, la elektiĝo de Kristodulos kiel ĉefepiskopo donis al la eklezio novan elanon. Lia riĉa personeco igis lin tre vidata. Dinamika, li amas la junularon kaj invitas ĝin al la eklezio, ne hezitante direkti sin al la “knaboj portantaj orelringon”. Ĉar li ĉiam havas ion koncernan por diri, la amaskomunikiloj sekvas lin kaj disvastigas liajn paroladojn. Lia maniero esprimi sin “nome de la popolo” kaj “nome de la nacio” subkomprenigas, ke li parolas same nome de la plejmultaj grekoj. Li tiel identigas, laŭ aserto de profesoro Manitakis, “la kristanon kun la civitano”, levante sin mem al la rango de politika ĉefo.

La voĉo de la eklezio fariĝis pli forta post la falo de la militista puĉ-registaro en 1974. Manke de precizaj ciferoj, “oni povas supozi, ke la sistema utiligo de la ortodoksa ideologio fare de la militista registaro, kune kun la preskaŭ plena submetiĝo de la eklezio al ĉi-lasta, vaste kontribuis al la malpliiĝo (de la nombro de praktikantoj) de ”regululoj“ observita post la restarigo de la demokratio*. La homoj tiam malproksimiĝis de la eklezio, premita ne tro manifestiĝi. Tio ne plu estas la nuna kazo.

* Georgiadu Vassiliki kaj Nikolakopulos Ilias, “Le peuple de l’Eglise”, ĉe L’Opinion publique en Grèce, études-sondages 2001, Nea Sinora-A.A. Livani, Ateno, 2000.

Episkopoj, pastroj kaj burokratoj de la eklezia administrado volas protekti siajn atingojn minacatajn de la malfermiĝo de la socio. Kaj la ĉefepiskopo Kristodulos kvietigas la malklaran krizosenton kiun vekas problemoj kiel ekzemple la tutmondiĝo aŭ la enmigrado. Cetere tio tradukiĝas per la kresko de novfaŝismo kaj ksenofobio, kiujn la historio — speciale la rezistado al naziismo dum la dua mondmilito — ŝparis al Grekio. “Krome, la eklezio kiel institucio ĝuas ĉe ni tian respekton, tian povon kaj tian influon multe pli vastan ol la civilaj institucioj, inkulzive de la parlamento kaj de la politikaj partioj*.

* Same.

Ĉefepiskopo Kristodulos ne kaŝas ke li deziras por la eklezio pli ampleksan spacon por trakti rekte kun la ŝtato pri naciaj demandoj. Li imagas sin politika ĉefrolulo, esprimanta sin pri ĉio, influanta ĉion kaj transformanta la eklezion en premgrupon. Sed tiu postulo povas konduki nur al senelirejo, ĉar la eklezio ne havas la rimedojn, kiel montris la afero de legitimiloj.

Aliflanke, la ŝtato ne deziras rompi siajn ligojn kun la eklezio. Tial ĝi preferis akcepti novan kompromison okaze de la lasta konstitucia reformo, voĉdonita de la parlamento printempe de 2001. Tio estis ankaŭ la interkonsento inter Pasok kaj Novdemokratio. Ekde la unua fazo de la reformo, unu jaron antaŭe, la du partioj* decidis forigi la rilatojn ŝtato-eklezio el la politika debato. Kaj fakte tiu granda reformo ne tuŝis du artikolojn: la artikolo 3, kiu difinas, ke la ortodoksa kristanismo estas la “reganta” religio en Grekio; kaj la artikolo 13, kiu garantias la religian liberecon — kaj precizigas, ke la homaj kaj civitanaj rajtoj ne dependas en kiu ajn kazo de la religio. Same senŝanĝaj restas la enkonduko de la konstitucio “nome de la Sankta Triunuo” kaj aludo al la Biblio.

* Kontraŭ la opinioj de la Koalicio de Maldekstrularo kaj Progreso kaj same de la Komunisma Partio.

Laŭ la ĵurnalisto Pericles Vassilopulos, “iuj esperas vidi la rolon de la eklezio stabiliĝi se ĉefministro Simitis malvenkos en la venonta balotado kaj ke la partio de Novdemokratio prenos la povon. Sed en neniu kazo, eĉ se terura krizo estiĝus, la moderna greka socio aprobus la fortigon de la povo de la eklezio”. Estas vere, ke la eklezio, malgraŭ la diskursoj pri ties malfermiĝo kaj moderniĝo, ne sukcesas seniĝi de sia konservativa bildo, kiu identigas ĝin al la partio de Novdemokratio.

