Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Post plursemajna premado, Usono atingis, la 22-an de aprilo 2002, la eksigon* de la ĝenerala direktoro de la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj (OMKA)*, la brazilanon José Mauricio Bustoni. La foriro de tiu sperta diplomato, eksperto de la Konferenco pri la Malarmado de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu gvidis la OMKA-n ekde 1997 kaj estis 2001 unuanime reelektita de la 145 membroŝtatoj, estis motivita de akuzoj je “fuŝa mastrumado” kaj je “mankantaj travideblo, respondeco kaj distingado”. Usono imputis al li ankaŭ la respondecon pri la krizo kiun spertas la OMKA, denuncante “liajn kapricajn kaj arbitraciajn praktikojn”. Tamen, lia falo klarigeblas per la volo de Vaŝingtono kontroli la OMKA-n por favorigi politikon de konfrontiĝo kun Saddam Hussein. Efektive, la “krimo”de Bustani konsistis en tio ke li volis persvadi Bagdadon subskribi la Konvencion por Malpermeso de Kemiaj Armiloj. Ekde lia enoficiĝo li provis konvinki ne nur Irakon, sed ankau Libion, Sirion kaj Nord-Koreion aliĝi al la organizo de li estrata. El lia vidpunkto, Irako kiel membroŝtato devus submetiĝi al la regulaj inspektadoj regule farataj de la OMKA en la kemifabrikoj de kvindek landoj. Ĉar la Konvencio devigas siajn membrojn ankaŭ detrui siajn kemiajn armilojn, la iraka arsenalo povintus esti neŭtraligita tiukadre. Sed la respublikana registaro ne povis allasi tian proksimiĝon, ĉar tiu subskribo perdigus al Vaŝingtono validan kialon por lanĉi militan agon kontraŭ la iraka reĝimo. Krome, la sendependeco de la diplomato kiu emis protekti la OMKA-membrojn kontraŭ la diktaĵoj de la grandaj potencoj, kaj lia intenco inspektigi al siaj skipoj kemifabrikojn en Usono forte agacis la proksimulojn de George W. Bush. La brazila diplomato starigis ankaŭ programon de kunlaborado inter la OMKA kaj la malriĉaj landoj ne havantaj kemian industrion (kaj do kialon por subskribi la konvencion). Tiu programo kiu atribuis ĉiujare al po dek-du triamondaj inĝenieroj universitatan stipendion en Unuiĝinta Reĝlando, celis ebligi ilin ĉe sia reveno krei nacian kemiindustrion. La usonaj parlamentanoj estis nur lampaŝe alirintaj la subskribon de la Konvencio pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj. Eĉ se Usono estis iniciatinto de la teksto, necesis tri jaroj por konvinki la Kongreson. William Clinton tiam metis sian tutan prestiĝon en la pesilon por atingi la konsenton de lia plej fanatika kontraŭulo, Jesse Helms, la potenca prezidanto de la komisiono pri eksteraj rilatoj de la senato. Malsukceso serioze damaĝintus la diplomatian influon de Usono, kiu fine aliĝis, la 24-an de aprilo 1997, al la 74 landoj jam ratifintaj la konvencion. Sed la vaŝingtonaj rezervoj kontraŭ la inspektado de usonaj fabrikoj fare de eksterlandanoj restis viglaj.