La falo de populareco de ĉefepiskopo Kristodulos en la enketoj estis interpretita kiel signo de tio, ke la partioj (escepte de la dekstrularo) forlasis lin*. Por la ĉefepiskopo estis des pli zorgige, ke la rilatoj en la sino de la eklezio mem tute ne ĝuas stabilan harmonion. Li ne bone rilatas kun la patriarko, same kiel kun multaj metropolaj episkopoj apartenantaj al la konsistorio*. Li estas eĉ en malbonaj rilatoj kun la metropola episkopo de Pireo, kiun li tamen mencias kiel “spirita patro”.

* La politikaj partioj en Grekio ne havas religian orientiĝon. Nur la praktiko ebligas kontroli, ke ju pli dekstre oni voĉdonas, des pli da ŝanco aparteni al la vicoj de “kernaj” kristanoj.
* Iaspeca supera konsilio de la eklezio, kiu interalie elektas la ĉefepiskopon.

Laŭ Theoclitos, la plej granda eraro de la eklezio konsistas en sia identiĝo kun la dekstrularo. “Se ĝi tiel agas”, li rimarkigas, “estas pro tio, ke ĝi sentas sin minacata, en lando kie la fido malkreskas. Sed longdaŭre tio estos katastrofa por la rilatoj kun la ŝtato. Necesas serĉi niajn proprajn respondecojn, estingi la fajron detruantan la fidon, kiun ni mem bruligis, per niaj propraj manoj. Mi estas optimisma, sed mi timas, ke la eklezio fine proponos nur materiajn solvojn al la spiritaj problemoj, for de ĉia povo. Necesas ne forgesi, ke oni estas volontule kristanoj, dum oni estas devige civitanoj.”

Malgraŭ ioma reveno de la loĝantaro al la paroĥoj*, la rilato de la kredantoj kun la eklezio restas febla. La ortodoksio tute ne plu influas la morojn de grekoj. Male: eĉ la praktikantoj, kiuj enviciĝas dum horoj por adorkliniĝi antaŭ ikono supozeble mirakla, akurate sekvas la televidajn seriojn, en kiuj samrangas sekso kaj vulgareco.

* La nombro de praktikantoj kreskis dum la lastaj kvin jaroj kaj la nombro de homoj, kiuj neniam iras al diservoj malkreskis (16,1% en 1985 kaj 5% en 2000): laŭ Georgiadu Vassiliki kaj Nikolakopulos Ilias, same.

Kial, sub tiaj kondiĉoj, la socialistoj sentas la bezonon mildigi la krizon, anstataŭ ĝin definitive fini? En 1981, la deklaro de registara politiko de Pasok antaŭvidis plenan apartigon de la ŝtato kaj de la eklezio. Poste, la ŝtato mem — kaj la registaroj formitaj de socialistoj — retropaŝis. Tial la civila geedziĝo estas simpla elekto, ne devigo, tiel ke nur 10% de la geedziĝoj okazas en la urbodomo. Ankaŭ la administrado de la grandega eklezia posedaĵo restas en la manoj de la eklezio.

La timemo de Pasok klariĝas per la “klientisma politiko”, agnoskas jurprofesoro Michel Statopulos. Iama ministro pri justico kaj abomenata de la partianoj de neapartigo, li estis deklarinta ke necesas “ĉesi registri la religion sur la personaj legitimiloj kaj same enkonduki la civilan ĵuron kaj civilan entombigon*. Se li ne estis kompetenta pri la temo legitimiloj, estas li kiu, ene de la registaro, esprimis la plej modernajn tezojn. Li partoprenis en preskaŭ ĉiuj komisionoj, kiuj esploris la reformon de la geedziĝo kaj de la administrado, kaj speciale en tiu, kiu formiĝis en la 80-aj jaroj por esplori la aferon de la rilatoj ŝtato-eklezio. Liaj streboj estis kontraŭataj de politika premo farita nome de la risko de “perdo de voĉdonoj”...

* Ethnos, Ateno, 6-an de Majo 2000.

Dek jaroj pasos antaŭ — eventuala — revizio de la konstitucio. Ŝanco estis do ĵus perdita. La socialistoj ne devis alfronti la krizon kreitan de la eklezio. Ili povintus respondi al ĝi per antaŭenigo de la plena aparteco inter eklezio kaj ŝtato. Sed tia salto ŝajnas daŭre timigi la politikajn respondeculojn.