“Mi renkontis malfacilaĵojn jam dekomence”, asertas Bustani al ni en Hago. “La usonanoj ne akceptis ke oficistoj de la OMKA povu kontroli ĉe ili. Ofte tiuj eĉ ne povis eniri la kemiajn fabrikojn. En tiuj kondiĉoj ne eblis kontroli ĉu ili fabrikas kemiaĵojn kun pacaj celoj. La ĉefa malfacilaĵo estis la analizo de kontrolmaterialo. Estis preskaŭ neeble fari tiujn analizojn aliloke ol en usonaj laboratorioj, ni havis do nenian garantion ke la rezultoj ne estis falsigitaj. Ankaŭ la haltigo dum inspektado ne estis allasita de la usonanoj. Dum ĉiu inspektado ili volis ŝanĝi la ludregulojn.” Ju pli liaj inspektistoj — perceptitaj de Vaŝingtono kiel eventualaj spionoj — insistis por ke Usono respektu la konvencion, des pli kreskis la usona agaco. Sed, kiel emfazas Bustani, “sub Clinton mi sentis iomete da malbonvoleco. Tamen ni povis fari nian laboron. La veraj problemoj komencis ekde 2001, kelkajn semajnojn post la enoficiĝo de la respublikana registaro”. Jen tiam sursceniĝas John Bolton, ŝtata subsekretario por internacia sekureco kaj kontrolo de armiloj. Tiu konservemulo, iama konsilisto de Ronald Reagan kaj de la Heritage Foundation, neniam kaŝis sian kontraŭecon al la partopreno de Usono en multflankaj agentejoj, precipe en Unuiĝintaj Nacioj. “Nomumi Bolton por okupiĝi pri malarmado estis kvazaŭ nomumi piromaniulon estri fabrikon de petardoj. Por mezuri lian rigidecon, sufiĉas memorigi liajn ege malmolajn poziciojn dum la traktadoj pri la kontrolo de la atomarmiloj kun la rusoj aŭ lian fervoregon por la starigo de la projekto ‘stelmilito’”, asertas la analizisto Ian Williams.* Ekde sia nomumo, Bolton prenis la telefonon por postuli de José Bustani ke li demisiu. “Li telefonis al mi por ordoni al mi,” asertas tiu. “Li volis ke mi fermu la okulojn pri la rezulto de certaj inspektadoj en Usono. Li postulis ke mi nomumu usonajn reprezentantojn por certaj postenoj de la Organizo por doni al ili pli da povo. Dum la sep jaroj kiujn mi pasigis ĉe la kapo de la OMKA, mi spertis premadojn de membroŝtatoj, kiel de Germanio, sen iam ajn cedi. Ankaŭ al Bolton mi ne faris koncesiojn.” En marto 2002, Bolton alteriĝas en Hago kun, daŭre laŭ Bustani, jena mesaĝo: “Vasingtono potulas vian foriron de la OMKA morgaŭ antaŭ la kunveno de la gvida konsilantaro. Kaj necesas forlasi Nederlandon tuj.” Kiam Bustani petas klarigojn, la respondo estas harstariga: “Ne plaĉas via stilo de mastrumado,” respondas Bolton. Usono ne hezitis, en tiu krucmilito, implikigi Kiribaton, landon konsistantan el 30 000 insuletoj en Pacifiko, dissemitaj sur 3 milionoj da kvadratkilometroj, kie la enspezo po loĝanto atingas apenaŭ 850 dolarojn jare — danke al eksportado de bananoj, kokosnuksoj kaj dolĉaj terpomoj... Kiribato, subskribinto de la konvencio sen iam ajn paginte siajn kotizojn, estis alvokita de la usonanoj por partopreni la malmuntadon de Bustani. Dum la eksterordinara ĝenerala asembleo, ĝia delegito komencis pagi la ŝuldon de sia lando ĉe la organizo. Poste li voĉdonis kontraŭ la ĝenerala direktoro. Fine, li aklamis la feliĉan solvon de la batalo. La forigo de la brazila diplomato estas konsiderata kiel la unua de serio kiu faligos kapojn en la multflankaj organizoj. “La reguloj de tiuj organizoj malpermesas la demision de la ĝenerala direktoro. Tio, por doni al li plenan sendependecon kaj la liberecon kiun li bezonas por plenumi siajn oficojn. Li ne povas senti sin minacata nek submetiĝi al la volo de membroŝtatoj, kiom ajn potencaj ili estu. Li povas perdi sian postenon nur okaze de nova elekto,” protestas amare la diplomato. Usono sukcesis sine de la OMKA, kion la brita ĵurnalo The Guardian nomis “kemia puĉo”.* Ĝis nomumo de nova ĝenerala direktoro, la oficojn de Bustani transprenas la aŭstraliano John Gee, vica ĝeneraldirektoro. Laŭ Ian Williams, pliaj gvidantoj de internaciaj organizoj troviĝas en la celilo de la Blanka Domo: Mary Robinson, la prezidantino de la Komisio pri homrajtoj de la UN (ŝi jam anoncis sian foriron); Hans Blix, ĉefo de la Komisiono pri Kontrolo, Pravigo kaj Inspektado de UN (KoKoPIU)*; Terje Roed Larsen, la peranto por la UN dum la traktadoj de Oslo, same kiel Peter Hansen, la ĝenerala komisaro de la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la helpo al la palestinaj fuĝintoj*. Williams citas eĉ la kazon de Kofi Annan, kies lastatempaj iniciatoj por bremsi Ariel Sharon forte malplaĉis. “Ne estus surprize,” asertas li, “se la usona administracio lanĉas kampanjon por ŝovi la ĝeneralan direktoron de la Unuiĝintaj Nacioj al la elirejo.”
Vd la precipajn internaciajn traktatojn por armilkontrolado;
vd ankaŭ la artikolon de Susan Wright pri la usona rifuzo al kontrolado de kemiaj fabrikoj en Usono.